to main page
Zamenhofa Proverbaro
A B C D E F G H I J K L M N O P R S T U V Z
Ĉ Ĝ Ĵ Ŝ

DA DE DI DO DR DU
selected terms: 120 page 1 of 6

1. Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj.
2. Danci kiel kato ĉirkaŭ poto.
3. Danci laŭ ies fajfilo.
4. Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.
5. Dando el reĝa hundejo.
6. Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
7. Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas — danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
8. Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
9. De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.
10. De bona vorto lango ne doloras.
11. De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas.
12. De elekto tro multa plej malbona rezulto.
13. De fremda dento ni doloron ne sentas.
14. De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.
15. De guto post guto disfalas granito.
16. De kantado senpaga doloras la gorĝo.
17. De kiu la kulpo, por tiu la puno.
18. De l' koro spegulo estas la okulo.
19. De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.
20. De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis.
< to main page Pri | Prioritato de importoj | Esperantaj suf- kaj prefiksoj | Farindas | Internaj rimarkoj | Vortaroj | Pintaj dek | Prijugxaj komentoj | Ensaluti ^ top of page
© 2008 Pelikanteamo XHTML | CSS Powered by Glossword