Aperitivo – amareta drinkaĵo destinita por stimulado de apetito, prezentata 15 minutojn antaŭ manĝado. Al aperitivoj apartenas precipe desertaj spicitaj vinoj, sed uzatas ankaŭ likvoroj kaj kelkaj destilaĵoj. Per aperitivo oni ne tostas! (ne tintigas glaseton)
Arkiva vino – pintkvalita, longe maturiĝinta vino
Beaujolais – (pron: boĵole) regiono en suda Burgundio — marko de leĝeraj agrablaj, precipe ruĝaj vinoj
Bikavér (bova sango) – hungara ruĝa vino estigita per kunigo de kadarka, frankovka kaj burgunda blua, — bongusta, ekstraktiva, kun delikata tanino
Bitter – speco de amareta deserta spicita vino (el ruĝaj varioj)
Badacsonyi – hungara urbeto ĉe Balatono + konata vinregiono — plej famaj vinoj: ~ kéknyelű (pron.: badaĉonji keknjeli) (blanka, el itala rizlingo), szürkebarát (pron.: sirkebarat) (blanka, el burgunda griza)
Cidro – franca pomvino
Ĉampano – nomo de ŝaŭmvino produktata en la regiono Champagne (norde de Parizo), produktata el burgunda vario
Demiĵono – vitra botelego de 3 ĝis ĉ. 10 litroj, havante tegaĵon kaj tenilon el plektita vergo
Deserta vino – vino kun aldono de rafinita sukero aŭ densigita vinmosto kaj alkoholo (15-22 % da alk., 50-150 g da sukero en unu litro) — deserta spicita vino: vermutoj; bitteroj, aperitivoj
Ekstrakto – aro de substancoj restintaj post elvaporiĝo de akvo, alkoholo kaj aliaj elvaporiĝemaj substancoj. Sensukera ekstrakto indikas plenecon de vino. Ruĝaj vinoj enhavas pli da ekstrakto ol la blankaj, la sudaj pli ol la nordaj, la malfrue rikoltataj pli ol la pli fruaj
Chablis – vinurbeto en norda Burgundio + nomo de vino produktata el burgunda blanka vario — "viva kaj gaja en juneco kaj sanige filozofiema en maljuneco"
Champagne – franca vinregiono, norde de Parizo (Chalons, Epernay, Reims), produktanta mondfaman ĉampanon
Chianti – fama itala ruĝa vino el Toskanio
Klaret – rozkolora vino elpremita el bluaj vinberoj sen antaŭfermentado — plej multaj rozeaj vinoj estas produktataj per miksado de blankaj kaj ruĝaj vinoj
Likvora vino – vino el tromaturaj vinberoj, kun aldono de densigita mosto, trempaĵo el sekigitaj vinberoj, event. aliaj substancoj + vindestilaĵo, produktata en sudeŭropaj ŝtatoj kaj Afriko. Plej konataj markoj: Malaga, Sherry, Marsalla, Madeira, Portoa
Mieldrinkaĵo (medo) – antikva slava trinkaĵo, inter vino kaj alkoholaĵo — produktata el fermentita maldensigita mielo kun aldono de saĥaromicetoj kaj sukero, kun 15-18% da alkoholo — havas forte spican, dolĉamaretan guston
Moselaj vinoj – pintkvalitaj blankaj vinoj, produktataj en la regiono de la rivero Mosel (DE), plejparte el rejna rizlingo, kun eleganta plena longa gusto
Mosto – suko estigita de premado de vinberoj — per ĝia fermentado kreiĝas vino — densigita mosto aldonatas dum produktado de desertvinoj
Orvieto – itala urbeto en Umbrio kun famaj sekaj alkoholaj vinoj
Pinot noir – franca esprimo por ruĝaj vinoj produktataj el vario burgunda blua — vinoj de plena kaj velura gusto, kun bela "pava vosto"
Portoa vino – deserta likvora vino, origine el Portugalio — sufiĉe peza kaj forta
Rulanda vino – sinonimo por vario de burgunda griza kaj por vino el ĝi produktata (nomon "burgunda" povas porti nur vinoj kultivitaj kaj produktitaj en Burgundio!)
