| 1. | -ujo | * [io, en kio]; io por teni... (sukerujo, monujo, abelujo,...); (ankaŭ: planto laŭ frukto (pomujo = pomarbo); lando laŭ popolo (Francujo, Japanujo)) {*0} |
| 2. | -ulo | * [homo tia] (riĉulo, blindulo, mensogulo, rapidulo,...); besto laŭ ia kategorio (mamulo, rampulo,...); (foje:) ŝipo aŭ alia objekto laŭ ia kategorio (trimastulo,...) {*0} |
| 3. | -um- | * [io kun ia rilato al] (kolumo, malvarmumo, akvumi, plenumi,...) {*0} |
| 4. | -us | * [ago/stato: kondiĉa] [verbo] [(ne jam plenumita) kondiĉo; nereala supozo; neebla deziro; tre ĝentila peto] (se mi havus monon, mi veturus tien; estus bone, se vi skribus al li; se ĉiuj More… |
| 5. | ungo | * malmola kovraĵo de la pinto de fingro {*6} |
| 6. | uniformo | rekoniga serva kostumo |
| 7. | unika | ekzistanta en nur unu ekzemplero; okazanta nur unu fojon |
| 8. | universala | rilata al, aplikebla al ĉiuj membroj (homoj, objektoj) de iu grupo aŭ ĉiuj homoj sur Tero |
| 9. | universitato | alta lernejo, kie oni povas studi plurajn branĉojn de scienco (kaj kiu povas aljuĝi doktorecon) |
| 10. | unu | * 1 {*1} |
| 11. | urbo | * loko kun multaj (pli ol kelkmil) domoj kaj multaj homoj {*3} |
| 12. | urĝi | rapidigi, vigligi; esti neprokrastebla |
| 13. | urino | pli-malpli flava likvo, produktita de la renoj kaj periode eligata el la korpo; (alivorte: piso); urini: eligi urinon (=pisi) |
| 14. | urso | granda mamulo iranta sur plandoj (Ursus) |
| 15. | Usono | la Unuiĝintaj Ŝtatoj de (Nord-)Ameriko |
| 16. | utila | * bona por esti uzata; bona por atingi rezulton; utili: alporti utilon; utiligi: uzi ion tiel, ke ĝi estas utila {*4} |
| 17. | uzi | * fari ion per; preni kiel ilon aŭ rimedon {*3} |