Paĝo 15 el 16

Trafa respondo estas:

Verŝajne, ne. Urbo-dimensiaj retoj eble ekzistus, sed tutmonda reto estus preskaŭ neebla sen satelitoj.

Hiperligiloj

Unu TTT-paĝo konektiĝas kun alia per hiperligilo. Nun vi legas tiujn ĉi informojn el la TTT, do vi ekspluatis hiperligilojn por foliumi tra TTT-paĝoj.

TTT-retumilo (ekz. Netscape Navigator) kutime vidigas hiperligilon en reliefiĝanta koloro (kutime blua). Kiam vi alklakas ĝin, la retumilo petas de la komputila operaciumo elpreni specifan TTT-paĝon el alia komputilo konektita kun Interreto. La bezonata TTT-paĝo estas specifita per Unuforma Risurca Lokindiko (URL). URL specifas kaj la komputilon (inter ĉiuj Interretaj komputiloj tutmonde) kaj la ĝustan TTT-paĝon en tiu komputilo.

Por vidi kelkajn ekzemplojn de URL-oj, daŭre rimarku la enhavon de la supra linio, nomata "Location" aŭ "Address" en via retumilo.

Glosoj: hiperligilo: en hiperteksto, indiko al rilataj informoj tuj atingeblaj per alklakado (angle: hyperlink) / Unuforma Risurca Lokindiko (URL) : unueca prezento de retadreso por referenci objekton (ekz-e dosieron) en Interreto, ekz-e dosieron, retpostan adreson aŭ forumon (angle: Uniform Resource Locator)

DEMANDO 15:

Kiam vi alklakas la dekstran bildan hiperligon "Antaŭen", ĉu URL en la retumila linio "Location:" aŭ "Address" ŝanĝiĝos?