Paĝo 13 el 15

Trafa respondo estas:

Kutime en dosieron de akcesora memoro. (Se samnoma dosiero ankoraŭ ne ekzistas, la programo petos de la operaciumo krei ĝin).

Dosieroj kaj Operaciumo

Kutime, ĉiuj kolektoj de datenoj ekster la ĉefmemoro estas organizitaj en dosieroj. Zorgi pri ĉiuj tiuj informoj estas specifa tasko de la operaciumo. Se la komputilo estas parto de reto, zorgi pri ĉiuj dosieroj de ĉiuj komputiloj estas tre peze do tio fariĝas la kolektiva tasko de ĉiuj partoprenantaj operaciumoj.

Aplikaj programoj (inkluzive de programoj kiujn verŝajne vi skribos) ne rekte legas, skribas, kreas forviŝas dosierojn. Ĉar la operaciumo devas zorgi pri ĉio, ĉiuj aliaj programoj petas ĝin plenumi dosiermastrumadajn taskojn. Ekzemple, supozu, ke programo ĵus komputis aron da nombroj kaj ĝi bezonas konservi ilin. Jen verŝajna sinsekvo de eventoj:

  1. Programo: petas la operaciumon krei dosieron kun la nomo REZULTOJ.DAT
  2. Operaciumo: ricevas la peton; trovas neuzitan diskan sekcion kaj tie kreas malplenan dosieron sub tiu nomo. Tiam ĝi informas la programon pri la kompletigo de la tasko.
  3. Programo: petas la operaciumon skribi la nombrojn en la dosiero.
  4. Operaciumo: prenas la nombrojn el la ĉefmemora areo uzata de la programo kaj skribas ilin en la dosiero. Tiam ĝi informas la programon pri la kompletigo de la tasko.
  5. Programo: daŭrigas sian ruliĝadon.

Do, dum aplika programo ruliĝas, ĝi daŭre petas la operaciumon plenumi dosiermastrumadajn taskojn (kaj aliajn) kaj atendas ilian kompletigon. Se programo petas la operaciumon fari ion kio difektos la sistemon de dosieroj, la operaciumo rifuzas plenumi tian peton. Modernaj programoj jam enhavas alternativojn en okazo de rifuzo. Malnovaj programoj ne enhavas tiajn eblecojn, do ili ne bone ruliĝas en modernaj komputiloj.

DEMANDO 13 (iom artifika):

En modernaj komputilaj sistemoj, nur la operaciumo povas senpere fari ĉion koncerne diskajn dosierojn. Kiel tiu fakto:

  1. influas la sekurecon de la sistemo mem?
  2. influas komputilajn ludojn?
  3. influas la facilecon krei programojn?

(Verŝajne vi ne certas pri viaj respondoj, tamen bv. atente pripensi la demandojn.)