Paĝo 6 el 15

Trafa respondo estas:

Decidi ĉu ĝi estas ŝaltita aŭ malŝaltita.

La Bita Signalo el Malnova Norda Kampanilo

Malambigua signalo: Laŭ la usona historio, la signalo, donita el la kampanilo de Malnova Norda Preĝejo la 18-an de Aprilo 1775, ekflamigis la Militon por Sendependeco de la estonta usona nacio. Imagu la situacion: Paul Revere, la heroo de la evento, trans la rivero atendas informon pri la atako de Britaj trupoj. Li atendas por ekvidi lanternan signalon el la kampanilo por esti informita kiel atakos la Britoj. Supozu, ke la interkonsentita informo devus esti :

1.32456 ĉe atako el tero, 1.71922 ĉe atako el maro.

La signalo ekbrilas! ... kaj Paul Revere devas prokrasti sian faman rajdadon je kelkaj horoj dum kiuj li pene klopodas interpreti ekzakte, kiom brila estas la signalo !!!

Foresto de ambigueco estas terura avantaĝo. Fakte, la vera signalo kiun Paul Revere atendis estis:

unu (lanterno) se el tero, kaj du (lanternoj) se el maro

...tre facile interpretebla signalo! Paul Revere devis nur nombri. Tiaj signaloj nomiĝas diskretaj cxar ili havas fiksan nombron de difinitaj statoj. Kelkfoje oni uzas la vorton cifereca kiel sinonimon de diskreta.

Glosoj: sinonimo: vorto esprimanta la saman ideon kiel iu alia vorto

DEMANDO 6:

Kial oni povas konsideri ĉinan abakon kiel "ciferecan komputilon"?