Ĉar la disko daŭre turniĝas dum la komputilo estas ŝaltita, ĝi baldaŭ eluziĝus se la lega/skriba kapeto tuŝus ĝin.
Fiksaj diskoj (kaj aliaj akcesoraj memoraparatoj) ebligas longe daŭran stapladon de grandaj blokoj da informo, kiel programoj kaj datenaroj. Kutime, diska memoro estas organizita en dosieroj.
Dosiero estas kolekto de informoj havanta propran nomon kaj staplita en akcesora memoro. La informo povas esti programo aŭ datenoj.
La formo de la informo en dosiero egalas tiun de iu cifereca informo---ĝi konsistas el bitoj, kutime grupigitaj je okbitaj bajtoj. Ofte dosieroj estas tre grandaj; oni difinas ilian amplekson per kilobajtoj aŭ megabajtoj.
Se vi neniam antaŭe laboris kun dosieroj en komputilo, prefere lernu tiun temon en via nacilingva dokumentaro de la operaciumo (Vindozo, Linukso. k.t.p.), aŭ uzu nacilingvajn librojn taŭgajn por via komputilo.
Unu el la taskoj de komputila operaciumo estas zorgi pri dosieraj nomoj kaj pozicioj en ĝia fiksa disko. Ekzemple, en operaciumo DOS la uzanto povas ruli la programon ESPERO tiamaniere:
C:\>ESPERO.EXE
La signoj "C:\>" estas invito; la uzanto nur tajpas "ESPERO.EXE". kaj la operaciumo mem devas trovi la dosieron nomatan ESPERO.EXE ie ajn en sia fiksa disko. Trovite la programo estos kopiita en la ĉefmemoron kaj tuj poste ekruliĝos. Ruliĝanta programo petas informojn staplitajn kiel aldonajn dosierojn en la fiksa disko, kiujn la operaciumo devas trovi kaj kopii en la ĉefmemoron.
Glosoj: DOS: eksmodiĝinta unue larĝe disvastiĝinta operaciumo por PK / invito: teksto aŭ vinjeto surekranigata per programo por indiki, ke ĝi atendas de la uzanto enigon de komando aŭ dateno (angle: prompt) / Linukso: operaciuma kerno verkita origine de Linus Torvalds, kaj senpage havebla (angle: Linux) / Unikso: operaciumo por la komputiloj PDP-11 kaj poste larĝe disvastiĝinta (angle: UNIX) / Vindozo: esperantigita nomo de la operaciumo de la firmao Microsoft (angle: Windows)