Jes -- la operaciumo ruliĝas! Plejtempe ĝi direktas la uzanto-interfacon, atendante iun enigon kiu diros al ĝi kion fari.
La operaciumo estas kompleksa kolekto de multnombraj programoj kies tasko konsistas en kunordigo kaj funkciigo de komputilsistemaj aparataraj kaj programaraj komponantoj. Ĝi estas ia speco de butikisto, kiu, atendante klientojn, tenas sian butikon en ordo, zorgante pri provizaj sendoj kaj librotenado, surbretigante varojn, k.t.p.
La operaciumo estas programaro; oni povas uzi en sia komputilo malsamajn operaciumojn (kvankam nur unuope). Fojfoje la operaciumo en la komputilo difektiĝas (eble kaŭze de ia komputila viruso) kaj necesas de nulo reinstali ĝin per longa kaj teda proceduro. Ĝis perfekta rerulo de la operaciumo, neniu alia programo povas ruliĝi en la komputilo.