Kutime oni deziras malebligi tion (kaj por sonaj datenoj ni uzas "altkvalitan" elektronikon por etigi la ŝanĝon). Sed ĉiam iu informo perdiĝas.
Nomo | Nombro da Bajtoj | Potenco de 2 |
---|---|---|
bajto | 1 | 20 |
kilobajto | 1024 | 210 |
megabajto | 1,048,576 | 220 |
gigabajto | 1,073,741,824 | 230 |
terabajto | 1,099,511,627,776 | 240 |
Bito de informo estas tiel malmulte, ke kutima komputila memoro estas aranĝita laŭ grupoj da ok bitoj. Ĉiu okbita grupo nomiĝas bajto. Kiam dateno postulas pli ol ok bitojn, oni uzas du aŭ tri, k.t.p. bajtojn. Bajto estas sufiĉe da memoro por enteni unuopan signon. Ofte oni postulas por datenoj multegon da okbitaj grupoj, do miloj, milionoj, eĉ bilionoj da bajtoj necesas. Tiaj kvantoj havas nomojn, kiujn vi povas vidi en la apuda tabelo.
Se vi intencas entrepreni karieron pri komputiloj, estus ege dezirinde zorge familiariĝi kun tiu tabelo. (Sed la sola nombro kiun vi nepras memorigi el la meza kolumno estas, ke kilobajto egalas 1024 bajtojn). Ofte kilobajto nomiĝas simple "K" kaj megabajto "Mega".