to main page
Radikaro de Pilger
A B C D E F G H I J K L M N O P R S T U V Z
Ĉ Ĝ Ĥ Ĵ Ŝ
K KA KE KI KL KN KO KR KU KV
selected terms: 339 page 1 of 17

1. k.a. kaj aliaj
2. k.s. kaj similaj; kaj simile
3. k.t.p. kaj tiel plu (diru: ko to po) [la ceteron mi ne bezonas mencii]
4. kabano simpla (ofte ligna) dometo
5. kabineto ĉambro por iu intelekta laboro; ĉambro por ekspozicii ion; (oficejo de ministro aŭ) ministraro
6. kablo metala ŝnur(eg)o; longa fasko da dratoj (aŭ alia ŝnureca aŭ tubeca objekto) por transporti elektron aŭ signalojn
7. kaĉo ne tre densa manĝaĵo el faruno kaj lakto aŭ akvo (kun aŭ sen aldonaĵoj); manĝaĵo el dispremitaj fruktoj aŭ legomoj (ofte longe kuiritaj); ne sukcesinta aŭ malbone preparita manĝaĵo
8. kadro kvarangulo ĉirkaŭ io; io ĉirkaŭanta; kadri: ĉirkaŭigi per kadro
9. kaduka malfortikiĝinta (pro aĝo aŭ foruziĝo); baldaŭ disfalonta; baldaŭ mortonta
10. kafo * bruna aŭ nigra trinkaĵo, farita el muelitaj semoj de la kafarbo (Coffea) {*5}
11. kaĝo kvazaŭ skatolo el metalfadenoj, tigoj, stangoj metalaj aŭ lignaj,... (ekzemple kiel loĝejo aŭ tenejo por bestoj aŭ birdoj)
12. kahelo (rektangula) plato el bakita argilo
13. kaj * [a kaj b: a&b, a+b] {*1}
14. kajero * kelkaj kunligitaj falditaj folioj da papero (aparta (skribkajero,...) aŭ kiel parto de libro) {*6}
15. kajo per muro (en akvo) fortigita strato apud rivero aŭ kanalo, por povi en- kaj eliri ŝipojn; simila afero apud fervojo por povi en- kaj eliri trajnojn (vagonarojn)
16. kajuto ĉambreto sur ŝipo aŭ en aviadilo
17. kakao (pulvorigitaj) semoj de kakao-arbo (Theobroma); trinkaĵo el tio
18. kakto karneca planto kun pikiloj (Cactaceae)
19. kalcio elemento (Ca) (en kalko, kreto,...)
20. kaldrono granda metala poto por kuiri aŭ boligi akvon
< to main page Pri | Prioritato de importoj | Esperantaj suf- kaj prefiksoj | Farindas | Internaj rimarkoj | Vortaroj | Pintaj dek | Prijugxaj komentoj | Ensaluti ^ top of page
© 2008 Pelikanteamo XHTML | CSS Powered by Glossword