stato: 2001-09-18 |
> >25.000 vortoj |
ATENTU! Ĉi tio ne estas "difin-vortaro". Ĝia celo estas nur, helpi al tiuj, kiuj legas ion en Esperanto, kaj renkontas nekonatan vorton en kunteksto, kompreni ĝin, donante indikojn per kiel eble elementaj vortoj.
{*0}: iloj; {*1}-{9}: radikoj laŭ ofteco kaj utilo (laŭ la Akademia 'Baza Radikaro Oficiala'); {X}: aldono. (Grupoj {9} kaj {X} fakte ne estas tre bazaj...)
({*0}-{*6}: ĉ. 950 radikoj / {*0}-{X}: ĉ. 2700 radikoj)
|
| |
-o : [io ekzistanta]
aktiva: |
-ado : [daŭra aŭ ripeta ago] |
-ido : [infano; juna besto] |
-a : * [kvalito; rilato; aparteno] [adjektivo] (alta arbo; tiu arbo estas alta; mi vidas altan arbon; tiu solvo ŝajnas (esti) bona; li farbis la bluan pordon verda; mia frato; ŝia laboro; ilia konduto;...) (skribi: skriba ekzameno; fini: fina ĉapitro; koloro: kolora bildo; multaj koloroj: multkolora bildo; ĉiu tago: nia ĉiutaga pano; hundo: hunda vosto; problemo: problema situacio; urbo: urba trafiko; hieraŭ: la hieraŭaj okazaĵoj; plej: pleja kontenteco; tro: troa pluvo; tri: la tria horo; baldaŭ: lia baldaŭa foriro;...) {*0}
abelo : insekto, ĝenerale vivanta en grandaj popoloj, de kiuj homoj prenas mielon (Apis) {8}
abio : pinglo-arbo (Abies, Picea, Thuja,...) {7}
abomeno : tre forta malŝato; abomeni: malŝategi {8}
aboni : laŭ kontrakto ricevadi gazeton, revuon aŭ servon {8}
abrikoto : frukto kun (ofte parte ruĝa) lanugeca haŭto kaj flaveca karno, de arbo (Prunus armeniaca) {9}
abrupta : malagrable subita {9}
absceso : kavaĵo pro detruita karno aŭ haŭto, en kiu kolektiĝas puso {X}
absoluta : sendependa de ajna influo; senkondiĉa, senrezerva {9}
abstini : tute ne uzi (alkoholon, tabakon, viandon,...) {9}
abstrakta : malkonkreta; tio, kio ne estas sensebla (tuŝebla, aŭdebla, videbla, flarebla, gustumebla...), sed nur estanta en pensoj {X}
absurda : kontraŭa al normala saĝo; tute ne komprenebla {9}
abunda : en tre granda kvanto {7}
acida : kun gusto de citrono aŭ vinagro {7}
-aĉ- : malbona, malbela (precipe laŭ ekstera aspekto) (fi- kaj -aĉ-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hundaĉo malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9}
aĉeti : * havigi al si per mono {*3}
-ado : * [daŭra aŭ ripeta ago] (lernado, frapado, martelado,...) {*0}
adapti : ĝustigi, taŭgigi por iu celo, kondiĉo aŭ cirkonstanco {9}
adiaŭ : saluto ĉe foriro: "adiaŭ!"; adiaŭi: diri "adiaŭ!" aŭ aliajn vortojn ĉe foriro {7}
adicii : aldoni nombrojn: 2+3=5 {8}
adjektivo : a-vorto; vorto, en Esperanto kun finaĵo "-a", kiu montras econ, kvaliton aŭ rilaton de io aŭ iu {8}
administri : prizorgi financojn kaj havaĵojn de organizaĵo aŭ persono {8}
admiri : opinii, ke io aŭ iu estas tre bona aŭ tre bela {8}
admoni : diri: "faru tion! estas bone!" aŭ "ne faru tion! estas malbone!" {8}
adopti : alpreni nepropran infanon kiel sian; alpreni kiel sian (kutimon, opinion,...) {8}
adori : honoregi; pasie ami {9}
adreso : * [strato, numero, urbo, lando]; adresi: surmeti adreson; direkti (leteron, parolon) al... {*5}
adverbo : e-vorto; vorto, en Esperanto ofte kun finaĵo "-e", kiu indikas kvaliton aŭ cirkonstancon de ago aŭ stato {9}
advokato : iu, kiu defendas ies interesojn antaŭ juĝisto {8}
aero : * tiuj gasoj, kiuj estas ĉirkaŭ ĉio en la tuta mondo; la gasoj, kiujn homoj kaj bestoj spiras por vivi {*4}
afabla : * kun agrablaj, plaĉaj vortoj kaj agoj; amika; helpema {*3}
afero : * aĵo; objekto aŭ agado aŭ ideo aŭ temo {*2}
afikso : prefikso aŭ sufikso {X}
afiŝo : granda folio (gluita sur muro) (por anonci okazaĵon); afiŝi: diskonigi grandskale (per afiŝo) {8}
aflikti : kaŭzi fortan kordoloron {9}
afranki : meti poŝtmarkon sur leteron aŭ karton; antaŭpagi transportadon {8}
Afriko : (nomo de kontinento) {9}
agi : * fari ion; ne resti senfara {*5}
agento : konstanta komisiito; komerca reprezentanto {9}
agiti : inciti la sentojn; ribeligi homamasojn {9}
aglo : granda rabo-birdo kun kurba beko (Aquila) {7}
agordo : pluraj muzik-instrumentoj sonantaj bone kune (kun tonoj bone ĝustigitaj); agordi: ĝustigi tonon de unu instrumento al tono de alia instrumento {7}
agrabla : * tiel, ke estas bona sento {*4}
aĝo : * kvanto de vivjaroj {*4}
ajlo : (herbo kun) akragusta bulbo konsistanta el pluraj bulberoj (pli akra ol cepo) (Allium sativum) {9}
ajn : * [senlime]; (kiam ajn: en ĉiu pensebla tempo; kie ajn: en ĉiu imagebla loko;...) {*1}
-aĵo : * [io konkreta] (belaĵo, manĝaĵo, vidaĵo, ĉirkaŭaĵo...) {*0}
akademio : oficiala societo de verkistoj, sciencistoj aŭ artistoj {9}
akceli : (pli)rapidigi {8}
akcento : pli forta prononco de parto de vorto; pli forta atento al parto de temo; akcenti: pli forte prononci; pli atenti {9}
akcepti : * ne kontraŭi; ne rifuzi {*4}
akcio : (atesto pri posedo de) parto de la kapitalo de entrepreno {9}
akcidento : (subita) malfeliĉa okazaĵo {7}
akiri : * ekhavi per faro {*6}
akno : ŝvelaĵeto sur la haŭto (Acne) {9}
akompani : * iri kun iu; ludi muzikon, kiam iu kantas {*6}
akordo : pluraj tonoj (de unu muzik-instrumento) kune ludataj; sameco de sentoj aŭ opinioj inter du aŭ pli da personoj {9}
akra : * pika; tranĉa; kun tre maldika pinto aŭ rando; doloriga kiam ĝi forte tuŝas; gusto kiu kvazaŭ pikas la langon {*6}
akrido : saltanta insekto (periode en grandaj kvantoj) (Acrididae) {9}
akso : stango (aŭ linio), ĉirkaŭ kiu turniĝas rado, parto de maŝino,... {9}
akto : dividaĵo de teatraĵo; (dokumento pri) grava oficiala decido {9}
aktiva : aganta, faranta ion (mi/li/ŝi/ĝi/... (=la aktiva) ...-as/-is/-os (iun/ion); mi/li/ŝi/ĝi/... (=la pasiva) estas/estis/estos ...-ata/-ita/-ota de iu/io (=la aktiva)) {9}
aktoro : persono, kiu ludas rolon (kvazaŭas esti alia persono) en teatraĵo {9}
aktuala : nun estanta; nun interesa {9}
akurata : kiu faras aferojn ĝustatempe, en la difinita tempo, je la difinita horo {8}
akuzi : diri, ke iu kulpas pri io {9}
akvo : * la plej ofta likvo sur tero (H2O); loko kie estas multe da H2O kune {*3}
akvumi : doni akvon al planto, al kulturata tero (akv/um/i) {X}
al : * [-->] [direkto] (li iras al la urbo; ŝi skribis al mi; mi donas tion al vi) {*1}
alarmo : granda ĝenerala averto pri danĝero {9}
alaŭdo : birdo, kiu kantas dum preskaŭ senmova flugado super kampoj (Alauda,...) {9}
albumo : libro por teni fotojn, desegnojn, notojn, salutojn de amikoj,... {8}
aldoni : doni ion plian (krom tio, kion oni jam donis al iu, aŭ krom tio, kio jam estas ie); diri aŭ skribi ion plian (al/don/i); aldona: kroma; plia; ekstra {X}
aleo : vojo inter arboj en ĝardeno aŭ parko {9}
alfabeto : la literoj de iu lingvo en vico {9}
algo : sen-tiga akvoplanto (algoj estas tre malsamaj laŭ formo kaj koloro, iuj algoj estas manĝataj kiel legomo) {9}
alia : * ne tiu; ne sama {*2}
aliĝi : fariĝi membro de iu grupo aŭ partoprenanto en iu evento; aliĝilo: formularo por aliĝi (al/iĝ/i) {X}
alkoholo : likvo akirita per distilado de fermentintaj suker-enhavaj substancoj (C2H5OH) (kaj aliaj -OH); alkoholaĵo: trinkaĵo enhavanta alkoholon, ebriiga {8}
almenaŭ : * tiom aŭ ne nur tiom, sed pli; ne malpli ol {*1}
almozo : mono, kiun oni donas al malriĉulo pro kompato; almozi: peti almozo(j)n {8}
alta : * (kun granda) mezuro vertikale (de malsupro ĝis supro); je granda distanco super la tero (aŭ super io alia); respektinda; povanta ordoni (al iu malpli alta laŭ rango aŭ pozicio) {*2}
alterni : sin sekvi laŭvice (tago - nokto - tago - nokto -..., nigra - blanka - nigra - blanka -...) {9}
alternativo : eblo aŭ neceso, elekti inter du aferoj, ag-manieroj, proponoj, decidoj,... {X}
aludi : paroli ne pri tio, sed pri io, kio pensigas pri tio {9}
alumeto : bastoneto por fajrigi {7}
aluminio : arĝentkolora malpeza metalo (Al) {9}
ami : * tre ŝati; havi plej korajn sentojn por iu/io {*2}
amara : maldolĉa (kiel sensukera kakao) {9}
amaso : * granda kvanto kune {*4}
amatoro : ne-profesiulo; iu, kiu faras ion ne por vivteni sin, sed por sia (granda) plezuro {9}
ambasado : ambasadorejo (kun oficistoj) {9}
ambasadoro : ĉefa reprezentanto de iu ŝtato en alia ŝtato {9}
ambaŭ : * la du; tiuj du {*1}
ambulanco : aŭto por alporti vunditon aŭ malsanulon al hospitalo; movebla (armea) kuracejo {X}
Ameriko : (nomo de kontinento) {9}
amfibio : besto kun nuda haŭto, kies larvoj vivas en sensala akvo kaj spiras per brankoj, dum la plenkreskaj vivas sur tero kaj spiras per pulmoj [rano, salamandro,...] (Amphibiae) {X}
amiko : * ŝatata, kara homo {*2}
amindumi : per karesoj kaj kisoj montri (unu al la alia), ke la alia estas aminda (am/ind/um/i) {X}
amplekso : kiom granda (en ĉiuj dimensioj) io estas; ampleksa: havanta grandan amplekson {8}
ampolo : tub(et)o (el vitro aŭ alia materialo), fermita je ambaŭ ekstremaĵoj; vitra, fermita elektra lampo {9}
amuzi : * plezurigi; ĝuigi; gajigi; ridigi {*5}
-ano : * [homo: membro; loĝanto] (klubano, Parizano, Amerikano, Kristano,...) {*0}
anaso : akvobirdo aŭ kortobirdo kun egale larĝa beko kaj mallonga kolo (Anas,...) {8}
anekdoto : mallonga rakonto pri (amuza) okazaĵo {9}
angilo : serpento-simila fiŝo kun glata haŭto, vivanta en Eŭropaj kaj Amerikaj riveroj, sed metanta siajn ovojn en la oceano apud la bordo de Usono (Anguilla) {9}
angulo : * spaco inter du sin tuŝantaj linioj aŭ muroj (>, <) {*4}
anĝelo : supernatura (bona) estulo aŭ estaĵo; sendito de dio; karegul(in)o {8}
animo : * ne-korpa parto de homo (aŭ de alia vivaĵo) {*5}
animalo : besto aŭ homo {8}
ankaŭ : * aldone [ne nur tiu/tio, sed ankaŭ tiu/tio alia] {*1}
ankoraŭ : * ne nur antaŭe, sed ankaŭ nun; ne nur tiom, sed eĉ pli da {*1}
anonci : * diri, ke io okazos {*6}
anso : kurba, elstara tenilo (ekzemple de taso) {X}
ansero : kortobirdo kun longa kolo kaj larĝa vosto (Anser,...) (ĝi gakas "gak-gak") {9}
anstataŭ : * en la loko de...; en la funkcio de... (anstataŭi: esti aŭ funkcii anstataŭ io/iu alia) {*1}
-ant- : * [komencinta, ne fininta, dum la ago] (manĝanta homo: kun manĝaĵo en sia buŝo; falanta pluvo: gutoj en aero); (manĝante (=dum la manĝado), li bone maĉis); (ĝenerale, -anto = -anta homo) {*0}
antaŭ : * en tempo pli frua; en loko pli proksima; pli frue en vico {*1}
antaŭulo : parenco, kiu vivis pli frue; iu antaŭe havinta la saman funkcion (antaŭ/ul/o) {X}
antikva : ekzistinta antaŭ longa tempo kaj ne plu ekzistanta; tre malnova {X}
aparato : pli-malpli granda, pli-malpli komplika ilo {7}
aparta : * ne kuna; dis(igit)a de; speciala {*4}
apartamento : kelkĉambra loĝejo {8}
aparteni : * [tio, kion iu/io posedas (havas), apartenas al tiu/tio] [parto de io apartenas al la tuto] {*6}
apenaŭ : * preskaŭ ne; ne (aŭ nur iomete) pli ol (61 minutoj estas apenaŭ unu horo) {*1}
aperi : * ekvidiĝi; ekesti {*4}
aperturo : malfermaĵo {9}
apetito : plezuro manĝi; manĝemo {8}
aplaŭdi : frapi siajn manojn unu kontraŭ la alia, por montri laŭdon {9}
apliki : uzi teorion en la praktiko; uzi ion por ĝia celo; ligi iun diraĵon al iu, pri kiu la diraĵo origine ne temis {9}
apogi : * fari tiel, ke iu/io ne falos aŭ renversiĝos; diri, ke tio, kion diras aŭ faras iu alia, estas bona {*6}
apostolo : unu el la originaj lernantoj de Kristo; fervora propagandisto {9}
apostrofo : skribsigno (') uzata, interalie, por indiki, ke unu litero mankas (en Esperanto, oni povas apostrofi la finan "o" de substantivoj kaj, post vokalo, la "a" de la vorto "la": de l' mond' = de la mondo) {X}
apoteko : loko, kie oni vendas aŭ senpage havigas kuracilojn {8}
apro : sovaĝa porko (Sus,...) {9}
aprilo : * la monato post marto kaj antaŭ majo (04) {*5}
aprobi : * diri, ke tio, kion diris aŭ faris iu alia, estas bone dirita aŭ farita {*6}
apud : * en loko proksima de...; dekstre aŭ maldekstre de... {*1}
-aro : * [multaj kiel unu tuto] (arbaro, ŝtuparo, gazetaro, homaro,...) {*0}
araneo : okpieda besteto (Aranea) {8}
aranĝi : * okazigi; fari la necesajn aferojn, por ke io povu okazi; aranĝo: la maniero, en kiu io estas aranĝita; la rezulto de la aranĝado {*5}
arbo : * alta planto kun ligna trunko kaj multaj branĉoj [kverko, abio,...] {*3}
arbitra : dependa de la volo aŭ kaprico de nur unu persono {9}
arbusto : planto kun lignecaj branĉ(et)oj, sed sen trunko (ne arbo, ne herbo) [frambo, mirtelo,...] {X}
arĉo : stango kun paralele fiksita fasko da haroj, por sonigi kordan muzikinstrumenton {X}
arda : varmega; bruletanta (sen flamoj) {8}
aresti : (laŭ leĝo) kapti iun por malliberigi tiun aŭ por submeti tiun al juĝado {X}
argilo : iuj specoj de (knedebla) tero {X}
argumento : fakto aŭ rezonaĵo, kiun oni mencias, por konvinki iun aŭ pruvi ion; argumenti: prezenti argumento(j)n {X}
arĝento : * blanke-griza valora metalo (Ag) {*5}
arko : parto de rondo aŭ cirklo; konstruaĵo tiuforma; objekto tiuforma por pafi sagojn {8}
armi : * doni al iu ilojn por batali kaj defendi sin {*6}
armo : * il(ar)o por batali {*6}
armeo : (ĝenerale: ŝtata) aro da soldatoj kaj soldatestroj, kun pafiloj kaj aliaj bataliloj {7}
aromo : delikata odoro aŭ gusto (de planto aŭ de iu substanco); odoro aŭ gusto pro aldono de tia substanco {X}
arto : * difinita maniero por fari ion (belan); maniero por lerte fari ion; la farado de io pro ĝia beleco; (artefarita: farita de homo, ne natura) {*3}
arterio : tub(et)o en la korpo, tra kiu fluas sango de la koro al la organoj {9}
artifiko : lerta aŭ ruza agmaniero por imponi aŭ trompi {X}
artiko : loko, kie du ostoj estas ligitaj tiel, ke (unu el) ili povas flekse aŭ turne moviĝi {9}
artiklo : ĉiu aparta speco de komercaĵo {X}
artikolo : teksto en gazeto; dividaĵo de leĝo, regularo,...; (gramatiko:) la vorto "la" {7}
-as : * [ago/stato: nun, ĉiam, kutime] [verbo] (mi nun sidas; ĉiun tagon li legas gazeton; ŝi ĉiam estas afabla; li ofte skribas al mi; li kutime pagas kontante; jam dum tri jaroj mi loĝas ĉi tie;...) {*0}
asekuri : fari kontrakton, ke oni regule (ĉiumonate, ĉiujare) pagos monon (premion), por ricevi monon, kiam difinita neantaŭdirebla okazaĵo okazos {8}
asembleo : leĝo-fara kunveno {9}
aserti : firme diri, ke io estas vera {9}
asfalto : nigra kovraĵo (fandebla per varmo) de stratoj {9}
asisti : (ofice) helpi {9}
asocio : grava aŭ granda grupo da homoj, kuniĝintaj por komuna celo (kutime kun estraro kaj regularo); kunligo de aferoj kun komunaj ecoj; (asocii: tiel kunligi aferojn) {8}
aspekti : esti laŭ (unua) rigardo {7}
astro : objekto en ĉielo [suno, luno, steloj, planedoj,...] {X}
-at- : * [komencita, ne finita, dum la ago] (trinkata akvo: akvo en buŝo; lavata vesto: en akvo); (fotografate (=dum la fotografado), li ne moviĝis); (ĝenerale, -ato = -ata homo) {*0}
ataki : * iri al iu/io, por fari malbonon al tiu/tio {*6}
atenci : provi mortigi iun; provi detrui aŭ difekti ion (laŭleĝe garantiitan) {X}
atendi : * resti ĝis alveno de iu/io; resti ĝis io okazos; firme pensi, ke io okazos; ne jam fari ion (ĝis...) {*3}
atenta : * rimarkema; volanta ekscii {*4}
atesti : oficiale diri, ke io estas tia kaj tia, ĉar oni mem vidis aŭ spertis ĝin {8}
atingi : * veni ĝis dezirata loko; veni ĝis dezirata rezulto {*5}
Atlantiko : la oceano inter Eŭropo kaj Afriko kaj Ameriko {9}
atomo : plej malgranda ero de materio, el kiuj konsistas molekuloj {9}
aŭ : * [elekto] {*1}
aŭdi : * rimarki per la oreloj {*3}
aŭdaca : kuraĝa malgraŭ konataj danĝeroj aŭ problemoj {9}
aŭgusto : * la monato post julio kaj antaŭ septembro (08) {*5}
aŭskulti : * provi aŭdi; uzi la orelojn; atenti ies paroladon {*4}
Aŭstralio : (nomo de kontinento) {9}
aŭto : aŭtomobilo {8}
aŭtobuso : veturilo (aŭtomobilo) por kelkdek personoj {7}
aŭtomato : aparato, kiu faras ion sen interveno de homo {7}
aŭtomobilo : veturilo funkciigata per motoro, kun kutime kvar radoj, sur tero (mallonge: aŭto) {8}
aŭtoro : verkinto de teksto; elpensinto, farinto de artverko {9}
aŭtoritato : influo bazita je respekto; povo rajtigita por postuli obeadon {8}
aŭtuno : * parto de jaro inter somero kaj vintro, kiam malplivarmiĝas {*4}
avo : * patro de patr(in)o {*4}
avantaĝo : tio, kio donas pli da utilo, profito, sukceso {9}
avara : * kiu ne volas elspezi sian monon; kiu ne volas doni ion al iu alia {*6}
aveno : greno kun disaj grajnoj (Avena) {9}
aventuro : danĝera aŭ plezura (neatendita) vico da okazaĵoj {7}
avenuo : larĝa strato, kutime kun arboj laŭlonge de ĝi {8}
averti : * diri: "ne faru!", "malbono okazos!" {*6}
aviadilo : flugmaŝino por transporti homojn aŭ aĵojn (aviad/il/o) {8}
avida : kiu forte volas havi ion {8}
azeno : * kvarpieda besto, simila al, sed malpli granda ol ĉevalo, kun pli longaj oreloj (Asinus) (iaas: "i-a") {*5}
Azio : (nomo de kontinento) (fakte unu kontinento kun Eŭropo: Eŭrazio) {9}
babili : paroli pri ne (tre) seriozaj aferoj {7}
bacilo : nomo de iuj bakterioj; ajna eta viva kaŭzanto de malsano {9}
bagatelo : malgrandaĵo, malgravaĵo {9}
baki : pretigi manĝaĵon (aŭ ion alian) en forno per varmego {8}
bakterio : unuĉela vivaĵo, kiu reproduktiĝas per dupartiĝo {9}
balo : danc-festo {9}
balai : * per ilo el tigoj aŭ fadenoj (balailo) forŝovi malpuraĵojn {*6}
balanci : klini tien kaj reen {8}
balbuti : malfacile paroli kun (ne volitaj) interrompoj aŭ ripetoj ("b-balb-buti") {9}
baldaŭ : * post mallonga tempo {*1}
baleno : tre granda mamulo, kun formo de fiŝo, vivanta en la oceanoj (Cetaceae: Balaenidae,...) {X}
balono : flugaparato (aŭ ludilo,...) konsistanta el sako kun gaso {7}
baloti : voĉdoni per voĉdonilo {9}
bambuo : altegaj varmlandaj herboj kun ligniĝintaj kavaj ŝalmoj, uzataj por konstruado, farado de mebloj,... (Bambusa, Dendrocalamus,...); ties ŝalmoj kiel konstru-materialo {9}
bani : * enmeti tute en likvon (en akvon) aŭ en sunlumon (por purigi aŭ por sano) {*5}
banano : frukto de grandega herbeca (sed palmo-simila) planto (Musa) kun flaveca ŝelo kaj blanka pli-malpli faruneca karno {9}
bandaĝo : tuko aŭ io simila, kiun oni metas sur vundon aŭ ĉirkaŭ rompitan korpoparton; bandaĝi: meti tukon,... sur/ĉirkaŭ vundon,... {9}
banko : ŝtata aŭ privata entrepreno okupiĝanta pri financo (mon-aferoj) (pruntoj, ĉekoj, akcioj) {7}
banto : ornama nodo kun du bukloj {9}
bapti : (kun beno, solene) doni nomon al iu/io {9}
baro : * io, kio malhelpas aŭ malebligas trairon; io, kio malhelpas aŭ malebligas agadon; bari: malhelpi, malebligi trairon {*6}
barakti : forte skui sin, forte movi siajn brakojn kaj krurojn; pene defendi sin {8}
barbo : * hararo sub la buŝo de viro {*6}
barbiro : razisto kaj har-tondisto {9}
barelo : ronda ujo el kurbigitaj tabuloj, kun plata supro kaj malsupro, por teni likvojn (vinon, bieron, akvon,...) {8}
barilo : io, farita por malhelpi trairon; konstruaĵo el fostoj, bretoj aŭ ŝtonoj por indiki la limon de kampo aŭ tereno, kaj por malhelpi trairon (bar/il/o) {X}
barko : iom granda velboato {9}
basko : libere pendanta malantaŭa parto de vesto {9}
bastono : * branĉo aŭ io simila, por helpi iradon aŭ por bati {*6}
bati : * doni multajn fortajn frapojn {*3}
batali : * uzi forton kontraŭ iu (malamika); interbatiĝi {*4}
baterio : ligita grupo da elektraj piloj; grupo da kanonoj {X}
bazo : malsupra parto de objekto, kiu portas ĝin; objekto sub objekto, kiu portas ĝin; tio, sur kio io estas konstruita; la ĉefaj punktoj de pensado; bazi: konstrui, starigi ion (ankaŭ: opinion, decidon) sur io {8}
bazaro : loko kun multaj vendo-tabloj aŭ -budoj {8}
bebo : suĉinfano; infaneto {8}
bedaŭri : * diri aŭ pensi: "estas malbone, ke tio okazis tiel" {*6}
beko : * firma (ofte pinta) buŝo de birdo {*6}
bela : * vidinda pro formo, koloroj,... {*2}
beni : peti favoron de dio por iu {8}
bendo : mallarĝa, longa peco el maldika materialo; pli-malpli dika ringo (el kaŭĉuko,...) ĉirkaŭ rado; komunikado-kanalo (radio, televido, inter komputiloj,...) {9}
benko : * meblo por sidi (por pluraj homoj) {*5}
benzino : miksita likvo brulema, uzata kiel brulaĵo en motoro (de aŭto,...) {8}
bero : karneca, ofte suka, ofte ronda, malgranda frukto {7}
besto : * vivanta estaĵo povanta movi sin de unu loko al alia (ne homo, ne planto); (homoj kaj bestoj estas animaloj) {*4}
beto : diversforma legomplanto kun manĝebla radiko (Beta); ĝia radiko aŭ ĝiaj folioj, kiel legomo, kiel nutraĵo por bestoj aŭ kiel fonto de sukero (sukerbeto) {9}
betulo : arbo kun blanka aŭ blankmakula ŝelo (Betula) {8}
bezoni : * ne povi esti aŭ fari sen {*3}
biblioteko : librejo, libraro, kie oni povas legi aŭ prunti librojn {8}
biciklo : du-rada veturilo funkciigata per piedoj; bicikli: veturi per biciklo {8}
bieno : kampara posedaĵo, ofte granda {7}
biero : malforta (12% aŭ malpli, ofte 5% aŭ malpli) alkohola trinkaĵo el greno {7}
bifsteko : rostita maldika tranĉaĵo da bova viando {9}
bildo : * videblaĵo (vera aŭ desegnita, pentrita, fotita, projekciita); kvazaŭ-videblaĵo nur en pensoj {*3}
bileto : papereto aŭ kartoneto por eniri spektaklon aŭ por veturi per publika veturilo; papera mono {7}
bindi : forte kunligi foliojn kaj ĉirkaŭmeti kartonan kovrilon, por fari libron {9}
birdo : * besto dupieda kun flugiloj, kun plumoj, ovo-naska (Aves) [anaso, korvo, hirundo,...] {*3}
blanka : * senkolora, tute hela; kun koloro de neĝo, kreto; (paperfolio, ĉeko:) sen skribita teksto {*3}
blasfemi : diri vortojn por ofendi dion {9}
bleki : aŭdigi sian voĉon (pri bestoj) (por multaj bestoj krome estas speciala vorto por ilia blekado) {9}
blinda : ne povanta vidi {7}
bloko : peza peco da materialo, ofte kun pli-malpli ebenaj surfacoj, uzata por konstrui aŭ kiel firma subaĵo por iuj laboroj (hakbloko, tranĉbloko,...); pluraj partoj de aparato, ligitaj tiel, ke oni ne povas disigi ilin; aro da domoj inter kvar stratoj; aro da paperfolioj, tiel ligitaj, ke eblas forŝiri unu folion post alia (skribbloko, kalendarobloko,...); peza peco da materialo uzata por senmovigi ion aŭ por bari al- aŭ tra-iron (bloki: firme senmovigi; firme bari) {9}
blonda : kun flavecaj haroj {7}
blovi : * elpuŝi aeron (el la buŝo) {*6}
blua : * kun koloro de ĉielo sennuba {*4}
bluzo : malstrikta vesto kovranta la supran parton de la korpo, ofte tenata per zono ĉirkaŭ la talio {8}
bo- : * [parenco per geedziĝo] (bofilo: edzo de filino; bopatro: patro de edz(in)o,...) {*0}
boato : malgranda aŭ ne tre granda akvo-veturilo (remboato, velboato, motorboato) {8}
boji : fari la laŭtan sonon, kiun faras hundo {8}
boli : * pri akvo: havi temperaturon de 100°C; transiri de likvo al gaso: de akvo al vaporo {*6}
bombo : objekto (batalilo), ĵetata al malamika loko, kiu eksplodas kiam ĝi atingas la celon {X}
bombono : dolĉaĵo, frandaĵo {8}
bona : * kun la ĝustaj ecoj; kontentiganta {*2}
bonhavo : ricevota mono; mono aŭ (pozitiva) saldo ĉe banko aŭ komercisto, kiun kliento povos preni aŭ uzi, kiam li volos; posedo de sufiĉa mono por komforte vivi (bon/hav/o) {X}
bonvoli : afable konsenti (bon/vol/i) {9}
bori : fari truon per pinta ilo (ofte per turnado de tiu ilo) {8}
bordo : * parto de tero tuŝanta akvon; tero ĉe akvo {*4}
borso : kunvenejo de komercistoj, kiuj vendas kaj aĉetas varojn ne tiuloke estantajn aŭ akciojn, je prezo (kurzo) laŭ la proponoj pri vendo kaj aĉeto {9}
boto : piedvesto (el ledo, kaŭĉuko aŭ simila materialo), kiu kovras ne nur la piedon, sed ankaŭ (parte) la kruron {7}
botelo : * (vitra) ujo kun malvasta malfermaĵo {*6}
bovo : * granda bredata remaĉanta mambesto (Bos) (homoj trinkas la lakton de bovinoj) (bovino muĝas: "mu-u") {*5}
bovlo : larĝa duonsfera taso (por supo,...) {9}
braceleto : ornamaĵo portata ĉirkaŭ la manradiko, la brako, la maleolo, la kruro (brakringo, maleolĉeneto,...) {9}
brako : * elstara parto de homa korpo, je kies fino estas mano {*4}
brakumi : ĉirkaŭbraki; meti siajn brakojn ĉirkaŭ iun (por saluti aŭ konsoli) (brak/um/i) {8}
branĉo : * ne-ĉefa ligna parto de arbo; ligna parto de arbusto; dividaĵo de io; fako (branĉo de scienco, de industrio,...) {*6}
brando : forta (35% aŭ pli) alkohola trinkaĵo {9}
branko : tio, per kio spiras fiŝoj {X}
brasiko : legomplanto diversforma (Brassica) {7}
brava : lertega; kapablega; sentima antaŭ danĝeroj {8}
bredi : naskigi kaj kreskigi bestojn {9}
bremso : haltigilo; meĥanismo por malrapidigi kaj ĉesigi movon de veturilo aŭ maŝino; bremsi: malrapidigi {8}
breto : tabulo kun larĝo malpli granda ol longo; horizontala tabulo, sur kiu oni metas aferojn {7}
brido : kompleto da rimenoj ĉirkaŭ la kapo de, ekzemple, ĉevalo, por povi konduki ĝin; bridi: moderigi; obeigi {9}
briko : rektangula "ŝtono" el bakita aŭ sekigita argilo (knedebla tero) (por konstrui domojn,...) {7}
brili : * lumeti {*4}
broĉo : ornamaĵo, kiun oni fiksas al vesto per sendanĝera pinglo {X}
brodi : ornami ŝtofon, desegnante per fadenoj {X}
brokanti : vendi uzitajn objektojn por denova uzo ("duamane") {9}
bronzo : alojo (ligaĵo) de kupro (Cu) kaj stano (Sn) {9}
broso : * ilo kun multaj pli-malpli rigidaj haroj aŭ fadenoj, por brosi hararon aŭ por forŝovi malpuraĵojn {*6}
broŝuro : presaĵo el pluraj folioj kunkudritaj aŭ kunpinglitaj, ne binditaj {8}
brovo : strio da haroj super la okulo {8}
brui : * fari neklarajn (malagrablajn) sonojn {*4}
bruli : * esti konsumata de fajro (fajro bruligas ĝin) {*3}
bruna : * kun koloro de malfreŝaj herboj aŭ malnova ligno {*5}
brusto : * antaŭa parto de la korpo inter la brakoj (interne estas la pulmoj) {*5}
bruto : kvarpieda paŝtobesto [bovo, kapro, ŝafo,...] {9}
bubo : petolema (seneduka) knabo {8}
buĉi : dishaki kaj distranĉi beston por ekhavi viandon {9}
budo : simpla konstruaĵo, ne servanta kiel loĝejo (vendobudo, telefonbudo, gazetbudo,...) {8}
budĝeto : antaŭe farita plano pri en- kaj elspezoj (de asocio, entrepreno,...); kvanto da mono disponebla por fari ion {9}
buko : kvar- aŭ triangulo (el metalo, plasto,...) kun movebla pinglo, por fiksi rimenon, parton de vesto,...; buki: fermi per buko {9}
bukedo : fasko da floroj {9}
buklo : spirale volviĝanta fasketo da haroj; fadeno, rubando, ŝnuro,... kurbigita tiel, ke ekestis ringo {9}
bulo : pli-malpli ronda objekto aŭ peco {7}
bulbo : dika subtera parto de planto el multaj dense sidantaj folioj, el kiu malsupre kreskas radikoj (ekzemple: cepo) {9}
bulko : bulo da pano {9}
bulteno : (ne regule aperanta) informilo {9}
bulvardo : larĝa promenejo; larĝa strato {8}
burĝo : homo nek riĉa, nek malriĉa, nek potenca, nek seninflua (kiu ofte ne havas emon ŝanĝi la socion) {7}
burĝono : pli-malpli ronda parteto de planto, el kiu kreskos floro aŭ folio; burĝoni: ekmontri florojn, foliojn; ekhavi unuajn rezultojn {9}
buŝo : * parto de la kapo per kiu oni manĝas kaj parolas {*3}
butero : * graso prenita el (bovina) lakto per kirlado de la kremo {*5}
butiko : vendejo (ne tre granda) {8}
butono : * malgranda aĵo alkudrita al unu flanko de vesto, por fermi la veston, metante la butonon tra truo (butontruo) en alia flanko de la vesto; malgranda elstaraĵo similforma; (prem)butono: malgranda klavo; butonumi: fermi per butono(j) {*6}
bv. : bonvolu {X}
cedi : ne plu elteni; ne plu kontraŭbatali; transdoni posedaĵon aŭ rajton al alia persono {8}
celo : * tio, kion oni volas, ke okazu; tio, al kio oni volas veni; tio, kion oni volas atingi; celi: voli atingi; voli komprenigi ("kion vi celas?") {*4}
cemento : mortero el pulvoro el argilo aŭ kalkaj ŝtonoj, kiu pro aldono de akvo rapide solidiĝas; simila alia rapide solidiĝanta pasteca substanco {8}
cendo : diverslanda nomo por monero, centono de la mon-unuo {X}
cent : * 100; ducent: 200; cent du: 102 {*1}
