Ankaŭ Japanajn kaj Ĉinajn signojn, oni tradukis en bitajn ĉenojn, kaj komputiloj povas manipuli tiujn
simbolojn ĝuste tiel facile kiel Askiajn kodojn. Unikodo
estas konvencio kreita fare de internacia komitato pri signoprezentado per
uzo de 16 bitoj. Jen ĉeno de 16 bitoj 111110011111110 kaj jen
la ĉina signo, kiun ĝi prezentas laŭ Unikodo:
Supozu, ke la internacia komitato decidas prezenti novan Ĉinan simbolon. Kiel oni faras tion? Facile: oni trovas bitan kombinaĵon ankoraŭ ne uzitan por prezenti iun simbolon kaj atribuas la novan signon al tiu specifa bita ĉeno.
La korelacio inter homaj lingvaj simboloj kaj bitaj ĉenoj estas arbitra. La sola kondiĉo estas: havi sufiĉe da bitoj, por ke ĉiu simbolo de la cellingvo havu apartanan bitan ĉenon, kiu ĝin prezentas .
Glosoj: kodo: sistemo, laŭ kiu signoj aŭ grupoj de signoj anstataŭas aliajn signojn (angle: code) / Unikodo: internacia norma kodo por prezento de plurlingvaj tekstoj entenantaj signojn de diversaj alfabetoj, inkluzive la Esperantan (angle: Unicode).