La ĉefmemoro (kiel ĉiu komputila memoro) staplas bitajn aranĝojn. Tio estas, ĉiu memora ĉelo konsistas el ok bitoj, kaj ĉiu bito estas aŭ "0" aŭ "1". Ekzemple, la ilustraĵo montras iomete el la unuaj bajtoj de la memoro.
La sola aĵo konservebla en memora ĉelo estas ok bitoj, kaj ĉiu el ili kun sia valoro "0" aŭ"1". La bitoj ĉe memora ĉelo nomiĝas la enhavo de tiu ĉelo.
Kelkfoje oni diras, ke ĉiu memora ĉelo enhavas okbitan duuman nombron. Tio estas ĝusta, kondiĉe ke vi memoras, ke tian "nombron" oni povas uzi por prezenti signon, aŭ ion ajn.
Rememoru, ke tio kion specifa bita aranĝo prezentas, dependas de sia kunteksto (t.e. kiel programo uzas ĝin). Vi ne povas rigardi arbitran bitan aranĝon (ekz., tiuj en la bildo) kaj diri kion ĝi prezentas.