La 800 MHz-procesoro, ĉar ĝi testas valorojn 800 milionojn da fojojn sekunde (duoble kompare kun la 400 MHz-procesoro).
(Tamen, se la procesoroj estas de malsamaj tipoj, krom la taktofrekvenco estas aliaj faktoroj kiuj determinas kiom procesoro povas fari en sekundo).
Memoru la lastan avantaĝon de duuma sistemo:
Ĉar ĉiuspecaj datenoj estas staplitaj en komputilaj memoroj (ĉefa kaj akcesora) uzante la samajn elektronikajn metodojn, tiu lasta avantaĝo fakte signifas, ke senfinaj perfektaj kopioj de ĉiu tipo de dateno aŭ programo estas fareblaj.
Tiu ideo konkretiĝas en la ebleco traduki iun ajn sistemon de simboloj en konvencian ĉenon de bitoj. Ekzemple, anglaj signoj estas prezentitaj kiel ok-bitaj ĉenoj. La konvencio pri tio, kiaj bitaj ĉenoj prezentas kiujn signojn nomigxas Askio. La aparataro kaj programaro de komputila sistemo (kutime) sekvas tiun konvencion por "tekstaj" datenoj. (Vi plulernos pri tio poste). Oni prezentas alitipajn datenojn (ne-signajn datenojn) per aliaj metodoj.
Glosoj: Askio: usona norma kodo por informintersanĝo t.e.okbita kodo por prezenti tekstajn datenojn (angle: ASCII)