to main page
Radikaro de Pilger
A B C D E F G H I J K L M N O P R S T U V Z
Ĉ Ĝ Ĥ Ĵ Ŝ
VA VE VI VO VU
selected terms: 112 page 1 of 6

1. vadi iri tra malprofunda akvo
2. vagi iri de loko al loko sen difinita celo
3. vagono * veturilo por multaj homoj aŭ por multe da ŝarĝo, ofte parto de trajno (=vagonaro) aŭ tramo {*4}
4. vakcino substanco enmetebla en korpon aŭ trinkebla, donanta imunecon kontraŭ (bakteria, virusa aŭ parazita) malsano; vakcini: enmeti vakcinon en la korpon
5. vakso knedebla substanco, el kiu abeloj konstruas ĉelojn; simila substanco farita de aliaj insektoj, aŭ artefarita de homoj; vaksi: ŝmiri per vakso
6. vakuo spaco, en kiu estas (preskaŭ) neniom da materio, eĉ ne aero
7. valida (dokumento, decido:) plenumanta ĉiujn kondiĉojn postulatajn de la leĝo, tiel ke ĝi havas la laŭleĝajn efikojn
8. valizo per unu mano portebla kesto aŭ skatolo (duparta), en kiu oni transportas bezonataĵojn dum vojaĝo
9. valo * malalta parto inter altaĵoj {*6}
10. valoro * graveco; grandeco de kosto; ŝatateco; utileco; valori: havi (grandan, iun) valoron; havi meriton {*3}
11. vana senutila; senrezulta; ne produktanta (-onta) la deziratan rezulton
12. vando vertikala interna surfaco de ĉambro; interna surfaco de tubo, tunelo,...; ne tre dika, ne tre fortika aŭ provizora limaĵo inter spacoj; (pli-malpli) vertikala parto de tendo, budo,... More…
13. vango * parto de la vizaĝo, inter buŝo kaj orelo {*6}
14. vanta ne atentinda, ĉar tute malgrava; ŝatanta okupiĝi pri malgravaĵoj
15. vaporo * gasforma akvo (pli ol 100°C); vapori: eligi vaporon; vaporiĝi: fariĝi vaporo {*5}
16. varbi instigi iun, fariĝi soldato; instigi iun, fariĝi membro aŭ ano de grupo, partio,...
17. varii ne esti ĉiam sama; ne esti ĉiam same
18. varma * kun relative alta temperaturo (ekzemple 40°C) {*3}
19. varo objekto fabrikita por vendo; komercaĵo
20. varti gardi kaj prizorgi iun, kiu bezonas tion pro malforteco aŭ juneco
< to main page Pri | Prioritato de importoj | Esperantaj suf- kaj prefiksoj | Farindas | Internaj rimarkoj | Vortaroj | Pintaj dek | Prijugxaj komentoj | Ensaluti ^ top of page
© 2008 Pelikanteamo XHTML | CSS Powered by Glossword