| 1. | vadi | iri tra malprofunda akvo |
| 2. | vagi | iri de loko al loko sen difinita celo |
| 3. | vagono | * veturilo por multaj homoj aŭ por multe da ŝarĝo, ofte parto de trajno (=vagonaro) aŭ tramo {*4} |
| 4. | vakcino | substanco enmetebla en korpon aŭ trinkebla, donanta imunecon kontraŭ (bakteria, virusa aŭ parazita) malsano; vakcini: enmeti vakcinon en la korpon |
| 5. | vakso | knedebla substanco, el kiu abeloj konstruas ĉelojn; simila substanco farita de aliaj insektoj, aŭ artefarita de homoj; vaksi: ŝmiri per vakso |
| 6. | vakuo | spaco, en kiu estas (preskaŭ) neniom da materio, eĉ ne aero |
| 7. | valida | (dokumento, decido:) plenumanta ĉiujn kondiĉojn postulatajn de la leĝo, tiel ke ĝi havas la laŭleĝajn efikojn |
| 8. | valizo | per unu mano portebla kesto aŭ skatolo (duparta), en kiu oni transportas bezonataĵojn dum vojaĝo |
| 9. | valo | * malalta parto inter altaĵoj {*6} |
| 10. | valoro | * graveco; grandeco de kosto; ŝatateco; utileco; valori: havi (grandan, iun) valoron; havi meriton {*3} |
| 11. | vana | senutila; senrezulta; ne produktanta (-onta) la deziratan rezulton |
| 12. | vando | vertikala interna surfaco de ĉambro; interna surfaco de tubo, tunelo,...; ne tre dika, ne tre fortika aŭ provizora limaĵo inter spacoj; (pli-malpli) vertikala parto de tendo, budo,... More… |
| 13. | vango | * parto de la vizaĝo, inter buŝo kaj orelo {*6} |
| 14. | vanta | ne atentinda, ĉar tute malgrava; ŝatanta okupiĝi pri malgravaĵoj |
| 15. | vaporo | * gasforma akvo (pli ol 100°C); vapori: eligi vaporon; vaporiĝi: fariĝi vaporo {*5} |
| 16. | varbi | instigi iun, fariĝi soldato; instigi iun, fariĝi membro aŭ ano de grupo, partio,... |
| 17. | varii | ne esti ĉiam sama; ne esti ĉiam same |
| 18. | varma | * kun relative alta temperaturo (ekzemple 40°C) {*3} |
| 19. | varo | objekto fabrikita por vendo; komercaĵo |
| 20. | varti | gardi kaj prizorgi iun, kiu bezonas tion pro malforteco aŭ juneco |