Akcesora memoro estas aparatoj, sur kiuj programoj kaj datenoj estas daŭre staplitaj. Ordinaraj organoj de akcesora memoro estas la fiksaj diskoj kaj disketoj.
Fiksa disko povas havi memoran kapaciton de 60 gigabajtoj. Temas pri proksimume 470 obloj de la ĉefmemoro (supozante 128 megabajtojn de la ĉefmemoro.) Tamen, fiksa disko ege malrapidas kompare kun la ĉeftmemoro. La kialo, ke ekzistas du tipoj de memoro troviĝas en la jena kontrasto:
Ĉefmemoro | Akcesora memoro |
---|---|
|
|
Disketoj ĝenerale utilas por transigi programaron tra komputilaj sistemoj kaj por okaza vicrisurco de programaro. Ili havas ege malgrandan kapaciton, kaj estas ege, ege malrapidaj kompare kun aliaj memororganoj.
Glosoj: dosiero:
organizita kolekto de datenoj staplita en akcesora memoro (angle: file) / gigabajtoj:
miliardoj da bajtoj / vicrisurco: rezervo por escepta
bezono (angle: backup)
Vi ĵus aĉetis kopion de la komputila ludo EverQuest II© (kaj verŝajne vi elspezis por ĝi tutan vian monatan poŝmonon!). Sekvante la instrukciojn sur la pakaĵo vi instalas la ludon en vian komputilon. EverQuest II© konsistas el
Post la instalado de la ludo, kie en la komputila sistemo troviĝas ĉiu el la du supraj ludopartoj ?