Sangre di toro – bova sango, ruĝa hispana vino, rubenkolora, tre ekstraktiva kaj kunprema
Sekt – mezeŭropa nomo por ŝaŭmvino, nomo estigita ŝajne en Germanio en 19-a jc. per misparolo de romanaj esprimoj por la nocio "seka" — sed "seka" tiam ne signifis "sensukera". Seka estis vino produktata el duonsekigitaj vinberoj aŭ kun aldono de vinbersekigita esenco — por tiu esenco oni uzis nomon "sekt" ĉar ĝi estis aldonata ankaŭ en ŝaŭmvinojn, nomo "sekt" eniris terminologion kiel ŝaŭmvino
Sherry – flava likvora vino el suda Hispanio, amaretgusta — ekzistas pluraj markoj, ekde sekaj ĝis dolĉaj
Seka vino – vino tute fermentita, sen resta sukero (maks. 4 g/l),
Ŝaŭmvino – vino enhavanta liberan karbondioksidon, kiun oni estigas per speciala fermenta metodo. Ĝi devas esti produktata el speciale elektitaj, kvalitaj varioj (precipe burgunda blanka kaj rejna rizlingo). La produktado daŭras 2-3 jarojn
Vermuto – speciala speco de deserta spicita vino, kun longa tradicio (ekde antikva Romia imperio). Eltrovinto de la nuna tipo estis monaho Carpano. La bonaj krudaĵoj estas sudaj ekstraktivaj dolĉaj vinoj, aldonatas sukero, rafinita alkoholo, spicoj (absinto, cinamo, fenkolo, koriandro, mento ktp), enhavas ĉ.15-20 % da alkoholo. La plej famaj markoj de italaj vermutoj: Cinzano, Martini, Cora, Barbero, Campari - ĉefaj ĉehaj vermutoj: Tesavela kaj Metropol.
Absinth – (absinto) amareta verdetkolora alkoholaĵo kun gusto kaj aromo de anizo kaj fenkolo, origine enhavis 68% da alkoholo, pli poste 43%, post kiam oni konstatis ke maceraĵo el la herbo absinto damaĝas sanon, ĝia produktado estis malpermesita (ĝis nun produktatas nur en Hispanio)
Aquavit – skandinavdevena alkoholaĵo enhavanta maceraĵon el kumino kaj citrona/oranĝa ŝelo
Arak – (arako) brando el rizo kaj melaso de sukerkano, event. el palma vino (p. kokosa kaj daktila), plej bona marko = Arak Batavia el Javo, senkolora ĝis flaveta, 58-60 % da alkoholo, miksite uzatas kiel digestilo, por preparo de grogoj, punĉoj
Armagnac – franca brando el blankaj vinoj, produktata per simila teknolologio kiel konjako (enhavas, malpli da alkoholo)
Becherovka 30 % – Original Carlsbad Becher Liqueur, la plej konata ĉeha herbaĵlikvoro, uzata kiel aperitivo kaj digestilo, flava-verda likvaĵo kun delikate spica bonodoro kaj agrabla amardolĉeta gusto (enhavas 100g da sukero en unu litro!). La t. n.13-a fonto de la banloko Karlovy Vary estas, kie ĝi produktatas el maceraĵoj de plantoj kaj drogoj kun aldono de vindestilaĵo, maceraĵo el sekigitaj vinberoj, oranĝa eteresenco, akvomaceraĵo de absinto, rafinita sukero kaj delikata alkoholo.
Bergamotte – franca pira likvoro
Bols – nederlanda familia firmao produktanta mondkonatajn alkoholaĵojn (juniperajn, fruktajn k.a.)