centimetro : 0,01 metro; 10 milimetroj [mezuro por longo] {9}
centro : la mezo de cirklo, rondo, urbo,... {7}
centralo : centra organizo de iuj asocioj; (=centrejo: energi-centralo, telefon-centralo,...) {9}
cepo : pli-malpli ronda bulbo kun dolĉe-akra gusto, uzata kiel legomo (Allium cepa) {9}
cerbo : tio en la kapo, per kio oni pensas {8}
cerbumi : forte, streĉe pensadi pri io (cerb/um/i) {X}
ceremonio : la difinitaj agoj dum solenaĵo; difinitaj agoj en ĝentilaj sociaj rilatoj {X}
certa : * senduba; difinita; bone konata (almenaŭ por la parolanto) {*3}
cervo : sovaĝa remaĉanta mamulo, kies virbesto portas grandajn, disbranĉiĝintajn kornojn (Cervus,...) {9}
cetera : * kroma; alia; ĉiu aŭ ĉio ne dirita, ne menciita {*5}
cico : mam-pinto, tra kiu eliras la lakto, per kiu patrinoj nutras bebon {X}
cifero : * [1 2 3 4 5 6 7 8 9 0] {*6}
cigaro : tabako volvita en tabakfolio, por fumi {9}
cigaredo : tabako volvita en papero, por fumi {7}
cigno : granda blanka (foje nigra) akvo-birdo kun tre longa kolo (Cygnus) {9}
cikado : insekto, kiu muzikas ("ĉirpas") (Cicada,...) {9}
cikatro : videbla postrestaĵo de vundo {9}
ciklo : vico (de okazaĵoj), kies fino estas ĝia komenco {7}
cikonio : granda migra birdo kun longaj kruroj kaj longa pinta beko, ofte nigra-blanka, faranta sonon nur per sia beko (Ciconia) {9}
cilindro : objekto longa kaj ronda; objekto kun surfaco, de kiu ĉiuj punktoj estas je sama distanco de linio (ĝia akso) (ĉiu orta tratranĉo donas cirklon kiel rezulton) {X}
cinamo : aroma ŝelo de la trunko de varmlanda arbo (Cinnamomum), muelita por gustigi manĝaĵojn {9}
cindro : tute forbrulintaj, polvecaj restaĵoj post fajro {9}
ciro : pasto por briligi ŝuojn aŭ aliajn ledaĵojn; ciri: frote briligi per ciro {9}
cirkelo : instrumento por desegni cirklojn {9}
cirklo : perfekta rondo; linio, kies ĉiuj punktoj havas saman distancon al unu punkto (la centro) {9}
cirkonstanco : io, kio estas aŭ okazas en la ĉirkaŭaĵo, kiam oni faras ion aŭ kiam io okazas {8}
cirkuli : rondire moviĝi (pri sango, trafiko,...); pasi de unu al alia k.t.p. (pri mono, onidiroj...) {9}
cirkulero : letero sendita al multaj personoj {9}
cirkvito : la vojo (dratoj, tero,...), laŭ kiu elektro moviĝas {9}
citi : ripeti la vortojn de iu alia (inter citiloj: ''...'') {8}
citrono : frukto kun acida suko (Citrus medica) {7}
civila : propra al simpla civitano (ne kiel armeano, religiulo, ŝtatoficisto aŭ krimulo) {9}
civilizi : morale, intelekte kaj socie klerigi {8}
civito : ĉiuj ŝtatanoj kun politikaj rajtoj kune; (iam:) politike memstara urbo {9}
colo : iulanda mezuro por longo, proksimume 2,5 centimetroj {X}
ĉ. : ĉirkaŭ (proksimume) {X}
ĉagreni : kaŭzi malplezuron al iu {8}
ĉambro : * parto de domo disigita de aliaj partoj per mur(et)oj {*2}
ĉapo : kapvesto (el mola materialo) {7}
ĉapelo : * kapvesto (el pli-malpli malmola materialo, ofte kun elstara rando) (ankaŭ la signo "^" de iuj literoj en Esperanto) {*4}
ĉapitro : * parto de teksto en libro kun propra komenco kaj fino {*6}
ĉar : * pro tio, ke [kialo, kaŭzo, motivo] {*1}
ĉaro : veturilo sur radoj (kutime sen motoro, sed puŝata aŭ tirata) {9}
ĉarma : plaĉa, bela, alloga {7}
ĉarniro : aparato fiksita al (ekzemple) pordo kaj al ĝia kadro, pro kiu la pordo povas malfermiĝi turniĝante {X}
ĉarpenti : prilabori lignon, ligno-pecojn aŭ trabojn, ekzemple por fari domon {X}
ĉarumo : ĉareto kun unu rado kaj du teniloj, puŝata de homo (ĉar/um/o) {9}
ĉasi : * postkuri iun/ion por provi kapti tiun/tion; pafi al bestoj por mortigi ilin {*6}
ĉasta : kiu detenas sin de (kontraŭ-leĝaj, kontraŭ-moraj) seks-rilatoj {X}
ĉe : * en loko tre proksima de...; (preskaŭ) tuŝante...; (preskaŭ) samtempe kun... {*1}
ĉeesti : esti tie, kie io okazas (ĉe/est/i) {9}
ĉef- : * [plej grava] (ĉefurbo, ĉefvojo, ĉefdirektoro,...); ĉefo: superulo en laborejo; fakestro {*0}
ĉeko : papero, kiun oni povas interŝanĝi kontraŭ mono {8}
ĉelo : malgranda ĉambreto por unu persono; ĉambro en malliberejo; ujeto, en kiun abeloj metas ovon aŭ mielon; plej malgranda parto de ĉio vivanta; iu malgranda parto en teĥniko {9}
ĉemizo : * ne tre dika vesto, kiu kovras la supran parton de la korpo {*6}
ĉeno : ligilo el kunligitaj metalaj ringoj (ĉeneroj); sinsekvo de aferoj aŭ okazaĵoj {8}
ĉerizo : malgranda firma, ofte ruĝa frukto (Prunus cerasus, Prunus avium) {8}
ĉerko : kesto, en kiu oni enterigas mortinton {9}
ĉerpi : elpreni akvon (aŭ alian likvon) per la mano aŭ per ilo taŭga por tio (ĉerpilo) {8}
ĉesi : * komenci ne esti; komenci ne okazi (ĝi ĉesis: ĝi ne plu okazas) {*5}
ĉevalo : * besto kvarpieda por rajdi aŭ tiri (Equus) (henas: "hi-hi") {*3}
ĉi : * [proksima] (ĉi tie; ĉi tiu; ĉi-foje;...) {*1}
ĉia : * de ĉiuj kvalitoj; ĉiuspeca {*1}
ĉial : pro ĉiuj aŭ ĉiaj kaŭzoj, motivoj {9}
ĉiam : * en ĉiuj tempoj {*1}
ĉie : * en ĉiuj lokoj {*1}
ĉiel : * en ĉiu maniero; ĉiumaniere; en ĉiu grado, ĉiugrade {*6}
ĉielo : * tio super ni (ekster domo), kie estas nuboj aŭ ne; (religio:) loko, kie loĝas la dio(j), paradizo {*3}
ĉielarko : koloraj strioj en la ĉielo, kiam estas suno kaj pluvo: ruĝa, oranĝa, flava, verda, blua,... (ĉiel/ark/o) {X}
ĉies : de ĉiu(j); apartenanta al ĉiu(j) (kune aŭ aparte) {9}
ĉifi : difekti ion (paperon), malorde kunpremante aŭ faldante ĝin {9}
ĉifono : forŝirita aŭ difektita peco de ŝtofo aŭ vestaĵo {7}
ĉio : * ĉiuj aferoj; la tuto {*1}
ĉiom : ĉiukvante (laŭ deziro); en senfina kvanto; la tuta kvanto {9}
ĉirkaŭ : * je ĉiuj flankoj de...; proksimume {*1}
ĉirkaŭaĵo : tio, kio estas ĉirkaŭe (ĉirkaŭ/aĵ/o) {X}
ĉiu : * [sen escepto] (homoj, individuoj, ekzempleroj,...) {*1}
-ĉj- : [kara viro aŭ knabo] (post kelkaj literoj de la vorto: paĉjo = pa(tro) + -ĉjo; filĉjo = fil(o) + -ĉjo; Joĉjo = Jo(hano) + -ĉjo) {9}
ĉokolado : solida pasto el kakao, lakto kaj sukero; trinkaĵo el kakao, lakto kaj sukero {7}
ĉu : ?; (Ĉu vi legis tion? - Jes./Ne.; Mi ne scias, ĉu mi faros tion.; Ĉu morgaŭ, ĉu postmorgaŭ, tiu letero baldaŭ alvenos.; Ĉu mi ŝatas aŭ ne, tio tamen okazos.) {*1}
d-ro : doktoro {X}
da : * [mezuro] (du litroj da akvo; du glasoj da akvo; paro da ŝuoj; multe da mono; grupo da homoj) (botelo da vino: tiom da vino, kiom estas aŭ estis en botelo - botelo de vino: botelo en kiu estas aŭ estis vino) {*1}
daktilo : manĝata ruĝbruna frukto (kun granda kerno) de daktilpalmo (Phoenix dactylifera) {9}
damo : titolo de altranga sinjorino; plej kapabla peco (reĝino) en ŝak-ludo; kapabligita duobla peco en dam-ludo; (damoj = dam-ludo: ludo kun nigraj kaj blankaj pecoj (diskoj) sur tabulo kun 100 aŭ 64 alterne nigraj kaj blankaj fakoj) {X}
danci : * sin movi (irante aŭ salt(et)ante) laŭ muziko {*6}
dando : viro, kies ĉefa celo estas esti eleganta laŭ la modo {9}
danĝero : * kio povas esti malbona; kio povas kaŭzi malfeliĉon; kio povas eĉ kaŭzi morton {*5}
danki : * diri al iu, ke oni estas kontenta pri ties faro {*3}
dato : tago montrita per (jaro,) monato kaj numero de la tago: 2000-08-27, la 27a de aŭgusto; dati: skribi daton sur io; difini tempon de origino (de elfosaĵo,...) {7}
daŭri : ekzisti aŭ okazi dum pli longa tempo; ekzisti aŭ okazi ankaŭ (antaŭe kaj) poste; ne ĉesi; (daŭrigi: plufari) {7}
daŭro : * kvanto da tempo, dum kiu io okazas {*4}
de : * [deveno] (li venas de Ameriko; ŝi iras de la domo al la lernejo; mi ricevis tion de ili); [faranto] (letero skribita de li); [aparteno] (rado de aŭto; libro de mia frato) {*1}
debeto : en la konto ĉe komercisto aŭ banko: bonhavo (ricevota mono) por la komercisto aŭ banko; (se kliento havas debeton ĉe komercisto, tio do estas por tiu kliento ŝuldo); debeti: enskribi debete {9}
deci : esti konforma al la situacio; esti konforma al ŝuldata respekto {9}
decembro : * lasta monato de la jaro, inter novembro kaj januaro (12) {*5}
decidi : * ne plu diskuti, sed diri: "tiel estu", "tiel okazu"; fiksi sian opinion aŭ volon, post konsiderado {*5}
dediĉi : (mane) enskribi en libron specialajn vortojn por la ricevonto; (presite) mencii, ke libro aŭ poemo estas verkita por (ofte fakte: honore al) iu; uzi preskaŭ ĉiun sian tempon aŭ forton por iu celo {8}
defendi : * fari ion kontraŭ atako aŭ minaco {*6}
deficito : monmanko; kiam la elspezoj estis pli grandaj ol la enspezoj {8}
definitiva : ne plu ŝanĝebla; post la lasta, fina ŝanĝo {X}
degeli : ŝanĝiĝi de glacio en akvon {8}
degeneri : perdi la originajn kvalitojn aŭ valorojn {X}
deĵori : plenumi sian servon (laŭ horaro) {9}
dek : * 10; dudek: 20; dek du: 12 {*1}
deklari : oficiale, publike sciigi {8}
deklivo : surfaco ne horizontala kaj ne vertikala; surfaco, kiu je unu flanko estas alta kaj je la alia flanko malalta {7}
dekoracio : ornamo de ĉambro, konstruaĵo; murpentraĵoj kaj objektoj sur teatra scenejo {8}
dekstra : * (ĉe homo:) ne je la flanko de la koro (Esperanton oni skribas de maldekstre dekstren) {*3}
delegi : ne fari ion mem, sed aranĝi, ke iu alia faros {8}
delikata : * precize farita; rompebla; bela; bongusta {*6}
deliri : esti en stato de spirita malordo, interalie kun nekonsekvenca parolado {9}
demandi : * diri ion al iu por ekscii ion {*2}
demokrato : iu, kiu estas por demokratio; iu, kiu agas demokratie {X}
demokratio : kiam la politika povo en ŝtato efektive apartenas al la popolo (rekte aŭ per reprezentantoj) {X}
denove : plian fojon, de la komenco; ree (de/nov/e) {X}
densa : * kun multe da eroj en unu loko; kun malmulte da aero aŭ akvo inter la eroj {*6}
dento : * unu el la aĵoj en buŝo, per kiuj oni mordas kaj maĉas; maldikaj elstaraĵoj de forko, kombilo,...; elstaraĵoj de dentrado {*4}
denunci : anonci iun ĉe polico,..., pro sia persona intereso {9}
dependi : pendi de io; esti subigita al ies volo aŭ povo; esti la konsekvenco de io (de/pend/i) {8}
deponi : lasi ion ĉe iu por dumtempa gardado; meti monon en bankon laŭ certaj kondiĉoj {9}
depreni : preni ion de sur io; preni parton de io aŭ de iu kvanto (de/pren/i) {X}
deputi : elekti kaj sendi reprezentanton al parlamento {9}
derivi : fari unu vorton el alia vorto per aldono de prefikso aŭ sufikso, aŭ per ŝanĝo de la finaĵo; (scienco:) konkludi ion el io per fikse difinita maniero {X}
des : [proporcie] (ju pli multaj estas la manĝantoj, des malpli grandaj estas la porcioj; ju pli da homoj, des pli da plezuro; ju pli da infanoj, des pli da zorgoj) {7}
desegni : * fari bildon per krajono (sur papero) (ankaŭ: fari bildon de farota objekto) {*6}
deserto : postmanĝo, ofte dolĉa {8}
destini : antaŭe fiksi la celon, funkcion aŭ uzon de io; antaŭe fiksi la vivon de iu {8}
detalo : ero, malgranda parto de io {8}
deteni : igi iun ne fari ion (de/ten/i); (sin deteni: ne fari ion; ne enmiksiĝi; ne voĉdoni) {9}
determini : precize difini ion (signifon, amplekson, kondiĉojn, nomon, enhavon,...) antaŭe ne difinitan aŭ ne konatan {9}
detrui : per forto malkonstrui; komplete difekti; neniigi {7}
devi : * ne povi ne fari, pro neceseco aŭ forta volo, aŭ pro ordono {*2}
deveno : origino (de/ven/o) {X}
devontigi : igi firme promesi, ke oni ion faros (dev/ont/ig/i) {9}
dezerto : regiono kun tre seka tero, kie preskaŭ neniuj plantoj kreskas {7}
deziri : * voli havi ion; voli fari ion; voli ĝui ion {*2}
dio : * plej supera, supernatura estulo aŭ estaĵo (nehoma) {*4}
diablo : supernatura estulo aŭ estaĵo de malbono {8}
dialogo : interparolo (precipe en literaturo aŭ teatro) {9}
dianto : herbo kun kvinnombra floro (Dianthus) {9}
dieto : nutromaniero laŭ preskribo aŭ regularo {9}
difekti : malbonigi, rompante aŭ forprenante pecon {7}
diferenci : * esti malsamaj laŭ iuj ecoj, aŭ laŭ kvanto {*6}
difini : precize, sendubige klarigi aŭ priskribi ideon, vorton, taskon,... {7}
digo : barilo en aŭ apud akvo (por reguligi akvo-fluon aŭ por preventi inundon) {X}
digesti : prilabori, pretigi nutraĵojn (manĝaĵojn) en la nutrokanalo en la korpo {9}
dika : * (kun pli granda ol kutime) mezuro en neĉefa direkto (kiel libro povas esti dika aŭ maldika, dum longo kaj larĝo estas samaj) {*4}
dikti : diri ion, por ke iu alia skribu ĝin {9}
diligenta : laborema {7}
dimanĉo : * tago de la semajno, inter sabato kaj lundo {*5}
dimensio : [longo, larĝo, alto,...] {9}
diplomo : (surpapera) atesto (pri sukcese farita ekzameno) {X}
diri : * elbuŝigi vortojn; buŝe sciigi {*2}
direkto : * tien, kien iu/io iras; vojo irota [norden, maldekstren, rekte antaŭen,...]; direkti: turni kaj/aŭ irigi al iu direkto aŭ celo {*4}
direktoro : estro de laborejo, lernejo,... {7}
dis- : * [al pluraj aŭ multaj direktoj; tiel, ke ekestas pluraj aŭ multaj pecoj] (disdoni, dispeli, disigi, distranĉi...) {*0}
disko : ronda, plata objekto (ĵet-disko, son-disko, komputila disko...); disketo: (tre) malgranda disko {8}
diskuti : interparoli, interŝanĝante opiniojn {7}
disponi : havi ion por uzi ĝin laŭ sia volo {9}
disputi : akre, malamike, malpace diskuti {8}
distanco : kiom proksime aŭ malproksime {7}
distili : apartigi substancojn per vaporigo kaj re-likvigo {X}
distingi : rimarki (vidi) aŭ konscii, ke du aferoj estas malsamaj; difini diferencon inter du aferoj; vidi ion malgraŭ mallumo aŭ ĝena fono; aŭdi ion malgraŭ bruo {8}
distri : deturni la spiriton, la atenton; amuzi; gajigi {7}
distribui : disdoni, disporti, dissendi {8}
distrikto : teritorio kiel aparta administra unuo (ofte subdividaĵo de alia administra teritorio) {X}
diveni : kompreni, solvi sen scio {7}
diversa : * kun malsamaj ecoj {*4}
dividi : disigi; fari partojn el tuto (por disdoni); (en kalkulado: 8/2=4); kun alia(j) homo(j) havi ion (ĉiu do parton) {7}
do : * [konkludo] {*1}
dogano : imposto pro importo (aŭ eksporto); oficejo, kiu enkasigas tiun imposton {9}
doktoro : * iu, kiu studis en universitato kaj ekhavis finan diplomon; iu, kiu poste ankoraŭ verkis sciencan libron por ekhavi la titolon "doktoro" {*6}
dokumento : oficiala papero, skribaĵo; skribaĵo uzata por pruvi aŭ atesti ion; dokumenti: atesti, pruvi per skribaĵo(j) {9}
dolĉa : * kun gusto kiel de sukero, mielo,... {*3}
doloro : * tre malbona (korpa) sento (kiam oni forte falas, tranĉas sin,...); dolori: (interne) sentigi doloron (post tiu falo, lia genuo doloras); dolorigi: (de ekstere) kaŭzi, ke io doloras (dolorigi per frapo) {*4}
domo : * konstruaĵo; loĝejo {*3}
domaĝi : ne voli, ke iu difektus ion aŭ malutilus al io aŭ dolorigus iun; bedaŭri, ke io tia okazis {7}
domaĝo : perdo aŭ difekto, kiun oni ne volus vidi aŭ suferi {7}
doni : * havigi; enmanigi; mal-preni {*2}
donaco : * io donita (sen pago) por plezuro aŭ ĝojo; donaci (ion al iu): doni donace, senpage {*5}
dorloti : tro permeseme agi {9}
dormi : * ne agadi, esti neaktiva (dum nokto); kuŝi senage kun fermitaj okuloj {*3}
dorno : pikilo de planto (aŭ de objekto) {9}
dorso : * homoj: malantaŭa parto de la korpo; kvarpiedaj bestoj: supra parto de la korpo {*5}
doto : havaĵo, kiun edz(in)o alportas okaze de geedziĝo; kvalitoj, donitaj al iu de la naturo {9}
dramo : teatra verko; tre emociiga okazaĵo {8}
drapo : lana ŝtofo {8}
drato : metalfadeno {7}
dresi : instrui beston {9}
drinki : (tro ofte aŭ tro multe) trinki alkoholaĵojn {X}
droni : subakviĝi (kaj pro tio morti) {7}
du : * 2 {*1}
dubi : * ne esti certa; ne scii, ĉu io estas vera aŭ nevera, bona aŭ malbona; ne esti certa, ĉu io okazos aŭ ne {*4}
dum : * [daŭro]; en la sama tempo {*1}
dungi : fari kontrakton kun homo, ke tiu laboros kontraŭ pago {8}
duŝo : ŝprucigo de akvo sur korpon ((mal)varma duŝo); duŝi (iun/ion): ŝprucigi multe da akvo sur iun/ion; duŝilo: objekto kun truetoj je fino de akvotubo {8}
-e : * [maniero; cirkonstanco; loko] [adverbo] (ŝi bele kantas; li povas alte salti; parolu ĝentile!; ĝenerale ŝi pravas; dumnokte (=dum la nokto) oni dormas; ili kante (=per kanto) salutis nin; estas varme; bone farita laboro; publike konata aktoro;...) (skribi: ili skribe informis; fini: fine mi diru...; koloro: li kolore pentris ĝin; multaj koloroj: multkolore presita teksto; mano: mi mane faris tion; mateno: li venis matene; en ĉiu tago: ĉiutage mi manĝas panon; per aŭto: ni veturis aŭte; vera: tio vere okazis; unu: unue mi diru...; ekster: ekstere staras multe da homoj; post: mi faros tion poste,...) {*0}
ebena : * sen elstaraĵoj aŭ kavaĵoj; sen altaĵoj aŭ malaltaĵoj; ĉie je (proksimume) sama nivelo {*6}
-ebla : * [oni povas fari] (videbla, komprenebla, forviŝebla, nelegebla,...) ("eble" (=imageble, penseble) ofte signifas: povas esti aŭ ne esti, okazi aŭ ne okazi); ebleco: kiam la cirkonstancoj permesas; ebligi: kaŭzi, ke io estas farebla aŭ ke io povas okazi {*0}
ebria : ne povanta bone konduti pro troa trinkado de alkoholaĵoj {8}
-eco : * [kvalito mem de io/iu] (boneco, blankeco, moleco, amikeco, infaneco,...) (-eca: kun la/iuj ecoj de: knabineca konduto, silkeca ŝtofo (ne silko)) {*0}
eĉ : * ne nur, sed ankaŭ... [neatendita, nesupozita] {*1}
eduki : * instrui por la vivo {*6}
edzo : * viro ligita al virino per ceremonio (geedziĝo) aŭ kontrakto por vivi kune {*3}
efekto : impreso al vidanto, leganto aŭ aŭskultanto de (parto de) spektaklo, libro,... {9}
efektiva : * vera; ne ŝajna; ekzistanta; reala {*5}
efiki : * havi rezulton; estigi; influi {*5}
-eg- : * [tre granda; tre forte] (urbego, varmega, ridegi,...) {*0}
egala : * tute sama; kun la samaj ecoj, mezuroj,...; same (mal)bona, (mal)utila, (mal)granda,...; same (mal)grava, (mal)interesa,... {*5}
egoisto : kiu amas nur sin mem; kiu agas nur por sia intereso, profito, utilo,... {9}
eĥo : ripetiĝo de sono pro reveno de surfaco; eĥi: resendi sonon (la montoj eĥas lian vokon) {9}
-ejo : * [loko, kie] (lernejo, bakejo, loĝejo, ĉevalejo,...) {*0}
ek- : * [(subite) komenci] (ekridi, ekdormi, ekparoli,...); [tre mallonga ago] (ekbrilo, ekkrii, ektimi,...) {*0}
ekipi : havigi al iu ĉion necesan por funkcio, vojaĝo,... {9}
eklezio : religia organizaĵo en difinita loko kaj tempo {9}
ekonomio : orda, ŝparema mastrumado (de hejmo, bieno, entrepreno, ŝtato,...); scienco de mastrumado {8}
ekrano : blanka tuko aŭ surfaco, sur kiun oni projekcias lumbildojn; (vitra) surfaco, sur kiu projekciiĝas bildoj; ŝirmilo en formo de maldika plato; portebla provizora vand(et)o {9}
eks- : ne plu (havanta tiun profesion, funkcion,...) {9}
eksciti : ekfarigi; elvoki; ekkaŭzi atenton, scivolon, koleron {7}
ekskluziva : ne enhavanta; ne konsideranta; ne allasanta aliajn aŭ alispecajn; ne akceptanta eksterulojn; ekskluzive (de): ne enhavante; ne enkalkulante {X}
ekskrementoj : restaĵoj de digestitaj nutraĵoj, eligitaj el la korpo (=fekaĵo) {X}
ekskursi : fari (longan) plezuran aŭ esploran promenadon aŭ vojaĝon {7}
ekspedi : sendi al difinita adreso; ricevi de la sendinto kaj sendi al la adresito {9}
eksperimento : metoda provo (ripeta aŭ ripetebla) por kontroli aŭ pruvi ion {8}
eksplodi : subite, forte plivastiĝi; subite, forte diskrevi (pro interna premo) {8}
ekspluati : uzi ion tiel, ke estos profito; tro profiti el ies laboro (ne donante justan salajron,...) {9}
eksporti : elporti komercaĵojn al alia lando {9}
ekspozicio : publika elmontrado; kolekto da publike elmontrataj objektoj; ekspozicii: publike elmontri {9}
ekster : * ne en; ne inter; ekstere: (ofte:) ekster la domo {*1}
ekstra : aldona; ne en la origina nombro aŭ kvanto {X}
ekstrema : ĉefina; plej (mal)altgrada; plej (mal)grava; plej malproksima de la mezo (pri vetero, konduto, opinioj,...) {8}
ekvatoro : imagita ronda linio ĉirkaŭ la tero, same malproksima de la norda kaj la suda polusoj {9}
ekvilibro : stato, ke io aŭ iu estas senmova malgraŭ fortoj diversflankaj; ekvilibra: ne falanta al unu aŭ alia flanko; havanta opiniojn bone konsideritajn {8}
ekz. : ekzemple; ekzemplero(j) {X}
ekzakta : science ĝusta kaj preciza {9}
ekzameni : detale rigardi, esplori; provi, ĉu iu scias, kion tiu devus scii aŭ ĉu iu kapablas fari ion, kion tiu devus kapabli aŭ ĉu io estas tia, kia ĝi devus esti {7}
ekzekuti : leĝe mortigi krimulon {9}
ekzemplo : * io, kion oni imitu; unu el similaj (se oni vidas ĝin, oni povas imagi la aliajn) {*4}
ekzemplero : unu el pluraj aŭ multaj samaj aŭ samspecaj (ekzemplero de libro, revuo, disko,...) {X}
ekzerci : lertigi (sin aŭ alian) per praktika ripetado {7}
ekzisti : * esti (ie en la mondo) nun kaj vere {*5}
el : * de en; [origino; fonto; materialo; konsisto] {*1}
elasta : per (iom da) forto facile etendebla, sed reprenanta sian antaŭan formon post ĉeso de tiu forto {9}
eldoni : publikigi verkon (libron, gazeton,...) kaj organizi la vendadon (el/don/i) {9}
elefanto : tre granda mambesto kun longa, kaptokapabla nazo (rostro) (Loxodonta, Elefas) {8}
eleganta : bonguste vestita, kondutanta {8}
elekti : * preni aŭ tion aŭ tion alian; fari tion aŭ tion alian; difini (per voĉdonado), kiu aŭ kiuj ekhavos certan oficon {*4}
elektro : formo de energio, transportebla per dratoj {7}
elektroniko : teĥniko uzanta la proprecojn de elektronoj (=bazaj unuoj de elektro) {9}
elemento : konsistiga parto; unu el la bazaj puraj (ĥemie ne kombinitaj) konsistigaj partoj de ĉio materia; io tre baza {9}
elipso : fermita linio, por kies punktoj validas, ke la sumo de la distancoj al du punktoj (fokusoj) estas egala {X}
elparolo : prononco (el/parol/o) {X}
elstari : esti ne en la sama ebeno, surfaco,...; esti klare distingebla (de la fono aŭ de aliaj similaj) (el/star/i) {X}
elteni : havi la forton, energion, volon por rezisti aŭ por ne protesti; esti sufiĉe fortika por ne rompiĝi (el/ten/i) {X}
elturniĝi : trovi ian (ne antaŭe pripensitan) solvon en malfacila situacio (el/turn/iĝ/i) {8}
elvoki : voki, ke iu eliru; figure: (per sia faro aŭ diro) okazigi, estigi, kaŭzi; estigi mensan bildon (el/vok/i) {X}
-ema : * [ŝato aŭ inklino kun/sen ŝato] (ridema, dormema, kritikema, falema,...) {*0}
emajlo : vitreca substanco per kiu oni kovras potojn,...; vitreca ekstera tavolo de dento {9}
embaraso : malfacila stato; necerteco (pro okazaĵo aŭ diraĵo); embarasi: meti (iun) en embarason {7}
emerito : oficisto, kiu post normala fino de sia laborperiodo eksiĝis (kaj ricevas pension); pensiulo {9}
eminenta : supera; distinginda pro merito, talento, scio aŭ rango {8}
emocio : forta tuŝo aŭ skuo al la animo (al la koro); emocii: forte tuŝi la animon {8}
en : * ne ekster; tute ĉirkaŭita de; interne de [loko, tempo, cirkonstancoj] {*1}
-enda : * [oni devas fari] (farenda, pagenda, respondenda,...) {*0}
energio : kapablo fari laboron; fonto de forto {7}
enhavo : tio, kion io enhavas; tio, kio estas en io (en/hav/o) (ekzemple: la enhavo de libro, de parolado) {X}
enigmo : malklara, malfacile komprenebla afero; speciale malklare vortumita demando {8}
enketi : oficiale esplori (pri krimo,...); larĝskale pridemandi (pri difinita demando aŭ temo) {9}
enmiksiĝi : ekokupiĝi pri aferoj, pri kiuj iuj aliaj estas okupiĝantaj (en/miks/iĝ/i) {X}
entrepreni : komenci gravan, grandan taskon; organizi kaj gvidi ekonomian unuon (komercan, industrian,... entreprenon) {8}
enui : senti sin malbone, ĉar nenio okazas {7}
envii : malĝoji, ke oni ne havas ion, kion iu alia ja havas {8}
Eo : Esperanto {X}
epidemio : kiam infekta malsano trafas multajn homojn samloke kaj samtempe {9}
epoko : pli granda periodo dum historio {7}
-ero : * [fragmento, peco da] (sablero, akvero, lignero,...) {*0}
erari : * fari neĝuste; fari malbone (dum oni ne volas fari malbone) {*4}
escepti : meti aparte kaj ne konsideri, nombri, priparoli,... {8}
esenco : tio, kio io en vero estas; la ĉefa, nemalhavebla parto de io {8}
eskapi : sukcesi forkuri de danĝero; liberigi sin el katenoj {9}
esperi : * pensi, ke estus bone, se io okazus; antaŭĝoji; kun ĝojo atendi, ke io okazos {*4}
Esperanto : ĉi tiu lingvo {8}
Esperantisto : iu, kiu parolas Esperanton (kaj ŝatus, ke pli da homoj parolu ĝin) {8}
esplori : rigardi, por malkovri ion nekonatan aŭ kaŝitan {7}
esprimi : vortigi, vortumi; montri per movoj, vizaĝo,... siajn sentojn kaj pensojn {7}
esti : * [esti -a; esti -o; esti -e] {*2}
establi : fondi kaj aranĝi organizon, entreprenon,... {9}
estigi : fari, ke io aŭ iu estu (ia); kaŭzi; okazigi; (est/ig/i) {9}
estimi : * pensi pri iu, ke li aŭ ŝi faras bone kaj estas bona homo {*5}
estingi : * forigi fajron {*6}
-estro : * [homo: kiu gvidas, regas, prezidas] (urbestro, lernejestro, ŝipestro,...); estri: gvidi, regi, prezidi; estraro: gvidantaro de societo aŭ asocio; estrarano: membro de estraro {*0}
-et- : * [tre malgranda; tre malforte] (urbeto, varmeta, rideti,...) {*0}
etaĝo : ĉiuj ejoj de domo, kiuj estas je la sama nivelo {7}
etapo : vojo, distanco inter du haltoj {9}
etato : detala tabelo pri la nuna stato de entrepreno,... {9}
etendi : rektigi; malvolvi; plilongigi {7}
eterna : ĉiam daŭranta; sen komenco kaj sen fino; por ĉiu tempo; ĉiama {7}
etikedo : peco de papero aŭ kartono, fiksita sur aŭ al io, por montri enhavon, specon, adreson,... {X}
etiketo : reguloj pri bonaj manieroj de konduto en iuj sociaj rondoj {X}
etoso : komuna sento, pro estado en iu grupo aŭ pro la ĉirkaŭaĵo {X}
Eŭropo : (nomo de kontinento) (fakte unu kontinento kun Azio: Eŭrazio) {9}
evento : (por multaj) grava okazaĵo {9}
eventuala : povanta okazi aŭ ne okazi, laŭ la (ne jam konataj) cirkonstancoj {X}
evidenta : klara por ĉiuj; konata al ĉiuj; memkomprenebla {7}
eviti : * (prefere) ne iri al iu/io (pro ebla danĝero); (prefere) ne paroli kun iu (pro malŝato); (prefere) ne fari ion {*6}
evolui : iom post iom aliformiĝi, kreski {7}
ezofago : la tubo (en la korpo) inter la gorĝo kaj la stomako {X}
ezoko : rabofiŝo de sensala akvo (Esox) {8}
f-ino : fraŭlino {X}
fabo : iom plata, ren-forma semo, manĝata kiel legomo; (la semoj de) herbo (Vicia faba) {9}
fabelo : distra aventura rakonto, ofte tre malnova, pri imagitaj herooj kun foje supernaturaj kapabloj; ne kredebla aŭ ne kredinda rakonto aŭ aserto {9}
fablo : (simbola, instrua) rakonto, en kiu bestoj kondutas kvazaŭ homoj {X}
fabriko : konstruaĵo, kie oni produktas aĵojn per maŝinoj; fabriki: produkti per maŝino(j) {8}
faco : ĉiu el la (ebenaj) flankoj de objekto (kubo havas ses kvadratajn facojn) {9}
facila : * simple, senprobleme farebla {*2}
fadeno : * (tre) longa, tre maldika peco el plantaj fibroj, bestaj haroj, aŭ alia materialo {*6}
fago : arbo kun globformaj viraj floraretoj (amentoj) kaj triangulecaj nuksetoj (po du en "frukto" kun pikiloj) (Fagus) {9}
fajenco : potoj, teleroj, vazoj,... el bakita argilo {9}
fajfi : fari akrajn sonojn per pintigitaj lipoj, per beko, per ilo (fajfilo) {7}
fajro : * brulado kun flamoj (iuj el la aĵoj mem ekbrulis) {*4}
fako : * parto de kesto aŭ ŝranko, apartigita per septoj (vandoj) de aliaj fakoj; dividaĵo de surfaco apartigita per linioj de aliaj fakoj, ekzemple de ŝak- aŭ dam-tabulo; temaro por lerni aŭ studi, apartigita de aliaj temaroj; temaro kiun iu lernis aŭ studis (por sia laboro); laboro, por kiu necesas lerni aŭ studi certan temaron {*6}
faksi : sendi kopion de skribaĵo aŭ desegno per telefono {X}
faksimilo : preciza reproduktaĵo de skribaĵo aŭ desegno {X}
fakto : * io, pri kio ne ekzistas dubo; efektivaĵo; kontrolebla veraĵo {*6}
fakturo : priskribo de farita laboro aŭ liveritaj varoj, kun indiko de la pagota prezo {X}
fali : * rapide moviĝi de supre malsupren {*3}
falĉi : detranĉi herbon aŭ grenon per kurba tranĉilo (kun longa tenilo: falĉilo, kun mallonga: falĉileto) {9}
faldi : duoble aŭ pluroble fleksi ion maldikan, tiel, ke unu parto ekkuŝas sur alia parto {7}
