to main page
Zamenhofa Proverbaro
A B C D E F G H I J K L M N O P R S T U V Z
Ĉ Ĝ Ĵ Ŝ

selected terms: 2,647 page 1 of 133

1. Afabla vorto pli atingas ol forto.
2. Aĝo maljuna ne estas oportuna.
3. Aĝo tro matura ne estas plezura.
4. Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.
5. Akiro kaj perdo rajdas duope.
6. Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.
7. Akvo kaj pano servas al sano.
8. Akvo kura — akvo pura.
9. Akvo silenta subfosas la bordon.
10. Akvo trankvila estas akvo danĝera.
11. Akvon senmovan kovras putraĵo.
12. Al amiko nova ne fidu sen provo.
13. Al bona ĉasisto iras mem la besto.
14. Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.
15. Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
16. Al ĉiu frato lian parton.
17. Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas.
18. Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.
19. Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.
20. Al ĉiu sinjoro estu lia honoro.
< to main page Pri | Prioritato de importoj | Esperantaj suf- kaj prefiksoj | Farindas | Internaj rimarkoj | Vortaroj | Pintaj dek | Prijugxaj komentoj | Ensaluti ^ top of page
© 2008 Pelikanteamo XHTML | CSS Powered by Glossword