Paĝo 4 el 16

Trafa respondo estas:

Muso estas enigilo.

Aparataraj Komponantoj

La vortoj "enigo" kaj "eligo" indikas ĉu la datenoj fluas enen aŭ eksteren de komputila sistemo. La suba bildo montras la ĉefajn komponantojn de komputila sistemo. La sagoj indikas la direkton de la datena fluo.


La buso estas aro da elektraj kabloj en la komputila ĉefkarto. Ĝi funkcias kiel vojo por datenoj fluantaj inter komponantoj. La plejmulto da aparatoj estas konektitaj al la buso per adaptilo kiu kunordigas la aparatajn kaj busajn taskojn.

La procesoro estas elektronika aparato, kovrita de plasto, kiu ampleksas proksimume du kaj duonon da kvadrataj centimetroj. Ene de tiu kvadrato troviĝas alia malpli granda kvadrato el silicio enhavanta milionojn da mikroskopaj elektronikaj partoj. Procesoro povas enhavi kelkcent milionojn da transistoroj. La procesoro konstituas la "cerbon" de la komputila sistemo. Ĝi plenumas la bazan komputadon en la sistemo, kaj rekte aŭ nerekte kontrolas ĉiujn aliajn komponantojn.

La procesoro kelkfoje estas nomata ankaŭ la Centra Procesora Unuo aŭ CPU. Specifa komputilo havas apartan tipon de procesoro, ekzemple Pentium aŭ SPARC ico (tial oni ofte nomas la procesorojn "icoj" .)

Alklaku ĉi tie por vidi la komputilan sistemon per kiu tiu ĉi kurso estas verkata.


Glosoj: ico: integra cirkvito (angle: chip) / transistoro: elektronika elemento el du duonkonduktantaj juntoj (angle: transistor)

DEMANDO 4:

Ni supozu, ke komputilo ĵus adiciis 13 kaj 27. Kie ĝi plenumis tiun operacion?