falsa : * malvera; kvazaŭ-vera {*6}
falsi : * fari ion tiel, ke homoj pensas, ke ĝi estas vera, dum ĝi ne estas vera (ekzemple: falsi monon) {*6}
fama : * konata en multaj lokoj, de multaj homoj {*6}
familio : * patro, patrino kaj infanoj, kune (kun aŭ sen aliaj parencoj loĝantaj kun ili); parencaro {*3}
familiara : senceremonia {9}
fandi : likvigi {7}
fanfaroni : fieri pri io, kion oni ne mem faris; (tro) laŭdi sin {8}
fantazio : krea imagpovo; kaprica elpensaĵo; fantazii: tiel imagi aŭ elpensi aferojn {9}
fantomo : figuro videbla sed ne palpebla; io ne vera, nur ŝajna {X}
fari : * estigi; okazigi; doni formon; kunmeti el elementoj {*2}
farbo : (ofte kolora) pasteca substanco aŭ likvo por kolorigi aŭ protekti; farbi: kovri per tavolo da farbo {8}
fariĝi : ekesti (iom post iom aŭ subite); ŝanĝiĝi al; ekhavi profesion aŭ funkcion; evolui al; okazi (far/iĝ/i) {X}
farmi : dum difinita aŭ nedifinita tempo lui teron aŭ bienon, por ĝin uzi por kulturi ĝin je propra risko kaj profito {7}
farti : esti en (bona aŭ malbona) sanstato; senti sin (bone aŭ malbone) pro (mal)sano aŭ aliaj cirkonstancoj {7}
faruno : muelita greno {7}
fasado : antaŭa, ĉestrata surfaco de domo {9}
fasko : aro da samspecaj (longaj, maldikaj) objektoj, kunligitaj {7}
fasono : maniero de farado de vesto (laŭ vidpunkto de teĥniko aŭ de modo); fasoni (veston): alĝustigi laŭ la mezuroj (kaj deziroj) de la kliento {9}
fasti : ne manĝi dum pli longa tempo (pro religio aŭ alia motivo) {9}
faŭko : buŝego (de rabobesto); timiga malfermaĵo (de groto, inter rokoj,...) {8}
favora : prezentanta avantaĝo(j)n (por iu/io) {7}
fazeolo : pli-malpli renforma semo aŭ semujo (guŝo) kun semoj, de pluraj herboj, manĝata kiel legomo (Phaseolus) {9}
feo : fabela estaĵo kun supernaturaj povoj {9}
febro : tro alta temperaturo de homa korpo {8}
februaro : * monato inter januaro kaj marto (02) {*5}
feĉo : ŝlimeca substanco, kiu kolektiĝas foje sur fundo de botelo da vino, biero,...; plej malŝatinda parto de io {9}
federacio : asocio de asocioj; asocio de ŝtatoj, kiuj al ekstero prezentas sin kiel unu ŝtaton {9}
feki : eligi ekskrementojn {X}
felo : haŭto de besto (kun la haroj) {8}
feliĉa : * ĝoje kontenta; ĝoja, ĉar havas ĉion bezonatan {*2}
felto : ŝtofo ne teksita, el kunpremitaj haroj aŭ fibroj {9}
femuro : la parto de la kruro inter la kokso kaj la genuo {X}
fendi : per forto disigi, fari fendon (en ligno,...) {8}
fendo : mallarĝa, sed longa truo (en muro,...); loko, kie diskrevis aŭ disiĝis iu materialo (ligno,...) {8}
fenestro : * truo en muro (kun vitro) por tralasi lumon aŭ por trarigardi {*3}
fenomeno : natura okazaĵo aparte priparolata kaj nomata; io atendebla, kio okazas dum fizika aŭ ĥemia eksperimento; tre speciala okazaĵo {9}
fero : * plej uzata metalo (Fe) {*4}
ferdeko : unu el la horizontalaj ebenoj (plankoj) de ŝipo {X}
ferio : libera tago, kiam oni ne devas labori; ferii: ĝui ferio(j)n; pasigi sia(j)n ferio(j)n (ie/iel) {7}
fermi : * igi netrairebla (pordon,...); ĉesigi, fini (diskuton, kunvenon,...) {*3}
fermenti : ŝanĝigi, malkomponiĝi sub influo de fermento (iu el certaj organikaj substancoj), bakterio, ŝimo,... {X}
fervojo : transportsistemo per vagonaroj sur reloj (trajnoj) (fer/voj/o) {X}
fervora : tre kaj kore penanta (por helpi iun, por atingi ion,...) {8}
festi : * (kune) fari agrablegajn aferojn, pro io {*4}
festeni : feste manĝi {8}
fi- : [malbona, malica, malnobla] (precipe pri karaktero) (fi- kaj -aĉ-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hundaĉo malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9}
fi! : [voko: malbele!, malnoble!] {9}
fianĉo : estonta edzo {7}
fibro : pli-malpli fadenforma parto de besta karno aŭ de planto (aŭ home farita) {X}
fidi : kredi, ke iu faros bonon; kredi, ke io sukcesos; kredi, ke iu/io protektos; pensi, ke io estas certa {7}
fidela : * kiu ĉiam helpas kaj defendas sian amikon; kiu neniam agas kontraŭ tiu aŭ tio {*6}
fiera : * tre kontenta pri si kaj pri siaj faroj {*6}
figo : manĝebla "frukto", kvazaŭ saketo kun semoj, de iuj figo-arboj (Ficus carica,...) {9}
figuro : videbla formo; simbola formo; klariga desegnaĵo; simbola vort-uzo {7}
fikcio : io elpensita; elpensita rakonto; neveraĵo konsiderata kiel veraĵo {9}
fiksa : * senmove ligita al io, ĉar alfiksita, aŭ senmove ligita, ĉar ĝi neniam estis aparta; neŝanĝebla {*5}
fiksi : * senmovigi per ligo, gluo, najlo,...; firme decidi (daton, horon, kunvenlokon, prezon, signifon...) {*5}
filo : * vira ido (rilate al liaj gepatroj) {*3}
filmo : bendo kun bildoj projekcieblaj; bendo sur kiun oni faras bildojn projekcieblajn aŭ fotojn; rakonto fotografita per moviĝantaj bildoj; filmi: fotografi moviĝantajn bildojn sur filmo (aŭ sur magneta bendo) {7}
filtri : pasigi likvon tra penetrebla tavolo, por disigi la likvajn kaj nelikvajn partojn; pasigi lumon tra iu tavolo por haltigi parton de la (kolor)radioj {X}
fini : * igi kompleta; ne plu fari; fari lastan parton; ĉesigi {*2}
financo : monrimedoj; stato de en- kaj elspezoj; mon-aferoj; financi (ion): havigi monrimedojn (por iu agado) {8}
fingro : * movebla elstara parto de mano aŭ piedo {*3}
firma : * ne (facile) skuebla; ne (facile) forpuŝebla; ne (facile) ŝanĝebla; ne akveca {*6}
fiŝo : * besto kun skvama haŭto kaj naĝiloj, vivanta en akvo, movanta sin naĝante (Pisces) [karpo, haringo, ezoko,...]; fiŝi: provi kapti fiŝojn {*4}
fiziko : scienco pri korpoj kaj tio, kio okazas al ili sen ŝanĝo de ilia molekula strukturo; la materia aspekto {8}
flago : * tuko diverskolora kiel simbolo de lando,... {*6}
flagri : eligi nekonstantan, moviĝantan lumon (flamoj ofte flagras) {9}
flamo : hela brilo de brulantaj gasoj (el fajro) (lumo kaj varmego); flami: eligi flamojn; brili kvazaŭ flamo {7}
flanko : * dekstra aŭ maldekstra, antaŭa aŭ malantaŭa (ekstera) parto aŭ surfaco {*2}
flari : senti (odoron) per la nazo {8}
flati : troe aŭ false laŭdi por plaĉi al iu {9}
flava : * kun koloro de matura citrono, kun koloro simila al tiu de oro {*5}
flegi : * prizorgi malsanulojn; zorge atenti {*6}
fleksi : kurbigi; faldi {8}
fliki : ripari ion, surkudrante aŭ surgluante pecon {9}
flirti : flugeti (papilio); moviĝi tien kaj reen en aero (haroj, flago); amindumi ne celante daŭran ligon {8}
floro : * parto de planto, ofte kolora, en kiu estas ĝiaj generiloj; flori: disvolvi florojn; prosperi {*4}
floso : objekto el kunligitaj trunkoj aŭ traboj por transporti homojn,... sur akvo; flosi: veturi per floso; resti sur akvo, ne subakviĝante; flosigi: transporti per floso (aŭ kiel floso (arbotrunkojn)) {7}
flui : * moviĝi de unu loko al alia (pri likvo aŭ gaso); seninterrompe moviĝi (komunikado, parolo,...) {*5}
flugi : * sin movi en aero, kiel birdo aŭ insekto; sin movi en aero per aparato {*3}
fluido : likvo aŭ gaso, ne solido {9}
flustri : mallaŭte paroli (por ke ne ĉiuj aŭdu) {9}
fluto : rekta, tuboforma blovinstrumento {X}
foiro : granda komerca kunveno {8}
fojo : * unu okazo de faro aŭ fariĝo (io okazas unu fojon aŭ ripete plurajn fojojn); foje: unu fojon; (tre) malofte {*2}
fojno : sekiĝintaj aŭ sekigitaj herboj {7}
folio : * plata, ne-ligna, elstara parto de planto (ofte verda); peco da papero aŭ alia maldika plata materialo {*5}
fono : tio, kio estas malantaŭ io {X}
fondi : starigi, konstrui ion (sur io) (estante la unua, kiu tion faras) {8}
fonografo : malnova gramofono (kun cilindroj, ne diskoj) {8}
fonto : * tio, el kio venas io; loko, kie venas akvo el tero; fonti: eliĝi el fonto {*5}
fontano : ornama instalaĵo kun supren ĵetiĝanta kaj ŝprucanta akvo {9}
for : * en/al malproksima loko; ne (plu) ĉi tie; (fore: malproksime) {*1}
foresti : ne ĉeesti, kie kaj kiam oni estas supozata ĉeesti; manki (for/est/i) {9}
forgesi : * ne memori; perdi el memoro; ne pripensi {*4}
forĝi : prilabori metalon per fajro kaj frapado {7}
forko : * manĝilo kun pikiloj {*6}
formo : * videbla, palpebla ekstera aspekto (bela, taŭga, kvadrata, ronda, anguleca,...); formi: doni formon; konsistigi {*2}
formala : farata/farita laŭ la reguloj (pri la formo, vortumo,...) (formala peto: eble skriba, en kvin ekzempleroj, kun subskribo de atestanto,...; formala kunveno: anoncita kaj farata laŭ la reguloj de la asocio,...) {X}
formiko : insekto vivanta en grandaj bone organizitaj popoloj sub tero aŭ en mem farita monteto (Formica,...) {9}
formulo : difinita, preskribita esprimo; simbola skribformo en scienco (H2O estas la formulo por akvo); formuli: precize vortigi; formularo: papero kun demandoj precize formulitaj, apud kiuj oni skribu respondojn ankaŭ precize formulitajn {9}
forno : * fajrujo en domo, por kuirado, bakado aŭ hejtado {*6}
forpreni : preni ion de tiu, kiu havas ĝin, aŭ de la loko, kie ĝi estas (tiel ke ĝi poste estas for) (for/pren/i) {X}
forta : * tre kapabla por puŝi, tiri, levi, rezisti; posedanta siajn ecojn en granda grado {*2}
fortika : firma, rezista, malfacile difektebla {7}
fosi : * fari truon en tero, elprenante teron per ilo (fosilo) {*6}
foso : * (longa) truo en tero, farita per fosado {*6}
fosto : alta, granda peco de ligno (vertikale metita) {8}
foto : fotografaĵo {X}
fotelo : seĝo kun apogiloj por la brakoj {9}
fotografi : fari bildojn (fotografaĵojn = fotojn) per lumo (ankaŭ: foti) {7}
frago : (ruĝa) sukoplena karneca frukto de malalta planteto (Fragaria) je kies ekstera flanko estas semoj {8}
frako : ceremonia jako kun malantaŭe du baskoj {9}
frakasi : tute rompi (je malgrandaj pecoj) {8}
frambo : (ruĝa aŭ flava) "frukto" (konsistanta el multaj fruktetoj) de pikanta arbusto (Rubus idaeus) {8}
frandi : manĝi ion por plezuro, pro la bona gusto, ne pro malsato {7}
frapi : * forte tuŝi per mano aŭ io alia {*4}
frato : * vira ido de la samaj gepatroj (rilate al alia ido) {*3}
fraŭlo : * viro ne (jam) edziĝinta {*3}
frazo : pluraj vortoj kune farantaj kompletan eldiron ("Li legas libron." estas frazo) {9}
fremda : * nekonata; de alia loko; nepropra {*4}
freneza : perdinta la prudenton; mense malsana {7}
freŝa : * nova, juna, ne malboniĝinta {*5}
fripono : trompanto; ruza ŝtelisto;... {9}
friti : prepari manĝaĵon en graso aŭ oleo per varmego {8}
frizi : prilabori kaphararon por ke ĝi aspektu bela {8}
fromaĝo : * firmigita (parte senlikvigita) produkto el lakto {*6}
fronto : la antaŭa parto de batalpreta armeo; la linio inter du batalantaj armeoj; la linio inter du malsamaj veterspecoj; la antaŭa parto de io {9}
frosto : forta malvarmo (sub 0 gradoj Celsiusaj); frostas: la temperaturo estas sub 0°C; frosti: esti en frosta stato; frostigi: fari ion glacie malvarma; frostiĝi: rigidiĝi pro malvarmo {7}
froti : per premo ŝovi ion tien kaj reen sur surfaco de io alia {7}
frua : * antaŭ la kutima aŭ fiksita tempo; je la komenco {*3}
frukto : * parto de planto, kiu enhavas semojn [citrono, pomo, banano, oranĝo, vinbero,...] {*3}
frunto : * supra antaŭa parto de vizaĝo, inter okuloj kaj hararo {*6}
fuĝi : forkuri (pro danĝero) {9}
fulgo : nigraĵo el fumo de fajro {8}
fulmo : brila fajra streko en ĉielo pro elektro inter nuboj (kaj tero) {7}
fumi : * elblovi fumon; ensuĉi kaj elblovi fumon de brul(et)anta tabako aŭ alia herbo {*6}
fumo : * varma aero, gasoj kaj malpuraĵoj, kiuj de fajro iras en aeron {*6}
fumaĵi : elmetadi viandon aŭ fiŝon al fumo, por fari ĝin konservebla (fum/aĵ/i) {X}
fundo : * parto de io, plej malproksima al ĝia malfermaĵo aŭ al ĝia enirejo; plej profunda parto (de rivero, puto, groto,...) {*5}
fundamento : masonaĵo en tero kiel bazo de konstruaĵo; la firma bazo de io {8}
funebro : malĝojo pro morto; malĝojo pri mortinto; funebri: senti, montri funebron {8}
funelo : ilo kun larĝa malfermaĵo supre kaj tubeto malsupre, por pli facile verŝi likvon en botelon,... {9}
fungo : ne-verda planto, kreskanta el (subteraj) ŝlimecaj fadenoj (Fungi) {9}
funkcio : servo, laboro, agado, kiun iu (aŭ io) faru (la funkcio de kelnero estas alporti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn; la funkcio de kasisto estas enkasigi pagojn; la funkcio de la nazo estas spiri kaj flari; la funkcio de horloĝo estas montri la (ĝustan) horon); funkcii: plenumi funkcion; agi laŭ sia funkcio {8}
funto : diverslanda mezuro de pezo, egala al proksimume duona kilogramo; malnova nomo de iuj mon-unuoj {8}
furaĝo : nutraĵo por bestoj {9}
furioza : (ne sinrege) kolerega {9}
fuŝi : malbonigi ion aŭ malbone fari ion, pro senzorgeco (laŭvola aŭ ne laŭvola) {9}
futbalo : piedpilk-ludo; futbali: ludi futbalon {X}
gaja : * ridema, senzorga {*4}
gajni : * ricevi, ĉar oni ion bone faris; esti la plej kapabla, lerta en konkurso (kaj do gajni premion) {*4}
galo : amara likvaĵo el hepato {9}
galoŝo : (kaŭĉuka aŭ plasta) vesto por surmeti sur ŝuoj por ŝirmi ilin kontraŭ malseko (superŝuo) {9}
ganto : manvesto {8}
garaĝo : ŝirmejo aŭ riparejo por aŭtoj aŭ aŭtobusoj {8}
garantii : preni sur sin la respondecon pri iu/io; certigi, ke io okazos (riskante punon aŭ pagon, se tio ne okazos) {8}
garbo : fasko da falĉita greno (maniero por provizore starigi falĉitan grenon sur kampo) {9}
gardi : * atenti kaj fari ĉion por ke ne okazu io malbona al iu/io {*5}
garni : almeti ion al io por plibonigi, plifortigi, kompletigi ĝin; almeti ornamaĵon al io {9}
gaso : * io ne solida kaj ne likva (akvo je malpli ol 0 gradoj estas solidaĵo (glacio), inter 0 kaj 100 gradoj likvo (akvo), super 100 gradoj gaso (vaporo)) {*6}
gasto : * iu kiu vizitas iun aŭ dum iom da tempo loĝas ĉe iu (amike); gasti: loĝi ĉe iu kiel gasto; gastigi: akcepti iun kiel gaston {*6}
gazeto : * papero kun multaj skribaĵoj (novaĵoj, artikoloj), aperanta regule (unu fojon en tago, unu fojon en semajno,...) {*4}
ge- : * [la du seksoj kune] (geknaboj, gefiloj, gesinjoroj,...) {*0}
gelateno : senforma, (preskaŭ) senkolora, sengusta substanco, farita el besta karno aŭ ostoj aŭ el fruktoj (uzata en teĥniko, por bredi bakteriojn, por densigi manĝaĵojn,...) {9}
generi : naskigi; estigi {X}
generacio : aĝogrupo; ĉiuj homoj proksimume samaĝaj vivantaj samtempe; nasko-ŝtupo (geavoj - gepatroj - gefiloj - genepoj -...) {9}
generalo : plej alta armeestro {9}
genio : eksterordinara kapablo krei, inventi,...; bona aŭ malbona spirito (diaĵo) {8}
gento : popolo samdevena; aro da familioj devenantaj de la samaj prauloj {9}
genuo : * la artiko por fleksi la kruron; genui: stari sur la genuoj {*5}
geografio : scienco pri la aspekto de Tero, ĝiaj landoj kaj regionoj,... {9}
ges., ges-roj : gesinjoroj {X}
gesti : fari movojn per mano(j) (por esprimi senton aŭ por komuniki ion) {8}
gimnastiko : ekzercado de la korpo per movoj {X}
girlando : ornama longa plektaĵo el floroj, folioj, paperoj,... {9}
glacio : * solida akvo (malpli varma ol 0°C) {*5}
gladi : glatigi vestojn per varma ilo (gladilo) {8}
glando : iu part(et)o en korpo de homo aŭ besto, aŭ en planto, kiu produktas likvon {X}
glaso : * vitra trinkujo {*4}
glata : (surfaco) tre ebena, sen elstaraĵoj; okazanta sen malhelpoj, sen rezisto {7}
glavo : longa duflanka (dutranĉa) tranĉilo kiel batalilo {9}
gliti : * movi sin/moviĝi per ŝovado sur tre glata surfaco; ŝoviĝi sur tre glata surfaco; movi sin/moviĝi tuŝante la teron (aŭ neĝon, aŭ glacion) sen radoj {*6}
globo : objekto en formo de perfekte ronda pilko; objekto kun surfaco, el kiu ĉiuj punktoj estas same (mal)proksimaj al la centro {7}
gloro : admirego, laŭdego; glori: honoregi iun per laŭdoj {8}
gluo : substanco, kiu post sekiĝo fiksas unu aferon al alia; glui: fiksi per gluo {7}
gluti : traigi el buŝo tra gorĝo al ezofago {8}
gobio : malgranda Eŭropa riverfiŝo (Gobio) {9}
golfo : parto de maro grandparte ĉirkaŭita de tero {8}
gorĝo : interna parto de la kolo {7}
gracia : plaĉa pro movoj, gestoj,... {7}
grado : kiomo (kiom aŭ kiel ...a io aŭ iu estas); mezuro por temperaturo (je 100 gradoj Celsiusaj, akvo bolas); mezuro por angulo (1/360 de cirklo); unu el (iel) difinitaj dividoj de progresado, evoluo, salajro, rangoj, laborpostenoj, studrezultoj,... {7}
grajno : grenfrukteto; seka semo; globforma eta objekto {8}
gramo : 0,001 kilogramo [mezuro por pezo] {9}
gramatiko : reguloj de iu lingvo pri ĝusta kunmeto de (vortoj kaj) frazoj {9}
gramofono : aparato por aŭdigi sonon per diskoj {X}
granda : * pli multe ol ordinare (laŭ mezuro, kvanto, grado,...); (kun granda) mezuro en ĉiuj direktoj (longo, alto, larĝo); ampleksa; kun multaj anoj (popolo, asocio,...) {*2}
grandioza : belega, bonega, impresega {9}
graso : * facile ŝmirebla kaj fandebla substanco [butero, oleo,...]; (grasa: kun multe da graso; pri literoj: dike presitaj) {*6}
grati : fari striojn (sur haŭton) per ungoj aŭ io alia, ekzemple ĉar jukas {9}
gratuli : bondeziri pro okazaĵo {8}
grava : * kun granda influo; kun multaj sekvoj; tre atentinda {*2}
graveda : havanta idon en sia ventro {9}
grego : brutaro; paŝtbestaro {9}
greno : * herbo, kies semojn oni muelas por fari farunon, por el ĝi fari manĝaĵojn [tritiko, aveno, sekalo,...] {*5}
grimaci : fari strangajn movojn per la vizaĝaj muskoloj {9}
grimpi : supreniri malfacile {7}
grinci : eligi akran malagrablan sonon pro frotiĝo (de metalo sur metalo, de metalo sur vitro, de dento sur dento,...) {9}
gripo : epidemia malsano (laceco, kapdoloro, kataro,...) {9}
griza : * kun koloro de cindro; inter nigra kaj blanka {*5}
groto : truego, kavaĵo en monto {9}
gruo : granda migra birdo kun longa maldika kolo, longaj maldikaj kruroj kaj longa pinta beko, ofte griza, kun laŭta trumpeteca voko (Grus); maŝino por levi objektojn, konsistanta i.a. el longa brako, je kies fino la objektojn levas ŝnuro aŭ kablo {9}
grumbli : montri malkontenton per (ne tre klaraj) vortoj {9}
grundo : la supra parto de tero, rigardata kiel taŭga (aŭ ne) por kreskigado de utilaj plantoj {7}
grupo : * (malgranda) aro da homoj, bestoj aŭ aĵoj; grupigi: kunigi en grupon; grupiĝi: fariĝi grupo {*5}
gudro : pli-malpli fluida, glueca nigra substanco restanta post distilado de karbo, ligno,... {9}
gumo : glueca substanco el iuj arboj; kaŭĉuko; bloketo el gumo aŭ kaŭĉuko uzata por forviŝi krajonajn skribaĵojn,... {9}
gusto : sento en la buŝo [dolĉa, amara, acida, sala]; gusti: kaŭzi senton en la buŝo {7}
gustumi : rimarki la guston de io; preni iom da io por provi, kiel ĝi gustas (gust/um/i) {9}
guto : * ero da likvo; akvero; guti: fali kiel gutoj; fali guton post guto {*6}
gvardio : (armea) gardistaro {9}
gvidi : * montri al iu, kien iri aŭ kion fari {*6}
ĝardeno : * loko apud domo, kie oni kreskigas plantojn (por manĝo aŭ por ornamo) {*4}
ĝemi : esprimi dolorajn sentojn per neklaraj sonoj {7}
ĝemelo : unu el du samtempe naskitaj infanoj de la sama patrino {9}
ĝeni : * (iom) malhelpi al iu {*6}
ĝendarmo : (ŝtata) policisto {9}
ĝenerala : * ofte kaj multloke vidata, aŭdata, farata,...; same aplikebla al pluraj grupoj, kategorioj,... {*6}
ĝentila : * bone kondutanta laŭ ĝenerale akceptataj normoj, laŭ socie akcepteblaj "bonaj manieroj" {*6}
ĝermo : io, kio fariĝos (post kreskado kaj evoluado) besto, planto,...; komenca elemento de io; etaĵo kaŭzanta malsanon; ĝermi: ekkreski {9}
ĝi : * tiu objekto, besto, planto, ideo, (infano, kiam la sekso ne gravas) {*1}
ĝibo : (grasa) elstaraĵo de dorso de iuj bestoj (ekzemple: kamelo); elstaraĵo de dorso de homo pro miskresko {9}
ĝirafo : remaĉanta mamulo en Afriko, kun tre longa kolo (Giraffa) {X}
ĝis : * [atingo] (ni iris ĝis la arbaro: ne en la arbaron); ne post (ĝis la tria horo: ne plu post la tria horo); inter ĉi tiu loko kaj tiu loko (ĝis la arbaro estas kampoj); inter ĉi tiu tempo kaj tiu tempo (de la kvara (horo) ĝis la oka (horo) mi laboris); "ĝis!", "ĝis revido!": saluto ĉe foriro {*1}
ĝoji : * havi tre bonajn sentojn pri io; esti feliĉa pro io {*2}
ĝui : senti grandan plezuron {7}
ĝusta : * tiel, kiel devas esti; senerara {*4}
ha! : * [voko: surprizo] (ha lo!: voko tra telefono) {*1}
hajlo : globetoj da glacio, falantaj el ĉielo; hajlas: (el la ĉielo) falas hajlo {8}
haki : per fendado dispecigi {7}
halo : granda ejo kun tegmento (por bazaro, foiro, sporto,...); ĉambrego {9}
halti : * ĉesi moviĝi, iri, agi; interrompi sian iradon aŭ veturadon; (provizore) ne plu iri aŭ veturi; haltejo: loko, kie kutime haltas trajno, tramo, aŭtobuso,... {*3}
hangaro : konstruaĵo por ŝirmi aviadilojn aŭ aliajn aerveturilojn {9}
haro : * fadenforma kreskaĵo sur la haŭto de homo aŭ de iuj bestoj (ĉe homoj multaj haroj kreskas sur la kapo, tial pri homoj "hararo" kutime signifas "ĉiuj kapharoj kune") {*3}
haringo : migra marfiŝo (Clupea harengus) {9}
harmonio : kombino de sonoj agrabla por aŭskulti; plaĉa aranĝo de la partoj de tuto; harmonii: esti en harmonio {9}
haŭto : * la surfaco de homa aŭ besta korpo; la ekstera tavolo de io {*6}
havi : * posedi; esti kun; ne esti sen {*2}
haveno : ŝirmita loko por en- kaj elŝarĝado de ŝipoj {7}
havigi : doni, disponigi,... (hav/ig/i) {9}
hazardo : okazanta sen plano, intenco, volo {9}
he! : [voko por tiri atenton] {8}
heĝo : barilo, ŝirmilo el plantoj {9}
hejmo : * la propra aŭ familia loĝejo; familia restadejo {*3}
hejti : * varmigi domon; fari varmon por produkti ion {*6}
hektaro : 10.000 kvadrataj metroj {9}
hela : * luma, prilumita (pri koloro: ne miksita kun nigro; miksita kun blanko) {*4}
helico : linio sur la ekstero de cilindro de malsupre per ĉirkaŭiroj supren (kiel ĉe ŝraŭbo); aparato tiuforma por movi ŝipon, flugmaŝinon,..., aŭ por esti movata de akvo aŭ vaporo; alia aparato, kiu per rotaciado movas ŝipon, flugmaŝinon,... {X}
helikoptero : flugmaŝino, kies helico samtempe levas la maŝinon kaj antaŭenmovas ĝin {9}
helpi : * faciligi ies laboron; kune fari {*2}
hepato : organo en la korpo de homo aŭ besto, kiu produktas multajn ĥemiaĵojn (hepar) {9}
herbo : * planto sen lignecaj partoj {*5}
heredi : ricevi ion post morto de iu; ekhavi iujn ecojn, kiujn havas aŭ havis (unu el) la gepatroj {8}
heroo : homo kiu faris eksterordinare grandajn farojn; ĉefa persono de rakonto, teatraĵo,... {8}
heroldo : antaŭanoncanto; heroldi: antaŭanonci {9}
heziti : ne esti certa; ne kuraĝi; ne scii, ĉu fari aŭ ne fari {7}
hieraŭ : * la tago antaŭ la nuna tago {*1}
higieno : scienco pri la rimedoj por konservi la sanon; (observado de) reguloj por preventi malsaniĝon {9}
himno : solena kanto (preĝeja, nacia,...) {9}
hirundo : birdo kun longaj, pintaj flugiloj (Hirundo, Delichon,...) {7}
historio : * (rakontoj pri) tio, kio okazis {*4}
ho! : * [voko: miro, atentu!] {*1}
hodiaŭ : * la nuna tago; ĉi tiu tago {*1}
hoko : fiksilo en formo de "J" aŭ "L"; hoki: kapti, fiksi per hoko {8}
homo : * (Homo sapiens); viro aŭ virino aŭ knabo aŭ knabino {*2}
honesta : * ne mensoganta; parolanta la veron; faranta tion, kion oni devus fari {*6}
honoro : * granda respekto kaj estimo; honori: montri respekton kaj estimon {*6}
honti : * havi malbonan senton pro farado aŭ pensado de io malbona, malbela, malhonora,... aŭ pro nefarita devo {*6}
horo : * 60 minutoj [mezuro por tempo]; (la horo: la (nuna) punkto en tempo) {*3}
horaro : antaŭe difinita plano pri: horoj de forveturo de trajnoj, aŭtobusoj,...; horoj de servado, oficado,... (hor/ar/o) {X}
hordeo : greno, interalie uzata por fari bieron (Hordeum vulgare) {9}
horizonto : la limo inter ĉielo kaj tero, vidata de malproksime {9}
horizontalo : linio paralela al la surfaco de senmova akvo {9}
horloĝo : * mezurilo de tempo; objekto, kiu montras la horon kaj la minutojn (per montriloj aŭ per ciferoj) {*5}
hospitalo : malsanulejo, kuracejo {8}
hotelo : domo, kie vojaĝantoj povas loĝi (kontraŭ pago) {7}
hufo : la piedo (ungo) de ĉevalo aŭ azeno {8}
humana : homeca; akceptebla inter homoj {9}
humida : malseketa; vapor-enhava (aero) {8}
humila : malfiera; pensanta, ke aliaj homoj estas pli bonaj {7}
humoro : animstato [ĝoja, malĝoja, gaja, malgaja, kolera,...] {7}
hundo : * kvarpieda besto ĉe homoj (Canis familiaris) (bojas: "boj-boj", "vaŭ-vaŭ" aŭ "ef-ef") {*4}
ĥaoso : tre granda malordo {X}
ĥemio : scienco pri la konsisto de materiaj substancoj kaj pri la ŝanĝoj en ilia interna (molekula) strukturo {8}
ĥoro : kantistaro, kantantaro; grupo da homoj, kiuj samtempe, kune diras ion (en teatraĵo,...); (ĥore: ĉiuj kune) {9}
-i : * [ago/stato] [verbo] (mi ŝatas kanti; li volas salti; ŝi povas naĝi; li kutimas pagi kontante; estas bone, atendi iom; sufiĉe dormi estas necese; bonvolu eniri; tempo por manĝi; loko por dormi;...) (biciklo: bicikli - mi biciklis al la urbo; kontenta: kontenti - mi tre kontentas pri tio; adiaŭ: adiaŭi - li adiaŭis min en la stacidomo; ĉirkaŭ: ĉirkaŭi - ili tute ĉirkaŭis min;...) {*0}
i.a. : inter aliaj; interalie {X}
ia : * de nedifinita (aŭ ne menciata) speco; iuspeca {*1}
iafoje : en iuj specialaj (nun ne menciataj) okazoj (ia/foj/e) {9}
ial : * pro iu kaŭzo aŭ motivo {*6}
iam : * en nedifinita (aŭ ne menciata) tempo {*1}
-ido : * [infano; juna besto] (idoj: infanoj; posteuloj) (ĉevalido, ŝafido, reĝido,...) {*0}
ideo : * penso; io en kapo {*4}
idealo : perfekteco neniam atingebla; nobla celo {8}
identa : tute sen diferencoj; tute sama {8}
ie : * en nedifinita (aŭ ne menciata) loko {*1}
iel : * en iu maniero, iumaniere; en iu grado, iugrade {*6}
ies : * de iu(j); apartenanta al iu(j) {*6}
-igi : * [fari -a, -o; kaŭzi ke io/iu -as] (je 100°, akvo bolas, sed homo boligas akvon) (grandigi, ruinigi, kunigi, ridigi, laborigi...); igi: fari, kaŭzi {*0}
ignori : laŭvole malatenti; laŭvole ne aŭskulti, ne rigardi {9}
-iĝi : * [ekesti -a, -o; kvazaŭ sin -i; kvazaŭ iu -as ĝin/lin/ŝin] (sur horizontala ebeno, iu devas ruli pilkon, sed sur deklivo, pilko ruliĝas) (grandiĝi, ruiniĝi, kuniĝi, puŝiĝi,...); iĝi: ekesti, fariĝi {*0}
-ilo : * [instrumento, rimedo] (la kutima, ĝenerale uzata ilo por ...-i) (tranĉilo, flugilo, pafilo, komunikilo,...) {*0}
ili : * tiuj homoj, bestoj, plantoj, objektoj, ideoj {*1}
ilustri : ornami per bildoj; aldoni bildojn al (skribita, presita) rakonto; klarigi iun rakonton per aldonaj rakontoj {8}
imagi : * vidi en siaj pensoj {*6}
imiti : * rigardi, kiel iu alia faras ion, kaj fari same; fari ion saman aŭ similan {*6}
imperio : regno (ŝtato) kun multaj popoloj, kies estro (imperiestro) foje sub si havis reĝojn, regantajn pri partoj de la regno {8}
impeti : energie ĵeti sin antaŭen {9}
impliki : malebligi aŭ malfaciligi la movojn de iu, ĉirkaŭvolvante ŝnurojn,...; malebligi aŭ malfaciligi agadon per ĉiuspecaj komplikaĵoj {9}
importi : enporti komercaĵojn en iun landon {8}
imposto : deviga pago de ŝtatano al la ŝtato {8}
impreso : influo al la sensoj aŭ al la koro; impresi: fari impreson {8}
impulso : ekpuŝo; ekmovo; ekinstigo {9}
imuna : plene rezista (kontraŭ malsano,...) {9}
-ino : * [virino; naski-pova individuo] (virino, patrino, estrino, ĉevalino,...) {*0}
inciti : eksciti ies koleron per mokoj, ataketoj,... {9}
-inda : * [estas bone, fari; oni prefere devus fari; merito] (leginda, vidinda, ridinda, puninda,...) {*0}
indiferenta : montranta neniun preferon; montranta neniun kaŭzon por prefero {8}
indigni : senti koleron pro malnobla, nejusta ago de iu alia {9}
indiĝeno : homo, kies antaŭuloj jam antaŭ multaj centoj (aŭ miloj) da jaroj loĝis en tiu sama regiono aŭ lando {X}
indiki : doni la informo(j)n bezonata(j)n (por fari ion, trovi vojon,...) {9}
individuo : unu aparta el multaj similaj (besto aŭ planto); unu homo, ne kiel ano de grupo {9}
