Jes.
La "ŝ-ita"j kaj "m-ita"j de la antaŭa signalo estas klaraj. Sed kio okazus se -- dum la signalo estas transsendata laŭlonge de la drato -- iu persono apude ŝaltus polvosuĉilon? La suba grafiko montras la signalon ĉe la alia ekstremaĵo de la drato.
Eĉ se la signalo estas brua (en la analoga nivelo), la duumaj valoroj estas perfekte transsenditaj. Vi (kaj la elektroniko) povas ankoraŭ diri, ke en la tempero T1 la signalo prezentas "m-ita"-n kaj en la tempero T2 la signalo prezentas "ŝ-ita"-n. La ricevanta ekstremaĵo bezonas nur la akiron de la duumaj valoroj.
Ĉar nur la "ŝ-ita" "m-ita" informoj gravas, la analoga bruo estas neglektinda kaj la origina signalo estas perfekte ricevita (kondiĉe, ke la duuma informo ne difektiĝas).