Paĝo 12 el 16

Trafa respondo estas:

Ne. La fiksa disko jam enhavas kopion, kiu estos uzata en estonta rulado de la sama apliko.

Retoj

Komputila reto konsistas el du aŭ pli komputiloj interkonektitaj tiel ke ili povas interŝanĝi datenojn kaj programojn. Kiam komputilo membras en reto, ĝi povas ruli programojn kaj uzi datenojn, kiuj troviĝas en iu alia komputilo en la reto. La operaciumo ruliĝanta en komputilo de la reto devas administri ĝiajn komunajn retajn risurcojn (kaj ĉiujn ĝiajn aliajn respondecojn). La operaciumo kapablas trovi programojn kaj datenojn staplitajn en aliaj samretaj komputiloj kaj transigi ilian kopion en sian ĉefmemoron.

En loka reto nur kelkaj dekduoj da komputiloj, plejofte de la sama konstruaĵo, estas loke interkonektitaj. Ĉiu komputilo havas propran retadreson per kiu la ceteraj komputiloj atingas ĝin. Kutime tiuj komputiloj havas komunan printilon. Unu el la komputiloj, nomata servilo (t.e. ĉefkomputilo), povas esti aparte potenca kaj ties fiksa disko povas enhavi ĉiujn aplikajn programojn kaj datenojn kiuj necesos al la ceteraj komputiloj.

Ĉiu reta komputilo enhavas retan interfacan karton ene de sia komputila kesto. Temas pri eligilo/enigilo kiu perkable sendas/ricevas datenojn. La retaj interfacaj kartoj de retaj komputiloj interkonektiĝas per kabloj.


Glosoj: komuna : ope uzata, rilate al risurco (angle: shared) / loka reto: komputila reto, kiu situas en unu ĉambro aŭ konstruaĵo (angle: local-area network) / reta interfaca karto: cirkvitkarto konektanta komputilon al reto (angle: network interface card) / reto (komputila) : sistemo de konektoj por komputiloj (angle: network)

 

DEMANDO 12 (malfacila):

Ni supozu, ke la servilo de loka reto enhavas la solan kopion de Ĉapelilo (esperanta verkil-programo). Dek uzantoj de la reto samtempe petas ruli Ĉapelilon. Ĉu ili povos samtempe uzi tiun programon?