Paĝo 7 el 15

Trafa respondo estas:

La kalkuladon oni plenumas ŝovante bidojn en difinitajn poziciojn. Bido estas lokita aŭ kie oni rigardas ĝin kiel parton de numero, aŭ tie, kie oni ne konsideras ĝin. Tiu "ĉio aŭ nenio"-operacio signifas, ke abako estas diskreta aparato.

Analoga Signalo

La valoro de analoga signalo povas daŭre ŝanĝiĝi. Ĝi povas preni iun ajn valoron ene de intervalo, kaj gravas ĝia ekzakta valoro je iu momento. La suba grafikaĵo prezentas sonan signalon. La ekzakta valoro je ĉiu tempo estas parto de la informo kiun la grafikaĵo enhavas. Ekzemple, je la tempo "T2" la valoro devas esti zorge mezurata.

Supozu, ke vi observas la tension de drato. Konvencie, ĉiu tensio sub la sojlo estos kalkulata kiel "m-ita" signalo, kaj ĉiu tensio super la sojlo estos kalkulata kiel "ŝ-ita" signalo.

Glosoj: sojlo: limvaloro de varianto / tensio: mezuro de diferenco de elektra potencialo

DEMANDO 7:

En la tempero"T2", ĉu la signalo estas "ŝ-ita" aŭ "m-ita"?