Jes—se la signalo prezentis voĉon de kantisto, pro la brua signalo ĝi estus.. nu..ne tiel bone aŭdebla. Post nur unu kopio, la informo jam perdiĝas.
Ni refreŝigu la avantaĝojn de duuma sistemo:
- Simpla, facile konstruebla.
- Malambiguaj signaloj (sekve imunaj de bruoj).
- Oni povas fari perfektajn kopiojn.
- Ĉio prezentebla per ia norma aranĝo povas esti prezentata per aranĝo de bitoj.
Perfektaj kopioj fareblaj: La ricevanta ekstremaĵo de la signalo interesiĝas nur pri la duumaj valoroj. Ĝia nura tasko estas kontroli ĉu la signalo estas super aŭ sub la sojlo. Tio ĉi estas perfekte farebla (ĝis kiam la bruo ne estas tro granda). Ekzemple, jen la brua signalo kaj la "ŝ-ita"/"m-ita" valoroj reakiritaj el ĝi:
La origina signalo estis reakirita sen malfacilaĵoj. Tiu ĉi procezo povas okazi tiom da fojoj kiom ĝi necesas kaj ĉiufoje la farita kopio estos perfekta. Tio estas esenca en komputila sistemo, kie bitĉenoj (vico da unuj kaj nuloj, t.e. "ŝ-ita"j kaj "m-ta"j) estas kopiitaj tien kaj reen inter la procesoro kaj la memoro milionojn da fojoj sekunde. La kopioj devas esti nepre perfektaj.
Glosoj: bitĉeno: sinsekvo de bitoj (angle: bit pattern)
Tamen ĉi tie ia fuŝo povus okazi. Ĉu, en iu preciza tempero Tx, la signalo estas "ŝ-ita" aŭ "m-ita"? Estas malfacile diri. Eĉ pli malbone, neegala kvanto da bruo ŝanĝas la respondon. Kion oni povas fari rilate tiun problemon? (Konsileto: ĉu la valoro de la signalo devas esti konata en ĉiuj temperoj?)