indulgi : ne puni ion puneblan; ne tro kritike trakti iun, kiu malbone faris ion; ne tro forte reagi al io (malbona, erara) {9}
industrio : * farado de produktoj el krudaj materialoj {*6}
infano : * juna homo; ido de homo (aŭ besto); filo aŭ filino {*2}
infekti : transdoni ĝermojn de malsano (per aero, akvo, de homo al homo,...) {9}
infero : (religio:) loko, kie loĝas la diablo(j), kaj kien homoj postmorte estas sendataj kiel puno; loko, kie oni forte suferas {9}
influi : havi efikon sur pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j) {8}
informi : * sciigi (pri io) {*6}
-ingo : * [io, en kion oni metas tion, por teni ĝin] (kandelingo, lampingo, cigaredingo, piedingo,...) {*0}
inĝeniero : homo (diplomito) kiu laŭ sciencaj metodoj faras aŭ estras teĥnikajn laborojn {8}
iniciati : kiel la unua fari ion aŭ proponi ion {9}
injekti : enŝprucigi likvon aŭ gason en ion; enŝprucigi medikamenton en la korpon {9}
inko : * kolora likvo, per kiu oni skribas {*5}
inklina : animmovata; kvazaŭ de sia animo puŝata al {8}
inkluziva : enhavanta en si (kiel parton de la tuto aŭ kiel elementon de aro); inkluzive (de): enhavante ankaŭ; enkalkulante {X}
insekto : * besteto kun ses piedoj kaj (ofte) du paroj da flugiloj (Insectae) [muŝo, kulo, papilio, formiko, abelo,...] {*5}
insidi : sekrete prepari trompon aŭ malutilon {9}
insigno : rekonilo portata de homo (por montri membrecon, por montri sian rangon,...) {9}
insisti : daŭre, ripete kaj firme esprimi sian opinion (aŭ peton) al aliaj {8}
inspekti : (ofice, oficiale, komisiite) kontroli la agadon de iu, la funkciadon de io {X}
inspektoro : (ĉef)inspektisto {9}
inspiri : igi iun alian pensi pri io, plani ion, fari ion, senti ion,... {9}
instali : meti ion ien kaj fari ĉion, por ke ĝi bone funkciu {8}
instanco : aŭtoritato (ŝtata, urba,...) kun juĝa aŭ decida povo (persono aŭ organizaĵo) {9}
instigi : diri: "jes! faru tion!" {8}
instinkto : tio, pro kio oni povas fari aferojn sen lerno {7}
instrui : * lernigi; transdoni sciojn {*5}
instrukcio : preciza indiko (ordono), kiel fari certan laboron; instrukcii: doni instrukcio(j)n {X}
instrumento : fabrikita objekto speciale farita por certa uzo {8}
insulo : * peco da tero, ĉirkaŭ kiu ĉiuflanke estas akvo {*6}
insulti : ofendi per malĝentilaj vortoj, per krudaj esprimoj {8}
-int- : * [fininta, post la ago] (manĝinta homo: kun manĝaĵo en sia stomako; falinta pluvo: akvo sur tero); (manĝinte (=post la manĝado), li lavis la telerojn); (ĝenerale, -into = -inta homo) {*0}
intelekto : kapablo pensi, imagi kaj rimarki rilatojn inter aferoj {8}
inteligenta : kiu facile komprenas kaj vigle pensas {8}
intenci : * voli fari ion iam; voli fari ion kun iu celo; laŭvole fari ion {*5}
inter : * [a bc: b estas inter a kaj c]; [ash3djlmtuvp: cifero inter literoj]; (rilatoj inter A kaj B: rilatoj de A al B kaj de B al A) {*1}
interalie : inter aliaj aferoj (inter/ali/e) [ekzemplo] {X}
interesi : * veki scivolon (ĉu en la afero estas ia utilo, profito, kono aŭ scio (por iu)); interesiĝi: esti scivola (ĉu la afero povas prezenti iel utilon,...); interesa: kio eble povas prezenti ian utilon, profiton, konon aŭ scion (por iu); scivolo-veka {*3}
intereso : * eblo aŭ deziro akiri utilon, profiton aŭ konon el io; graveco (por iu) {*3}
interna : * estanta en io; ne ekstera {*4}
internacia : kiam temas pri rilatoj inter anoj de diversaj popoloj; kiam temas pri rilatoj inter ŝtatoj (inter/naci/a) {X}
interpelacii : fari publikan demandon al ministro en parlamento {9}
interpreti : doni signifon al io; klarigi al nekomprenantoj; buŝe traduki {9}
interrompi : provizore ĉesigi; diri ion, dum iu alia estas parolanta (inter/romp/i) {X}
intertempe : dum la tempo, kiu pasis inter la priparolataj okazaĵoj, aŭ inter la priparolata okazaĵo kaj nun (inter/temp/e) {X}
interveni : diri ion dum diskuto (inter aliaj homoj); (sen peto) agi anstataŭ iu alia (ĉar tiu ne kapablas, por preventi akcidenton,...) (inter/ven/i) {X}
intervjui : pridemandi iun (por gazeto, radio, televido,...) pri ties spertoj, opinioj... {X}
intesto : parto de la nutrokanalo post la stomako, kie la pli granda parto de digestado okazas {9}
intima : tute persona, ne publika; en rilato tre amikeca, senĝena, konfida {9}
inundi : subakvigi (kiam akvo de rivero aŭ maro akcidente kovras teron) {9}
invalido : iu, kiu ne povas bone uzi siajn krurojn, brakojn, aŭ alian korpoparton kaj tial ne povas (plene) labori {9}
inventi : elpensi ion novan {9}
inversa : turnita (dekstro, kie estis maldekstro; supro, kie estis malsupro; nigro, kie estis blanko kaj blanko, kie estis nigro; ne de A al B, sed de B al A;...) {X}
inviti : * peti iun veni ien (se li aŭ ŝi volas veni tien); peti iun fari ion (se li aŭ ŝi volas fari tion); peti sen devigo {*5}
io : * nedifinita (aŭ ne menciata) afero {*1}
iom : * nedifinita (aŭ ne menciata) kvanto; (ofte:) malgranda kvanto {*1}
iri : * movi sin de loko al loko per piedoj, flugiloj, naĝiloj; funkcii per movo {*2}
irk. : internacia respondkupono (de la poŝto) {X}
ironio : diri ion kontraŭan al tio, kion oni volas esprimi, por ridigo aŭ alia efekto {9}
-is : * [ago/stato: antaŭ nun] [verbo] (mi ĵus vidis birdon; hieraŭ mi estis en la urbo; antaŭ kvar jaroj li forveturis;...) {*0}
-ismo : * [pens-aro; malsano] (imperiismo, oportunismo, alkoholismo,...) {*0}
-isto : * [profesiulo; scienculo; sportulo; ism-ano; ism-ulo]; iu, kiu ofte, daŭre aŭ speciale okupiĝas pri io (vendanto vendas ion, vendisto vendas aferojn profesie; biciklanto biciklas, biciklisto biciklas sporte aŭ profesie) (ankaŭ: imperiisto, oportunisto, alkoholisto) {*0}
-it- : * [finita, post la ago] (trinkita akvo: akvo en stomako; lavita vesto: pura); (fotografite (=post la fotografado), li estis scivola pri la rezulto); (ĝenerale, -ito = -ita homo) {*0}
iu : * nedifinita (aŭ ne menciata) individuo aŭ ekzemplero; unu el multaj {*1}
izoli : tute apartigi de la ĉirkaŭaĵo; malebligi kontakton aŭ komunikadon kun aliaj {9}
-j : * du aŭ pli [>=2] (altaj arboj; tiuj arboj estas altaj; mi vidas tiujn altajn arbojn; knaboj; stratoj; musoj; problemoj;...) {*0}
ja : * [oni scias]; "ne ne"; (li ja diris tion: oni scias, ke li diris tion (eĉ se iuj diras, ke li ne diris tion)) {*1}
jako : * ekstera vesto, fermebla je la antaŭa flanko, kun manikoj, kovranta la supran parton de la korpo (de la ŝultroj ĝis la koksoj) {*6}
jam : * (ne poste, sed jam nun; ne tiam, sed jam pli frue) {*1}
januaro : * unua monato de la jaro, inter decembro kaj februaro (01) {*5}
jaro : * 365 aŭ 366 tagoj, sunciklo {*2}
je : * (je la tria horo; je mia surprizo; teni iun je brako,...) {*1}
jen : * [montro] (jen li: vidu, tie li estas) {*1}
jes : * [konfirmo] (Ĉu vi venos? Jes, mi venos.) {*1}
ju ... des : [proporcie] (ju pli multaj estas la manĝantoj, des malpli grandaj estas la porcioj; ju pli da homoj, des pli da plezuro; ju pli da infanoj, des pli da zorgoj) {8}
jubileo : (festo pro) dat-reveno (kun bela nombro da jaroj); jubilei: havi, festi jubileon {9}
jugo : ligna peco sur la kolo de besto por ligi jungaĵon; ligna peco portata sur ŝultroj de homo por porti objektojn (je ŝnuro pendantajn de ĝiaj ekstremaĵoj); jugi: jungi per jugo {9}
juĝi : * diri aŭ decidi, ĉu iu estas kulpa aŭ ne; diri aŭ decidi, ĉu iu/io estas bona aŭ ne {*5}
juki : doni impreson al la haŭto, kvazaŭ multaj piketoj, pro kio oni sentas bezonon sin grati {9}
julio : * monato de la jaro inter junio kaj aŭgusto (07) {*5}
juna : * de malgranda aĝo {*1}
jungi : ligi tirbeston (aŭ traktoron) al ĉaro aŭ laborilo {9}
junio : * monato de la jaro inter majo kaj julio (06) {*5}
jupo : vesto, kiu (parte) kovras ambaŭ krurojn kune (de la talio ĝis la piedoj aŭ ĝis la genuoj aŭ malpli longa) {7}
juro : leĝaro; ĉiuj devigaj reguloj kune {8}
justa : * faranta egale bone al ĉiuj homoj {*4}
juvelo : ornamaĵo el multekosta materialo (oro, arĝento, valora ŝtono,...) {8}
ĵaluza : sentanta doloran timon, perdi ion aŭ iun (kaj pro tio ne ŝatanta, ke iu alia interesiĝas pri tio aŭ tiu) {8}
ĵaŭdo : * tago de la semajno inter merkredo kaj vendredo {*5}
ĵeti : * per forto tra aero meti malproksimen {*3}
ĵuri : alvoki iun aŭ ion sanktan kiel atestanton pri la vereco de io; promesi ion tiel {8}
ĵurnalo : ĉiutaga gazeto; ĉiutaga (aŭ pli ofta) raporto pri novaĵoj; konto-folio aŭ -libro pri ĉiutagaj en- kaj elspezoj {8}
ĵus : * antaŭ mallonga tempo {*1}
k.a. : kaj aliaj {X}
k.s. : kaj similaj; kaj simile {X}
k.t.p. : kaj tiel plu (diru: ko to po) [la ceteron mi ne bezonas mencii] {X}
kabano : simpla (ofte ligna) dometo {9}
kabineto : ĉambro por iu intelekta laboro; ĉambro por ekspozicii ion; (oficejo de ministro aŭ) ministraro {8}
kablo : metala ŝnur(eg)o; longa fasko da dratoj (aŭ alia ŝnureca aŭ tubeca objekto) por transporti elektron aŭ signalojn {X}
kaĉo : ne tre densa manĝaĵo el faruno kaj lakto aŭ akvo (kun aŭ sen aldonaĵoj); manĝaĵo el dispremitaj fruktoj aŭ legomoj (ofte longe kuiritaj); ne sukcesinta aŭ malbone preparita manĝaĵo {9}
kadro : kvarangulo ĉirkaŭ io; io ĉirkaŭanta; kadri: ĉirkaŭigi per kadro {7}
kaduka : malfortikiĝinta (pro aĝo aŭ foruziĝo); baldaŭ disfalonta; baldaŭ mortonta {9}
kafo : * bruna aŭ nigra trinkaĵo, farita el muelitaj semoj de la kafarbo (Coffea) {*5}
kaĝo : kvazaŭ skatolo el metalfadenoj, tigoj, stangoj metalaj aŭ lignaj,... (ekzemple kiel loĝejo aŭ tenejo por bestoj aŭ birdoj) {9}
kahelo : (rektangula) plato el bakita argilo {9}
kaj : * [a kaj b: a&b, a+b] {*1}
kajo : per muro (en akvo) fortigita strato apud rivero aŭ kanalo, por povi en- kaj eliri ŝipojn; simila afero apud fervojo por povi en- kaj eliri trajnojn (vagonarojn) {8}
kajero : * kelkaj kunligitaj falditaj folioj da papero (aparta (skribkajero,...) aŭ kiel parto de libro) {*6}
kajuto : ĉambreto sur ŝipo aŭ en aviadilo {9}
kakao : (pulvorigitaj) semoj de kakao-arbo (Theobroma); trinkaĵo el tio {9}
kakto : karneca planto kun pikiloj (Cactaceae) {9}
kalo : malmoliĝinta haŭto {9}
kalcio : elemento (Ca) (en kalko, kreto,...) {X}
kaldrono : granda metala poto por kuiri aŭ boligi akvon {9}
kalendaro : folio aŭ libreto kun mencio de tagoj, semajnoj kaj monatoj de unu jaro aŭ de pluraj jaroj (kun aŭ sen mencio pri okazaĵoj) {8}
kalko : kalcia oksido (CaO), uzata ekzemple por blankigi murojn; kalki: blankigi per kalko; surmeti kalkon {X}
kalkano : la malantaŭa parto de homa piedo {8}
kalkanumo : la parto de ŝuo ĉirkaŭ la kalkano (kalkan/um/o) {9}
kalkuli : * labori kun nombroj: 7+5=12 8x7=56 312/3=104 {*4}
kalsono : subvesta pantalon(et)o {8}
kalumnii : misfamigi; malutili al ies honoro, rakontante mensogojn pri ties karaktero, fidindeco,... {9}
kamarado : amiko, kun kiu oni faras multajn aferojn kune {7}
kamelo : remaĉanta mamulo kun unu aŭ du ĝiboj sur la dorso (unu ĝibo: dromedaro, du ĝiboj: baktria kamelo) (Camelus) {9}
kameno : * loko en ĉambro, kie povas esti fajro sen danĝero {*6}
kamero : ĉambr(et)o sen fenestroj; parto de aparato, en kiun lumo ne povas penetri; aparato por foti aŭ filmi {X}
kamiono : ŝarĝ-aŭtomobilo {8}
kampo : * tereno sen arbaro; (ĉirkaŭlimita) tero por kreskigo de plantoj; limoj, inter kiuj iu agas aŭ inter kiuj efikas ago (kampo de esplorado; magneta kampo; kampo de influo) {*2}
kano : alta herbo kun fortikaj kavaj tigoj (ŝalmoj), ofte kreskanta ĉe akvo (Arundo, Phragmites,...); ĝia tigo, uzata kiel bastono; suker-kano: simila planto (Saccharum), el kiu oni prenas sukeron {X}
kanalo : de homoj fosita kvazaŭ-rivero; tubaro tra kiu io iras; la vojo, laŭ kiu iras komunikado-signaloj {9}
kandelo : lumilo el sebo (besta graso), stearino aŭ vakso ĉirkaŭ meĉo (bruligebla ŝnuro) {8}
kandidato : iu, kiu anoncis, ke li volus esti elektita aŭ konsiderata por certa funkcio aŭ posteno; kandidati: esti kandidato; kandidatigi: proponi kiel kandidaton {9}
kanguruo : planto-manĝanta mamulo (poŝ-besto aŭ marsupiulo) en Aŭstralio, kun grandaj fortaj malantaŭaj kruroj, kiu movas sin saltante - ĝiaj idoj kreskas en haŭto-poŝo de la ino, en kiu troviĝas la cicoj (Macropus, Dendrolagus,...) {X}
kankro : dekpieda besto vivanta en akvo (Astacus,...) {9}
kanono : pafilego {X}
kanti : * muzike paroli {*3}
kanzono : kanto el egalaj partoj (strofoj) kun refreno (rekantaĵo), ofte ŝerca {8}
kapo : * supra parto de homo; antaŭa parto de besto (kun cerbo, buŝo, okuloj, oreloj) {*2}
kapabla : * povanta bone fari ion; povanta bone fari multajn aferojn {*5}
kapitalo : tuto de mono, provizaĵoj kaj iloj de unu persono aŭ de unu (komerca aŭ produkta) societo {8}
kapitano : ŝipestro; (armeo:) oficiro super leŭtenanto, sub majoro, kompaniestro {X}
kapro : * kvarpieda besto kun kornoj kaj barbo (Capra,...) {*6}
kaprica : subita, neantaŭvidebla, sen motiva volo {8}
kapti : * ekpreni, tiel, ke la kaptaĵo aŭ kaptito ne plu povas foriri {*4}
kapuĉo : parto de mantelo, kiu kovras la kapon; ŝtofa aŭ leda tegmento de veturilo {X}
kara : * amika, amata {*4}
karafo : larĝa botelo; vitra kruĉo {9}
karaktero : ne-korpaj ecoj, kiuj estas malsamaj ĉe diversaj homoj; la ecoj de io {7}
karbo : * nigra aŭ bruna aĵo, plejparte karbono (C), bruligata por hejti {*6}
kardo : pikilhava planto (Carduus, Cirsium,...) {X}
karesi : delikate tuŝi {8}
karno : molaj partoj de besto aŭ homo (ne haŭto, ne ostoj); frukt-karno: interno de frukto (ne ŝelo, ne semoj) {9}
karnavalo : festo, dum kiu oni amuziĝas amase {9}
karoto : manĝebla radiko (ruĝa, flava) (Daucus carota) {7}
karpo : granda fiŝo kun "barbo" (Cyprinus carpio) {9}
karto : * foli(et)o el dika papero aŭ kartono {*5}
kartono : dika kaj firma papero {9}
kaso : monkesto; monrimedoj, monhavo {8}
kasedo : = kaseto (kun son- aŭ bild-bendo) {X}
kaserolo : kuirpoto kun tenilo {7}
kaseto : kesteto aŭ ŝranketo precize adaptita al objekto(j) entenota(j) (instrumento, juveloj, manĝiloj, filmbendo, sonbendo,...) {X}
kaskedo : ĉapo kun antaŭa elstaraĵo {9}
kastelo : fortikigita loĝloko, domego {8}
kaŝi : * meti ion ien, tiel, ke oni ne vidas ĝin; ne priparoli; ne sciigi; teni sekrete {*4}
kaŝtano : frukto simila al nukso, po tri en pikilhava "frukto" de kaŝtan-arbo (Castanea); (ankaŭ, ne akurate: (simila) frukto de ĉevalkaŝtano (Aesculus)) {9}
kato : * kvarpieda besto ĉe homoj (Felis domesticus) (miaŭas: "mi-aŭ") {*4}
katalogo : tabelo de objektoj ekspoziciataj aŭ vendataj {9}
kataro : elfluo el nazo (pro malsano); "malvarmumo" {7}
katastrofo : subita, tre malfeliĉiga okazaĵo {X}
kategorio : grupo da iel samspecaj objektoj, homoj, ideoj,..., laŭ iu ordigo {9}
kateno : fortika ĉeno por ligi malliberulon; kateni: ligi per kateno(j) {8}
kaŭĉuko : elasta materialo farita el suko de arbo (Hevea, Ficus,..) {7}
kaŭzo : * tio, pro kio io okazas necese; kaŭzi: necese okazigi {*4}
kavo : malplenaĵo; pli-malpli profunda truaĵo en tero {7}
kaverno : granda kavo subtera {9}
kazo : (gramatiko:) formo de substantivo,... laŭ ĝia rolo en frazo (en Esperanto nur distingo inter "sen -n" kaj "kun -n"); aparte priparolata aŭ komparata okazaĵo aŭ situacio; (juro, scienco:) difinita speciale studinda okazaĵo {9}
ke : * (li diris, ke li faris; estas bone, ke li faros) {*1}
kejlo : trianguleca aŭ konusa peco da ligno,... por teni fendon malferma, ŝtopi truon, aŭ por fiksi ion; kejli: meti kejlon; fiksi per kejlo {9}
kelo : * subtera parto (ĉambro, provizejo) de domo {*6}
kelka : * iom da, malmulte da; kelkaj: 2, 3, 4 {*2}
kelnero : servisto, kiu alportas manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn {7}
kemio : = ĥemio {X}
kerno : tio firma, kio estas en la mezo de io {9}
kesto : * ujo (ofte rektangula) el ligno aŭ metalo {*6}
kia : * [kvalito? -a?]; kiuspeca? - (..., kia...: [<=> samspeca]) {*1}
kial : * [kaŭzo? bazo? motivo?] {*1}
kiam : * [tempo? cirkonstanco?] - (..., kiam...: [<=> samtempe]) {*1}
kie : * [loko?] - (..., kie...: [<=> samloke]) {*1}
kiel : * [maniero? grado?; simileco; ekzemplo; funkcio] - (..., kiel...: [<=> sammaniere; samfunkcie; samgrade; simile]) {*1}
kies : * [posedanto?]; de kiu(j)?; apartenanta al kiu(j)? - (..., kies...: [<=> aparteno] {*1}
kilogramo : * 1000 gramoj [mezuro por pezo] {*6}
kilometro : 1000 metroj [mezuro por longo] {8}
kino : domo, kie oni montras filmojn {8}
kio : * [-o?] - (..., kio...: [<=> la sama afero]) {*1}
kiom : * [kvanto?] - (..., kiom...: [<=> samkvante]) {*1}
kioma : [vicnombro?] ("kioma fojo?" - "la tria fojo"; "kioma horo?" - "la dekdua") (kiom/a) {9}
kirli : movi likvon tiel, ke ĝi rapide turniĝas {X}
kirurgo : kuracisto, kiu specialiĝas pri farado de operacioj {9}
kirurgio : la arto kuraci per operacioj (per tranĉado) {9}
kisi : * tuŝi iun per la lipoj por esprimi amon aŭ respekton {*6}
kitelo : vasta (labor)vesto el nedelikata ŝtofo (de la ŝultroj ĝis la genuoj) {8}
kiu : * [individuo? homo? ekzemplero?; elekto] - (..., kiu...: [<=> la sama individuo, ekzemplero aŭ elektaĵo]) {*1}
klara : * facile videbla, komprenebla; sen enmiksaĵoj (akvo, vino); sennuba (ĉielo) {*2}
klaso : * aro da lernantoj kune lernantaj la samajn aferojn (=lerneja klaso); aro da homoj kun similaj sociaj kondiĉoj aŭ kun similaj interesoj kaj kutimoj (=socia klaso); aro da homoj, bestoj, plantoj aŭ aĵoj, similaj laŭ iu(j) eco(j) (laŭ iu ordigo); klasi: aranĝi laŭ klasoj aŭ laŭ alia ordo {*5}
klasika : (literaturo, arto:) verko malnova, sed ankoraŭ leginda, koninda; (farmaniero:) ne laŭ plej moderna maniero, sed laŭ malpli nova maniero bone elprovita {9}
klavo : plateto aŭ butono kun risorto, kiun oni premas por funkciigi muzikinstrumenton (pianon,...), skribmaŝinon, aŭ alian aparaton {X}
klavaro : la kompleto de klavoj de unu muzikinstrumento, de unu skribmaŝino,... (klav/ar/o) {X}
klera : kiu ne nur scias multe, sed povas bone prijuĝi aferojn pro siaj scioj {7}
kliento : iu, kiu kutime por certaj servoj venas al la sama profesiulo (kliento de advokato, kuracisto); iu, kiu kutime certajn aferojn aĉetas de la sama vendisto (kliento de vendejo); servato; aĉetanto {8}
klimato : la meza vetero en iu loko dum multaj jaroj {9}
klini : * meti ion tiel, ke unu fino estu malpli alta ol alia fino; levi unu flankon kaj mallevi la alian flankon; fleksi; oblikvigi {*5}
klingo : tranĉa, akra rando; tiu parto de tranĉilo, glavo, falĉilo,..., kiu tranĉas {7}
kliniko : specialiĝinta malsanulejo, kuracejo {9}
klopodi : fari ĉion por sukcesigi ion; maltrankvile zorgi pri io {9}
klubo : malgranda societo {9}
knabo : * juna viro {*3}
knedi : ŝanĝi formon de pasteca substanco per ripeta premado {8}
koko : * (kort)birdo (Gallus) (virkoko kokerikas: "ko-keri-ko", kokino klukas) (homoj manĝas la ovojn de kokinoj) {*5}
koketa : kiu agas kaj vestas sin por esti alloga (por iu aliseksa) {9}
kokoso : hara frukto kun ligneca ŝelo, peza kaj granda, pli malpli globforma, en kiu estas blanka karno kaj kavaĵo kun dolĉa suko (el la haroj oni faras matojn, el la karno prenas oleon,...) de kokoso-palmo (Cocos nucifera) {9}
kokso : parto de la korpo, kie estas la supra artiko de la femuro {X}
kolo : * parto de korpo, inter la kapo kaj la resto de la korpo {*4}
kolbaso : manĝaĵo konsistanta el muelita viando (kun aldonaĵoj), enŝovita en besta intesto {X}
kolego : ĉiu, kiu havas la saman oficon aŭ profesion, lernas en la sama lernejo,... {X}
kolegio : en iuj landoj: mezlernejo aŭ parto de altlernejo; eklezia instanco {9}
kolekto : * multaj samaj aŭ similaj aĵoj kune metitaj; kolekti: kunigi en kolekton; kunvenigi; kolektiĝi: kuniĝi; kunveni {*4}
kolektiva : (laboro aŭ posedaĵo) de pluraj homoj kune; (agado aŭ sperto) ne de individua grupano, sed de la grupo {9}
koleri : * emociiĝi pro malkontento; emocie vidigi kaj aŭdigi sian fortan malkontenton {*4}
kolizii : interfrapiĝi {9}
kolombo : birdo kun gorĝo-poŝo, el kiu ĝi nutras siajn idojn; (kolombo rukulas: "ru-ku ru-ku") (Columba) {9}
kolono : vertikala cilindro el ligno, ŝtono,... subtenanta aŭ ornamanta konstruaĵon {8}
kolonelo : oficiro en armeo, sub generalo; regimentestro {9}
koloro : * [ruĝa, blua, verda, flava,...] {*3}
kolumo : parto de vesto ĉirkaŭ kolo (kol/um/o) {8}
kolumno : vertikala dividaĵo en gazeto,... {9}
komo : la skribsigno "," {8}
komandi : havi (militan) ordonpovon; tiel ordoni {8}
kombi : * ordigi hararon per ilo kun multaj maldikaj dentoj (kombilo) {*6}
kombini : kunmeti plurajn apartajn aferojn por iu celo; fari ligon inter pluraj ideoj {9}
komedio : ridiga, amuza teatraĵo {9}
komenci : * fari la unuan parton; ekfari {*2}
komenti : diri aŭ skribi sian opinion pri tio, kion iu diris, skribis aŭ faris {X}
komerci : * aĉeti kaj vendi {*4}
komforta : * ne laciga; agrabla; tiel, ke oni sentas sin bone tie {*6}
komika : amuza, ridiga {8}
komisaro : speciala komisiito; (loka) policestro {9}
komisii : transdoni laboron, taskon al iu alia {8}
komisiono : ar(et)o da homoj, komisiita esplori demandon aŭ plenumi taskon (kiu nur post fino de la esploro aŭ laboro raportas al la komisiinto(j)) {8}
komitato : grupo da personoj, elektitaj por fari certajn organizajn taskojn; gvidantaro de asocio {7}
kompakta : densa kaj forte kunigita; tiel ke ĉio kune okupas malmulte da spaco kaj ne facile disiĝas {X}
kompanio : komerca aŭ industria societo; ties entrepreno; akompanado; akompanantaro; armea grupo el pluraj plotonoj, dividaĵo de bataliono {9}
kompari : * rigardi du aŭ plurajn aferojn por vidi la diferencojn {*6}
kompati : * kunsenti malfeliĉon, kiam iu alia estas malfeliĉa {*5}
kompensi : doni ion por anstataŭi perdon; doni aŭ okazigi ion plezuran, ĉar okazis malplezuraĵoj; pagi (ankaŭ ne per mono) pro ies penoj {9}
kompetenta : povanta bone fari sian laboron, havante la necesajn sciojn, konojn kaj spertojn {9}
komplemento : (gramatiko:) ĉio en propozicio, krom subjekto kaj predikato {9}
kompleta : ĉiuparta; ne mankas parto {8}
komplezi : fari ion por plaĉi al iu {8}
kompliki : (plie) malfaciligi, per aldono de pliaj elementoj al iu (jam malfacila) afero; malsimpligi {9}
komplimento : malgranda laŭdo (pro ĝentileco) direktata al la laŭdato; komplimenti: diri aŭ skribi al iu: "vi bone faris", "vi bele aspektas",... {X}
komponi : harmonie kunmeti (muzikon,...); kunmeti el diversaj materialoj aŭ (ĥemiaj) elementoj {9}
komposti : prepari tekston literon post litero por povi presi ĝin {X}
kompreni : * havi ĝustan ideon pri la signifo {*2}
kompromiti : endanĝerigi ies honoron {9}
komputi : nombri kvanto-unuojn laŭ mezurado dum fluo (kaj kalkuli prezon) (akvo-, gas-, benzin-komputilo); kalkuli laŭ instrukcioj kaj kriterioj ne nur matematikaj (ekzemple: ankaŭ laŭ tarifoj kaj kontrakt-kondiĉoj) (komputi salajron, kostojn); per elektronika aparato (komputilo) plenumi taskojn laŭ ((parte) antaŭe fiksitaj, programitaj) matematikaj kaj ne-matematikaj instrukcioj kaj kriterioj {X}
komuna : * de kelkaj homoj (aŭ bestoj aŭ aĵoj) kune {*4}
komuniki : sciigi; konigi; transdoni (mesaĝon, fajron, malsanon) {7}
komunumo : grupo da homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj, sentantaj sin kunaj; administra distrikto (ofte kun unu urbo aŭ kun kelkaj vilaĝoj) (komun/um/o) {9}
koni : * scii, ke oni jam vidis, aŭdis aŭ legis ion; scii, ke oni jam vidis aŭ renkontis iun; memori la signifon aŭ enhavon de io {*2}
koncentri : direkti al centra punkto (sian atenton, siajn penojn,...); (fiziko:) plidensigi solvaĵon {9}
koncepto : ĝenerala abstrakta ideo; koncepti: formi (al si) koncepton; ekhavi komencan ideon pri io {9}
koncerni : speciale rilati al; havi gravecon por {7}
koncerto : muzika prezento; koncerti: muziki antaŭ publiko {8}
kondamni : juĝe deklari, ke iu estas kulpa, kaj difini la punon {8}
kondiĉo : * io, kio devas esti farita antaŭ ol io alia povas esti farata; cirkonstanco influanta al agado; kondiĉi: prezenti kondiĉon; postuli (en kontrakto) {*6}
konduki : * montri vojon kunirante; kunirigi; veturigi {*4}
konduti : * agi laŭ iu maniero; esti amika aŭ ne; helpi homojn aŭ ne;... {*6}
konekti : kunigi tiel, ke elektro povas traflui (tiel, ke ekestas cirkvito) {X}
konferenco : renkontiĝo de (invititaj) fakuloj kaj spertuloj por interkonsiliĝi pri grava demando aŭ afero {8}
konfesi : * diri, ke oni faris ion malbonan, kiam iu demandas pri tio {*6}
konfidi : esti certa pri la honesteco, kompetenteco, valoro de iu/io; transdoni taskon al iu, estante certa, ke tiu bone plenumos ĝin {8}
konfidenco : informo, kiu restu sekreta {9}
konfirmi : (plie) certigi, ke io estas vera; ankaŭ diri, ke estas tiel {8}
konfiti : prepari fruktojn en densa sukersiropo; sukerigi {8}
konfuzi : malordigi; malcertigi; malebligi distingadon; pensi, ke A estas B kaj ke B estas A {8}
kongreso : granda kunveno por iu celo aŭ de iu asocio; kongresi: kunveni en kongreso; partopreni en kongreso {7}
konjekti : eldiri ion, nur sur bazo de supozoj {8}
konko : kalka tegaĵo de molusko {X}
konkludi : per rezono konstati sekvon el faktoj aŭ argumentoj {8}
konkordo : kora (emocia, morala) akordo inter pluraj homoj; sameco de sentoj, opinioj,...; konkordi: esti en konkordo {9}
konkreta : malabstrakta; tio, kio estas sensebla (tuŝebla, aŭdebla, videbla, flarebla, gustumebla...), ne nur estanta en pensoj {X}
konkuri : provi ekhavi pli bonan rezulton ol alia {8}
konkurso : provo eltrovi, kiu estas plej kapabla aŭ plej lerta (sporto, poezio,...); konkursi: partopreni en konkurso {9}
konscii : * scii mem pri siaj pensoj kaj agoj; bone scii, kia estas la situacio kaj kio estas la sekvoj de agoj {*6}
konscienco : konscio pri bono kaj malbono, pri tio, kion oni devas fari kaj tio, kion oni devus ne fari {8}
konsekvenco : tio, kio neeviteble sekvas al io {9}
konsenti : * diri: "jes, tiel estas" aŭ "jes, tiel okazu"; havi la samajn pensojn aŭ la saman preferon {*4}
konservi : * teni ion tiel, ke ĝi ankaŭ poste estu, kiel ĝi nun estas, ke ĝi ne malboniĝu, ke ĝi ne difektiĝu, ke ĝi ne perdiĝu {*5}
konsideri : en pensoj esplori ĉiujn flankojn de; atenti {7}
konsili : * diri: "pli bone faru tiel..." {*3}
konsisti : * esti kunmetita (el kiuj partoj, eroj, kiu materialo) {*6}
konsoli : (provi) malpliigi la malĝojon de iu {7}
konsonanto : parolsono, kiu ne mem povas formi silabon; litero, kiu indikas tian sonon [b c ĉ d f g ĝ...] {X}
konstanta : * neŝanĝiĝanta; daŭre sama {*6}
konstati : rimarki, ke io estas fakto {7}
konsterni : (subite) mirigi iun, tiel, ke tiu (preskaŭ) ne plu povas paroli aŭ agi {X}
konstitucio : baza leĝo de demokratia ŝtato {9}
konstrui : * kunmeti el diversaj materialoj, ekzemple domon, ponton,... {*3}
konsulo : persono, kiu en iu urbo aŭ regiono en alia lando protektas la interesojn de siaj samlandanoj; persono, kiu en iu lando, regiono aŭ urbo servas al siaj samasocianoj {9}
konsulti : demandi (fakulon) aŭ rigardi (fakan libron) por ekscii ion pri io {X}
konsumi : iom post iom tute detrui, neniigi; iom post iom foruzi (por nutri sin aŭ por alia celo) {9}
konto : skriba kalkulo pri ŝuldoj kaj havoj de aparta persono aŭ pri aparta kosto-speco (en banko, vendejo,...) {X}
kontakto : kiam du objektoj tuŝas unu la alian; kiam du personoj havas interrilaton; kontakti: havi kontakton; kontaktilo: aparato por fari elektran cirkviton per kontakto inter metalpecoj {X}
kontanta : tuja (pago) per monbiletoj kaj moneroj {9}
kontenta : * pensanta, ke ĉio estas bona, ke ĉio okazis bone, ke oni havas ĉion, kion oni bezonas {*4}
