Paĝo 3 el 16

Trafa respondo estas:

Ne. La infano nur detruis la fizikan libron, sed ne la abstraktan "romanon".

Estas bedaŭrinde konstati kiom da despotaj registaroj ne komprenas tion kaj daŭre klopodas detrui librojn.

Komponantoj de Komputilaj Sistemoj

Programaro estas staplata en aparataro, ekz. en disk- aŭ aliaj memoraparatoj. Kiel oni surbendigas "La ŝtono de la Saĝuloj" sur vidbendo tiel oni konservas komputilan programon per memorilo sed tamen tiu programo restas io nepalpebla kaj tute ne fariĝas io fizike sensebla.

La aparataraj komponantoj de komputila sistemo estas ĝiaj elektronikaj kaj mekanikaj partoj.
La programaraj komponantoj de komputila sistemo estas ĝiaj nepalpeblaj partoj: la datenoj kaj la komputilaj programoj.

La ĉefaj aparataraj komponantoj de komputila sistemo estas:

Verŝajne vi havas komputilon fronte al vi. Procesoro, ĉefmemoro, akcesoraj memor-organoj troviĝas ene de la komputila kesto, t.e. en la metala skatolo kelkfoje nomata "la komputilo". La ekranbloko (kiu similas televidilon) estas eliga organo.


Glosoj: eligilo: organo por eligi datenojn (angle: output device) / enigilo: organo por enigi datenojn (angle: input device) / staplata: amasigita orde kaj dense (angle: stored)

DEMANDO 3:

Ĉu la muso estas enigilo aŭ eligilo?