| 1. | Obstina kiel kapro. | |
| 2. | Ofta festo — malplena kesto. | |
| 3. | Ofta festo, malplena kesto. | |
| 4. | Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo. | |
| 5. | Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava. | |
| 6. | Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro. | |
| 7. | Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas. | |
| 8. | Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas. | |
| 9. | Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas. | |
| 10. | Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe. | |
| 11. | Okaza komplimento ne iras al testamento. | |
| 12. | Okazo faras ŝteliston. | |
| 13. | Okazo kreas ŝteliston. | |
| 14. | Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita. | |
| 15. | Okulo avidas ĉion kion vidas. | |
| 16. | Okulo de mastro pli ol beno de pastro. | |
| 17. | Okulo ne atentas — dorso eksentas. | |
| 18. | Okulo ne atentas, dorso eksentas. | |
| 19. | Okulo ne vidis — pagu la sako. | |
| 20. | Okuloj estas pli grandaj ol la ventro. | |