kontesti : en diskuto malakcepti aserton; esprimi sin kontraŭ iu opinio aŭ situacio {9}
kontinento : dividaĵo de Tero, disigita per oceano de alia kontinento [Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio, Eŭropo] {X}
kontrakti : fari oficialan (skriban) interkonsenton, kiu devigas ambaŭ kontraktantojn {8}
kontrasto : klare rimarkebla malsameco (kiam oni vidas tion apud ĉi tio); kontrasti: klare distingiĝi de alia objekto {X}
kontraŭ : * [---> <---]; [kun mala (inversa) direktiĝo, opinio, volo, intenco, celo]; ne por (propono); ne laŭ (regulo); [kun la antaŭo (fronto, vizaĝo, fasado) direktita al la antaŭo de la alia] (sidi kontraŭ iu ĉe la sama tablo; la kontraŭa flanko de la strato; kontraŭaj paĝoj de libro); [inversa direkto] (naĝi kontraŭ la fluo); [(provo pri) ĉesigo, haltigo, malebligo] (kuracilo kontraŭ malsano; digo kontraŭ inundo; batali kontraŭ atakanto); [movo, kiun io ĉesigas] (akcidente veturi kontraŭ arbon; ĵeti pilkon kontraŭ muron); [interŝanĝo] (ŝanĝi dolarojn kontraŭ eŭroj; manĝi kontraŭ pago); kontraŭi: esti kontraŭ, agi kontraŭ {*1}
kontribui : fari sian parton de komuna laboro; pagi sian parton de la kostoj de io komune utila {X}
kontroli : esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti {8}
konuso : objekto havanta je unu ekstremo cirklan surfacon kaj je la alia ekstremo pinton {X}
konvalo : florplanto kun ledecaj folioj kaj pluraj bonodoraj floretoj je unu flanko de tigo (Convallaria) {9}
konvena : * tio, kio ĝenerale plaĉas al aliaj homoj en certa situacio {*6}
konversacii : (agrable) interparoli (ne por diskuti, ne por veni al konkludo) {9}
konvinki : per pruvoj kaj argumentoj akceptigi ideon {8}
kopio : dua (identa) ekzemplero de io; kopii: fari kopion {8}
koro : * parto de korpo, kiu movas sangon; figure: fonto de sentoj {*2}
korbo : * ujo (portebla) el plektitaj branĉoj, tigoj, rubandoj, metalfadenoj {*5}
kordo : fadeno el bestaj intestoj aŭ alia materialo (sur muzikinstrumento), kiun oni vibrigas por sonigi ĝin {8}
korekti : ĝustigi; forigi erarojn {9}
korespondi : * pri homoj: interŝanĝi leterojn; pri veturiloj: veturi je tiaj tempoj, ke eblas interŝanĝo (de trajno al trajno, de buso al tramo,...); esti en regula rilato {*6}
koridoro : parto de domo, per kiu oni atingas plurajn ĉambrojn; irejo inter ĉambr(et)oj; indikita, dislimita irejo, veturejo (koridoro por ŝarĝaŭtoj, aerkoridoro por aviadiloj,...) {9}
korko : materialo el la ŝelo de korko-kverko (Quercus suber); ŝtopilo, el tiu materialo, por botelo {8}
korno : * pinta elstaraĵo sur la kapo de iuj bestoj; muzikilo farita el tio; simila muzikilo {*6}
korniko : griza korvo (Corvus corone cornix) aŭ nigra korvo (Corvus corone corone) {9}
korpo : * la materia, fizika parto de homo aŭ besto (kun la kapo aŭ sen la kapo); la ĉefa parto de aĵo; tuta aĵo; (fiziko:) ĉia kunaĵo materia, kiu havas proprajn dimensiojn, pezon,... {*4}
korto : * terpeco inter aŭ apud domoj; ne-kampa parto de bieno, biendom(ar)o; (kortego: domo de reĝo, kun funkciuloj) {*3}
kortumo : juĝejo, juĝistaro, tribunalo (kort/um/o) {X}
korupti : per mono, donacoj, promesoj,... akiri ies favoron; subaĉeti {X}
korvo : nigra aŭ griza-nigra birdo (grakas: "grak!") (Corvus) {9}
kosmo : ĉio ekster Tero {9}
kosti : * kiom da mono necesas por aĉeti ion; kiom da penoj necesas por atingi ion {*3}
kostumo : vesto-kompleto speciala por iu grupo, ofico aŭ okazo; kompleto de vestoj kune akordiĝantaj (jaketo - veŝto - pantalono; jaketo - bluzo - jupo;...) {9}
koto : miksaĵo el tero kaj akvo {8}
kotizo : mono, kiun oni (regule) pagas al klubo aŭ asocio por esti membro; pago por partopreni en io; kotizi: pagi kotizon {X}
kotono : la haroj kiuj kovras la semojn de koton-arbusto (Gossypium), el kiuj oni teksas ŝtofon {7}
koverto : * rektangula saketo el papero, en kiun oni metas leteron por povi sendi ĝin {*5}
kovri : * igi nevidebla, surmetante ion {*4}
kraĉi : rapide elĵeti salivon el la buŝo {9}
krado : aro da lignaj aŭ feraj stangoj aŭ tuboj, fortike interligitaj (kiel barilo; por surmeti ion; kiel firmaĵo por fiksi diversajn partojn;...) {8}
krajono : * skribilo el ligno kun kerno el grafito (=karbono (C)) (nigra) aŭ el kolora substanco {*5}
krampo : fiksilo en formo de "["; skribsigno "(" (ronda krampo), "[" (rekta krampo), "{" (kurba aŭ onda krampo) aŭ "<" (pinta krampo); krampi: fiksi per krampo {X}
krano : aparato je fino de tubo, kun turnebla fermilo, por laŭ elekto ellasi aŭ ne ellasi akvon aŭ alian likvon aŭ gason {8}
kranio : la ostoj de la kapo, ŝirmantaj la cerbon {9}
kravato : * mallarĝa tuko, kiun iuj (viroj) ligas ĉirkaŭ la kolon {*6}
krei : * fari ion el nenio; fari ion, kio antaŭe ne ekzistis {*5}
kredi : * pensi, ke io estas vera, ne havante pruvon {*2}
kredito : en la konto ĉe komercisto aŭ banko: ŝuldo (pagota mono) por la komercisto aŭ banko; (se kliento havas krediton ĉe komercisto aŭ banko, por la kliento tio do estas bonhavo); krediti: enskribi kredite {9}
kremo : la grasa parto de lakto, kiu leviĝas, kiam lakto estas senmova {7}
krepusko : mateniĝo; vesperiĝo; duonlumo {8}
kreski : * pligrandiĝi {*3}
kresto : karneca (ruĝa) elkreskaĵo sur la kapo de virkoko,...; plumtufo sur la kapo de iuj birdoj; supra elstara linio de io {9}
kreto : kalkŝtono facile pulvorigebla (CaCO3); stangeto el tiu aŭ simila substanco por skribi sur malhela surfaco (nigra tabulo en lernejo,...) {8}
krevi : subite rompiĝi, fendiĝi {7}
krii : * tre forte, tre laŭte diri {*3}
kribri : apartigi pli dikajn kaj malpli dikajn erojn per aparato kun truoj (kribrilo) {X}
krimo : * (tre) puninda ago [ŝtelo, murdo,...]; krimi: fari krimon {*6}
kripla : kun parto de la korpo (kruro, brako,...) ne bone funkcianta aŭ mankanta {8}
kristalo : ĥemia substanco en formo de regulaj multfacaj eroj; tre pura, plene travidebla vitro (foje kun iom da plumbo), pli brila ol normala vitro {9}
kriterio : principo aŭ fakto, laŭ kiu oni decidas aferon {X}
kritiki : diri, ke iu faras ion malbone; ekzameni la bonajn kaj malbonajn ecojn de libro, teatraĵo,... (kaj skribi pri tio) {8}
krizo : grava danĝera periodo; subita ŝanĝiĝo de cirkonstancoj {8}
kroĉi : alligi per hoko(j); ekkapti {7}
krokodilo : granda kvarpieda rampulo vivanta en riveroj (Crocodilus) {9}
krom : * [aparta mencio] ne nur ... sed ankaŭ aliaj (krom pano, ni manĝas (ankaŭ) rizon); ĉiuj aliaj, sed ne ... (krom rizo, ĉiuj grenoj kreskas sur seka tero); krome: aldone, plie {*1}
krono : ornama kapvesto de reganto; ringo-forma plektaĵo el floroj, folioj,...; kroni (iun): meti kronon sur kapon; fari iun reĝo {8}
kruco : * signo, figuro aŭ objekto en formo de "+" aŭ "x"; la loko, kie du linioj, vojoj, fadenoj,... faras tian figuron; kruci: meti du objektojn tiel, ke ili formas krucon; bredi idon de diversrasaj bestoj aŭ plantoj; krucumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin sur kruco {*5}
kruĉo : ujo por likvoj, kun larĝa "ventro", tenilo kaj verŝilo {8}
kruda : neprilaborita, nepreparita; maldelikata; malpreciza {7}
kruela : turmentema, ŝatanta suferigi {8}
kruro : * tiu parto de la korpo, per kiu homo aŭ besto iras; malsupra membro (inter genuo kaj piedo aŭ inter kokso kaj piedo) {*5}
krusto : malmola supraĵo (manĝo: pro varmo; vundo: pro sekiĝo de sango) {8}
kruta : tre dekliva {8}
kubo : objekto kun ses egalaj, kvadrataj flankoj; (kuba metro = amplekso aŭ enhavo egala al tiu de kubo de 1m je 1m je 1m; unu kuba centimetro estas unu mililitro) {9}
kubuto : la artiko por fleksi la brakon {8}
kudri : kunligi per fadeno; fari vestojn per kudrado {7}
kuglo : ronda peco da malmola metalo, kiun elpafas pafilo {8}
kuiri : * fari manĝon (en bolanta akvo) {*4}
kuko : * bakaĵo el faruno, lakto, (ovoj, sukero,...) {*5}
kukolo : birdo, kiu metas siajn ovon en nestojn de aliaj birdoj (Cuculus) {8}
kukumo : pli-malpli cilindroforma, akvoplena (ne matura) frukto de grimpplanto (Cucumis sativus), manĝata kiel legomo {9}
kukurbo : diversformaj, ofte grandaj, fruktoj de grimpplanto (Cucurbita), uzataj kiel legomo kiam nematuraj, kiel ornamaĵo kiam maturaj {9}
kulo : malgranda insekto, kiu suĉas sangon kaj kies piko kaŭzas jukadon (Culex) {X}
kulero : * manĝilo aŭ ĉerpilo (iom) kuvo-forma {*5}
kulpa : * kiu faris ion malbonan {*5}
kulto : ekstera formo (ceremonioj) de religio; kvazaŭreligia adorado; kulti (ion/iun): adori per kulto {9}
kultivi : kulturi {X}
kulturi : * prilabori teron por bone kreskigi utilajn plantojn {*6}
kulturo : * ĉio, kio ne estas naturo; kiel homoj rilatas al sia ĉirkaŭaĵo kaj ŝanĝas ĝin: prilaborado de tero, kreskigo de plantoj, bredado de bestoj; organizado de kaj vivado en socio, kun normoj kaj kutimoj kaj la lingvoj uzataj; konstruado, metioj kaj industrio kaj la iloj uzataj; plibeligo de la ĉirkaŭaĵo per bel-arto, teatraĵoj, literaturo, konstru-arto... {*6}
kun : * [akompano, helpo] (li promenis kun sia amiko; mi faris tion kun li); ne sen (teo kun sukero); (kune: ne aparte; ne dise) {*1}
kuniklo : mambesto simila al leporo, sed malpli granda kaj kun malpli longaj oreloj (Lepus cuniculus) {9}
kunsido : kiam grupo da homoj (estraro, komisiono,...) sidas kune por diskuti ion, decidi pri io,... (kun/sid/o) {X}
kunveno : kiam homoj estas kune por priparoli ion, rigardi ion, aŭskulti ion,... (kun/ven/o) {X}
kupono : detranĉita parto (de akcio, obligacio, bileto,...), kiu kiel tia donas rajton pri io {9}
kupro : ruĝeflava metalo (Cu) {8}
kuri : * tre rapide iri {*3}
kuraci : * (provi) sanigi {*5}
kuraĝa : * ne timanta; sentanta sin tre forta por fari ion {*3}
kurbo : nerekta parto ("I" estas rekta, "C" kaj "S" estas kurbaj) {7}
kurento : fluo de elektro {9}
kurioza : scivolemiga pro nekutimeco aŭ malofteco {7}
kurso : vico da lecionoj {7}
kursiva : oblikva, foje iom pli simila al manskribo (pri literoj) {X}
kurteno : tuko antaŭ fenestro (ŝovebla) {8}
kurzo : prezo ne firma, sed dependa de aĉetemo kaj vendemo {X}
kuseno : sako el ŝtofo aŭ ledo, plenigita per molaĵoj, sur kiu oni apogas sian kapon aŭ korpon, en aŭ ekster lito {9}
kuŝi : * esti en horizontala pozicio (ne stari, ne sidi, ne pendi, ne iri); troviĝi senmove {*4}
kutimo : * tio, kion oni faris, faras kaj faros same; kutima: laŭ kutimo; en plej multaj okazoj {*4}
kuvo : * ujo sufiĉe profunda kaj vasta {*6}
kuzo : * filo de frat(in)o de patr(in)o {*5}
kvadrato : kvarangulo kun same longaj flankoj kaj ortaj angulaj ("rektaj", de 90 gradoj); (kvadrata metro = surfaco egala al la surfaco de kvadrato de 1m je 1m) {7}
kvalito : eco; kiomo de (mal)boneco; tio, kio estas speciale bona en io; tio, kio estas speciala en io {7}
kvankam : * [tiel estas, sed tamen...] (kvankam forte pluvis, ni (tamen) iris eksteren) {*1}
kvanto : tiom, kiom estas (tiom da ekzempleroj, tiom da gramoj da..., tiom da litroj da..., tiom da metroj da...) {7}
kvar : * 4 {*1}
kvartalo : parto de urbo {8}
kvazaŭ : * ne vere tio/tiu, sed tute simile al tio/tiu; ne vere tia, sed tute simila; ne vere tiel, sed tute simile {*1}
kvereli : brue disputi {X}
kverko : arbo (kun glataj ovoformaj fruktetoj (glanoj) kun "ĉapeto") (Quercus) {8}
kvieta : * tute trankvila, paceca {*6}
kvin : * 5 {*1}
la : * [konata, evidenta, jam menciita] {*1}
labori : * faradi (por produkti ion, atingi ion, plenumi taskon,...) {*2}
laboratorio : laborejo por (sciencaj, ĥemiaj,...) esploroj, eksperimentoj,... {9}
laca : * sen forto post laboro; ripozema; dormema {*4}
lacerto : ĝenerale ne tre granda rampulo (skvamulo) kun longa vosto, rapide kuranta (Sauria: Lacerta,...) {9}
laĉo : ŝnuro por fermi ŝuon,...; laĉi: fermi per laĉo(j) {9}
lado : maldika metalplato, uzata interalie por fari skatolojn por konservi nutraĵojn {9}
lago : * sufiĉe granda akvo(-loko), ĉirkaŭ kiu ĉiuflanke estas tero {*5}
laiko : homo, kiu ne estas pastro aŭ monaĥo; homo, kiu ne estas specialisto {X}
lako : fortika, brila farbo; laki: farbi per lako {9}
lakto : * likvo el mamo de homo aŭ besto (bovino), kiun trinkas tre juna ido {*4}
lama : ne povanta iri bone; kun malbone aŭ tute ne funkciantaj muskoloj {7}
lameno : mallarĝa, tre maldika (metala) plato {8}
lampo : * ilo por lumi {*6}
lano : la molaj haroj de ŝafo, uzataj por fari vestojn {7}
lando : * tero, kie loĝas homoj kune, kun unu registaro (eksterlando: aliaj landoj ol la propra) ("lando" estas ĝenerale uzata vorto, "ŝtato" estas politika termino) {*2}
lango : * movebla korpoparto en la buŝo {*5}
lanterno : skatolo kun fenestroj, por ŝirmi kandelon aŭ alian lumilon kontraŭ vento {9}
lanugo : tre delikataj, malpezaj plumoj sub la eksteraj plumoj de birdo; molaj haroj sur homa vango,... {X}
lapo : alkroĉiĝema "frukto" de fortika herbo (Arctium); fermilo konsistanta el du rubandoj (kudritaj sur vestopartoj), el kiuj unu estas plene kovrita de hoketoj, kiel tiu "frukto" {9}
lardo : porka graso (kun tavoloj da karno aŭ ne) {9}
larĝa : * (kun granda) mezuro alie ol laŭ longo aŭ alto {*4}
larmo : guto de akvo, kiu fluas el la okuloj, kiam iu ploras {7}
larvo : formo de insekto, tiel, kiel ĝi eliras el ovo (rampanta, ne fluganta aŭ kuranta) {9}
lasi : * ne ŝanĝi; ne forpreni; restigi; ne ĝeni; ne malhelpi; ne malpermesi {*3}
lasta : * neniu aŭ nenio estas post tiu; mal-unua {*2}
latitudo : kiom norde aŭ sude {9}
latuno : kombinaĵo de kupro kaj zinko, "flava kupro" {9}
laŭ : * sekvante (iri laŭ vojo; fari ion laŭ la reguloj); laŭ li,...: li diris, ke...; li pensas, ke... {*1}
laŭbo : volbo farita el foliaro (de arboj) en ĝardeno {9}
laŭdi : diri: "tiu estas la plej bona", "tio estas belega" {7}
laŭta : forte sonanta {7}
lavi : * purigi per akvo (kaj sapo) {*4}
leciono : * parto de instruado; pli-malpli horo da instruado {*6}
ledo : prilaborita haŭto de besto {7}
legi : * vidi kaj kompreni vortojn {*2}
legitimi : atesti, ke iu/io estas tiu/tio; atesti, ke io estas laŭ la leĝoj (legitimilo: dokumento, ofte kun foto, por atesti tion) {X}
legomo : * planto manĝata de homoj (ne frukto, ne spic-herbo) {*6}
leĝo : * aro da reguloj, validaj por ĉiuj homoj en iu lando {*5}
leki : forpreni (likvon) de io per la lango {8}
lekcio : instrua prelego en alta lernejo; lekcii: instrue prelegi {9}
leono : granda mambesto parenca al kato, kun egalkolora, flavebruna haŭto (Felis, Panthera leo) {7}
leporo : ne tre granda mambesto kun longaj oreloj (Lepus) {7}
lerni : * enmeti ion novan en sian kapon; legi kaj ekzerci por ekscii ion novan {*2}
lerta : * kiu povas facile kaj rapide fari ion {*5}
lesivo : akvo kun sapo aŭ alia lavilo {9}
letero : * frazoj sur papero por sendi al iu {*3}
leŭtenanto : armea oficiro malsupera al kapitano; plotonestro {9}
levi : * suprenigi; preni de tero kaj teni super tero {*2}
li : * tiu viro; tiu knabo {*1}
libera : * neligita; memdecida; kiu povas foriri, se li, ŝi aŭ ĝi volas foriri; kiu povas fari, kion li aŭ ŝi volas {*2}
libro : * frazoj sur papero: multaj paĝoj kune {*3}
liceo : diverslande diversspeca mezlernejo {9}
licenco : ŝtata permeso por fari ion, vendi ion,..., kion laŭleĝe nur ŝtato rajtas; escepta permeso; escepta malobeo al gramatika regulo {9}
lifto : aparato por levi homojn aŭ aĵojn (al alia etaĝo) {8}
ligi : * igi kunaj; fiksi per ŝnuro {*4}
ligo : * kuneco; kunaĵo {*4}
ligno : * materialo el arbo {*4}
liki : (pri ujo:) tralasi likvon (gute) aŭ gason (iom post iom); liko: tru(et)o aŭ alie difektita loko, tra kiu eliras likvo aŭ gaso {X}
likva : povanta flui kiel akvo; ne gasa, ne solida (akvo inter 0°C kaj 100°C estas likva) {9}
lilio : bulbo-herbo kun grandaj, trinombraj floroj kun okulfrapaj stamenoj (Lilium) {9}
limo : * kie unu afero finiĝas kaj alia komenciĝas; kie unu lando finiĝas kaj alia lando komenciĝas; limi: esti la limo inter du aferoj; troviĝi tuj apud la limo; limigi: fiksi limon; haltigi plivastiĝon {*5}
limako : surtera molusko, malrapide rampanta (Gastropoda: Limax,...) {9}
lino : herbo kun vertikalaj tigoj, multaj malgrandaj folioj kaj kvinnombraj floroj (Linum), kulturata por oleo (el ĝiaj semoj) aŭ por fibroj (el ĝiaj tigoj), el kiuj oni teksas linaĵojn (tukoj, vestoj,...) {9}
lingvo : * ĉio, kion homoj diras (malsama en malsamaj lokoj); skribaĵoj kaj paroloj, per kiuj homoj komprenas unu la alian {*3}
linio : * seninterrompa ligo inter du punktoj (en "B" estas unu rekta linio kaj du kurbaj linioj; "O" estas unu kurba linio); _____________; unu vortovico en libro; regula servo de aŭtobuso, tramo, trajno aŭ ŝipo inter du lokoj {*4}
lipo : * ekstera parto de buŝo {*6}
listo : nomoj de personoj aŭ aĵoj, skribitaj unu sub la alia laŭ iu ordo; listigi: meti en liston; prezenti kiel liston {8}
lito : * meblo por kuŝi (kaj dormi) {*3}
litero : * [a b c ĉ d ... u ŭ v z] {*6}
literaturo : bel-artaj skribaĵoj {8}
literumi : nomi unu post la alia la literojn de vorto (liter/um/i) (literumo: kiel oni ĝuste skribas vorton; ortografio) {X}
litro : 1000 mililitroj [mezuro por enhavo] (unu litro da akvo pezas unu kilogramon) {7}
liveri : havigi aĉetitan objekton al la aĉetinto; alporti menditaĵon, poŝtaĵon,... {9}
lo! : [voko: aŭdu!, vidu!] (ha lo!: voko tra telefono) {X}
logi : altiri al si, venigi al si, proponante ion plaĉan aŭ deziratan {7}
logiko : (scienco pri) la leĝoj de la pensado; konsekvenca rezonado aŭ argumentado {9}
loĝi : * daŭre restadi (en domo, urbo, lando) {*2}
lojala : fidela al sia estro, reganto, amiko,... {9}
loko : * tie, kie io/iu estas; spaco por io; urbo aŭ vilaĝo; loki (ion ie): meti en lokon {*2}
lokomotivo : maŝino sur radoj por tiri vagonojn (de fervojo) {9}
longa : * (kun granda) mezuro en unu direkto (de antaŭo ĝis malantaŭo, de komenco ĝis fino) (ankaŭ pri tempo) {*2}
longitudo : kiom oriente aŭ okcidente {9}
loto : objekto, kiun oni ĵetas por decidi ion laŭ ĝia pozicio; objekto, kiun oni elektas aŭ aĉetas por ricevi ion (aŭ ne) laŭ indiko (numero) sur ĝi; tio, kion oni akiras tiel {9}
lotumi : decidi ion, disdoni ion per lotoj (lot/um/i) {X}
lotuso : herbo kun tripartaj folioj, kies fruktoj estas relative longaj guŝoj (Lotus); iu akvo-lilio (Nymphea lotus) bildigita en antikva arto Egipta kaj Barata (Hinda); forgesiga frukto en malnovaj rakontoj Helenaj (Grekaj) {9}
lui : ricevi ion por sia uzo, dum certa tempo, kontraŭ pago {7}
lubriki : meti glitigan substancon inter maŝinpartojn,... {9}
ludi : * fari ion ne por laboro, sed por plezuro; sonigi muzikilon; prezenti rolon (en teatraĵo) {*4}
luko : horizontala fenestro (por lumo) aŭ pordo (por eniri kelon, ŝipon,...); pordeto en pordo {9}
lukso : havado aŭ uzado de multekostaj, ne necesaj, sed plezurigaj aferoj {7}
lukti : batali sen armiloj (ankaŭ kiel sporto); pene provi venki malfacilaĵojn {9}
luli : movi infaneton tien kaj reen por dormigi ĝin {9}
lumi : * heligi: suno lumas, lampo lumas {*3}
luno : * natura satelito de Tero (ĝi lumigas (ne ĉiam) la teron dum la nokto); natura satelito de alia planedo {*5}
lundo : * tago de la semajno inter dimanĉo kaj mardo {*5}
lupo : sovaĝa besto simila al (kaj antaŭulo de) hundo (Canis lupus) {8}
maĉi : dispremi en la buŝo per la dentoj {8}
magazeno : provizejo; ejo, kie oni tenas provizon de komercaĵoj; granda vendejo kun multaj diversaj komercaĵoj {7}
magio : agoj kaj ceremonioj, kiuj celas influi la superhoman mondon; (kvazaŭa) sorĉado {X}
magneto : metalaĵo, kiu altiras aliajn metalaĵojn {X}
maizo : alta herbo kun frukto, sur kiu sidas multaj semoj (Zea mays); ties semoj, uzataj kiel greno {9}
majo : * monato de la jaro inter aprilo kaj junio (05) {*5}
majesta : kun aspekto aŭ konduto impona, admiriga, kvazaŭ de reĝo {9}
majstro : alte ŝatata instruisto; bonega fakulo; majstri: bonege regi iun arton {7}
maksimumo : pli granda ne eblas; pli multe ne eblas; plej granda aŭ alta dum iu periodo {9}
makulo : alikolora punkto aŭ loko (pro difekto aŭ por ornamo); difekta punkto; malbona parto; makuli: fari makulo(j)n sur io; malpurigi {7}
mal- : * [tute ne; inverse; kontraŭe] (mallonga, malamiko, mallaŭdi,...) {*0}
maleolo : la artiko inter piedo kaj kruro {9}
malgraŭ : eĉ se tio aŭ tiu malhelpus (malgraŭ la forta pluvo, ni (tamen) iris eksteren) {7}
malica : malbonintenca; nehonesta; konscie malbonfarema {9}
malvo : unu el diversaspektaj florplantoj kun kvinnombraj floroj (Malva) {9}
malvarmumo : malsaneto (kun tusado kaj (naz)kataro) "pro malvarmo" (mal/varm/um/o); malvarmumi: ekmalsani je malvarmumo {8}
mamo : parto de la korpo de homo aŭ besto (mambesto), en kiu estas glandoj produktantaj lakton por nutri idon {8}
mamulo : kvarpieda besto, ofte kun hara haŭto, kies inoj nutras siajn, vive naskitajn, junajn idojn per lakto el siaj mamoj (=mambesto) (mam/ul/o) [leono, bovo, hundo,...] {X}
mano : * parto de korpo, per kiu oni povas ion preni {*2}
mandato : rajtigo reprezenti personon aŭ organizaĵon; dokumento pri tia rajtigo; dokumento rajtiganta preni monon {8}
manĝi : * enbuŝigi por vivi {*3}
maniero : * tiel, kiel iu faras ion; tiel, kiel okazas io {*5}
maniko : parto de vesto, kiu kovras la brakon {7}
manipuli : funkciigi per mano; ne honeste, ne lojale trakti aŭ interpreti {9}
manki : * ne esti (kie tio/tiu devus esti); (mankas io al ĝi: ĝi ne estas kompleta; ĝi ne bone funkcias); (ĝi mankas al mi: mi ne havas ĝin, kaj tion mi bedaŭras (ĉar mi bezonas ĝin)) {*3}
manovri : per pluraj ŝanĝoj de direkto meti aŭton, ŝipon, armeon,... en la necesan pozicion {9}
mantelo : longa vesto kun aŭ sen manikoj, kovranta la aliajn vestojn {7}
mapo : folio kun desegno de la mondo aŭ de (parto de) lando {8}
maro : * tre granda akvo {*3}
marĉo : tero tre malseka {8}
mardo : * tago de la semajno inter lundo kaj merkredo {*5}
marko : * rekonilo; komerca nomo; papereto aŭ stampo kun ia valoro; nomo de mono en iuj landoj; poŝtmarko: surmetaĵo por pagi sendadon de letero; marki: meti markon (signon) {*4}
marmelado : densa (kuirita) kaĉo el fruktoj kaj sukero {9}
marŝi : * (piede) iri, regule kaj ne tro malrapide {*5}
marto : * monato de la jaro inter februaro kaj aprilo (03) {*5}
martelo : iu frapilo aŭ batilo: peza ferpeco kun ligna tenilo; marteli: frapi per martelo {7}
maso : nedifinita materia tutaĵo da io; (science:) la kiomo de materio, mezurata laŭ (kilo)gramoj (la sama maso sur Tero estas pli peza ol sur Luno) {9}
masoni : konstrui el ŝtonoj aŭ brikoj, kunigante per mortero {7}
masto : fosto sur ŝipo aŭ boato, al kiu estas fiksita(j) la velo(j); fosto, al kiu flago estas fiksita {8}
mastro : * estro de labor(ej)o, domo, bieno, trinkejo,...; mastri: estri (kiel mastro) {*5}
mastrumi : fari ĉion, por ke ĉio okazu bone en domo aŭ entrepreno (mastr/um/i) {8}
maŝo : ĉiu el la (spacoj inter) nodoj de reto aŭ trikaĵo; speciala nodo kun elstara rondo laŭvole pli- kaj malpligrandigebla (por kapti bestojn,...) {X}
maŝino : * aparato por produkti ion, funkciigata per elektro, vaporo,... {*6}
mato : (kutime ne delikata) kovraĵo por planko; (en ŝakludo:) sen-elira, nesavebla pozicio de la Reĝo {9}
matematiko : scienco pri nombroj kaj figuroj, kaj ties propraĵoj {9}
mateno : * komenco de tago post nokto; lumiĝo {*3}
materio : ĉio, el kio konsistas konkretaj aferoj (ne la objektoj aŭ vivaĵoj mem) (ne energio; ne spirito) {9}
materialo : tio, el kio oni faras ion {7}
matraco : granda plata kuseno, sur kiu oni dormas {7}
matura : * finkreskinta, plene evoluinta {*6}
meblo : * [tablo, seĝo, lito, ŝranko,...]; mebli: provizi per mebloj {*6}
medio : la (materia) ĉirkaŭaĵo, en kiu io/iu troviĝas; la socia aŭ natura ĉirkaŭaĵo de iu {X}
medicino : scienco pri sano kaj malsano {9}
medikamento : substanco uzata por sanigi; kuraca substanco enmetata en la korpon (per la buŝo aŭ alimaniere) {8}
mediti : profunde pensadi (ne por praktika celo) {8}
Mediteraneo : la maro inter Eŭropo kaj Afriko {9}
meĥaniko : parto de la scienco fiziko, pri ekvilibro, movoj kaj fortoj; studo pri maŝinoj, aparatoj kaj iloj {8}
meĥanismo : tiuj pecoj en maŝino aŭ aparato, kiuj kune atingas certan rezulton; la strukturo de kune aranĝitaj elementoj (de aparato, lingvo,...) kaj ilia maniero de funkciado {8}
mejlo : iulanda mezuro por distancoj (inter 1,4 kaj 10 km); angla mejlo: 1609 m; marmejlo: 1852 m {X}
melki : elpreni lakton el mamo (de bovino, ŝafino,...) {8}
melono : granda globforma frukto kun sukplena karno (Cucumis melo,...) {9}
mem : * ne alia homo, sed tiu homo (mi aŭdis tion de li mem: mi aŭdis tion de li, ne de iu alia; mi mem faris tion: mi ne petis, ke iu alia faru tion, sed mi faris); ne alia afero, sed tiu afero (la vorton mem mi konas, sed mi ne komprenas ĝian signifon en ĉi tiu frazo) {*1}
membro : ano de klubo aŭ asocio; elstara parto de korpo [brako, kruro] {7}
memori : * teni en kapo {*3}
memstara : sen apogo, asisto, helpo de aliaj; memfara; sendependa (mem/star/a) {X}
mencii : mallonge priparoli; nur diri, ne priparoli {9}
mendi : * peti, ke oni vendu aŭ faru ion post iom da tempo {*6}
menso : la pensanta parto de la spirito (ne la sentemo); intelekto {9}
mensogi : * diri malveron {*6}
mentono : parto de la vizaĝo sub la buŝo {7}
menuo : (listo kun) sinsekvo de pladoj dum ampleksa manĝo; listo de elekteblaj manĝaĵoj en restoracio {9}
meriti : * (li meritas tion: pro liaj agoj, faroj, kvalitoj, estas bone, ke oni faras tiel al li, aŭ ke li ricevas tion) {*6}
merkredo : * tago de la semajno inter mardo kaj ĵaŭdo {*5}
mesaĝo : sciigo; informo sendata de unu persono al alia(j) {X}
meti : * [starigi, kuŝigi, pendigi] {*2}
metalo : * [fero, kupro, arĝento, oro,...] {*6}
metalurgio : metal-industrio {9}
metio : manlabora profesio {7}
metodo : pripensita aro da manieroj por atingi iun celon {8}
metro : 100 centimetroj [mezuro por longo, larĝo, alto] {7}
mezo : * en "abcde" c estas en la mezo; en "O", la mezo estas malplena; (meza: en la mezo; ne ekstrema) {*4}
mezuri : * kompari nekonatan grandon kun konata grando; rigardi, kiom da centimetroj io estas longa, larĝa aŭ alta; kiom da litroj estas; kiom da minutoj estas... {*4}
mi : * [la parolanto] {*1}
mielo : dolĉa likvo kiu venas de tio, kion abeloj kolektas en floroj {9}
mieno : * vizaĝo montranta pensojn, emociojn; vizaĝesprimo {*6}
migri : iri de unu loĝloko al alia (malproksima) loko, por ekloĝi tie; iri de loko al loko (al loko,...), ne havante fiksan loĝlokon {8}
miksi : * kunigi (unu tra la alia) per movoj (per skuado, per kirlado,...) {*6}
mil : * 1000; dumil: 2000; mil du: 1002 {*1}
milda : ne akra por la sentoj; malsevera; varmeta (vetero) {7}
miliardo : mil milionoj {8}
milimetro : 0,001 metro; 0,1 centimetro [mezuro por longo] {8}
miliono : * mil miloj; 1 000 000 {*6}
militi : * per multaj homoj kaj iloj batali kontraŭ malamika lando {*2}
mino : kavaĵo en tero, sub tero, en roko,..., el kiu oni fosas substancojn (karbo, oro, salo,...); kavaĵ(et)o en tero, muro, roko,..., en kiun oni metis eksplodan substancon, por fari truon aŭ por detrui ion per eksplodigo; kest(et)o kun eksploda substanco, eksplodonta pro tuŝo,...; mini: elfosi (karbon,...) el tero; enmeti eksplodaĵon; minejo: loko, entrepreno kie oni elfosas substancojn {8}
minaci : * promesi fari ion malbonan aŭ malutilan {*6}
mineralo : ĥemia ne-organika elemento aŭ natura kombinaĵo de ne-organikaj elementoj {9}
minimumo : pli malgranda ne eblas; pli malmulte ne eblas; plej malgranda aŭ malalta dum iu periodo {9}
