Ĉizi blokon el ligno por reprodukti libran paĝon postulas altan teknikan kaj artan lertecon. La tasko estas kompleksa kaj postulas multe da laboro. Malgranda fuŝo povas difekti la tutan blokon. La ĉizistoj de la Renesanco estis la kiel eble plej lertaj ĉizistoj en la homa historio.
Male, aranĝi tipojn estas facile. Necesas malmulte da arta kaj teknika lerteco. Unuopaj tipoj estas simple metitaj en ĝustajn lokojn. La metodo estas fortika kaj fidinda. Erarojn oni povas korekti kaj reuzi la tipojn plurfoje.
Paradokse, teknologiaj progresoj ofte kondukas al simplaj metodoj. Ĉizi lignon estas komplike; aranĝi tipojn estas facile. La komputilan revolucion (ĉ. 1950—) oni ofte komparas kun la Gutenberga revolucio (ĉ. 1450—).
Ni refreŝigu la avantaĝojn de duuma sistemo:
- Simpla, facile konstruebla.
- Malambiguaj signaloj (sekve imunaj de bruoj).
- Oni povas fari perfektajn kopiojn.
- Ĉio prezentebla per ia norma aranĝo povas esti prezentita per aranĝo de bitoj.