Paĝo 14 el 16

Ĉu Interreto ebligas interŝanĝon de programoj kaj datenoj inter dise tutmondaj uzantoj?

Trafa respondo estas:

Jes.

Tut-Tera Teksaĵo (TTT)

Rememoru pri la fundamenta ideo (pritraktita antaŭ kelkaj paĝoj):

Fundamenta Ideo: Programoj kaj datenoj konserviĝas en komputilmemoro sammaniere. Elektroniko de komputila memoro (kaj la ĉefmemoro kaj la akcesora memoro) tute ne distingas inter programoj kaj datenoj.

Ankaŭ la komunika aparataro tute ne distingas inter programoj kaj datenoj: ili ambaŭ estas informoj kaj ĝi forsendas ĉiujn informojn sammaniere. Interreto estas kiel tutmonda servo de ekspedado de pakaĵoj . Ĝi zorgas pri transigo de pakaĵoj de unu adreso al alia, kaj la enhavo de la pakaĵoj ne gravas.

Interreto provizas la Tut-TeraTeksaĵo-n per la aparataro kaj protokoloj por la sendado de informoj. Datenoj adresitaj al TTT estas forsenditaj tra Interreto ĝuste kiel iuj ajn aliaj datenoj. TTT-datenoj diferenciĝas de aliaj datenoj per tio, ke ili celas TTT-retumilojn (tian, kian eble vi nun rigardas). Retumilo estas programo kiu foliumas Interretajn TTT-paĝojn, legas kaj vidigas ilin sur la ekrano en agrable aranĝita maniero.

TTT-paĝo estas aro da datenoj enhavantaj informojn pri tio,kiel ili estos vidigitaj sur ekrano. Tiuj informoj fakte estas instrukcioj koditaj per lingvaĵo nomata Hiper-Teksta Mark-Lingvo (HTML).

Glosoj: Hiper-Teksta Mark-Lingvo (HTML): la interna prezento de hipertekstoj, uzata en TTT (angle: HyperText Mark Language) / hiperteksto: enkomputiligita datenaro destinita por homa percepto kaj enhavanta indikojn al rilataj informoj tuj atingeblaj per alklakado / retumilo-foliumilo: programo kiu foliumas Interretaj TTT-paĝojn (angle: browser) / TTT - Tut-Tera Teksaĵo: iniciato krei mondskalan hipermedion por ebligi al dise logantaj uzantoj unuece atingi grandan datenan universon. La projekton iniciatis Tim Berners-Lee el CERN (Eŭropa esplor-centro pri nuklea fiziko), kiel komunikilon por la membroj de tiu internacia instituto (ekde marto 1989) (angle: WWW - World Wide Web)

DEMANDO 14:

Ĉu vi opinias, ke TTT kaj Interreto povus esti evoluigitaj sen la spacaj programoj de Sovet-Unio kaj Usono en la 1960-aj jaroj?