| 41. | -it- | * [finita, post la ago] (trinkita akvo: akvo en stomako; lavita vesto: pura); (fotografite (=post la fotografado), li estis scivola pri la rezulto); (ĝenerale, -ito = -ita homo) {*0} |
| 42. | -j | * du aŭ pli [>=2] (altaj arboj; tiuj arboj estas altaj; mi vidas tiujn altajn arbojn; knaboj; stratoj; musoj; problemoj;...) {*0} |
| 43. | -n | * [al] -o -as ---> -(e)n / -(e)n |
| 44. | -n | * -o -as ---> -(o)n / -(o)n |
| 45. | -nj- | [kara virino aŭ knabino] (post kelkaj literoj de la vorto: panjo = pa(trino) + -njo; Manjo = Ma(ria) + -njo; Rozinjo = Rozi(na) + -njo) |
| 46. | -o | * [io ekzistanta] [substantivo] (knabo; strato; arbo; muso; akvo; problemo; skribo; skribado; skribaĵo; belo; beleco;...) (skribi: bela skribo; fini: mi restis ĝis la fino; helpi: mi dankas More… |
| 47. | -obla | * [kvanto; fojoj: triobla=3x] (duobla papero, duoble diri ion, la duoblo, duobligi,...); (mult)obligi: igi multoble tiel multaj; (matematiko:) kalkuli oblon (3x4=12 tri oble kvar estas dek More… |
| 48. | -ona | * [parto: duona=1/2] (duona pomo, duonlitro da vino, duone kompreni, la duono, duonigi,...) {*0} |
| 49. | -ont- | * [ne komencinta, antaŭ la ago] (manĝonta homo: kun manĝaĵo en poto aŭ sur telero; falonta pluvo: vaporo en nuboj); (manĝonte (=antaŭ la manĝado), li lavis siajn manojn); (ĝenerale, -onto = More… |
| 50. | -op- | en grupo(j) de... (:::: :::: :::: = okope, po du); ... kune (tiu triopo: tiuj tri homoj kune) |
| 51. | -os | * [ago/stato: post nun] [verbo] (mi tuj iros al la urbo; morgaŭ mi aĉetos biciklon; post dek jaroj mi ne plu laboros;...) {*0} |
| 52. | -ot- | * [ne komencita, antaŭ la ago] (trinkota akvo: akvo en botelo aŭ glaso; lavota vesto: malpura); (fotografote (=antaŭ la fotografado), li kombis siajn harojn); (ĝenerale, -oto = -ota homo) More… |
| 53. | -ujo | * [io, en kio]; io por teni... (sukerujo, monujo, abelujo,...); (ankaŭ: planto laŭ frukto (pomujo = pomarbo); lando laŭ popolo (Francujo, Japanujo)) {*0} |
| 54. | -ulo | * [homo tia] (riĉulo, blindulo, mensogulo, rapidulo,...); besto laŭ ia kategorio (mamulo, rampulo,...); (foje:) ŝipo aŭ alia objekto laŭ ia kategorio (trimastulo,...) {*0} |
| 55. | -um- | * [io kun ia rilato al] (kolumo, malvarmumo, akvumi, plenumi,...) {*0} |
| 56. | -us | * [ago/stato: kondiĉa] [verbo] [(ne jam plenumita) kondiĉo; nereala supozo; neebla deziro; tre ĝentila peto] (se mi havus monon, mi veturus tien; estus bone, se vi skribus al li; se ĉiuj More… |
| 57. | abelo | insekto, ĝenerale vivanta en grandaj popoloj, de kiuj homoj prenas mielon (Apis) |
| 58. | abio | pinglo-arbo (Abies, Picea, Thuja,...) |
| 59. | abomeno | tre forta malŝato; abomeni: malŝategi |
| 60. | aboni | laŭ kontrakto ricevadi gazeton, revuon aŭ servon |