to main page
Radikaro de Pilger
A B C D E F G H I J K L M N O P R S T U V Z
Ĉ Ĝ Ĥ Ĵ Ŝ
D DA DE DI DO DR DU
selected terms: 116 page 1 of 6

1. d-ro doktoro
2. da * [mezuro] (du litroj da akvo; du glasoj da akvo; paro da ŝuoj; multe da mono; grupo da homoj) (botelo da vino: tiom da vino, kiom estas aŭ estis en botelo - botelo de vino: botelo en kiu More…
3. daktilo manĝata ruĝbruna frukto (kun granda kerno) de daktilpalmo (Phoenix dactylifera)
4. damo titolo de altranga sinjorino; plej kapabla peco (reĝino) en ŝak-ludo; kapabligita duobla peco en dam-ludo; (damoj = dam-ludo: ludo kun nigraj kaj blankaj pecoj (diskoj) sur tabulo kun 100 More…
5. danci * sin movi (irante aŭ salt(et)ante) laŭ muziko {*6}
6. dando viro, kies ĉefa celo estas esti eleganta laŭ la modo
7. danĝero * kio povas esti malbona; kio povas kaŭzi malfeliĉon; kio povas eĉ kaŭzi morton {*5}
8. danki * diri al iu, ke oni estas kontenta pri ties faro {*3}
9. dato tago montrita per (jaro,) monato kaj numero de la tago: 2000-08-27, la 27a de aŭgusto; dati: skribi daton sur io; difini tempon de origino (de elfosaĵo,...)
10. daŭri ekzisti aŭ okazi dum pli longa tempo; ekzisti aŭ okazi ankaŭ (antaŭe kaj) poste; ne ĉesi; (daŭrigi: plufari)
11. daŭro * kvanto da tempo, dum kiu io okazas {*4}
12. de * [deveno] (li venas de Ameriko; ŝi iras de la domo al la lernejo; mi ricevis tion de ili); [faranto] (letero skribita de li); [aparteno] (rado de aŭto; libro de mia frato) {*1}
13. debeto en la konto ĉe komercisto aŭ banko: bonhavo (ricevota mono) por la komercisto aŭ banko; (se kliento havas debeton ĉe komercisto, tio do estas por tiu kliento ŝuldo); debeti: enskribi debete More…
14. decembro * lasta monato de la jaro, inter novembro kaj januaro (12) {*5}
15. deci esti konforma al la situacio; esti konforma al ŝuldata respekto
16. decidi * ne plu diskuti, sed diri: "tiel estu", "tiel okazu"; fiksi sian opinion aŭ volon, post konsiderado {*5}
17. dediĉi (mane) enskribi en libron specialajn vortojn por la ricevonto; (presite) mencii, ke libro aŭ poemo estas verkita por (ofte fakte: honore al) iu; uzi preskaŭ ĉiun sian tempon aŭ forton por More…
18. defendi * fari ion kontraŭ atako aŭ minaco {*6}
19. deficito monmanko; kiam la elspezoj estis pli grandaj ol la enspezoj
20. definitiva ne plu ŝanĝebla; post la lasta, fina ŝanĝo
< to main page Pri | Prioritato de importoj | Esperantaj suf- kaj prefiksoj | Farindas | Internaj rimarkoj | Vortaroj | Pintaj dek | Prijugxaj komentoj | Ensaluti ^ top of page
© 2008 Pelikanteamo XHTML | CSS Powered by Glossword