Paĝo 8 el 16

Trafaj respondoj estas:

Komputilo regas la plejmulton de modernaj aŭtomobiloj. Ĉu, viaopinie, en tia komputilo troviĝas:

Programaro

Komputilo kies tasko estas ruli programon kiu regas alian aparaton nomiĝas enkonstruita sistemo. Enkonstruita sistemo kutime troviĝas ene de la regata aparataro (aŭtomobilo, lavmaŝino, k.t.p.). Kutime ĝi rulas nur unu konstantan programon entenatan en aparta tipo de ĉefmemoro nomata NLM (mallongigo por Nur Legebla Memoro). Ĉiujare en la mondo oni uzas pli da komputilaj icoj por enkonstruitaj sistemoj ol por ĉiuj aliaj utiligoj.

Programaro estas la programoj kaj datenoj utiligataj de komputilo. Programaro troviĝas en iu aparato, ekz-e fiksita disko aŭ disketo sed ĝi mem estas nepalpebla. Supozu ke vi havas disketon kun registritan programon . Kaj nun supozu, ke vi viŝas la programon de la disketo. La atomoj kaj molekuloj de la disketo estas la samaj kiel antaŭe, sed la programo "malaperis". Vi forigis la nepalpeblan programaron sen forviŝi ion palpeblan.

Programaro konsistas el programoj kaj datenoj. Programoj estas listoj de instrukcioj por la procesoro. Datenoj povas esti iuj ajn informoj kiujn la programo bezonas: datenoj signaj, nombraj, bildaj, sonaj, kaj aliaj nenombreblaj tipoj. Tamen la distingo inter programoj kaj datenoj ne estas tiel precize klara kiel ĝi ŝajnas.

Fundamenta Ideo: Programoj kaj datenoj konserviĝas en komputila memoro sammaniere. La elektroniko de la komputila memoro (kaj la ĉefmemoro kaj la akcesora memoro) tute ne distingas inter programoj kaj datenoj.

La fakto, ke estas eble konservi kaj programojn kaj datenojn uzante la samajn elektronikajn metodojn, konstituas unu el la plej gravaj ideoj en komputiko. Komputilaj sistemoj povas libere uzi siajn memorojn laŭbezone.


Glosoj: plenumilo: aparato kiu plenumas fizikan agon (angle: actuator) / sentilo: aparato kiu signalas ian situacion al komputilo (angle: sensor) / NLM: mallongigo por Nur Legebla Memoro (angle: ROM-read only memory)

DEMANDO 8:

Kiun el la jenaj oni povas konservi en disketo?