| 1. | rabato | malpliigo de prezo (pro aĉetkvanto, antaŭpago, bona klienteco, amikeco, difekto de la varo,...) |
| 2. | rabi | per forto aŭ minaco forpreni ies posedaĵon |
| 3. | racio | parto de la homa menso, kiu ebligas malkovri kaj formuli la leĝojn de la naturo |
| 4. | radiatoro | (parto de) aparato, kiu varmigas per radiado; parto de aparato, kie akvo malvarmiĝas per radiado kaj tiel malhelpas trovarmiĝon de motoro,... |
| 5. | radiko | subtera parto de planto, per kiu ĝi prenas nutraĵojn kaj akvon el la tero, kaj per kiu ĝi estas fiksita al la tero; la fiksa, tena parto de io; fiksa, ne ŝanĝiĝanta parto de vorto (en More… |
| 6. | radio | * linioforma aĵo komenciĝanta en iu centro; ero de lumo aŭ sono aŭ alia signalo venanta el iu centro; aparato, kiu aŭdigas sonojn, kiuj alvenis al ĝi kiel elektromagneta signalo el iu More… |
| 7. | rado | * ronda objekto turniĝanta ĉirkaŭ akso, por faciligi movadon (veturadon) {*6} |
| 8. | rafano | (diverskolora manĝebla radiko de) krucflora herbo (Raphanus) |
| 9. | rajdi | sidi sur iranta besto (ĉevalo, azeno, kamelo,...); sidi sur biciklo kaj veturi |
| 10. | rajto | * tio, kion neniu povas malpermesi; rajti: havi rajton (pri io, por fari ion); havi (jure validan) permeson; rajtigi: doni rajton; (jure valide) permesi {*3} |
| 11. | raketo | arta fajraĵo, pafata en aeron, kiu tie eksplodas kaj disĵetas fajrerojn; objekto (ofte kun reakcia motoro) "pafata" en la kosmon, aŭ (kun eksplodaĵo) sur malamikan landon |
| 12. | rakonti | * paroli pri okazaĵo {*3} |
| 13. | rampi | movi sin, tuŝante la teron per la ventro |
| 14. | rampulo | besto senkrura aŭ kun mallongaj kruroj (kies ventro do kutime tuŝas teron), kun nekonstanta korpotemperaturo, de komenco spiranta per pulmoj, kaj kun korpo kovrita de kornecaj skvamoj aŭ More… |
| 15. | rando | * parto de unu afero, kiu estas ĉe la limo kun alia afero (rando de vojo, rando de kampo, rando de urbo) aŭ ĉe la fino de la afero (rando de ĉapelo, rando de tuko) {*6} |
| 16. | rango | pozicio laŭ graveco (kompare kun pli gravaj kaj malpli gravaj); pozicio laŭ rajto komandi en armeo; rangi: havi, okupi rangon (li rangas pli alte ol mi) |
| 17. | rano | (plenkreske senvosta) amfibio kun longaj malantaŭaj kruroj (Rana) |
| 18. | rapida | * faranta/okazanta en malgranda tempo {*2} |
| 19. | raporti | rakonti (buŝe aŭ skribe) pri tio, kio okazis |
| 20. | raso | (pri kreskigitaj plantoj kaj breditaj bestoj:) grupo da individuoj reproduktitaj tiel, ke iuj variaj ecoj fariĝis pli-malpli konstantaj (dum reproduktado en la grupo) (grandflora raso de iu More… |