Ne. Malsimilaj manieroj de bita efektivigo ne ŝanĝas la konservitan informon.
Informo konservita en duuma formo ne ŝanĝiĝas kiam estas kopiita el iu memorilo (uzanta iun staplan metodon) al alia (uzanta alian staplan metodon). Oni povas fari senliman nombron da tiaj kopioj (rememoru pri la avantaĝoj de duuma sistemo). Temas do pri tre sukcesa kombinaĵo. Oni tiel kutimiĝis al ĝi, ke ĝi ŝajnas banala. Sed, ekzemple, se vi elŝutas bildon el Interreto, ĝiaj datenoj estas kopiitaj dekduojn da fojoj, per uzado de vario de memorigaj kaj transsendaj metodoj.
Verŝajne dekomence la datenoj troviĝas sur magneta disko kaj ili estas kopiitaj en la ĉefmemoron de TTT-eja komputilo (dume kuntrenante tensian signalon). El la ĉefmemoro ili estas kopiitaj (kuntrenante denove tensian signalon) en retan interfacan karton kiu provizore tenas ilin en multaj transistoroj. De tie ili estas sendataj kiel elektra signalo laŭ iu kablo. Laŭlonge de la vojo al via komputilo, verŝajne troviĝas dekduoj da komputiloj kiuj transformas datenojn el elektra signalo en ĉefmemoran transistoran formon, poste reen en elektran signalon laŭ alia kablo. Viaj datenoj eĉ povas esti transformitaj en radian signalon, senditaj al satelito (kun siaj komputiloj) kaj reen al la tero kiel alia radia signalo. Finfine la datenoj alvenas kiel datenoj en via videokarto (transistoroj), kiu transformas ilin en televidan signalon por via ekrano.
La esenco de la tuta afero estas, ke la reala informo (en la supra ekzemplo: la bildo) ne ŝanĝiĝas pasante de iu memorilo al la alia.
Glosoj: elŝuti: en komputila reto, venigi iom grandan aron da datenoj (dosieron, programon) de servilo al la interesita disko (angle: download) / interfaco: aro da rimedoj kaj reguloj ebliganta logikan kaj fizikan interagon de la aparataro kaj/aŭ program(part)oj. (angle: interface)