Libereco aux povo?

jen la originalo

de Richard M. Stallman

“La amo de libereco estas la amo de aliaj; La amo de povo estas la amo de ni mem.” –William Hazlitt

En la liberprogramara movado ni rekonatas pro libereco donita al la uzanto de programaro. Ni vortigis niajn opiniojn per pripenso de kiaj liberecoj necesas por ebligi bonan vivmanieron kaj por ebligi al utilaj programoj kunkrei komunumon kun bonvolo, kooperado kaj kunlaborado. Nia kriterio de libera programaro&& specifas la liberecojn, kiujn uzantoj de programoj bezonas, por ke ili kapablu kunlabori en komunumo.

Ni rekonatas pro libereco donita al programistoj kaj por aliaj uzantoj. La plejmulto de ni estas programistoj kaj ni postulas liberecon por ni kaj por vi. Sed ni cxiuj uzas programojn programitajn de aliaj personoj kaj ni postulas liberecon, uzante tiun programon ne nur kiam ni uzas nian propran kodon. Ni postuladas liberecon por cxiuj uzantoj programantaj aux ne. Sed unu tiel nomata libereco, kiun ni ne rekomendas estas la “libereco elekti ajna permesilo por programaro kiun vi programas”. Ni malakceptas tion, cxar gxi fakte estas formo de povo, ne libereco.

Tiu cxi ofte nerimarkata distingo estas esenca. Libereco estas esti kapabla decidi pri io, kio cxefe influas al vi. Povo estas esti kapabla decidi pri io, kio influas al aliaj pli ol al vi. Se ni konfuzas povon kun libereco ni malsukcesos protekti realan liberecon.

Komerca programaro estas uzo de povo. Kopirajtlegxo hodiaux donas al programistoj tiun povon, por ke ili kaj nur ili decidu pri la reguloj, kiujn cxiuj aliaj sekvu - relative malmulte da homoj baze decidas por cxiuj, ofte per malpermesi (ilian) liberecon &&.

Kiam mankas al uzantoj la liberecoj, kiuj difinas programaron kiel libera, ne eltroveblas, kion la programaron faradas, cxu estas kasxitaj eniroj en la komputilon per la programo, cxu enestas virusoj aux komputilaj vermoj, cxu persona informo estas raportata (aux cxu eblas haltigi la raportigon, se ili ekscias pri gxi). Se la programo rompigxas, ili ne povas ripari gxin; Ili devas atendi ke la programisto uzas sian povon por korekti gxin. Se gxi simple ne suficxas por la bezonoj de ili, ili tamen ne povas sxangxi gxin. Krome ili ne povas helpi unu la alian plibonigi gxin.

Kreantoj de komerca programaro ofte estas firmaoj. Ni en la liberprogramara movado ne estas kontrauxuloj de firmaoj, sed ni vidis, kio okazas kiam programarfirmaoj posedas la “liberon” trudi ajnspecajn limigojn al uzantoj de programaro. Mikrosofto estas bonega ekzemplo. La malpermesado de la libereco de uzantoj povas konduki al reala damagxo, sed gxi ne estas la nura ekzemplo. Ecx kiam estas neniu monopolo, komerca programaro damagxas la socion. Elekto de majstroj ne estas libereco.

Diskutoj pri rajtoj kaj reguloj por programaro ofte centrigxis sole je la interesoj de programistoj. Malmultaj homoj en la mondo programas regule kaj dauxre pli malmultaj estas proprantoj de komercaj programarfirmaoj. Sed cxiuj malricxularaj landoj&& nun bezonadas kaj uzadas programaron kaj pro tio programistoj nun kontrolas la manieron, laux kiu la mondo vivas, komercumas, komunikadas kaj distrigxas. La etikaj kaj politikaj problemoj ne estas solvataj per la slogano “libereco laux elekto (nur por programistoj)”.

Se kodo estas legxo kiel profesoro Lawrence Lessig (de la Stanforda lernejo de jugxado, angl. Stanford Law School) konstatis tiam la vera demando antaux ni estas: kiu kontrolu la kodon, kiun vi uzas; Vi aux eta elitularo? Ni opinias ke vi baze bezonas la kontrolon de la programaro, kiun vi uzas; Doni tiun kontrolon al vi estas la celo de libera programaro.

Ni opinias ke vi decidu, kion fari kun programaro kiun vi uzas; Sed tiel ne tekstas la legxoj en multaj landoj hodiaux. Nuntempa kopirajta legxaro metas nin en pozicion de povo super uzantoj de nia kodo, vole nevole. La etika respondo al tiu situacio estas proklamadi la liberecon por cxiu uzanto gxuste kiel la usona Dokumento Pri Rajtoj (angl. Bill of Rights) intencis ebligi sxtatan povon dum subtenado de la libereco de la civitanoj. Por gxuste tio ekzistas la GNU Gxenerala Publika Permesilo: gxi donadas al vi kontrolon de via uzado de la programaro dum gxi protektas vin kontraux aliaj&& kiuj sxatus kontroli viajn decidojn.

fintradukita la 13-an de majo 2009 Felix korektlegis la 20an de majo 2009

tradukado/libereco.aux.povo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/06/16 11:31 de 78.70.158.38
chimeric.de = chi`s home Creative Commons License Valid CSS Driven by DokuWiki do yourself a favour and use a real browser - get firefox!! Recent changes RSS feed Valid XHTML 1.0