to main page
Zamenhofa Proverbaro
A B C D E F G H I J K L M N O P R S T U V Z
Ĉ Ĝ Ĵ Ŝ

RA RE RI RO RU
selected terms: 48 page 1 of 3

1. Rado malbona knaras plej multe.
2. Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.
3. Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan.
4. Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
5. Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.
6. Rapide — senvide.
7. Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj.
8. Rapidu malrapide.
9. Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.
10. Razisto raziston razas.
11. Regna kaso — bona ĉaso.
12. Reĝo donacis, sed polico minacas.
13. Rekomendo kondukas al plendo.
14. Renkontiĝis la kato kun sentima rato.
15. Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon.
16. Restas nek konsilo, nek konsolo.
17. Resti maljuna knabino.
18. Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.
19. Restu tajloro ĉe via laboro.
20. Rezonado kaj filozofado panon ne donas.
< to main page Pri | Prioritato de importoj | Esperantaj suf- kaj prefiksoj | Farindas | Internaj rimarkoj | Vortaroj | Pintaj dek | Prijugxaj komentoj | Ensaluti ^ top of page
© 2008 Pelikanteamo XHTML | CSS Powered by Glossword