La sistemo testas la signalon nur en specialaj temperoj, kaj la ŝanĝoj en la signalo okazas inter tiuj temperoj.
Ciferecaj sistemoj estas konstruitaj tiel ke la "ŝ-ita" "m-ita" (cifereca) valoro estas testata nur en specifaj temperoj. Tiamaniere la drato (aŭ transistoro, k.t.p.) sukcesas ŝanĝi sian staton inter tiuj temperoj. Pro tio la komputilaj sistemoj enhavas "taktilon" — por pluteni ĉiujn tiujn temperojn samtempigitaj. Do pli rapidaj taktiloj signifas ke dratoj povas esti testataj pli da fojoj sekunde tial ke la sistemo ruliĝas pli rapide.
Procesorajn icojn (kaj la komputilojn kiuj ilin enhavas) oni ofte priskribas per iliaj taktofrekvenco. Taktofrekvencon oni mezuras per Hercoj, kaj unu Herco (Hz) egalas unu takton sekunde. La simbolo MHz, t.e. megaherco, signifas unu milionon da taktoj sekunde.
700 MHz-Pentium-procesoro testas duumajn valorojn 700 milionojn da fojoj ĉiun sekundon. En intervalo inter du tiaj sinsekvaj taktoj, la duumaj valoroj sukcesas ŝanĝiĝi kaj stabiliĝi. Kiom pli rapida la procesora ico, tiom pli da fojoj sekunde, la valoroj povas esti testataj kaj pli da decidoj povas esti alprenitaj.
Glosoj: frekvenco: nombro de la transiroj, kiu okazas en unu sekundo (angle: rate) / taktilo: cirkvito kiu produktas taktojn (angle: clock) / takto: impulso, el regula sinsekvo de impulsoj kaj uzata por samtempigi la operaciojn en cifereca cirkvito (angle: clock pulse) / transistoro: elektronika elemento el duonkonduktantaj juntoj uzata ĉi-tie kiel cifereca ŝaltilo (angle: transistor)