Paĝo 8 el 15

Trafa respondo estas:

Ŝ-ITA. La analoga signalo (daŭre ŝanĝiĝanta tensio) moviĝas supren kaj suben sed en la tempero "T2" ĝi okulfrape troviĝas super la sojlo. Ekzakta mezurado tute ne necesas.

Duuma Signalo

La valoro de analogaj signaloj daŭre ŝanĝiĝas. Per uzo de sojlo, analogaj signaloj povas prezenti duumajn datenojn ("ŝ-ita/m-ita" datenoj). Estas facile kaj rapide (por elektroniko, same kiel por homoj) determini ĉu tensio estas super aŭ sub sojlo. La suba grafiko montras signalon kiu transsendas "m-ita" poste "ŝ-ita". (Oni ekzamenas la signalojn en la temperoj T1 kaj T2).



Glosoj: volto: unuo de elektra tensio

DEMANDO 8:

Ĉu estas klare, ke la signalo estas "m-ita" en la tempero T1 kaj "ŝ-ita" en la tempero T2?