En la procesoro.
La procesoro konstituas la "cerbon" de komputilo. Ĉiuj bazaj kalkuloj okazas en la procesoro. Aliaj komponantoj kontribuas al la komputado (ekz. translokante la datenojn en kaj el la procesoro) sed tamen la fundamenta kalkulado okazas en la procesoro.
Malsame al homa cerbo, kiu kombinas memoron kun prilaboranta kapableco, komputila procesoro mem havas tre malmulte da memoro. Ĝi devas turni sin al aliaj komponantoj por teni datenojn kaj programojn kaj por konservi rezultojn. Komputila sistemo enhavas du fundamentajn tipojn de memoro:
En la ĉefmemoro, ĉiumomente, troviĝas programoj kaj datenoj al kiuj la procesoro active rilatas. Kiam programoj kaj datenoj fariĝas aktivaj, ili estas kopiataj el akcesora memoro en la ĉefmemoron kie la procesoro povas interagi kun ili. La kopio plu restas en akcesora memoro. La ĉefmemoro estas intime konektita al la procesoro, tiel instrukcioj el la programo kaj datenoj rapidege moviĝas en kaj el la procesoro. La ĉefmemoro kelkfoje estas nomata SAM, mallongigo de Senvice Atingebla Memoro. "Senvice" signifas, ke la memoraj ĉeloj povas esti atingitaj en ajna ordo.
Kiam oni diras, ke komputilo havas "128 megabajtojn de SAM", oni parolas pri la kapacito de ĝia ĉefmemoro. Unu megabajto da memoro sufiĉas por enteni proksimume unu milionon da signoj de teksta dokumento. (Pliaj informoj pri bajtoj kaj megabajtoj aperos en posta ĉapitro de la kurso). La ĉefmemoro entenas nenion permanente. Kelkfoje datenoj restas en la ĉefmemoro dum kelkaj sekundoj, nur ĝis ili estas bezonataj.
Glosoj: bajto: grupo
de 8 bitoj / bito: duuma cifero (0 aŭ 1) / megabajto:
1 miliono da bajtoj / SAM: mallongigo de Senvice
Atingebla Memoro (angle: RAM: random access memory)