Terura novaĵo
Estis pri-plorinda novaĵo. Vi scias, ke mi decidis diri al miaj infanoj, ke
mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos tiel malfacile. Fakte,
en la momento, kiam mi volis iri paroli al ili, mi eksciis, ke mi ne povas.
Komprenu min. Ĉu eblas al homo normalkora aliri la gefilojn kaj diri: "Mi
havas novaĵon por vi. Baldaŭ mi foriros. Baldaŭ via patro forlasos ĉi tiun domon
por ĉiam..."? Kiel oni povas diri tion al infanoj, kiujn oni amas? Kaj
tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis ĝin fari.
Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. Ŝi estis en sia ĉambro, faranta
iun laboron por la lernejo. Ŝi rigardis min per miro-plenaj okuloj. Tute certe
ŝi sentis, ke io estas ne-normala. Mi aliris ŝin. "Klara," mi diris,
"mi... devas informi vin pri io... Malĝojiga novaĵo, tre malĝojiga".
Ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis: mira antaŭ unu momento, ĝi nun fariĝis zorga.
"Vi scias... Certe, vi rimarkis, ke via patrino kaj mi... nu... nia rilatado
ne estas bona. Ni... Kiel diri?... Ni ne plu sukcesas rilati ame. Ni... Estas
malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago, horon post horo, minuton
post minuto. Via patrino estas tre bona virino, helpema, bonkora, klarpensa.
Iu-maniere, mi plu amas ŝin. Sed kunvivi en la sama domo ne plu estas eble.
Ni decidis, ke mi foriros... Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli
kun vi. Kiel eble plej ofte. Sed mi loĝos en alia domo".
Ŝi rigardis min. Sub tiu rigardo, mi sentis min senkorulo seniganta senhelpan
hometon je la plej ŝatata havaĵo.
"Se vi kaj patrino tion decidis..." ŝi komencis, kaj estis io tre
malĝoja en ŝia voĉo. Mi rimarkis, ke ŝi emas plori, sed kun granda peno sukcesas
superi la ploremon. Ŝi aldonis nur: "Nu, estas tiel". Kaj post ekrigardo
al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidiĝis, sed nur malfeliĉo, ŝi el sia ĉambro
eliris, kaj tuj poste el la domo.
Mi sentis min ege laca, kaj nur duono de la devo estis farita. Mi pli antaŭ-timis
la intervidon kun Alano, la knabo, ĉar li estas pli juna kaj pli sentema. Ankaŭ
pli malkaŝema, pli ema sin esprimi.
Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj aŭtoj. Mi decidis fini la dolorigan
momenton kiel eble plej tuje. "Mi venas sciigi ion tre gravan al vi",
mi diris per voĉo plej serioza. La veturiletoj tuj haltis, kaj Alano tuj direktis
al mi siajn belajn, bluajn okulojn, tiom plenajn je trankvila amo, ke mia koro
ekdoloris. Li havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda
P. Patro estas, lia-pense, plej aminda fortulo: ulo virega, havanta la povon
ĉiam ĉion superforti.
Kaj nun mi bat-faligos tiun ideon pri mi. Miaj vortoj estos bato, post kiu nenio
plu restos el tiu patro-bildo. Ĉu estas bone, ke tiu imagata, sed amata, fortulo
subite perdu la ekziston? Ĉu Alano ne estas tro malforta por supervivi tian
baton?
Ree mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj kaj ekparolis: "Alano,
mi baldaŭ foriros. Mi ne plu vivos kun vi ĉi tie. Mi ne plu loĝos ĉi-dome".
La knabo min rigardis kun esprimo sindemanda. Kaj li ekridis. Mi atendis kion
ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze! Por li, patro estas tiel klara,
natura, ne-forigebla duono de amata paro, ke tiu duono ne povus serioze foriri,
lasante la alian duonon sola. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu
diro de la patro povis esti nur luda.
"Alano, mi ne ŝercas, ĉi tio ne estas ludo. Mi komprenas, ke vi ne kredis
min tuj, ĉar vi tutforte esperas, ke mi ne diris la veron. Sed estas vere, Alano,
mi foriros. Vi restos ĉi tie kun patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun
vi. Mi..."
Li sentis nun, ke ne temas pri imaga rakonto, ke mi diras puran veron. Sed li
ne povis akcepti ĝin. Li rigardis min. Li subite iĝis senkolora. Li aperis tiel
eta, senhelpa, ke mi sentis, kvazaŭ la tuta ĉambro turniĝus ĉirkaŭ mi. "Mi
mortigis lian koron, lian ĝojon, eble lian povon ami kaj feliĉi", mi pensis.
Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn, batis min
kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al mi, forkuris ploregante.
Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas senti tian pezon de
malfeliĉo. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la mondo. Mi ne plu
sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direktiĝas mia vivo-vojo. "Ĉu vere
tion vi volis?" mi demandis al mi. Sed de nenie venis respondo.
|