ministerio : ministrejo: oficejo de ministro kun ĉiuj ties funkciuloj kaj oficistoj {9}
ministro : ano de ŝtata registaro, estranta unu el la fakoj de ŝtata regado {9}
minus : "forprenu la sekvantan"; minuso: la signo "-" en kalkulado (8-3=5 ok minus tri estas kvin) {8}
minuto : * 60 sekundoj; 60-ono de horo [mezuro por tempo] {*4}
miri : * esti surprizita (ĉar io okazis, pri kio oni pensis, ke ĝi ne okazos aŭ ne povas okazi) {*3}
miraklo : io, kio estas (aŭ ŝajnas esti) kontraŭa al la leĝoj de la naturo, sed kio tamen okazas; io, kio ŝajnis ne ebla, sed kio tamen okazis {X}
mirinda : tia, ke oni vere povas miri pri ĝi (mir/ind/a) {9}
mirtelo : arbusto (en arbaro) kun beroj, kiuj estas nigraj ekstere kaj ruĝaj interne (Vaccinium myrtillus) {9}
mis- : * [ne ĝuste; erare] (misprononci, miskalkuli, miskompreni,...) {*0}
mistero : afero kaŝita aŭ neklarigebla {8}
mistifiki : trompi iun, uzante ties (tro)kredemon {9}
mito : tradicia rakonto pri la agoj de la dio(j) aŭ de la prauloj "en la komenco de la tempoj" (ofte instrua aŭ klariga) {X}
mitulo : enmara, manĝebla, molusko kun blua konko (Mytilus) {X}
mizero : malfeliĉego; malriĉego {7}
modo : nedaŭra ĝenerala kutimo (pri vestoj,...) {7}
modelo : objekto, farita por esti imitata aŭ kopiata; io aŭ io imitinda {8}
modemo : aparato por ŝanĝi komputilajn signalojn al sonoj sendeblaj per telefono (kaj inverse) {X}
modera : nek troa nek maltroa; ŝatanta nek tro nek maltro {8}
moderna : laŭ la opinioj, normoj, postuloj de la nuna tempo {8}
modesta : havanta malaltan (aŭ ne tro altan) opinion pri siaj faroj aŭ scioj; ne troiganta; ne troa {8}
modifi : iom ŝanĝi (laŭ bezono) {9}
moki : * diri ridigajn vortojn pri iu; (malŝate) ridi pri iu {*5}
mola : * se la formo estas facile ŝanĝebla per premado (freŝe bakita pano estas mola, sed malnova pano, vitro kaj ŝtono estas malmolaj) {*5}
molekulo : plej malgranda ero de ĥemiaĵo havanta la ecojn de la tuto, konsistanta el atomoj, kiuj ne havas tiujn ecojn {X}
molusko : besto kun mola korpo, ofte kovrita de kalka konko (Mollusca) [limako, mitulo, ostro,...] {X}
momento : * tempo-punkto; malpli ol sekundo {*4}
mono : * per kio oni pagas [dolaroj, eŭroj, frankoj, markoj, enoj,...]; monbileto: papera mono; monero: metala mono {*3}
monaĥo : religiulo, kiu submetis sin al specialaj reguloj (ofte grupe vivanta en monaĥejo) {X}
monato : * 30, 31, 28 aŭ 29 tagoj; 12-ono de jaro; unu lunciklo {*4}
mondo : * Tero kun ĉio kaj ĉiuj sur ĝi {*2}
monstro : estaĵo aŭ estulo kun nenormala (timiga) formo {9}
monto : * tre alta tero {*3}
montri : * indiki; vidigi; diri, kie io estas {*2}
monumento : konstruaĵo aŭ skulptaĵo por memorigi personon aŭ okazaĵon aŭ la iaman kulturon; verko, kiu memorigas ĝian aŭtoron (pro ĝia graveco,...) {9}
moro : kutimo en iu grupo, popolo,... {7}
moralo : instruo aŭ reguloj por distingi inter bono kaj malbono {9}
mordi : premi per la (antaŭaj, tranĉaj) dentoj {7}
morgaŭ : * la tago post la nuna tago {*1}
morti : * senviviĝi {*2}
mortero : substanco por kunligi ŝtonojn aŭ brikojn {X}
moskito : pikanta insekto, ekzemple kulo, kies piko ĝenas aŭ malsanigas {8}
motivo : io, kio igas iun agi aŭ konduti tiel aŭ tiel; malgranda parto de muzikaĵo, kiel bazo de pli grandaj partoj aŭ kun aparta signifo; (ripetata) desegnaĵo (sur muro, en ŝtofo,...); motivi: prezenti motivo(j)n por agado aŭ konduto {X}
motoro : aparato por transigi ian energion en movon; objekto aŭ persono, kiu instigas al progreso {8}
movi : * meti al alia loko; agigi {*2}
movado : ripetata aŭ daŭra movo; komuna agado de homgrupo (organizita en asocio aŭ ne) por atingi iun celon (mov/ad/o) {X}
mueli : diserigi (grenon) per aparato (muelilo) (el greno oni tiel faras farunon) {7}
muĝi : aŭdigi neklaran, fortan, longedaŭran tonon; bleki kiel bovo {9}
multa : * en granda kvanto; multaj: pli ol 4 aŭ 5; pli ol kutime {*2}
multipliki : (matematiko:) kalkuli oblon (3x4=12 tri oble kvar estas dek du) (=obligi) {9}
munti : ĝuste kunmeti la partojn de aparato, por ke ĝi bone funkciu; ĝuste kunmeti partojn de filmo,... {8}
muro : * fortika limaĵo inter spacoj (inter ĉambroj aŭ inter domo kaj ekstero); masonita vertikala surfaco {*3}
murdo : intenca mortigo; murdi: intence mortigi {X}
murmuri : neklare paroli; fari sonon de rivero {7}
muso : malgranda mambesto kun longa vosto (Mus,...) {8}
musko : plantetoj kun malgrandaj foliecaj tigoj kaj dense sidantaj folioj, ofte kovrantaj pli-malpli grandajn surfacojn (Musci) {9}
muskolo : parto de la korpo de homo aŭ besto, el fibroj, kiu ebligas movojn en la korpo kaj de la korpo {8}
muŝo : * insekto rapide fluganta kaj zumanta, ofta en loĝejoj kaj ĉe bestoj (Musca, Homalomyia,...) {*6}
muta : ne povanta paroli {7}
muzeo : domo, kie oni elmontras kolekto(j)n (artajn, sciencajn) {9}
muzelo : elstara parto de la kapo de iuj bestoj, kun nazo kaj buŝo {9}
muziko : * plaĉa kombino de sonoj (sinsekvaj kaj samtempaj) de sama aŭ diversa alteco (farata per voĉo(j) aŭ per instrumento(j)) {*5}
-n : * [al] -o -as ---> -(e)n / -(e)n <--- -as -o (la kato saltas (de la planko) sur la tablon; ŝi iras (de la strato) en la domon; iru antaŭen!; ne iru tien!; li veturas Parizon (=al Parizo)) {*0}
-n : * -o -as ---> -(o)n / -(o)n <--- -as -o (li legas libron; mi vidas tiujn dikajn arbojn; mi vidis ŝin, sed lin mi ne vidis; ili priparolos tion; li dormis du horojn (=dum du horoj); tio daŭras unu horon; ŝi pagis unu eŭron; tio kostas kvin dolarojn) {*0}
n-ro : numero {X}
nacio : * (iel oficiale organizita) popolo; homoj kiuj sentas sin samaj, ofte kun la sama lingvo kaj kulturo, ofte en la sama lando; (foje:) ŝtato (ekzemple en: Unuiĝintaj Nacioj) {*2}
nadlo : pinglo-forma parto de aparato {8}
naĝi : * movi sin en akvo {*6}
naiva : sensperte (tro)kredema {8}
najbaro : * homo, kiu loĝas apude {*6}
najlo : pinta metala stangeto por fiksi objekton enpremante aŭ enfrapante ĝin; najli: fiksi per najlo {7}
najtingalo : birdo laŭdire plej bele kantanta (Luscinia) {9}
naski : * ekhavi idon; eligi idon el sia korpo {*3}
naturo : * ĉio, kio kreskas mem (ne kreskigata de homoj); ĉio, kio estas ne farita de homoj aŭ maŝinoj; la naturaj ecoj de iu/io {*4}
naŭ : * 9 {*1}
naŭzi : kaŭzi vomemon, abomenon {8}
nazo : * parto de la korpo, per kiu oni flaras (rimarkas odoron) {*4}
ne : * [malkonfirmo] (Ĉu vi venos? Ne, mi ne venos.) {*1}
nebulo : densa akva vaporo (malalta nubo) malklariganta la vidon {7}
necesa : * ne malhavebla por fari ion {*3}
necesejo : ĉambreto en aŭ ekster domo, kie oni plenumas necesajn korpajn funkciojn, kiel fekado kaj pisado (neces/ej/o) {X}
negativa : nea, rifuza, malakcepta, malpermesa, malfaciliga, malavantaĝa, minusa; inverskolora (negativo de foto) {X}
neglekti : malatenti; malzorgi {9}
neĝo : * flokoj (plataj pecetoj) el frostiĝinta akvo kiuj falas el ĉielo; neĝas: falas neĝo (el ĉielo) {*4}
nek : * ankaŭ ne (nek hundo, nek kato estas sovaĝa besto; mi manĝis nek panon, nek kaĉon) {*1}
nenia : * de neniu kvalito; neniuspeca {*1}
nenial : pro neniu kaŭzo aŭ motivo {9}
neniam : * en neniu tempo {*1}
nenie : * en neniu loko {*1}
neniel : neniumaniere; tute ne {9}
nenies : de neniu; apartenanta al neniu {8}
nenio : * neniu afero {*1}
neniom : neniu kvanto; eĉ ne la plej malgranda kvanto {8}
neniu : * eĉ ne unu el; eĉ ne unu homo, individuo, ekzemplero,... {*1}
nepo : * filo de fil(in)o {*6}
nepra : * necesega; nemalhavebla; neevitebla {*6}
nervo : fadenforma elektra konektilo en la korpo de homo aŭ besto {8}
nervoza : kiu facile ekscitiĝas, impresiĝas {9}
nesto : tio, kion konstruas birdoj por enmeti siajn ovojn; loĝejo de birdo {7}
neto : skribaĵo en definitiva formo, sen korektoj, makuloj,... {8}
neŭtrala : kiu ne partoprenas (kaj ne volas partopreni) en diskuto aŭ batalo; kiu ne avantaĝigas unu el la partioj en diskuto,... {X}
nevo : * filo de frat(in)o {*6}
ni : * mi kaj li; mi kaj ŝi; mi kaj ili; mi kaj vi; mi kaj li kaj vi; mi kaj ŝi kaj vi; mi kaj ili kaj vi {*1}
nigra : * senkolora, tute malhela; kun koloro de loko senluma {*3}
nilono : arta ĥemia kombinaĵo, el kiu oni interalie faras fadenojn {9}
nivelo : alteco de horizontala surfaco, kompare al alia horizontala surfaco; grado de instruiteco, klereco,... {8}
-nj- : [kara virino aŭ knabino] (post kelkaj literoj de la vorto: panjo = pa(trino) + -njo; Manjo = Ma(ria) + -njo; Rozinjo = Rozi(na) + -njo) {9}
nobla : kun alta morala kvalito; bonfara, estiminda {8}
nodo : interplektita ligo de du ŝnuroj, fadenoj,...; punkto, kie renkontiĝas pluraj (fer)vojoj,...; centra punkto de problemo; nodi: fari nodon (en ŝnuro); ligi (ŝnurojn) per nodo {8}
nokto : * kiam ne estas lumo de la suno; inter vespero kaj mateno {*4}
nomo : * vorto per kiu oni povas voki iun; vorto per kiu oni indikas objekton aŭ estaĵon; interkonsentita aŭ kutime uzata vorto por io ("ni nomu tion ...", "oni nomas tion ..."); (nome: jen mi nomos, indikos tion, kion mi celas) {*2}
nombro : * [2 17 391 1000 2,75 1/7 ...]; nombri: mezuri kvanton, montrante ĉiun aĵon aparte kaj dirante: "1, 2, 3,..."; vicnombro: la nombro laŭ loko en vico,...: 1a=unua, 2a=dua,... {*4}
nordo : * [Kanado kaj Siberio estas en la nordo, Aŭstralio kaj Fuegio (Fajrolando) estas en la sudo] {*6}
normo : regul(ar)o, kiun ĉiuj devas (devus) observi (ankaŭ se ĝi ne estas leĝo) {X}
normala : antaŭvidebla laŭ la naturo, la kutimoj, la kutimaj kondiĉoj,... (ne stranga; ne speciala, ne miriga) {8}
noto : * malgranda skribaĵo pri io (por ke oni memoru pri tio); io, kion oni fiksas en sian memoron; skribsigno por muzika tono; noti: fari noton (sur papero aŭ en memoro) {*6}
nova : * ne jam ekzistanta; ne antaŭe ekzistinta; ne jam okazanta; ne antaŭe okazinta; ne antaŭe vidita, aŭdita,... {*2}
novaĵo : io nova; priskribo, raporto pri io antaŭ ne longe okazinta; io ankoraŭ ne aŭdita aŭ legita (nov/aĵ/o) {X}
novembro : * monato de la jaro inter oktobro kaj decembro (11) {*5}
nu : * [paŭzo por pens(ig)i]; (nu nu!: trankvilu!) {*1}
nuanco : delikata, tre malgranda diferenco; nuanci: meti nuancojn en...; iomete adapti (sian opinion,...) {X}
nubo : * amaso da densa vaporo en aero, kaŝanta (parte) la ĉielon; tio el kio falas pluvo {*4}
nuda : senvesta; sen haroj; sen plumoj {7}
nuko : la malantaŭo de la kolo {9}
nukso : frukto kun ligneca ŝelo {9}
nul : * 0; nuligi: senvalidigi {*4}
numero : * nombro kiel rekonilo; vicnombro; signo de nombro (n-ro 12); numeri: signi per numero (kvin numeritaj ekzempleroj) {*5}
nun : * en ĉi tiu tempo {*1}
nur : * ne pli ol (nur tiom); nenio/neniu alia ol (nur ŝi; nur tiu; nur tio); ne alimaniere ol (nur tiel); ne en alia tempo ol (nur tiam) {*1}
nutri : doni manĝon al {7}
-o : * [io ekzistanta] [substantivo] (knabo; strato; arbo; muso; akvo; problemo; skribo; skribado; skribaĵo; belo; beleco;...) (skribi: bela skribo; fini: mi restis ĝis la fino; helpi: mi dankas pro via helpo; adicii: ĝusta adicio; vera: tio estas la vero; blua: la bluo de la ĉielo; adiaŭ: malĝojiga adiaŭo; unu: metro estas mezur-unuo; tri: tiu trio (aŭ triopo) bele kantis) {*0}
obei : * fari tion, kion iu petas aŭ ordonas {*6}
objekto : * aĵo konkreta; (gramatiko:) tio/tiu, al kio/kiu ago estas direktita {*5}
-obla : * [kvanto; fojoj: triobla=3x] (duobla papero, duoble diri ion, la duoblo, duobligi,...); (mult)obligi: igi multoble tiel multaj; (matematiko:) kalkuli oblon (3x4=12 tri oble kvar estas dek du) (=multipliki) {*0}
obligacio : valorpapero, atesto pri prunto donita al entrepreno, donanta fiksan rentumon, kaj repagebla laŭ fiksaj kondiĉoj {X}
oblikva : nek vertikala, nek horizontala; kliniĝanta; klinita; je ne-orta angulo de la kutima aŭ atendata pozicio aŭ linio de moviĝo {9}
observi : rigardi kun daŭra atento; fari ion laŭ la reguloj {8}
obstaklo : (granda) malhelpo, baro {9}
obstina : firme restanta je sia propra volo aŭ opinio, malgraŭ la kritikoj de aliaj; nekonvinkebla {9}
oceano : grandega maro {9}
odori : esti rimarkebla per la nazo (odoron oni flaras) {7}
ofendi : malrespekti ies honoron, valoron, sentojn; forte ĉagreni {9}
oferi : donaci al dio(j); doni ion valoran por ricevi ion pli valoran {8}
oferti : proponi ion por vendo {7}
ofico : * ies difinita laboro (ne manlaboro); ofici: plenumi oficon {*5}
oficiala : deklarita de la tiurilata aŭtoritato; farita laŭ la oficialaj reguloj {8}
oficiro : estro en armeo (leŭtenanto aŭ pli alta rango) {9}
ofta : * okazanta multfoje; en multaj tempoj; ĉiam denove {*2}
ok : * 8 {*1}
okazi : * fariĝi aŭ esti farata; okazaĵo: tio, kio okazas; okazo: apartaj cirkonstancoj aŭ momento, kiam io povas okazi (en tiu okazo ni prefere ne faru tion) {*2}
okcidento : * kie la suno malleviĝas {*6}
oksido : ĥemia kombinaĵo kun oksigeno (O) {X}
oktobro : * monato de la jaro inter septembro kaj novembro (10) {*5}
okulo : * parto de la korpo, per kiu oni vidas (en kapo) {*3}
okupi : * eniri aŭ eksidi kaj ne foriri; preni por sia uzo; plenigi kapon kaj ne foriri el la kapo; plene altiri ies atenton; (okupiĝi pri io: dediĉi sian atenton al io; esti faranta ion; esti pensanta pri io) {*3}
ol : * (pli ol; malpli ol; alia ol) {*1}
oleo : * grasa likvo {*6}
olivo : manĝebla oleeca frukt(et)o de arbo kun ledecaj folioj (Olea europaea) {8}
ombro : * malpli hela loko, ne aŭ malpli prilumata; ombri: ĵeti ombron sur; malpliheligi {*5}
ombrelo : portebla ŝirmilo kontraŭ pluvo aŭ suno {8}
-ona : * [parto: duona=1/2] (duona pomo, duonlitro da vino, duone kompreni, la duono, duonigi,...) {*0}
ondo : * pli-malpli rapide ripetiĝanta plialtiĝo kaj malplialtiĝo de la akvo-surfaco; amasa antaŭeniro (kun interrompoj); antaŭeniro de radio-signalo,...; ondi: leviĝi kaj malleviĝi kiel ondoj {*6}
oni : * homoj kutime, ĝenerale {*1}
onklo : * frato de patr(in)o; edzo de fratino de patr(in)o {*4}
-ont- : * [ne komencinta, antaŭ la ago] (manĝonta homo: kun manĝaĵo en poto aŭ sur telero; falonta pluvo: vaporo en nuboj); (manĝonte (=antaŭ la manĝado), li lavis siajn manojn); (ĝenerale, -onto = -onta homo) {*0}
-op- : en grupo(j) de... (:::: :::: :::: = okope, po du); ... kune (tiu triopo: tiuj tri homoj kune) {9}
opero : muzika teatraĵo {9}
operacii : (provi) kuraci per tranĉado; fari komplikan agadon; fari kalkulon {8}
opinii : * pensi ion pri io aŭ iu; pensi pri io, kia ĝi estas {*4}
oponi : kontraŭi ies opiniojn aŭ intencojn kaj provi malhelpi ilian plenumiĝon {9}
oportuna : faciliganta ag(ad)on aŭ labor(ad)on; bona laŭ la cirkonstancoj {7}
opozicii : politike kontraŭi al la registaro; kontraŭi al la estraro (de asocio,...) {9}
oro : * flaveca valora metalo (Au) {*6}
oranĝo : preskaŭ globforma dolĉa frukto de oranĝo-arbo (Citrus sinensis, aurantium) kun ruĝflava (=oranĝkolora) ŝelo {7}
oratoro : kiu kapablas bele kaj bone paroli al publiko {9}
ordo : * kiam io estas aranĝita en regula, ne hazarda maniero; ---::---::---::--- estas ordo, -:---::-:--:::-- ne estas ordo; ordigi: fari ordon; aranĝi laŭ iu ordo {*4}
ordinara : * ne speciala; tia, kiaj ekzistas multaj; ĉiutaga {*5}
ordoni : * forte diri al iu, ke li aŭ ŝi faru ion {*4}
orelo : * parto de la korpo, per kiu oni aŭdas (rimarkas sonojn) {*4}
orfo : homo (infano), kies patro kaj patrino mortis {8}
organo : parto de besto aŭ planto (aŭ organizo) kun speciala funkcio {7}
organika : ĥemie kombinita kun karbono (C) {X}
organizi : * gvidi kaj laborigi homojn, venigante ankaŭ la necesajn rimedojn, por ke ili kune faru komplikan laboron {*6}
orgeno : granda muzikinstrumento konsistanta el multaj flutoj, funkciigata per klavaro kaj per pedaloj {X}
orienti : konstrui ion (preĝejon,...) tiel, ke la antaŭo estas oriente; doni gvidon; (orienti sin: eltrovi, kie oni estas kaj al kiu direkto oni iru; orientiĝi: konscii pri la situacio, en kiu oni troviĝas) {9}
oriento : * kie la suno leviĝas {*6}
origino : komenco, deveno; origini: veni de...; havi sian komencon en... {7}
originalo : la origina formo (aŭ ekzemplero) de io (ne kopio; ne imitaĵo; ne traduko;...) {8}
orkestro : muzikistaro {9}
ornami : plibeligi {7}
orto : "rekta angulo"; angulo de 90° {8}
ortografio : oficiala skribmaniero de iu lingvo; literumo {9}
-os : * [ago/stato: post nun] [verbo] (mi tuj iros al la urbo; morgaŭ mi aĉetos biciklon; post dek jaroj mi ne plu laboros;...) {*0}
oscedi : larĝe malfermi la buŝon (kun enspiro kaj elspiro) pro enuo, tediĝo, dormemo,... {8}
osto : * firma (sed rompebla), malmola, kalkeca parto en la korpo de homo aŭ besto {*6}
ostro : enmara, manĝebla, molusko (kun unuflanke plata, aliflanke volba konko, en kiu foje formiĝas perloj) (Ostrea) {X}
-ot- : * [ne komencita, antaŭ la ago] (trinkota akvo: akvo en botelo aŭ glaso; lavota vesto: malpura); (fotografote (=antaŭ la fotografado), li kombis siajn harojn); (ĝenerale, -oto = -ota homo) {*0}
ovo : * pli-malpli globforma aĵo, en kiu kreskas idoj de birdoj, reptilioj, insektoj,... ekster la korpo de la patrino, ĝis ili povas vivi ekster ĝi {*5}
ovalo : pli-malpli ronda figuro, simila al ovo aŭ elipso {9}
paco : * sen milito; sen bataloj; sen kvereloj {*3}
pacienca : * trankvile atendanta {*6}
paciento : homo kuracata {X}
Pacifiko : la oceano inter Azio, Aŭstralio kaj Ameriko {9}
paĉjo : kara vorto por patro (pa(tro) + -ĉjo) {8}
pafi : * ĵeti ion per ilo, kun la celo vundi aŭ mortigi; ĵeti ion (kuglon) per ilo (pafilo), per eksplodo {*6}
pagi : * doni monon por ricevi ion (objekton aŭ servon) {*3}
paĝo : * unu flanko de unu folio de libro aŭ gazeto {*5}
pajlo : sekiĝintaj aŭ sekigitaj firmaj herboj (sekaj ŝalmoj) {7}
pako : * kune ĉirkaŭvolvitaj aĵoj (por pli facila portado, aŭ por ke ili ne disfalu); paki: fari pako(j)n; enpaki (aĵojn en valizo) {*5}
pala : senkolora; kun malforta koloro {7}
palaco : granda luksa domo de reĝo, riĉulo,... {8}
palato : la supro de la buŝa kavaĵo {9}
paliso : fosto kun pinta supro; fosto sub domo {9}
palmo : varmlanda planto kun senbranĉa trunko, el kies supro kreskas grandegaj folioj {9}
palpi : provi senti per la fingroj {9}
palpebro : peco de haŭto, per kiu oni povas fermi okulon {9}
palto : vesto super vestoj, ofte malpli longa ol mantelo {9}
pano : * manĝaĵo bakita el faruno (muelita greno) {*4}
paneo : akcidenta nefunkciado de aparato, aŭto,...; panei: halti, misfunkcii pro paneo {9}
paniko : subita kolektiva teruro, ofte sen sufiĉa kaŭzo {X}
panjo : kara vorto por patrino (pa(trino) + -njo) {8}
pantalono : * vesto kovranta la du krurojn aparte {*6}
pantoflo : (ofte mola) ŝuo por uzo en la domo {9}
papo : ĉefa estro de la Rom-katolika eklezio; (figure:) iu, kies ĉiujn vortojn iuj kredas {9}
papago : birdo kun brilaj plumoj kaj hoka beko (Psittaci) (iuj povas senkomprene ripeti vortojn); (figure:) homo, kiu senkomprene ripetas ies diraĵojn; (papagi: senkomprene ripeti) {9}
papero : * materialo, sur kiu oni skribas leterojn kaj presas librojn aŭ gazetojn {*4}
papilio : insekto kun kvar relative grandaj, ofte koloraj flugiloj (Lepidoptera) {9}
paro : * duo de samspecaj aferoj (paro da ŝuoj, paro da gantoj,...); du interligitaj homoj (geedza paro,...); para: (pri nombroj) senreste dividebla per 2 [2, 4, 6, 8,...]; nepara: [1, 3, 5, 7,...] {*6}
paradizo : loko, kie ĉio estas bona (en rakontoj kaj en religio) {9}
paralelo : linio, ĉie je sama distanco de alia linio {9}
paraŝuto : kunmetaĵo el tuko kaj ŝnuroj, kiu bremsas faladon (post salto el flugmaŝino) {9}
pardoni : * diri: "ne estis bone, ke vi faris tion, sed nun estas bone inter ni" {*4}
parenco : * familiano [frat(in)o, patr(in)o, av(in)o, onkl(in)o, fil(in)o, nep(in)o, kuz(in)o, nev(in)o,...] {*6}
parfumo : bon-odora substanco solvita en alkoholo aŭ oleo {8}
parko : (ofte barita) terpeco kun herbejoj, arbustoj, arboj, floroj (kutime plantitaj) por plezuro; loko por provizore restigi aŭtomobilojn; parki (aŭton): provizore restigi {8}
parkere : havante ion en sia memoro, tiel, ke oni povas diri aŭ fari ĝin sen helpo, tute ĝuste; parkerigi: enmemorigi {X}
parlamento : elektita deputitaro, reprezentantaro de la popolo en demokratia ŝtato {9}
paroli : * diri vortojn kaj frazojn {*2}
parto : * ne la tuto, sed ligita (nun aŭ iam) al la tuto {*3}
partio : grupo da homoj kun samaj politikaj kaj sociaj opinioj; unu el du flankoj en diskuto aŭ batalo {7}
participo : (gramatiko:) adjektivo aŭ adverbo, kiu montras agon aŭ staton en rilato al la priparolata tempo aŭ situacio (en Esperanto kun unu el la sufiksoj: -ant- -at- -int- -it- -ont- -ot-) {X}
partopreni : ĉeesti kaj kunfari (ekskurson, kongreson, diskuton,...); fari ion kune kun aliaj homoj (part/o/pren/i) {X}
pasi : * ne resti; ne halti; preteriri sen halto; trairi sen halto; iom post iom malaperi aŭ ne plu okazi (la semajno pasis sen gravaj okazaĵoj; la pluvo pasis); pasigi: irigi de loko al loko sen halto; igi (tempon) pasi, farante ion (kie vi pasigis vian libertempon?) {*3}
pasaĝero : iu, kiu veturas per veturilo, ne veturigante ĝin {9}
pasero : birdeto kun mallonga, fortika beko, kiu vivas preskaŭ ĉie, kie vivas homoj (Passer) {9}
pasio : fortega vola emocio; ardega amo; kompleta sindediĉo {8}
pasiva : ne mem aganta; iu/io agas al aŭ pri tiu (iu/io (=la aktiva)...-as/-is/-os min/lin/ŝin/ĝin/... (=la pasivan); mi/li/ŝi/ĝi/... (=la pasiva) estas/estis/estos ...-ata/-ita/-ota de iu/io (=la aktiva)) {X}
pasporto : legitimilo, dokumento por vojaĝi al eksterlando {7}
pasto : * pli-malpli densa miksaĵo el faruno kaj akvo aŭ lakto, por fari manĝaĵon (panon, kukon,...); simila knedebla substanco {*6}
pastro : funkciulo en religio, kiu faras aŭ gvidas di-servojn {7}
paŝi : * piede iri; meti unu piedon antaŭ la alian; paŝo: unu tia pied-meto; distanco de unu paŝo {*4}
paŝti : konduki brutojn (bovojn, kaprojn, ŝafojn,...) sur kampo, por ke ili manĝu (herbon,...) {8}
pato : malprofunda senkovrila poto kun longa tenilo, uzata por friti manĝaĵon en ĝi {8}
patro : * naskiginto (en rilato al la naskigita infano) (patrino: naskintino (en rilato al la naskita infano)) {*2}
patrono : gravulo aŭ sanktulo kiel protektanto {8}
paŭzi : nelonge interrompi agadon; provizore ĉesigi {8}
pavo : birdo, kies virbirdo povas ventumil-forme montri la plumojn de sia vosto (Pavo) {9}
peco : * parto el tuto, ne (plu) ligita al la tuto; rompaĵo; ero; unu el multaj samaj aŭ similaj {*3}
pedalo : peco de aparato, kiun oni movas per piedo {X}
pejzaĝo : terpeco kiel (plezuriga) rigardaĵo por homaj okuloj {8}
peki : malobservi religian aŭ moralan normon {7}
pekli : trempi en sala likvo (por konservi,...); priŝuti per salo {9}
peli : * irigi, kurigi antaŭ si; forkurigi {*6}
pelto : preparita besta felo por fari veston {8}
peni : * multe provi, forte labori por fari ion {*4}
pendi : * esti fiksita supre, sed krome ne; pendigi: fiksi nur je la supro; pendumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo {*5}
pendolo : (longa) pezaĵo, pendanta je fiksa punkto kaj balanciĝanta (svingiĝanta) tien kaj reen laŭ egalaj temperoj; pendoli: svingiĝi kiel pendolo {9}
penetri : eniĝi profunde en ion; profunde enigi sin {8}
peniko : bastoneto kun aro da haroj je unu ekstremo, uzata por ŝmiri ion (por glui, farbi, pentri,...) {8}
pensi : * havi ideojn en la kapo; labori per kapo {*3}
pensio : regula (ĉiumonata,...) pago pro iama laboro ne plu farata (al pensiulo: iu, kiu pro aĝo aŭ invalidiĝo ne plu laboras, sed ja ricevas pagon pro tiu antaŭa laboro); pensii: aljuĝi, pagi pension al... {9}
penti : senti malĝojon pro malbona faro, kiun oni faris, kun intenco ne plu fari tion aŭ tiel {8}
pentri : * fari (desegni) bildon per farboj {*6}
per : * [ilo, rimedo]; uzante; utiligante (mi tranĉas per tranĉilo; ŝi veturis per aŭto; li skribis per grandaj literoj) {*1}
peri : transdoni; havigi ion al iu per siaj klopodoj; fari ion (aĉeti, vendi, kontrakti) ne por si mem, sed por iu alia (je ties respondeco, risko kaj kostoj) (per/i) {X}
perdi : * ekmalhavi {*3}
perei : morti pro akcidento; neatendite (akcidente) detruiĝi, perdiĝi, neniiĝi {9}
perfekta : tute tia, kia ĝi devas esti; senmanka; tute prete farita {8}
perfidi : mallojale endanĝerigi; trompe fari ion kontraŭ la atendoj aŭ la intereso de iu {8}
periodo : (iom longa) peco de tempo; tempo inter du el multaj samaj okazaĵoj, kiuj okazadas kun regulaj intertempoj {9}
perlo : brile blanka aŭ arĝentkolora globeto (el perlamoto), estiĝanta en konkoj de iuj moluskoj (i.a. ostro) {9}
permesi : * diri, ke estas bone, ke iu faros ion; diri: "mi ne kontraŭas, ke vi faru tion" {*3}
perono : kelkŝtupa ŝtuparo, kun pli larĝa plata supro, antaŭ domo; simila afero por faciligi eniron en tramon aŭ trajnon, aŭ ŝarĝadon de ŝarĝ-aŭtoj {9}
persekuti : daŭre postsekvi (por fari ion malbonan al iu) {7}
persiko : tre sukoplena frukto de persik-arbo (Prunus persica, vulgaris, Amygdalus persica) {9}
persisti : daŭrigi, plu fari malgraŭ malhelpoj {9}
persono : * homo, konebla laŭ nomo aŭ funkcio; homo kun siaj propraj ecoj; (gramatiko:) parolanto ("unua persono"), alparolato ("dua persono") aŭ priparolato ("tria persono"); personeco: la propraj (ne-korpaj) ecoj de iu homo, kiel tuto {*3}
pesi : mezuri, kiom peza io estas (per pesilo) {7}
peti : * diri, ke oni deziras ekhavi aĵon aŭ servon; diri, ke oni deziras, ke iu faru ion {*2}
petoli : fari ne bezonatajn, viglajn, amuzajn agojn (ofte nepripensitajn) {7}
petrolo : ĉiu el diversaj likvoj el ter-oleo (lampa oleo, benzino,...) {8}
peza : * (science:) (forte) altirata de Tero aŭ de la planedo, kie oni troviĝas (mezurate per nutonoj); (praktike, sur Tero:) (kun granda) mezuro laŭ gramoj aŭ kilogramoj ("pezo" = "maso mezurata per pesado") {*5}
pia : ame respekta al dio kaj religiaĵoj {9}
piano : muzikinstrumento kun kordoj frapataj per klavara meĥanismo {9}
piceo : pingloarbo kun disaj pingloj (Picea) {9}
piedo : * la parto de la korpo, sur kiu homo aŭ besto iras; piedpilko: (sporto:) futbalo {*3}
piedingo : ringo pendanta de la selo (sidilo) de ĉevalo, en kiun rajdonto metas sian piedon (pied/ing/o) {X}
pigo : birdo el la korvo-familio, nigra-blanka kun longaj vostoplumoj (Pica) {9}
piki : * puŝi (per pinta ilo) en unu punkto; vundi per akra pinta ilo {*6}
pilo : fonto de elektra energio el ĥemia energio (kelkaj kune: baterio) {8}
pilko : * globforma ludilo {*6}
piloto : veturigisto de aviadilo; gvidisto por ŝipoj, por eniri havenon aŭ por ŝipi sur (por la ŝipestro ne konata) rivero; piloti: direkti, gvidi kiel piloto {9}
pino : pinglo-arbo kun pingloj en tufoj (Pinus) {7}
pinĉi : kunpremi per du fingroj (aŭ simile per aparato) {8}
pinglo : * metala stangeto kun pinto je unu fino, uzata por fiksi ion, trapikante per ĝi; juvelo aŭ insigno provizita per pinglo; pingli: fiksi per pinglo(j) {*6}
pinto : * akra, pika fino de io {*6}
pioĉo : hak-fosilo (en formo de litero T) el ligna tenilo kaj metala peco kun du ekstremoj: unu pinta kaj unu plata {8}
pioniro : iu, kiu preparas neniam kulturitan teron; soldato, kiu preparas la vojon por armeo: konstruas pontojn,...; iu, kiu laboras por nova ideo {9}
pipo : tubo finiĝanta per ujeto, en kiun oni metas tabakon, kiun oni bruligas por fumado {7}
pipro : (akra spico el la sekigita) frukto de pipro-arbusto (Capsicum annuum, frutescens...) {9}
piro : sukplena, karneca frukto de pir-arbo, pli dika malsupre ol supre (Pyrus communis); simila frukto de alia planto {8}
