Paĝo 13 el 16

Trafa respondo estas:

Jes. Ĉiu uzanto bezonas nur kopion de Ĉapelilo por la ĉefmemoro de sia komputilo. La bezonataj kopioj estas facile fareblaj uzante la unuopan longdaŭran kopion troviĝantan en la reta servilo.

Mallokaj Retoj

Grandaj organizaĵoj bezonas konekti multe pli da komputiloj ol loka reto povas administri. Malloka reto povas konekti milojn da komputiloj el longaj distancoj. Por longdistancaj konektoj oni uzas lumfibrajn, telefonajn lineojn, mikroondajn kaj satelitajn komunikilojn. Ĉiu komputilo el la reto havas retadreson (same kiel en lokaj retoj) kiu malambigue identigas ĝin.

Mallokaj retoj uzas plurvarian specialan aparataron por direkti la fluon de datenoj. Kiam du komputiloj havas komunajn datenojn, tia aparataro aspektigas la du komputilojn kiel rekte interkonektitajn. Fakte, inter la du komputiloj povas ĉeesti dudekoj da retaj aparatoj.

Ĉiuj tiuj aparatoj uzas saman metodon por pritrakti la datenojn. Sen komuna metodo por datena pritraktado, granda reto fariĝus kaosa fatraso. Interkonsento pri prezenta kaj senda manieroj de datenoj tra la reto nomiĝas protokolo. Kutime, grandaj retoj uzas protokolon nomatan Transmeto-Stira Protokolo / Interreta protokolo.

Interreto konsistas el multaj mallokaj retoj interkonektitaj kaj tiel kreantaj unu tutmondan vastegan reton. Ankaŭ en tiu grandega retaro, ĉiu komputilo devas havi sian propran retadreson, same kiel ĉiu telefono en la mondo havas sian propran unikan telefonnumeron (inkluzive la landan kaj distriktan numerojn).


Glosoj: Interreto: la plej granda komputila retaro tutmonde, kaj daŭre kreskanta (angle: Internet) / lumfibro: tre fajna, optike pura fibro vitra aŭ plasta, kapabla transigi lumon de unu sia ekstremo al la alia. (angle: optical fiber) / malloka reto: komputila reto konektanta komputilojn geografie malproksimajn (angle: wide-area network) / protokolo: aro da reguloj kiuj ebligas al uzanto konektiĝi al komputila reto por komunikiĝi (angle: protocol) / Transigo-Stira Protokolo|Interreta Protokolo: protokolo ebliganta komunikadon de diversplatformaj komputiloj kaj formas la bazon de Interreto (angle: TCP/IP)

DEMANDO 13:

Ĉu Interreto ebligas interŝanĝon de programoj kaj datenoj inter dise tutmondaj uzantoj?