En modernaj komputilaj sistemoj, nur la operaciumo povas senpere ĉion fari koncerne diskajn dosierojn. Kiel tiu fakto:
Koncerne fiksan diskon, ĉiuj dosieroj estas samaj. El elektronika vidpunkto, estas nenia diferenco inter dosiero enhavanta programon kaj dosiero enhavanta datenojn. Ĉiuj dosieroj estas kolektoj da bajtoj kun nomo. Kompreneble, la uzo de tiuj dosieroj estas diferenca. La operaciumo povas preni programan dosieron, kopii ĝin en la ĉefmemoron, kaj ekruli ĝin. La operaciumo povas preni datenan dosieron, kaj liveri ĝiajn informojn al ruliĝanta programo kiam ĝi petas ilin.
Krome, la lasta parto de dosiera nomo (la sufikso), kiu aperas post la punkto, montras pri la farota uzo de la dosiero. Ekzemple, en "miajdatenoj.txt", "txt" indikas, ke la farota uzo de la dosiero estos tiu de kolekto de tekstaj informoj, t.e. signoj. En "Netscape.exe", "exe" indikas, ke tiu dosiero estas "plenumebla," t.e., ke temas pri programo preta ruliĝi. En "programo1.java", "java" indikas, ke temas pri dosiero enhavanta fontprogramon skribitan en la programlingvo Ĝavo (pri fontprogramoj ni pritraktos en la sekva ĉapitro). Por la fiksa disko, ĉiu el tiuj dosieroj estas ekzakte la sama afero: kolekto da bajtoj.
Glosoj: exe: konvencia mallongigo de la angla vorto "executable" (Esperante: plenumebla) / txt: konvencia mallongigo de la angla vorto "text" (Esperante: teksto)