pisi : eligi urinon {X}
pizo : globforma semo kun faruneca enhavo, manĝata kiel legomo (Pisum,...) {7}
placo : malferma spaco sen konstruaĵoj en urbo, ofte ĉe kruciĝo de stratoj (kvadrata, ronda) {7}
plaĉi : * doni agrablan senton al iu, pro aspekto aŭ agado {*5}
plado : malprofunda granda telero; aparta parto de manĝo {7}
plafono : * supra ebeno de ĉambro {*5}
plago : granda, longedaŭra katastrofo {9}
plano : antaŭe pripensita aranĝo de io farota; desegno de tio; desegno de urbo, kun indiko de domoj kaj stratoj kaj interesaj aŭ gravaj konstruaĵoj (=urbomapo); plani: fari planon por fari ion aŭ por io konstruota {7}
plando : la flanko de la piedo, kiu tuŝas la teron dum irado {9}
plandumo : la malsupra, plata parto de ŝuo (pland/um/o) {9}
planedo : satelito de stelo [Tero, Marso, Venuso,...] {9}
planko : * malsupra ebeno de ĉambro; tio, sur kio oni iras en domo {*4}
planti : * meti plant(id)on en teron, por ke ĝi kresku {*6}
planto : * vivaĵo ne kapabla movi sin de loko al loko (ne besto) [arboj, arbustoj, herboj] {*6}
plasto : artefarita materialo aŭ substanco, ofte (komence) facile formebla per varmo, ofte malpeza kaj fortika {9}
plastiko : arto reliefe (re)produkti formojn {9}
plata : * ebena; sen reliefo; du-dimensia {*6}
platano : granda arbo, kies ŝelo (parte) defalas ĉiujare (Platanus) {9}
plej : * (la plej granda libro: ne estas iu pli granda libro); (plej forte: ne eblas pli forte) {*1}
plekti : interkrucige kunigi, ĝenerale sen nodoj {8}
plena : * sen plia spaco neokupita; oni ne povas aldoni pli {*2}
plenaĝa : atinginta la aĝon, kiu jure havigas plenajn civitanajn rajtojn (plen/aĝ/a) {9}
plendi : * montri nekontentecon; diri: "tio ne estas bona", "tiel oni ne faru", "mi ne ricevis tion, kion mi volis",... {*4}
plenumi : plene fari tion, kion oni promesis fari aŭ kion oni devas fari (plen/um/i) {8}
pleto : plato el ligno aŭ alia materialo, kiu servas por alporti (permane) telerojn, tasojn,... {8}
plezuro : * agrabla, ĝoja, gaja sento; plezuri: senti, havi plezuron; plezurigi: havigi plezuron {*4}
pli : * > (7 estas pli ol 6; 8 kaj 9 estas ankoraŭ pli; 3 estas malpli ol 6) {*1}
pliigi : plifortigi (iun econ de io); plimultigi (pli/ig/i) {9}
plonĝi : ĵeti sin en akvon (por naĝi) {9}
plori : * malĝoji (aŭ ĝoji) tiel, ke larmoj (akvo) fluas el la okuloj {*4}
plotono : (armeo:) triono aŭ kvarono de kompanio {X}
plu : * senĉese; ne ĉesante; (ne plu: jam ne) {*1}
plugi : * per ilo (plugilo) turni la supran parton de tero {*6}
plumo : * tio, kio kovras la haŭton de birdo (birdoj havas ne harojn, sed plumojn); skribilo (por skribi per inko) {*4}
plumbo : griza, mola, peza metalo (Pb) {8}
pluraj : * pli ol unu (aŭ du) {*6}
pluralo : (gramatiko:) multenombro, en Esperanto indikita per -j {9}
plus : "aldonu la sekvantan"; pluso: la signo "+" en kalkulado (2+3=5 du plus tri estas kvin) {8}
pluvo : * akvo falanta el nubo; pluvas: falas pluvo (el ĉielo) {*4}
pneŭmatiko : parto de fiziko, pri gasoj; aertubo ĉirkaŭ la rado de aŭto aŭ biciklo {X}
po : [distribuo]; por ĉiu (saman parton aŭ kvanton): (la kvar infanoj ricevis kune ok pomojn - po du); en samaj porcioj: (la kvardek viroj marŝis po kvin - do en ok sinsekvaj vicoj) (:::: :::: :::: = okope po du) {9}
poemo : arta versaĵo {8}
poento : nombro aljuĝata por indiki rezulton ĉe ludo aŭ de lernado {X}
poeto : homo, kiu faras poemojn {7}
poezio : poem-verkado; poemeco; arto komuniki emociojn per vort-muziko (ankaŭ en prozo) {8}
polico : * ŝtataj aŭ urbaj funkciuloj por teni ordon kaj sekurecon; policano, policisto: unu tia funkciulo {*6}
politiko : arto de regado de ŝtato; praktikado de tiu arto {7}
poluro : * surfaca brilo, kaŭzita de frotado {*6}
poluso : la punkto, kie la akso de la tero trafas la surfacon (plej norda punkto, plej suda punkto); la punkto, ĉirkaŭ kiu la steloj ŝajnas turniĝi en la ĉielo; unu el la ekstremoj (finaĵoj) de magneto, pilo, baterio,... {X}
polvo : * tre malgrandaj sekaj eroj {*6}
pomo : * pli-malpli globforma frukto manĝebla de pom-arbo (Pyrus malus = Malus) {*6}
ponto : * konstruaĵo por iri de unu flanko de rivero al la alia super la akvo {*6}
popolo : * nacio; homoj kiuj sentas sin samaj, ne ĉiam loĝantaj en la sama lando; tiuj homoj de iu lando, kiuj ne estas regantoj, sed regatoj {*3}
populara : ŝatata de multaj homoj multloke; facile komprenebla por ne-fakuloj {9}
por : * [celo, intenco, destino, uzo, ricevanto, estonta daŭro]; (esti por propono: ne kontraŭ); (por ke: [celo de ago]) {*1}
porcelano : delikata speco de fajenco {9}
porcio : parto de io destinita por iu (manĝo, mono,...); pli-malpli egala dividaĵo {9}
pordo : * malfermaĵo, per kio oni eniras kaj eliras domon (fermebla); tio, kio fermas la eniran (kaj eliran) malfermaĵon de domo {*3}
porko : * dikhaŭta mambesto, bredata por viando (Sus) {*5}
porti : * subteni pezan objekton (por ke ĝi ne malleviĝu); teni kaj movi al alia loko; havi kun si aŭ sur si {*2}
portreto : pentraĵo aŭ desegno prezentanta (la vizaĝon de) persono {9}
posedi : * havi kiel sian propraĵon; havi plene por sia dispono {*6}
post : * malantaŭ; pli malfrue ol; pli malantaŭe en vico; (mi faros tion poste: ne jam nun, ne tuj) {*1}
posteno : loko, kie soldato estas starigita; ofico donita al iu; laborfunkcio {8}
posteulo : poste vivanta parenco; iu poste ekhavinta la saman funkcion (post/e/ul/o) {X}
postuli : * firme diri, ke iu devas fari aŭ doni ion; fari aŭ kaŭzi, ke io estas nemalhavebla; necesigi {*3}
poŝo : * saketo en vesto {*5}
poŝto : * servo por transporti leterojn {*5}
poto : * ujo por diversaj uzoj: kuir-poto, flor-poto, akvo-poto,... {*6}
potenco : kapablo (forte) influi; kapablo obeigi {7}
povi : * esti kapabla fari; havi eblecon fari {*2}
pozicio : loko, kie (aŭ tiel, kiel) io aŭ iu staras, sidas aŭ kuŝas; loko de iu en la socio, asocio, entrepreno,... {8}
pozitiva : jesa, akcepta, permesa, konsenta, faciliga, avantaĝa, plusa {X}
pra- : (pri parencoj:) je distanco de unu plia nasko (praavo: patro de avo; pranepo: filo de nepo); (pri tempo:) antaŭ tre, tre longa tempo {9}
praktiko : * la farado, ne la teorio; praktiki: fari ion praktike {*6}
pramo : boato aŭ ŝipo por transporti homojn, veturilojn,... de unu flanko de rivero,... al la alia {X}
prava : * diranta tion, kio estas vera, ĝusta {*4}
precipa : * ĉefa; plej grava; unuavice pripensinda {*4}
preciza : * neniom pli, neniom malpli; tiel, kiel devas, kaj ne iomete alimaniere {*6}
predikato : (gramatiko:) la vorto(j) en propozicio, kiu(j) esprimas agon aŭ staton de la subjekto {X}
preferi : * ŝati aŭ voli ion pli forte, ol ion alian {*5}
prefikso : vortparto, metata antaŭ radiko por ŝanĝi la signifon de la vorto (ekzemple: doni - disdoni) {X}
preĝi : * paroli al dio {*6}
prelegi : fari paroladon pri iu temo al iu grupo (klubanoj, studentoj,...) aŭ publike {9}
premi : * meti manon (aŭ ion alian) sur ion kaj uzi forton (puŝi); uzi forton por malgrandigi ion {*3}
premio : * objekto aŭ mono por tiu, kiu gajnis en konkurso aŭ venkis en konkuro; mono, kiun oni pagas por asekuro; aldona pago por aldona aŭ tre bona laboro; premii (ion/iun): doni, aljuĝi premion {*6}
preni : * ekteni; ekhavi por si {*2}
prepari : * fari tion, kio estas necesa por povi komenci fari ion {*5}
prepozicio : [en, sur, tra, al, antaŭ, kun, per, por,...] {X}
presi : * per aparato kaj inko meti tekston aŭ bildon sur paperon aŭ sur alian materialon {*6}
preskaŭ : * ne tute, ne plene; iomete malpli ol (59 minutoj estas preskaŭ unu horo) {*1}
preskribi : aŭtoritate ordoni; skribe ordoni (medikamenton) {9}
preta : * finita; ne plu farata (oni nenion plu devas fari pri ĝi); uzebla; fininta sian taskon; (kaj tial:) povanta komenci fari ion (alian) {*4}
preteksto : ŝajna kialo aŭ motivo, eldirita por kaŝi la veran kialon aŭ motivon; preteksti: prezenti (ion) kiel pretekston {8}
pretendi : postuli ion, dirante (ĉu laŭvere aŭ pretekste), ke oni havas rajton pri ĝi {8}
preter : * pasante apude (li iris preter la domo: li iris ne al la domo, ne en la domon, ne tra la domo) {*1}
prezo : * kiom da mono oni devas pagi por io {*6}
prezenti : * montri, kiu estas iu aŭ kio estas io; vidigi aŭ aŭdigi (teatraĵon, spektaklon,...) {*3}
prezidi : ordigi, gvidi diskutadon; gvidi la estraron de organizaĵo; (iuj gvidantoj de ŝtatoj havas la titolon "prezidento" anstataŭ "prezidanto") {7}
prezidento : estro de respubliko (=ŝtatprezidanto) {X}
pri : * koncerne [temo] (libro pri bestoj; atentu pri la truoj en la vojo) {*1}
princo : titolo malpli alta ol reĝo, ofte donata al reĝido {9}
principo : fundamenta veraĵo; baza elemento de rezonado, scienco, moralo,... {9}
printempo : * parto de jaro inter vintro kaj somero, kiam plivarmiĝas {*4}
priskribi : klare, detale prezenti per vortoj (skribe aŭ buŝe (!)), tiel ke la leganto aŭ aŭskultanto povas bone imagi la aferon (pri/skrib/i) {X}
privata : ne publika; ne de aŭ por ĉiuj, sed de aŭ por iu(j) aparta(j) persono(j) {7}
pro : * [kaŭzo, kialo, motivo] (ni malsekiĝis pro la pluvo; mi tremas pro malvarmo; ŝi diris tion pro amikeco) {*1}
probabla : tia, ke ekzistas pli da motivoj por atendi, ke ĝi estas vera (aŭ ke ĝi okazos), ol motivoj por atendi, ke ĝi ne estas vera (aŭ ke ĝi ne okazos) {8}
problemo : io, kio estas malfacile solvebla aŭ klarigebla; io, por kio solvo aŭ klarigo estu trovita (scienca problemo, ŝak-problemo,...) {8}
procedi : uzi difinitajn rimedojn por atingi rezulton aŭ por efektivigi ion {8}
procento : profito el cent unuoj en unu jaro; centona proporcio {9}
proceso : juĝafero; natura aŭ logika sinsekvo de fenomenoj; procesi (kontraŭ iu): juĝe persekuti {8}
produkto : * aĵo farita de homo aŭ maŝino; la rezulto de iu laboro; produkti (ion): fari el krudaj materialoj substancon aŭ objekton utilan; estigi {*5}
profesio : okupo por vivteni sin {8}
profesoro : plenrajta instruisto en universitato aŭ altlernejo {9}
profeto : kiu kapablas antaŭdiri estontaĵojn; kiu kapablas klarigi la dian volon; profeti: paroli kiel aŭ kvazaŭ profeto {9}
profito : utilo aŭ mongajno ricevita el aŭ pro io; kiam la enspezoj estis pli grandaj ol la elspezoj; profiti: ricevi utilon, mongajnon el io {8}
profunda : * (kun granda) mezuro inter la malferma parto kaj la fundo (profunda rivero, puto, fosaĵo, groto - ankaŭ: profundaj pensoj) {*4}
programo : priskribo pri prezentota teatraĵo aŭ spektaklo, pri radio- aŭ televido-elsendoj,...; priskribo de planoj de registaro, politika partio,...; priskribo de taskoj plenumotaj unu post la alia; prezento aŭ spektaklo (ankaŭ en radio aŭ televido), konsistanta el pluraj partoj (programeroj) (Ĉu vi havas la programon de la programo?); programi: aranĝi la programon de evento aŭ de radio- aŭ televido-elsendo; verki programon por agado aŭ por tasko plenumota de/per komputilo {9}
progresi : * antaŭeniri; atingi pli kaj pli {*6}
projekcii : sendi luman bildon sur ekranon {X}
projekto : (pli ampleksa kaj detala) propono, plano; projekti: plani projekton {9}
prokrasti : ne fari nun, sed (eble) poste {8}
proksima : * en malgranda distanco; troviĝanta apude {*2}
proksimume : ne precize; pli-malpli (proksim/um/e) {7}
proleto : homo sen kapitalo, kiu povas vendi nur sian laborforton {9}
proletario : proleto {9}
promeni : * (piede) iri por plezuro {*5}
promesi : * diri firme, ke oni faros ion aŭ ke oni donos ion {*5}
pronomo : (gramatiko:) vorto, kiu anstataŭas substantivon aŭ nomon [mi, li, iu, tiu, tio, ĉio,...] aŭ kiu indikas ion (ne-kvalitan) pri io aŭ iu [iu..., tiu..., mia...,...] {9}
prononci : elparoli; formi vortojn (parolsonojn) per la buŝo {9}
propagandi : klopodi disvastigi ideon {9}
proponi : montri al iu ion por uzo (aŭ por manĝado aŭ trinkado); diri al iu, ke tiu eble faru ion {9}
proporcio : rilato inter partoj de io, inter si, kaj al la tuto; kiam la grandeco de unu afero pliiĝas kaj malpliiĝas same aŭ simile kiel la grandeco de alia afero (proporcio inter laboro kaj rezulto, inter kulpo kaj puno) {X}
propozicio : (gramatiko:) vortgrupo, kiu esprimas kompletan ideon (frazo aŭ parto de frazo) {9}
propra : * de tiu/tio mem, ne de iu/io alia {*3}
prosperi : esti en bona, sukcesa stato {9}
protekti : defendi, ŝirmi, helpi iun kontraŭ malbono aŭ danĝero {7}
protesti : diri, ke oni estas kontraŭa al io (kion oni opinias malbona); diri, ke oni ne ŝatas, ke iu faras ion {7}
protokolo : preciza skriba raporto pri kunveno aŭ okazaĵo; protokoli: skribi precizan raporton {X}
provi : * fari por vidi, ĉu oni povas fari {*3}
proverbo : kutima diraĵo kun instrua signifo {9}
provinco : administra aŭ historia subdividaĵo de lando {9}
provizo : kolekto da materialo(j) aŭ kolekto da objektoj por estonta uzo; provizi: havigi ĉion bezonatan al iu/io {8}
provizora : ne daŭra; ne definitiva; dum iom da tempo; por iom da tempo {X}
provoki : inciti al batalo, disputo,... (pli-malpli atakante) {9}
prozo : ne-versa parolo aŭ skribaĵo {8}
prudenta : kapabla ĝuste prijuĝi la aferojn; uzanta tiun kapablon {7}
pruno : pli-malpli ovoforma frukto kun longeca ŝtoneca kerno de prun-arbo (Prunus domestica,...) {9}
prunto : * dono por posta redono; prunti: doni (pruntedoni) aŭ preni (pruntepreni) kiel prunton {*5}
pruvi : montri per faktoj aŭ rezonado, ke io estas vera {8}
psiko : tuto de la konsciaj kaj nekonsciaj spiritaj fenomenoj de homo {X}
psikologio : scienco pri la homa psiko {9}
publiko : * tiuj, al kiuj iu parolas; tiuj, kiuj rigardas teatraĵon; la homoj ĝenerale; (publika: por ĉiuj, kiuj volas aŭdi, utiligi, ĉeesti,...); publikigi: publike anonci; aperigi en presa formo (en/kiel libro, en gazeto,...) por ke la publiko povu legi ĝin {*6}
pudro : pulvoro (kolora, odora) uzata por tualeto; pudri: surŝuti pudron {9}
pugno : mano kun fleksitaj kaj kunmetitaj fingroj {7}
pulmo : parto en la korpo, per kiu oni spiras {8}
pulovero : trikita vesto por la supra parto de la korpo, kiun oni surmetas, trametante la kapon kaj la brakojn {X}
pulvo : eksplodema pulvoro por pafi {8}
pulvoro : substanco (solida) en tre malgrandaj eroj {8}
pumpi : eligi aŭ levi likvon per aparato (pumpilo) {8}
puni : * fari ion malagrablan al iu, ĉar tiu faris malbonan agon {*6}
punkto : * tre malgranda loko (en spaco aŭ tempo); aparta (malgranda) parto de teksto aŭ argumentado; la signo "." {*3}
punto : maldensa plektaĵo el fadenoj, kies maŝoj prezentas motivon aŭ desegnaĵon {9}
pupo : objekto en formo de homo aŭ besto (kiel ludilo,...) {8}
pupilo : la parto de la okulo, kie lumo povas eniri {9}
pura : * tio kaj nenio alia; senmakula; lavita, balaita {*3}
purpura : kun ruĝe-blua koloro, pli ruĝa ol viola {X}
puso : densa flaveta likvaĵo, konsistanta el detruiĝinta karno aŭ haŭto, produktiĝanta en absceso {9}
puŝi : * movi ion, premante al ĝi {*5}
puto : profundaĵo farita de homo, el kiu oni prenas akvon {7}
putri : malkomponiĝi; malboniĝi, difektiĝi pro malkomponiĝo (ligno, mortinta besto, frukto, manĝaĵo,...) {8}
rabi : per forto aŭ minaco forpreni ies posedaĵon {8}
rabato : malpliigo de prezo (pro aĉetkvanto, antaŭpago, bona klienteco, amikeco, difekto de la varo,...) {9}
racio : parto de la homa menso, kiu ebligas malkovri kaj formuli la leĝojn de la naturo {9}
rado : * ronda objekto turniĝanta ĉirkaŭ akso, por faciligi movadon (veturadon) {*6}
radio : * linioforma aĵo komenciĝanta en iu centro; ero de lumo aŭ sono aŭ alia signalo venanta el iu centro; aparato, kiu aŭdigas sonojn, kiuj alvenis al ĝi kiel elektromagneta signalo el iu centro (=radio-ricevilo); radii: eligi radiojn (de lumo, varmo,...); klare montri varman senton (ĝojon,...) {*5}
radiatoro : (parto de) aparato, kiu varmigas per radiado; parto de aparato, kie akvo malvarmiĝas per radiado kaj tiel malhelpas trovarmiĝon de motoro,... {9}
radiko : subtera parto de planto, per kiu ĝi prenas nutraĵojn kaj akvon el la tero, kaj per kiu ĝi estas fiksita al la tero; la fiksa, tena parto de io; fiksa, ne ŝanĝiĝanta parto de vorto (en "laboro" kaj "labori", "labor" estas la radiko); radiki: havi siajn radikojn en... {7}
rafano : (diverskolora manĝebla radiko de) krucflora herbo (Raphanus) {9}
rajdi : sidi sur iranta besto (ĉevalo, azeno, kamelo,...); sidi sur biciklo kaj veturi {7}
rajto : * tio, kion neniu povas malpermesi; rajti: havi rajton (pri io, por fari ion); havi (jure validan) permeson; rajtigi: doni rajton; (jure valide) permesi {*3}
raketo : arta fajraĵo, pafata en aeron, kiu tie eksplodas kaj disĵetas fajrerojn; objekto (ofte kun reakcia motoro) "pafata" en la kosmon, aŭ (kun eksplodaĵo) sur malamikan landon {X}
rakonti : * paroli pri okazaĵo {*3}
rampi : movi sin, tuŝante la teron per la ventro {8}
rampulo : besto senkrura aŭ kun mallongaj kruroj (kies ventro do kutime tuŝas teron), kun nekonstanta korpotemperaturo, de komenco spiranta per pulmoj, kaj kun korpo kovrita de kornecaj skvamoj aŭ platoj (=reptilio) (Reptilia) (ramp/ul/o) [testudo, krokodilo, lacerto, serpento,...] {X}
rano : (plenkreske senvosta) amfibio kun longaj malantaŭaj kruroj (Rana) {9}
rando : * parto de unu afero, kiu estas ĉe la limo kun alia afero (rando de vojo, rando de kampo, rando de urbo) aŭ ĉe la fino de la afero (rando de ĉapelo, rando de tuko) {*6}
rango : pozicio laŭ graveco (kompare kun pli gravaj kaj malpli gravaj); pozicio laŭ rajto komandi en armeo; rangi: havi, okupi rangon (li rangas pli alte ol mi) {8}
rapida : * faranta/okazanta en malgranda tempo {*2}
raporti : rakonti (buŝe aŭ skribe) pri tio, kio okazis {8}
raso : (pri kreskigitaj plantoj kaj breditaj bestoj:) grupo da individuoj reproduktitaj tiel, ke iuj variaj ecoj fariĝis pli-malpli konstantaj (dum reproduktado en la grupo) (grandflora raso de iu planto; multgrajna raso de iu greno; longhara raso de iu besto;...); (pri homoj:) tre malpreciza divido de la homaro laŭ kelkaj facile videblaj ecoj (koloro de la haŭto, formo kaj koloro de la haroj,...); rasismo: idearo, laŭ kiu tiaj diferencoj estus esencaj, aŭ laŭ kiu homoj kun certa aspekto aŭ de certa deveno estus pli valoraj ol aliaj; rasa (hundo, ĉevalo,...): kun klare videblaj ecoj de sia raso {X}
rato : mamulo simila al muso, sed pli granda (Rattus,...) {8}
raŭka : (voĉo:) kun malklara, kvazaŭ skrapa sono (ekzemple pro malvarmumo) {9}
raŭpo : larvo de papilio kaj de iuj aliaj insektoj kun pli-malpli cilindroforma, ofte hara korpo {9}
ravi : sentigi admiron {8}
razi : forpreni harojn per akra ilo (razilo) {7}
re- : * [denove, ankoraŭfoje; inversdirekte] (rekonstrui, reskribi, ĝis revido!, redoni, reveturi,...) {*0}
reakcio : (ĥemio:) efiko de unu substanco al alia; (fiziko, psikologio:) senvola reago (de korpo aŭ spirito) pro ago; (fiziko:) antaŭenmovo pro ellaso de movo malantaŭen (en motoro de aviadilo, raketo,...); (politiko:) agado por restarigi nedemokratian politikan sistemon {9}
reala : vere ekzistanta, ne elpensita {9}
recenzi : skribi (aŭ rakonti) sian opinion pri iu verko aŭ okazaĵo {9}
recepto : preciza priskribo, kiel prepari ion (manĝaĵon, kuracilon,...) {8}
reciproka : de unu al la alia kaj de la alia al tiu unu {8}
redakcio : redaktistaro; redaktejo {X}
redakti : skribe zorge esprimi (siajn pensojn); zorge prilabori la skribaĵojn de alia; prizorgi la enhavon de gazeto, revuo,..., elektante la artikolojn kaj korektante tiujn {9}
redaktoro : redaktisto {X}
redukti : proporcie malpligrandigi; malpligravigi; (ĥemio:) malpliigi la ŝtupon de oksidiĝo {9}
reflekti : reĵeti lumon aŭ varmon {9}
reformi : doni alian, pli bonan (pli ĝustan, laŭ la reformantoj) formon al io (re/form/i) {9}
regi : * igi homojn (aŭ aĵon) fari tion, kion oni volas; estri ĉiujn aliajn {*3}
regali : doni bonan manĝaĵon aŭ trinkaĵon (aŭ ion alian bonan kaj plezurigan) {8}
regimento : parto de armeo konsistanta el kelkaj batalionoj {9}
regiono : * parto de lando kun certaj (naturaj aŭ sociaj) ecoj {*5}
registaro : tuto de la personoj, kiuj regas ŝtaton (prezidento aŭ reĝo, ministroj, vicministroj,...) (reg/ist/ar/o) {X}
registro : (libro aŭ folio kun) laŭordaj notoj, enskribitaj (registritaj) por posta uzo kiel atestaĵo; registri: noti en registro; "skribi" signalojn sur magneta bendo aŭ al komputila memoro,... {7}
regno : * (malnova) vorto por (malnova) (granda) ŝtato {*6}
regulo : * fiksita indiko aŭ instruo pri kiel oni faru ion (ĉiufoje same); (regula: laŭ la reguloj; kvazaŭ laŭ regulo (ĉiufoje same, je sama horo, post sama periodo;...)) {*6}
reĝo : * estro de lando aŭ popolo, kiu estas estro, ĉar li estas la filo (aŭ alia parenco) de la antaŭa estro {*5}
reĝimo : sistemo de regado (en iu ŝtato) aŭ administrado (en asocio aŭ entrepreno) {9}
reĝisoro : persono, kiu prizorgas la artan produktadon de teatraĵo aŭ filmo; persono, kiu indikas al la plenumantoj, kiel plenumi certan spektaklon {X}
reklami : laŭde anonci al la publiko la bonecon de iu/io, la aĉetindecon de io {8}
rekomendi : * konsili, ke oni uzu aŭ faru ion {*6}
rekompenco : io bona, donita aŭ farita al iu, por montri kontentecon pro io bona donita aŭ farita de tiu; rekompenci: doni rekompencon {8}
rekordo : ankoraŭ neniam atingita rezulto; plej granda ĝis nun; plej ofta ĝis nun; plej rapida ĝis nun;... {8}
rekta : * sen kurboj, sen flankeniĝoj; tiel ke du punktoj estas ligitaj per plej mallonga linio; tiel, ke la vojo estas plej mallonga; pri angulo: orta (90°); rekto: rekta linio {*5}
rektangulo : figuro el rektaj linioj kun kvar rektaj (=ortaj) anguloj (rekt/angul/o) {9}
relo : fera stango, sur kiu ruliĝas radoj de vagonaro aŭ tramo {7}
relativa : vidata kompare al aliaj similaj; ne absoluta {9}
reliefo : io ne plata, ne ebena {X}
religio : * scio aŭ kono pri supernaturaj estuloj aŭ estaĵoj kaj pri la vivo post morto {*5}
remi : movi boaton en akvo per stangoj kun plata finaĵo (remiloj) {8}
reno : organo en la korpo, kiu filtras la sangon kaj produktas la urinon {9}
rendevuo : interkonsento pri renkontiĝo je certa horo en certa loko {9}
renkonti : * vidi alian homon kaj iri al li aŭ ŝi {*3}
rento : perioda enspezo pro posedaĵo {9}
rentumo : kompenso, kalkulita en procentoj, pro pruntita mono (rent/um/o) {X}
renversi : faligi ion starantan; meti supron malsupren {7}
reprezenti : laŭ peto aŭ ordono anstataŭi iun; laŭ peto fari ion en la nomo de; (ankaŭ: re-prezenti: montri denove) {7}
reprodukti : estigi novajn individuojn per jam ekzistantaj individuoj (pri bestoj, plantoj,...); produkti novajn ekzemplerojn samajn aŭ similajn al ekzistanta ekzemplero (pri tekstoj, pentraĵoj,...) (re/produkt/i) {X}
reptilio : rampulo {X}
respekti : * senti estimon; ne agi kontraŭ (leĝo, kutimo,...) {*6}
respondi : * diri (aŭ fari) ion post demando (pri tio, pri kio oni demandis); sendi leteron post ricevo de letero; akordiĝi kun io (esti kvazaŭ la respondo al ĝi) {*2}
respondeca : kiu devas respondi demandojn pri iu agado (ankaŭ, se tiu mem ne faris); kritikebla, kiam io (agado, farado, okazaĵo) ne iras bone (ankaŭ, se tiu mem ne kulpas) (respond/ec/a) {X}
respondkupono : papereto aĉetebla en poŝtoficejo, kiun oni, en poŝtoficejo de alia lando, povas interŝanĝi kontraŭ poŝtmarko por letero al eksterlando (uzata ankaŭ por pagi malgrandajn sumojn al iu en alia lando) (respond/kupon/o) {X}
respubliko : ŝtato, kies estro ne estas difinita pro heredo {8}
resti : * ne iri al alia loko; esti ne forigita; ne aliiĝi; esti nefarita, nedirita, nemenciita, nemanĝita, neprenita...; esti ankoraŭ videbla aŭ trovebla poste; resto: tio, kio restas/restis/restos {*2}
restoracio : ejo, kie oni povas manĝi kontraŭ pago {7}
resumo : mallonga redono (skriba aŭ buŝa) de la ĉefa enhavo (de artikolo, libro, prelego,...); resumi: fari, doni resumon {9}
reto : * plektaĵo el ŝnuroj aŭ fadenoj, en kiu ĉiu fadeno estas ligita al multaj aliaj fadenoj, kun sufiĉe larĝaj interspacoj (truoj) (simila al "#"); interligita aro da homoj, aparatoj,... (telefonreto, komputila reto) {*6}
revi : imagi tion, kion oni forte deziras {8}
revizii : esplorkontroli (por korekti erarojn, por malkovri kaj ripari difektojn); denove juĝi en alia kortumo {9}
revolucii : fari subitan ŝanĝon (de la politika reĝimo de ŝtato,...) {9}
revuo : gazeto (ofte pli bele presita), aperanta unu fojon en kelkaj semajnoj, unu fojon en monato, unu fojon en tri monatoj...); priparolo aŭ priskribo de la ĉefaj okazaĵoj lastatempaj; revui: priparoli lastatempajn okazaĵojn {8}
rezervo : parto de bezonataj aferoj, metita flanken por posta uzo; (parto de) afero aŭ temo, metita flanken por posta decido aŭ priparolo; rezervi: meti flanken, teni libera por posta uzo aŭ decido {8}
rezigni : decidi ne fari ion, ne uzi ion {8}
rezisti : ne subiĝi; elteni de-eksteran forton {8}
rezoni : (en pensoj aŭ per vortoj) kunmeti argumentojn kaj faktojn por fari konkludon {9}
rezulti : * esti la sekvo; esti la fina stato {*6}
ribo : malgranda manĝebla nigra aŭ ruĝa (foje blanka) bero de arbusto (Ribes nigrum, rubrum,...) {9}
ribeli : rifuzi obei (ŝtatan) aŭtoritaton (penante per forto forigi ĝin) {8}
ricevi : * ekhavi de iu alia (unu donas aŭ sendas, alia ricevas) {*2}
riĉa : * kun multe da mono, havaĵoj; kun multe da valora enhavo {*2}
ridi : * per buŝo kaj sono montri ĝojon,... (rideti: per buŝo sen sono montri ĝojon, kontentecon,...) {*2}
rifuĝi : serĉi (en alia loko aŭ lando) protekton kontraŭ danĝero, persekuto,... {8}
rifuzi : * diri "ne"; ne voli havi, ricevi, fari {*6}
rigardi : * provi vidi; uzi la okulojn {*3}
rigida : ne aŭ malfacile fleksebla; ne fleksiĝema {9}
rikolti : * preni la fruktojn aŭ plantojn, kiujn oni kreskigis, por uzi ilin aŭ vendi ilin {*6}
rilati : * esti en iuspeca ligo; havi kontakton en certa maniero {*6}
rimo : kiam la finaj sonoj de unu verso de versaĵo aŭ poemo estas samaj kiel la finaj sonoj de alia verso; kiam la finaj sonoj de du vortoj estas samaj ek de la antaŭlasta vokalo, ili rimiĝas (homo - domo; festo - besto); rimi: fari rimo(j)n {9}
rimarki : * ekkonscii (ke io okazas, ke io estas ia,...) {*3}
rimedo : * ilo por fari ion; io bezonata por fari ion {*3}
rimeno : bendo el ledo {9}
ringo : ronda objekto kun truo en la mezo {7}
ripo : unu el la ostoj, kiuj fortikigas la bruston {8}
ripari : * rebonigi; reuzebligi; forigi difekton {*6}
ripeti : * fari aŭ diri denove, duan (trian,...) fojon {*5}
ripozi : * ne labori; ne fari ion, por mallaciĝi (ne dormante) {*4}
riproĉi : * kritiki; mallaŭdi; diri: "Vi estus devinta ne fari tion!" {*6}
riski : fari ion, sciante, ke povas okazi malbono {8}
risorto : elasta lameno aŭ fadeno, kiu reprenas sian antaŭan formon, post kiam ĝi estis fleksita, streĉita aŭ premita {X}
ritmo : regula alterno de fortaj kaj malfortaj elementoj (en muziko, verso,...) {8}
riveli : malkovri, konigi (sekreton); ĥemie aperigi foto-bildon {9}
rivero : * granda natura akvo-fluo {*4}
riverenci : iom klini sin (pro respekto, kiel saluto) {9}
rivoluo : unu kompleta rondiro (360°) (ĉirkaŭ sia propra akso aŭ ĉirkaŭ alia objekto) {9}
rizo : greno el varmlanda marĉa herbo (Oryza) {7}
rk. : respondkupono {X}
robo : longa (unupeca) vesto kun aŭ sen manikoj, kovranta la korpon de la kolo ĝis la piedoj aŭ ĝis la genuoj {8}
roko : tre malmola tero; ŝtonego {7}
rolo : tio, kion devas diri kaj fari aktoro en teatraĵo; la persono en la teatraĵa rakonto, kiun devas ludi la aktoro; la funkcio, agado, posteno,..., kiun iu devas plenumi (ies rolo en la socio; ies rolo en asocio; la rolo de la patro en la familio); roli: plenumi, ludi rolon {9}