Boroviĉka – senkolora destilaĵo el fermentitaj juniperaj fruktoj, miksata kun delikata alkoholo
Brandy – angla nomo por vindestilaĵo — nomo por ĉiuj destilaĵoj el vinbera vino krom urbetoj Cognac — Jarnac en Francio. Se ĝi estas farita el frukta vino, necesas aldoni kromnomon: poma — Apple brandy, Calvados; acidĉeriza — Cherry; ĉeriza: Kirsch; pruna — Plumbrandy, slivovice; aprikota — Barack, Apricot Brandy
Calvados – poma alkoholaĵo el norda Francio
Cognac – franca vinbrando (konjako) el departamentoj Charrente kaj Charrente Maritime — laŭ fakuloj konsiderata kiel la plej bona en la mondo. La nomo devenas de la urbeto Cognac, kiu estas centro de la produktado. Konjako maturiĝas 5 monatojn ĝis 5 jarojn, pintkvalitaj konjakoj bezonas almenaŭ 15 jarojn.
Courvoisier – unu el plej bonaj kaj plej konataj konjakmarkoj
Curacao – likvoro el ŝeloj de amaraj oranĝoj curacao
Gin – (ĝino), post viskio la plej populara kaj plej disvastigita alkoholaĵo en anglosaksaj landoj — el greno, destilata tra ŝtofa saketo kun junipero kaj spico (koriandro, kardamono, kumino, oranĝa kaj citrona ŝelo). Ĝi ne bezonas longan maturiĝadon (sufiĉas kelkaj semajnoj), ofte konsumatas kun toniko aŭ fruktosukoj, uzatas por kokteloj
Griotte – franca acidĉeriza (griota) likvoro, kun aldono de rubusa mosto kun vanilo
Grog – (grogo) origine rumo maldensigita de 70-75 % ĝis 50 % — la nomo devenas laŭ la kronnomo de admiralo Vernon "Old Grogg", kiu en 1740 ordonis maldensigi tagan porcion de rumo al maristoj de la brita floto, por plibonigi la disciplinon. Grogo nuntempe estas produktata el rumo aŭ arako, sukero, varmega akvo aŭ teo, kun aldono de citrono kaj aroma substanco (vanilo)
Chartreusse – tradicia franca radika-herbaĵa likvoro konsiderata siaspece kiel la plej bona en la tuta mondo — el 130 herbaĵoj kaj spicoj, maturiĝanta 4 jarojn
Johnnie Walker – tre populara marko de skota viskio
Maraschino – itala kaj jugoslavia likvoro el alkoholaĵo produktata el lokaj nigraj ĉerizoj (eĉ kun semoj). Ĝi forte odoras kaj gustas je ĉerizoj kaj je amaraj migdaloj — trinkata kun kafo, uzata por miksitaj drinkaĵoj: Plej konataj markoj; Luxardo (itala), Maraska (jugoslava)
Peppermint – tre populara menta likvoro — nur 30-35 % da alkoholo, 300 g da sukero en unu litro!
Rakija – jugoslavia populara plumbrando, senkolora, tre forta
Rumo – alkoholaĵo el melaso de sukerkano, maturiĝas 3-10 jarojn. Ĝiaj du specoj; peza kun forta aromo (Jamajko, Martiniko, Gvajano) — malpeza kun malforta aromo (Kubo, Portoriko, Haitio). En Mezeŭropo i;i estas produktata el industria alkoholo, kun artefaritaj aromesencoj
Schnapps – germana kaj nederlanda nomo por fortaj sekaj alkoholaĵoj, kutime el terpoma alkoholo
Slivovitz, slivovice – plumbrando
Vodko – alkoholaĵo el grena kaj terpoma alkoholo, ĉ. 50 %-a, filtrata tra t.n. aktiva karbo
Whisky – (viskio) grena alkoholaĵo produktata ekde mezepoko (Irlando, Skotlando). Skota viskio estas unusola vera konkurento de franca konjako. Du ĉefaj specoj; a) malt whisky — el hordea malto, b) grain whisky — el malto + diversaj grenoj (sekalo, maizo, aveno). Ttipa procedo estas sekigado de malto super torfa, lignokarba kaj fagligna fumo. Bona viskio maturiĝu 7-10 jarojn
Fonto: "Manlibreto por vinŝatantoj" – Ellaborita de Pavla Dvoráková en Prago okaze de la
Kunlaborinto pri enretigo: Mészáros István
STEB: http://www.eventoj.hu