| 1. | Valoras ne la vesto, valoras la enesto. | |
| 2. | Valoron de objekto ni ekkonas post difekto. | |
| 3. | Vane vi tentas, mi ne konsentos. | |
| 4. | Vazo rompita longe sin tenas. | |
| 5. | Venas ĉagreno sen granda peno. | |
| 6. | Venas kvazaŭ vokita kaj petita. | |
| 7. | Venas profito — venas merito. | |
| 8. | Venas proverbo el popola la cerbo. | |
| 9. | Venas prudento post la ĝusta momento. | |
| 10. | Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco. | |
| 11. | Venis fino al mia latino. | |
| 12. | Venis mizero — helpu min, frato; pasis mizero — for, malamato. | |
| 13. | Venis tranĉilo al la gorĝo. | |
| 14. | Venkas ne forto, venkas la sorto. | |
| 15. | Venkiton oni ne batas. | |
| 16. | Venos knabeto ankaŭ kun peto. | |
| 17. | Venos ŝtelisto al la juĝisto. | |
| 18. | Venos tempo, venos konsilo. | |
| 19. | Vento al li ekflugis sub la haŭto. | |
| 20. | Vento sendita tondron reportos. | |