Ŝ-ita / M-ita ŝaltilo estas simpla kaj facile konstruebla. Ŝ-ita / M-ita ŝaltilo kuntuŝigas du pecetojn de metalo aŭ malproksimigas ilin. Reostata lampoŝaltilo devas grade kaj glate ŝanĝi la kurenton kiu atingas lampon. Ĝi konsistas el pli da komponantoj ol ŝ-ita / m-ita ŝaltilo kaj bezonas atentan kunmuntadon. Preciza reostata lampoŝaltilo (kie 25% signifas precize 25%) estas eĉ malpli facile konstruebla.
La samo validas por la miniaturaj elektronikaj ŝaltiloj ene de ico el silicio. Ŝ-itaj / M-itaj elektronikaj ŝaltiloj estas relative facile produkteblaj. Facile produkteblaj signifas, ke tiuj aparatoj estas malmultekostaj, etaj, fidindaj, kaj je milionoj oni povas amasigi ilin en eta areo.
Glosoj: ĉizi: tajli aŭ kavigi per taŭga ilo ĉian malmolan materion / movebla tipo: peco de metalo kun reliefa bildo de litero aŭ alia signo, uzata por presado