Paĝo 7 el 16

Demando: Post la instalado de la ludo, kie en la komputila sistemo troviĝas ĉiu el la du supraj ludopartoj ?

Trafaj respondoj estas:

(Dum la ludo ruliĝas, ĝiaj partoj eniradas en la ĉefmemoron kaj eliradas el ĝi).

Enigiloj kaj Eligiloj

Enigiloj kaj eligiloj ebligas al komputila sistemo ambaŭdirektan komunikadon kun la ekstera mondo por movi datenojn en kaj el la sistemo. Oni uzas enigilon por liveri datenojn en la sistemon. La jenaj aparatoj estas enigiloj:

Oni uzas eligilon por elporti datenojn el la sistemo. La jenaj aparatoj estas eligiloj:

Enigiloj/Eligiloj alinome En/El aparatoj kaj estas rekte konektitaj al elektronika modulo nomata adaptilo en la komputilkesto.
Ekz-e la laŭtigiloj de plurmedia komputila sistemo rekte konektiĝas al adaptilo (ĉi-kaze sonkarto) kiu siavice konektiĝas al la sistemo mem.

Kelkfoje oni nomas akcesorajn memorajn aparatojn, ekz. fiksajn diskojn, En/El aparatoj (ĉar ili movas datenojn en kaj el la ĉefmemoro). Laŭ la kunteksto oni povas konsideri kiel En/El aparatoj plurajn aparatarajn komponantojn. Uzanto konsideras En/El aparato ion ekster la komputilkesto. Programisto konsideras En/El aparato ĉion ekster la procesoro kaj la ĉefmemoro. Inĝeniero projektanta procesoron, konsideras En/El aparato ĉion ekster la procesoro.


Glosoj: En/EL aparatoj: aparataj movantaj datenojn en kaj el la ĉefmemoro (angle: I/O devices, kie "I/O" estas mallongigo por "Input/Output") / strekkodo: markaro en kiu kodata informo estas prezentata per sinsekvaj paralelaj strekoj diverslarĝaj (angle: bar code)

DEMANDO 7:

Komputilo regas la plejmulton de modernaj aŭtomobiloj. Ĉu, viaopinie, en tia komputilo troviĝas: