Ĉiuj enlistigitaĵoj povas esti konservataj en disketo (aŭ pli ĝuste en ĉiu tipo de komputila memoro).
Programojn oni klasifikas en du kategoriojn. Aplikajn programojn (ofte nomataj simple "aplikoj") oni uzas por plenumi specifajn taskojn. Komputiloj ekzistas ĝuste tial, ke homoj volas plenumi per ili tiajn programojn. Sistemaj programoj glate kunfunkciigas aparataron kaj programaron . Oni ne klare distingas inter "aplika programo" kaj "sistema programo". Ofte temas pli pri merkatiko ol pri logiko.
Aplikaj Programoj (Aplikoj)
Sistemaj Programoj
- Verkiloj
- Ludprogramoj
- Tabelkalkuliloj
- Datenbazaj sistemoj
- Grafikaj programoj
- Teksaĵaj foliumiloj
- Operaciumo.
- Reta sistemo.
- Datenbaza sistemo.
- Programlingva programaro.
- Teksaĵa servilo.
- Datenrezerva sistemo.
La plej grava sistema programo estas la operaciumo, kiu daŭre ĉeestas kaj ruliĝas kiam la komputilo estas ŝaltita. Ĝi kunordigas la funkciadon de ĉiuj aparataraj kaj programaraj komponantoj de la komputila sistemo. La operaciumo respondecas pri la rulado de aplikaj programoj kaj pri la provizado de necesaj komputilaj rimedoj. Kiam aplika programo ruliĝas, la operaciumo provizas ĝin per la necesaj aparatoj. Ekz. , kiam vi tajpas signojn per klavaro, la operaciumo determinas al kiu aplika programo ili estas adresitaj kaj zorgas pri ilia transigo tien.
Kutime, modernaj operaciumoj inkluzivas interfacon kiu ebligas al la uzantoj facilan interagadon kun aplikaj programoj (kaj kun la operaciumo mem) uzante fenestrojn, butonojn, menuojn, piktogramojn, la muson kaj la klavaron. Ekzemploj de operaciumoj estas UNIX, Windows 95/98/NT/2000/XP, Linux, Solaris, kaj System 7.
Glosoj: interfaco:
aro da rimedoj kaj reguloj ebliganta logikan kaj fizikan interagon (angle: interface)
/ operaciumo: (angle: operating system) / piktogramo:
alklakebla vinjeto sur komputila ekrano, kiu simbolas programon aŭ funkcion (angle:
icon)