La fiksita disko. La tasko de la fiksita disko estas ja longdaŭra konservado de la tuta programaro, inklusive de la operaciumo.
Kiam oni ŝaltas komputilon, ĝia aparataro aŭtomate ekŝargas la operaciumon kiu startigas sin mem. Tia procedo nomiĝas praŝargo. Tiu stranga termino devenas de la fakto ke, la operaciumo mem estas implikita, kune kun la komputila aparataro, en sia startigado. Do temas pri "antaŭtempa ago (t.e. pra-ago) de la operaciumo". Tuj kiam la operaciumo ruliĝas je atendo-reĝimo, ĝi kapablas, laŭ komando, startigi aliajn programojn.
Jen (simpligita) listo de eventoj okazontaj kiam uzanto (vi) startigas aplikon. Ni supozu, ke la operaciumo (mallonge: O) jam ruliĝas.
Dum la apliko ruliĝas, la O ĉeestas fone mastrumante rimedojn, plenigante enigon kaj eligon por la apliko, kaj zorgante pri ĉiuj aliaj ruliĝantaj programoj.
Glosoj: fono: reĝimo kie ajna tasko
estas plenumata sen dialogo (angle: background) / praŝargo:
pra-ago de la operaciumo kunlaborante en sia startigo (angle: booting) / ŝargi:
kopii en la ĉefmemoron (angle:
load) / startigi: igi ekfunkcii (angle: start)