La rajto komuniki
Resumo
Kvankam nia socio estas obsedata pri efikeco, tamen strange oni malmultege
interesiĝas pri la rilato inter la investo en lingvolernadon kaj lingvajn servojn
unuflanke, kaj, aliflanke, la rezulto de la enormaj sumoj tiel investataj. En
la tuta mondo, milionoj da infanoj kaj adoleskantoj lernas fremdan lingvon dum
multaj jaroj, kun rezultoj plejofte nekontentigaj aŭ tute mizeraj.
La elektita internacia komunikilo havas
gravajn konsekvencojn en nia vivo. Ekzemple, estas unu el niaj rajtoj, ke la
komunikado inter aviadila piloto kaj la kontrolturo estu aranĝita tiamaniere, ke
ĝi havigu al la vojaĝantoj la plej bonan ŝancon pluvivi. Sed tiel tute ne estas.
Tiu komunikado okazas en la angla, pro provizora rekomendo de la Organizo pri
Internacia Civila Aviado, decido alprenita en 1951, sed kies provizorecon oni
neniam reviziis. Rezulte, la lingvaj problemoj tiukampaj estas listigitaj de la
sama organizaĵo kiel la tria kaŭzo de aviadaj akcidentoj.
Tamen la angla estas unu el la plej
maltaŭgaj lingvoj por internacia komunikado. Ĝi havas malfacilan prononcon, malprecizan gramatikon, milojn da idiomaĵoj
kaj tre vastan vortaron. Ĉe aviada interkomuniko tio estas faktoro en multaj
gravaj miskomprenoj.
La rajto komuniki inkluzivas la rajton je
komunikado necesa por garantii nian vivon, sed ĝi neprigas ankaŭ, ekzemple, la
rajton ne esti metita, pro la lingvo, en ridindajn aŭ malagrablajn situaciojn
kaj la rajton povi esprimi sin egale kiel la aliaj. Fakte tiu, kiu devas paroli
fremdan lingvon, suferas handikapon, kaj la handikapo estas des pli grava, ju
pli la komuniklingvo estas nekonsekvenca, t.e. plena je formoj, kiuj kontraŭas
la spontanan funkciadon de la cerbo. La popoloj, kaj iliaj informistoj kaj
registoj, akceptas tiujn handikapojn kun miriga pasiveco, aŭ eĉ ne konscias pri
ili. La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de
plena homa digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino, kiuj fakte estas
atencoj al la rajto libere komuniki.
La aŭtoritatoj de ĉiuj landoj, la
respondeculoj kaj altranguloj en internaciaj organizaĵoj devas scii, ke
Esperanto ekzistas kaj ke ĝi, laŭ objektivaj komparaj studoj, estas la
komunikilo, ĉe kiu la rilato inter kostoj kaj efikeco estas la plej favora, la
sistemo psikologie plej kontentiga kaj krome la rimedo plej libera je
malavantaĝoj el kultura vidpunkto, unuvorte, ĝi estas la plej bona. En la tuta
mondo Esperanto estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian diasporon, en kiu
lingva handikapo ne, aŭ apenaŭ, ekzistas. La sperto de tiu medio similas al t.n.
pilotstudo, kiu pruvis, ke la rimedo taŭgas por la celo.
Kontrolinte la koncernajn faktojn, se
Esperanto montriĝas la plej bona rimedo por liberigi la tutmondan socion je
lingva handikapo, eblus organizi ĝian instruon en la elementaj lernejoj de la
tuta mondo. Multaj registaroj investas gigantajn sumojn en la instruadon de la
angla kun ege elrevigaj rezultoj: certe pravigeblus anstataŭigi tiun vere
neefikan investon per io multe malpli kosta, kio povus reale savi la mondon el
la plago de lingva handikapo.
Niaj aŭtoritatoj ne rajtas resti pasivaj
kaj inertaj fronte al la lingvaj problemoj. Ni havas la devon fari ĉion eblan
por veki konscion pri la lingvoproblemo, pri ĝiaj multflankaj aspektoj, kaj pri
la fakto, ke ekzistas al ĝi justa kaj racia solvo.
|