romano : longa literatura rakonto (prozo, iam poemo) {9}
rompi : * dispecigi; per (iom da) forto igi ion esti ne tuta aŭ ne ligita {*4}
rondo : * io simila al la litero "O" (kun aŭ sen truo en la mezo); kiam ĉiuj homoj (aŭ aĵoj) estas simile malproksimaj de iu centro (meza punkto); grupo, en kiu neniu estas la unua (plej grava) aŭ la lasta (plej malgrava); (ronda: kun formo de (parto de) rondo, cirklo, disko, globo, sfero, cilindro) {*4}
ronki : (tre) aŭdeble spiri dum dormo {8}
roso : vaporo gute likviĝinta nokte sur plantoj,... {9}
rosti : prepari manĝon per varmego, aldonante nek akvon nek grason; prepari ion per varmego, preskaŭ bruligante ĝin {8}
rotacii : turniĝi ĉirkaŭ sia propra akso {X}
rozo : * floro kvinparta (Rosa), ofte ruĝa laŭ koloro (koloro "roza": hele ruĝa, pale ruĝa) {*4}
rubo : restaĵoj de ruinigita konstruaĵo; rompitaĵoj de ŝtono, briko,...; senvaloraj forĵetindaĵoj {X}
rubando : bendo el ŝtofo, uzata interalie por ornamo aŭ kiel insigno; mallarĝa, longa peco (bendo) el alia maldika materialo {9}
rubriko : parto de revuo, gazeto,..., dediĉita al certa temo {X}
ruĝa : * kun koloro de sango {*2}
ruino : (parte) disfalinta aŭ detruita konstruaĵo {9}
ruli : * movi ion turnadante ĝin (ekzemple: ruli pilkon); meti (volvi) ion ĉirkaŭ iun (konkretan aŭ imagitan) akson (ekzemple: ruli paperon) {*5}
rulo : * pli-malpli longa objekto cilindroforma, kiun oni povas ruli (rulo por premi paston; rulo de skribmaŝino; rulo da papero) {*5}
rusto : fera oksido, brunruĝa tavolo sur fero pro malseka aero; rusti: kovriĝi de rusto {9}
ruza : kapabla elpensi lertajn rimedojn por atingi ion {7}
s-ino : sinjorino {X}
s-ro : sinjoro {X}
sabato : * tago de la semajno inter vendredo kaj dimanĉo {*5}
sablo : speco de tero (en pura sablo ne kreskas plantoj) {7}
sago : stango kun pinto, kiun oni pafas per arko; signo por montri al io, pli-malpli simila al (pinto de) sago (->) {9}
sagaca : povanta rapide kaj bone malkovri aferojn kaj lerte eltrovi manierojn por solvi malfacilaĵojn {8}
saĝa : * kiu konas respondon al multaj demandoj pri la vivo, kaj la diferencon inter bono kaj malbono {*5}
sako : * ujo el mola materialo (ekzemple: el ŝtofo) aŭ el papero {*5}
salo : * natria klorido (NaCl), uzata por doni guston al manĝaĵo aŭ por konservi manĝaĵojn; sali: meti salon en/sur (sali manĝaĵon) {*6}
salajro : (ĉiusemajna, ĉiumonata) pago al homo pro farita laboro {7}
salamandro : iom longa amfibio kun vosto kaj kvar mallongaj kruroj (Salamandra,...) {X}
salato : manĝaĵo el (miksaĵo de) legomoj (kuiritaj aŭ ne), kun oleo, salo, spicoj,...; senorda miksaĵo {9}
saldo : diferenco inter debeto kaj kredito (pri bankkonto, por la kliento: pozitiva saldo estas "mono en banko", negativa saldo estas "manko en konto") {X}
saliko : unu el multaj diversformaj arboj aŭ arbustoj kun floretaroj (amentoj) aperantaj pli frue ol la folioj, ĝenerale kreskantaj en malsekaj teroj aŭ ĉe akvo (Salix) (el la flekseblaj branĉoj de iuj oni plektas korbojn,...) {9}
salivo : likvaĵo produktata en la buŝo {X}
salono : granda ĉambro (en loĝejo aŭ por kunvenoj) {8}
salti : * homo aŭ besto: (ek)movi sin tiel, ke neniu piedo tuŝas ion (surloke aŭ de unu loko al alia); aĵo: moviĝi de unu loko al alia loko, ne tuŝante la lokojn inter tiuj {*4}
saluti : * diri aŭ signi "bonan tagon!" aŭ "ĝis revido!" {*4}
sama : * ne alia {*2}
sana : * kun bone funkcianta korpo {*4}
sandviĉo : du pantranĉoj kun io inter ili {9}
sango : * ruĝa likvo en la korpo de homoj kaj bestoj; sangi: tiel, ke sango eliras (sanganta vundo) {*4}
sankta : * respektinda pro religio; netuŝebla {*6}
sapo : * ordinara lavilo (pli-malpli mola) {*6}
sarki : forpreni nedeziratajn plantojn de inter dezirataj {9}
sata : * sufiĉe manĝinta {*4}
satelito : objekto kiu ĉirkaŭiras astron (aŭ Teron) {X}
satiro : skribaĵo aŭ parolaĵo, en kiu la aŭtoro ridindigas la agadon de iuj homoj {9}
saŭco : likva preparaĵo por gustigi manĝaĵon {8}
savi : * eldanĝerigi {*6}
sceno : aparta parto de teatraĵo; eksterordinara okazaĵo; scenejo: la parto de teatro, kie oni prezentas; la loko, kie io okazas {7}
scii : * havi informon, ideon en kapo; sciigi: informi {*2}
scienco : * tuto de scioj (kaj kontroleblaj esploroj) pri la naturleĝoj aŭ pri certa temaro {*6}
sciuro : mamulo kun dika, hara vosto, kiun ĝi sidante tenas vertikale (Sciurus,...) {9}
scivola : kiu volas scii; (scivolema: kiu ĉiam ĉion volas scii) (sci/vol/a, sci/vol/em/a) {7}
se : * [kondiĉo] (se mi havus monon, mi vojaĝus tien) {*1}
sed : * (ne tiu, sed tiu; ne tiel, sed tiel; ne aŭto, sed biciklo; ne ruĝa, sed verda) {*1}
segi : dispartigi per ilo kun akraj dentoj (segilo) {8}
seĝo : * meblo por sidi (por unu homo) (en formo de la litero "h") {*4}
seka : * senakva, senlikva {*5}
sekalo : greno, uzata por baki panon kaj por fari brandon (Secale) {9}
sekci : (kirurgio, matematiko:) (tra)tranĉi {9}
sekcio : iel aparta dividaĵo de organizo, libro (laŭ temo, laŭ lingvo,...), (fer)vojo,... {9}
sekreto : * io, pri kio neniu sciu; io, kion oni rakontu al neniu {*6}
sekretario : dungito (oficisto) aŭ estrarano por korespondado, protokolado,... {8}
sekso : ĉu viro aŭ ino; la diferenco inter viro kaj ino; korpa kuniĝo de la seksoj; seksa: rilata al la propraĵoj de unu sekso aŭ al la diferenco inter la seksoj; rilata al sekskuniĝo {8}
sekundo : 60-ono de minuto [mezuro por tempo] {7}
sekura : sendanĝera {9}
sekvi : * iri post iu/io; veni post iu/io alia {*2}
selo : sidilo sur la dorso de ĉevalo aŭ alia rajdbesto {X}
semo : * parteto de planto, el kiu kreskas nova planto; semi: meti semon; disĵeti semojn {*6}
semajno : * 7 tagoj {*3}
sen : * ne havante; ne uzante; ne kun (li iris sen ŝuoj; mi ne bone vidas sen okulvitroj; kafo sen lakto) {*1}
senato : iulande, supera ĉambro de parlamento; alia regantaro {9}
senco : * tio, kion oni komprenu el vorto aŭ frazo; enhavo, signifo; (ankaŭ: aŭ tien, aŭ reen; aŭ supren aŭ malsupren; aŭ dekstren aŭ maldekstren; aŭ plus aŭ minus;...) {*5}
sendi : * irigi ien (homon, aĵon, mesaĝon, signalon); alpoŝtigi {*2}
sendependa : memstara; (lando:) ne dependa de alia lando (nek parto de iu ŝtato, nek iel regata de alia ŝtato) (sen/de/pend/a) {X}
senso : unu el la kapabloj de homo por ekscii pri sia ĉirkaŭaĵo: tuŝado, vidado, aŭdado, flarado, gustumado {8}
senti : * ekhavi per la fingroj, per la haŭto aŭ interne en la korpo impreson doloran aŭ plezuran; ekhavi impreson agrablan aŭ malagrablan; ekhavi impreson ne racie klarigeblan {*3}
sep : * 7 {*1}
septembro : * monato de la jaro inter aŭgusto kaj oktobro (09) {*5}
serĉi : * iri kaj rigardi (ĉie) por trovi {*3}
serena : tute kvieta, trankvila, senzorga; sennuba; senventa;... {8}
serio : * vico da samaj aŭ similaj {*6}
serioza : * sen rido aŭ ŝerco; ne por ridi aŭ ŝerci (ĉar temas pri io grava) {*5}
serpento : * senpieda besto (rampulo) kun longa, cilindroforma korpo (Ophidia) {*6}
seruro : aparato por ŝlosi (bone, sekure fermi) ion {7}
servi : * labori por plenumi la dezirojn de iu alia (servi al mastro (dunginto); servi al klientoj; servi al la publiko) {*4}
ses : * 6 {*1}
severa : nepardonema, obeiganta, forte punanta (homo); malmilda, preskaŭ neeltenebla (vetero) {7}
sezono : * [printempo, somero, aŭtuno, vintro] aŭ [pluva sezono, seka sezono] {*6}
sfero : surfaco de globo; tridimensia surfaco, kies ĉiuj punktoj estas je sama distanco de unu punkto {X}
si : * la aganto mem (se ne temas pri la parolanto aŭ la alparolato(j)): (li vidas lin (=alian viron) - li vidas sin (=la propran korpon, en spegulo); ŝi portas ŝian valizon (=de alia virino) - ŝi portas sian valizon (=la propran) - sed: mi portas mian valizon; vi portas vian valizon) {*1}
siatempe : en la tempo, kiam tio okazis; en la tempo, kiam tio povos okazi oportune (si/a/temp/e) {X}
sidi : * esti en iu loko sur io, sed ne stari, kuŝi aŭ pendi {*2}
signo : * eta skribaĵo, simpla desegnaĵo, movo de mano,... donanta informon; ekkonilo; rekonilo; avertilo; ankaŭ: io, kio antaŭanoncas ion; signi: doni signo(j)n; meti signon (skribaĵeton) ĉe parto de teksto,... {*6}
signalo : interkonsentita signo por komuniki (de malproksime) averton, ordonon, informon,...; signali: doni signalon {8}
signifi : havi kiel precizan sencon {7}
silabo : unu aŭ kelkaj parolsonoj kune prononcataj, kiel parto de vorto (ekzemple: pa-rol-so-noj) (en Esperanto, en ĉiu silabo estas unu vokalo) {X}
silenti : * ne paroli, ne brui, ne fari sonojn {*4}
silko : tre delikata ŝtofo el fadenoj produktitaj de silk-raŭpo (Bombyx) {8}
simbolo : io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (leono estas simbolo de forto; koro estas simbolo de amo kaj sentoj, flago estas simbolo de lando); (interkonsentita) signo (Fe estas la simbolo de fero; % estas la simbolo de procento; kvinpinta verda stelo estas la simbolo de Esperanto) {X}
simio : mamulo simila al homo (kun aŭ sen vosto) (Simiae) {8}
simila : * ne tute sama, sed sama laŭ iu(j) eco(j) {*5}
simpatio : favora inklino al alia persono, pro simileco de sentoj, gustoj,... {8}
simpla : * facile farebla aŭ komprenebla {*3}
sino : la spaco inter brusto, brakoj kaj femuroj (kiel ŝirmejo); iam: (faldita) parto de vesto kovranta la bruston, servanta kiel poŝo {9}
sincera : sen mensogo aŭ ŝajnigo, nenion kaŝanta {7}
sindikato : asocio de personoj aŭ societoj, por defendi komunajn ekonomiajn interesojn (de laboristoj, de fabrikistoj,..) {9}
sindona : preta ĉiam servi al iu aŭ io (si/n/don/a) {9}
singarda : atenta eviti danĝeron (si/n/gard/a) {9}
singularo : (gramatiko:) ununombro {9}
sinjoro : * (alparola vorto por) viro {*2}
sinsekve : unu post la alia (si/n/sekv/e) {X}
sinteno : kondut-maniero en certa situacio; (firmaj) opinioj pri iu afero; (si/n/ten/o) {9}
siropo : suker-solvaĵo, ofte kun aldono de aromaĵo, frukta suko, medikamento,... {X}
sistemo : tutaĵo da interdependaj ideoj (aŭ aparatoj) kunordigitaj {8}
sitelo : pli-malpli profunda, pli-malpli cilindra ujo kun duoncirkla tenilo je la nekovrita supro {8}
situo : en kiuj aŭ kiaj ĉirkaŭaĵoj io troviĝas; situi: troviĝi (en iu ĉirkaŭaĵo) {9}
situacio : la tuto de la cirkonstancoj kaj kondiĉoj {9}
skalo : serio da divid(strek)oj (skalo de mezurilo, termometro,...); rilato inter desegno kaj objekto (skalo de mapo); (kompara) amplekso, ofteco de iu okazaĵo {7}
skatolo : * ujo (ofte rektangula) el kartono aŭ simile fortika materialo {*6}
skeleto : ĉiuj ostoj de homo aŭ besto kune; la firmaj partoj de iuj bestoj (aŭ objektoj) {X}
skemo : simpligita figuro por prezenti (sen detaloj) la aranĝon de io, aŭ la rilatojn inter diversaj homoj aŭ aferoj {X}
skio : longa breto por iri aŭ gliti sur neĝo; skii: iri, gliti sur skioj {9}
skizo : unua (prova, sendetala) desegnaĵo, poste pliprecizigota; unua (prova, sendetala) versio de skribaĵo; skizi: fari, prezenti skizon {X}
sklavo : homo posedata de alia homo kiel (kvazaŭ) objekto {8}
skorpio : besto (artikulo) kun vosto finiĝanta per venena pikilo (Scorpio) {9}
skrapi : * per forto forpreni iom de la surfaco de io {*6}
skribi : * meti vortojn kaj frazojn sur (ekzemple) paperon; skribo: la literoj kaj la aspekto (latina skribo; bela manskribo;...); skribaĵo: teksto {*2}
skui : abrupte, subite, rapide movi tien kaj reen (maldekstren kaj dekstren; antaŭen kaj malantaŭen; supren kaj malsupren); forte tremigi {8}
skulpti : formi figuron el solida materialo (ŝtono, ligno, argilo,...), hakante, skrapante aŭ knedante {7}
skvamo : lameneto, kiu (en aroj, tegole) kovras parton de la haŭto de iuj bestoj (i.a. fiŝoj); forfalanta peceto de haŭto {X}
sledo : veturilo kun glitiloj anstataŭ radoj (tirata aŭ puŝata); sledi: veturi per sledo {9}
sobra : ne tro trinkanta kaj manĝanta; ne (tre) montranta siajn emociojn; ne deziranta lukson {8}
socio : tuto de homoj kunvivantaj, kun komunaj kutimoj kaj komunaj leĝoj {7}
sociala : rilata al la bonfarto de la ŝtatanoj; rilata al la komunaj ekonomiaj interesoj de la socio (kontraste al la politikaj interesoj) {9}
societo : daŭra kuniĝo de pluraj personoj, kun komuna regularo, por komuna celo (plezura, komerca,...); grupo da homoj, kunvenintaj por agrable interparoli,... {7}
sofo : komforta sidilo kun kusenoj por tri personoj (sur kiu unu persono povas kuŝi) {9}
soifi : * bezoni trinki {*6}
sojlo : trabo, tabulo aŭ ŝtono, formanta la malsupron de la malfermaĵo en kiu estas pordo {8}
sola : * sen aliaj; sen akompano; ununura {*3}
soldato : * armeano; organizita batalisto {*6}
solena : farata serioze, laŭ specialaj reguloj (ĉar temas pri io grava, atentinda) {9}
solido : io tre firma; ne likvo, ne gaso {7}
solidara : sentanta, akceptanta respondecon pri aliaj personoj; traktanta la interesojn de aliaj kiel siajn {9}
solvi : trovi la respondon al problemo aŭ enigmo; likvigi, miksante kun likvo (ekzemple: solvi sukeron en akvo) {7}
somero : * parto de jaro inter printempo kaj aŭtuno, kiam estas varme {*4}
soni : * fari tiel, ke oni povas rimarki per oreloj {*3}
sonĝi : vidi kaj aŭdi kaj travivi aferojn dum dormo {7}
sonoro : agrabla (forta) sono ne rapide ĉesanta; sonori: estigi sonoran sonon {7}
sopiri : senti fortan deziron rehavi ion ne plu havatan aŭ retrovi ion aŭ iun perditan {8}
sorbi : entiri likvaĵon en sin (kiel spongo) {9}
sorĉi : fari supernaturajn aferojn; ravegi; tre allogi {8}
sorgo : (greno de) varmlanda grenplanto kun fortika tigo ne kava kaj longaj mallarĝaj folioj (Andropogon sorghum = Sorghum vulgare) {9}
sorto : * neevitebla okazaĵo (feliĉa aŭ malfeliĉa); ĉio, kio okazas al iu dum la vivo {*6}
sovaĝa : en natura stato; ne hejmigita, bredita aŭ kreskigita; ne civilizita {8}
spaco : tio, kio ĉirkaŭas ĉion; tio, en kio estas la steloj, planedoj,...; disponebla loko; malplena loko ĉirkaŭ io aŭ en io; loko inter du aŭ pluraj aferoj (inter la vortoj de skribita frazo estas "spaceto") {7}
speco : * aro kun certaj ecoj, aliaj ol la ecoj de similaj aferoj {*4}
speciala : * ne-ordinara; kun nekomunaj ecoj; farita por aparta celo; specialisto: iu, kiu tre multe scias pri aparta temo aŭ fako {*6}
specimeno : malgranda kvanto (aŭ unu ekzemplero) de varo, por prijuĝi ĝian kvaliton, taŭgecon,...; ekzemplero(j) por (scienca) pristudo {9}
spegulo : * glata brila surfaco, resendanta lumon; glata objekto, en kiu oni povas vidi sin; speguli: resendi bildon; turni bildon dekstre-maldekstren {*6}
spektaklo : atentokapta okazaĵo aŭ prezentaĵo (teatra, sporta,...) {9}
sperta : * kiu havas sciojn, akiritajn per praktikado kaj ekzercado aŭ akiritajn pro travivaĵoj; sperti: ekhavi sciojn per praktikado aŭ pro travivaĵoj {*6}
spezi : * doni (=elspezi) kaj ricevi (=enspezi) pagojn (monon); (spezo: transiro de mono de unu kaso aŭ konto al alia) {*6}
spico : * substanco por doni (foje akran) guston al manĝaĵo; spici: aldoni spicon al manĝaĵo aŭ trinkaĵo {*6}
spiko : longa flor(et)aro kun flor(et)oj sidantaj sur komuna akso {9}
spinaco : legomo kun malgrandaj triangulecaj aŭ ovoformaj folioj (Spinaca) {9}
spiri : * enigi kaj eligi aeron tra nazo aŭ buŝo {*5}
spirito : * la ne-materia, ne-fizika parto de homo; ĝenerala maniero de rigardo al la mondo kaj traktado de homoj kaj okazaĵoj; ne-materia estulo {*5}
spiti : intence kontraŭstari la volon de iu alia; plezure fari ion kontraŭ ties volo {9}
splito : maldika peco de fendita ligno; peceto de rompita vitro,...; spliti: disigi (lignon) en maldikajn pecojn {9}
spongo : malsupera plurĉela animalo, vivanta en aroj kun komuna skeleto (Porifera: Spongia,...); ties skeleto uzata de homoj por sorbi akvon; sorbilo el alia materialo {9}
sporto : korpaj ekzercoj kaj ludoj, ne nur por plezuro, sed ankaŭ por disvolvo (kaj montro) de lerteco kaj forto; sporti: praktiki sporton {8}
sprita : kun vigla spirito, povanta rapide trovi kaj originale esprimi neatenditajn rilatojn inter objektoj aŭ vortoj {8}
spuro : postsigno, piedsigno; spuri: serĉi, sekvi spurojn {9}
stacio : * loko, kie publikaj veturiloj (tramo, trajno, aŭtobuso) alvenas kaj forveturas; ejo, kie signaloj (de radio, televido,...) estas ricevataj, elsendataj aŭ transsendataj {*4}
stadio : (pri evoluanta afero:) tempoparto, kiam la afero estas klare malsama ol ĝi estis antaŭe aŭ estos poste {9}
stadiono : ejo por sportaj konkuroj {9}
stalo : aparta domo por pli grandaj bestoj (ĉevaloj, bovinoj,...) (en bieno aŭ farmejo) {7}
stameno : vira genera parto de floro {9}
stampo : reliefa aŭ inka marko (de difinita formo) sur io, farita per speciala ilo (stampilo); stampi: surmeti stampon (stampita poŝtmarko) {8}
stano : arĝente blanka, facile fandebla metalo (Sn) {9}
standardo : flago kiel simbolo (de grupo aŭ individuo) {7}
stango : longa, maldika, rekta objekto, ofte el metalo {8}
stari : * esti en vertikala pozicio {*2}
starpunkto : ies (firma) opinio en diskuto (star/punkt/o) {X}
starti : komenci sportan konkuron; ekiri, ekkuri; (motoro:) ekfunkcii {9}
stato : * tiel, kiel estas; tia, kia io estas (nun); stati: esti en iu stato (kiel statas la afero?) {*4}
statuo : skulptaĵo prezentanta homon aŭ beston en pli-malpli natura grandeco {9}
staturo : la impreso, kiun faras la alteco (kaj korpo-formo) de iu homo {9}
stelo : * luma objekto en nokta ĉielo, malproksima suno; figuro kun elstaraj pintoj (kvinpinta, sespinta,... stelo); iama mon-unuo en la Esperanto-movado {*5}
sterko : bestaj ekskrementoj (miksitaj kun pajlo), uzataj por plibonigi kulturatan teron; aliaj substancoj uzataj por tiu celo; sterki (teron): meti sterkon {9}
sterni : dismeti ion sur iun supraĵon tiel, ke ĝi kovru la tuton aŭ kiel eble plej grandan spacon {7}
stilo : persona maniero esprimi siajn pensojn (en parolado, skribado, pentrado,...); la karakterizaĵoj de tiu maniero, retroveblaj en artverko {8}
stomako : tiu kava interna parto de la korpo, kien iras manĝaĵoj por esti digestataj {7}
stranga : * miriga; ne laŭ atendoj; neniam vidita {*6}
strato : * vojo, kie veturas veturiloj {*4}
streĉi : * plilongigi aŭ plilarĝigi per tirado; tre uzi sian korpan aŭ spiritan forton {*6}
streko : linio farita per unu movo (per krajono, plumo,...); ne tute mallonga linio / \ __ (streketo: -; substreko: _); streki: meti strekon; trastreki: meti streko(j)n tra io; forstreki: nuligi; substreki: meti strekon sub io; akcenti {7}
strio : longa, mallarĝa parto, kun paralelaj randoj, de iu surfaco (aŭ ŝtofo), aspektanta alimaniere ol la cetero {8}
strigo : (ofte nokta) rabobirdo kun antaŭen direktitaj okuloj, ĉirkaŭ kiuj estas rondo el plumoj (Strix,...) {9}
striki : ĉesigi laboron kiel protesto aŭ por atingi celon {8}
strikta : tre precize alĝustigita; (vesto:) sen spaco inter la vesto kaj la korpo; (regulo:) tre precize observenda, obeenda {X}
strukturo : maniero, laŭ kiu diversaj partoj estas kunaranĝitaj por fari tuton {8}
struto : granda birdo en Afriko, ne flugpova, kun longaj kolo kaj kruroj (Struthio) {9}
studi : * lerni ion dum pli longa tempo; legi kaj aŭskulti prelegojn por lerni {*5}
studento : studanto en alta lernejo {8}
stulta : ne inteligenta; faranta aferojn malutilajn al si mem {7}
stumpo : restaĵo post forpreno de parto (per ŝirado, tranĉado, tondado, hakado,...) {8}
sub : * malpli alte ol (tuŝante aŭ ne); dependa de; regata de {*1}
subaĉeti : korupti (sub/aĉet/i) {X}
subita : * tuja, sen paso de tempo; neatendita {*6}
subjekto : (gramatiko:) tiu parto de la propozicio, kiu indikas tiun, kiu agas aŭ estas en iu stato; aganto; homo havanta iun malsanon (esplorata de kuracisto); homo farinta iun krimon (esplorata de policisto) {9}
subskribi : skribi sian nomon sub iu teksto, kiel sendinto, kiel atestanto aŭ por montri sian konsenton (sub/skrib/i); subskribo: (laŭleĝe valida) ĉiam sama maniero por skribi sian nomon (sub leteroj, dokumentoj,...) {X}
substanco : speco de materio, rigardata laŭ ĝiaj ecoj (peza, kolora, knedebla, brulema,... substanco) {9}
substantivo : o-vorto; vorto, en Esperanto ĝenerale kun finaĵo "-o", kiu estas la lingva nomo de io ekzistanta (objekto, planto, besto, homo, ideo,...) (ankaŭ la nomoj de agoj, statoj, ecoj,...) {9}
subteni : firme teni la suban flankon de io; apogi kaj helpi (per vortoj, agoj, mono,...) (sub/ten/i) {X}
subtila : tre delikata; malfacile komprenebla pro delikataj nuancoj; povanta fari aŭ distingi tiajn delikatajn nuancojn {9}
subtrahi : forpreni nombrojn: 8-2=6 {9}
suĉi : entiri likvaĵon en la buŝon (per vakuo); entiri likvaĵon en aparaton per vakuo {9}
sudo : * [Kanado kaj Siberio estas en la nordo, Aŭstralio kaj Fuegio (Fajrolando) estas en la sudo] {*6}
suferi : * senti (tre) malbone pro io, kio okazas, aŭ pro io, kion faras iu alia; esti tiu, al kiu okazas io malbona {*4}
sufiĉa : * tiom, kiom necesas; tiom, ke ne necesas pli; ne tro kaj ne maltro; (sufiĉe ...a: ne malmulte ...a; ne mal...a) {*4}
sufikso : vortparto, metata post radiko por ŝanĝi la signifon de la vorto (ekzemple: arbo - arbaro) {X}
sufoki : tiel premi, ke iu ne plu povas spiri {8}
sugesti : venigi en ies penson iun ideon {X}
suko : likvo, trinkaĵo el frukto(j) (aŭ el alia parto de planto),... {7}
sukcesi : * ekhavi bonan, celitan rezulton {*5}
sukero : * dolĉ(ig)a aĵo, kiel malgrandaj eroj (el suker-kano (Saccharum), suker-beto,...); sukeri: dolĉigi per sukero {*4}
sulko : longa rekta foso en tero (farita per plugilo); pli-malpli longa pli-malpli profunda similaĵo en la haŭto {9}
sultano : regnestro en iuj Islamaj landoj {X}
sumo : * [8 estas la sumo de 3 kaj 5, aŭ de 1, 3 kaj 4]; kvanto da mono (ekzemple: la sumo pagenda); sume: ĉio kune; sumigi: adicii la tuton {*5}
suno : * nia stelo, ĉirkaŭ kiu rondiras Tero {*3}
supo : * plejparte likva manĝaĵo {*6}
super : * pli alte ol (ne tuŝante); supersigno: signo super litero (ekzemple: "^") {*1}
superflua : ne necesa; ne bezonata; ne utiligebla; troa (super/flu/a) {X}
suplemento : aldonaĵo; kompletigaĵo {9}
supozi : ne scii, sed pensi, ke io estas tia aŭ tia {7}
supro : * tiu parto de io, kiu estas plej alta, plej malproksima al tero aŭ planko {*4}
sur : * tuŝante (supron aŭ flankon) {*1}
surda : * ne povanta aŭdi {*6}
surfaco : supraĵo; supra aŭ ekstera flanko de {8}
surprizi : veni aŭ fari ion neatendite; mirigi per io neatendita; mirigi, ĉar neatendita {7}
surtuto : longa (labor)vesto super la aliaj vestoj {9}
suspekti : sen pruvo pensi, ke io malbona okazis aŭ ke iu faris ion malbonan {8}
susuri : eligi malfortan sonon, kiel de interfrotiĝanta silko aŭ ĉifata papero {9}
svati : (duon)profesie serĉi kaj proponi kandidatojn por edz(in)iĝo {9}
sveni : (dum mallonga tempo) perdi la konscion kaj la kapablon movi sin {8}
svingi : rapide, ripete mov(et)i ion tien kaj reen en aero; movi malantaŭen kaj ĵeti antaŭen {8}
ŝafo : * kvarpieda besto, bredata pro ĝia lano aŭ viando (Ovis) {*5}
ŝajni : * eble vere, eble ne vere esti (ŝajnas al mi, ke... = mi pensas, ke estas...) (kio nur ŝajnas esti, do ne estas) {*2}
ŝako : situacio de la reĝo aŭ reĝino en ŝak-ludo, kiam ili povas esti trafataj de alia lud-peco (ŝakoj = ŝakludo: ludo kun 32 diversspecaj figuretoj sur tabulo kun 64 alterne nigraj kaj blankaj fakoj) {X}
ŝakalo : rabobesto simila al hundo (Canis aureus,...) {9}
ŝalmo : pli-malpli tuboforma tigo de iuj herboj, kanoj,...; blovinstrumento {X}
ŝanco : * ebleco de sukceso; ebleco, ke okazos {*6}
ŝanceli : tiel puŝi ion tien kaj reen, ke tio ne plu firme staras; malekvilibrigi {9}
ŝanĝi : * aliigi; malsamigi; preni aŭ doni alian anstataŭe {*3}
ŝargi : meti eksplodaĵon kaj pafaĵon en pafilon; meti elektron en pilon; meti necesan parton en aparaton por ke ĝi povu funkcii (ekzemple: meti filmon en fotilon) {8}
ŝarĝo : * tio (peza), kion iu portas; ŝarĝi: meti pezajn portotajn aferojn sur iun/ion aŭ en ion {*6}
ŝati : * ekhavi plezurajn sentojn pro havado aŭ farado de io; preferi {*5}
ŝaŭmo : likvaĵo kun multege da veziketoj (kiam la likvaĵo bolas, estas kirlata,...); ŝaŭmi: eligi, formi ŝaŭmon (ŝaŭmanta biero); ŝaŭmigi: fari, ke io ŝaŭmas {9}
ŝelo : pli-malpli malmola ekstera tavolo de frukto, ovo,...; senŝeligi: forpreni la ŝelon (de terpomo, nukso,...) {8}
ŝerci : * diri, rakonti ion lude, ridige {*6}
ŝi : * tiu virino; tiu knabino {*1}
ŝimo : ĝenerala nomo por etaj fungoj (kreskantaj i.a. sur malfreŝa pano,...); (ŝimi: kovriĝi per ŝimo; figure: resti longe neuzata) {X}
ŝinko : salita aŭ fumaĵita femuro de porko, kiel viando {9}
ŝipo : * (granda) akvo-veturilo; ŝipi: veturi per ŝipo {*4}
ŝiri : * distiri (paperon, ŝtofon); per (forta) tirado apartigi parton {*6}
ŝirmi : protekti aŭ defendi ion aŭ iun kontraŭ io malbona aŭ malutila, metante sin (aŭ ion: ŝirmilon) inter la kaŭzo kaj tio aŭ tiu {7}
ŝlimo : koto aŭ simila substanco, kiu surfundiĝas en malmulte moviĝanta akvo {X}
ŝlosi : * firme fermi per ilo (turnante ŝlosilon en seruro) {*5}
ŝmiri : meti tavolon de iu substanco sur ion per frotado; faciligi glitadon aŭ turniĝadon (de maŝino), metante grasan substancon aŭ oleon {8}
ŝnuro : * kuntorditaj fadenoj, uzataj por ligi, tiri, fari pakojn,...; ŝnuri: ligi per ŝnuro {*6}
ŝoforo : kondukisto de aŭtomobilo, aŭtobuso,...; veturigisto; ŝofori: veturigi (aŭton) {8}
ŝoki : (subite) ĉagrenegi iun, ĉar ne atendita aŭ ĉar kontraŭa al deco kaj konveneco; ŝoko: animskuo; subita nerva misfunkcio {X}
ŝovi : puŝi objekton glitigante ĝin; enmeti ion (ŝovante ĝin) {8}
ŝoveli : * forpuŝi per plataĵo (kun stango) {*6}
ŝpari : ne uzi ĉion, por povi poste uzi la reston; meti monon en bankon por posta uzo {7}
ŝpini : kuntordi fibrojn por fari fadenon {9}
ŝpruci : (pri likvo:) rapide eliĝi kiel gutoj {9}
ŝranko : * meblo (plejofte kun bretoj), fermebla per pordo(j) por konservi aferojn (meblo kun bretoj sen pordo: bretaro) {*6}
ŝraŭbo : metala (aŭ ligna) fiksilo en formo de cilindro kun helica entranĉaĵo; ŝraŭbi: fiksi per ŝraŭbo; turni ŝraŭbon; malŝraŭbi: inverse turni ŝraŭbon por malfiksi {8}
ŝrumpi : kuntiriĝi, malpligrandiĝi (pro sekeco, maljuniĝo,...) {8}
ŝtalo : tre malmola metalo el fero (Fe) kun iom da karbono (C) {8}
ŝtato : * lando kun registaro (sed unu ŝtato povas esti pluraj landoj, pro komuna registaro) ("lando" estas ĝenerale uzata vorto, "ŝtato" estas politika termino) {*5}
ŝteli : * forpreni ion ne sian (sen pago aŭ permeso) {*5}
ŝtipo : mallonga, dika, peza peco da ligno {9}
ŝtofo : teksaĵo aŭ trikaĵo por fari vestojn [tolo, drapo, trikoto,...] {8}
ŝtono : * malmola natura aĵo; malgranda peco de roko {*4}
ŝtopi : fermi truon, plenigante ĝin {7}
ŝtormo : tre forta vento, ofte kun pluvo aŭ neĝo {X}
ŝtrumpo : * (ĝenerale ŝtofa) vesto por piedo kaj (parto de) kruro; (ŝtrumpeto: nur por piedo kaj maleolo) {*6}
ŝtupo : * horizontala breto, ŝtono aŭ rando (anstataŭ deklivo) por plifaciligi supreniradon; unu breto,... de ŝtuparo; (figure: unu plia grado de io gradigita) {*5}
ŝuo : * (ofte leda) vesto por piedo {*6}
ŝuldi : ankoraŭ devi pagi al iu; ankoraŭ devi fari por iu {7}
ŝultro : parto de korpo inter la kolo kaj la supra artiko de brako {7}
ŝuti : elglitigi nelikvan substancon konsistantan el multaj apartaj eroj (sablon, ŝtonetojn, grenon,...) {8}
ŝveli : pligrandiĝi; plidikiĝi {7}
ŝvito : likvo el haŭto (pro timo, varmego aŭ forta laboro); ŝviti: eligi ŝviton; (figure: laboregi) {7}
t.e. : tio estas [klarigo; precizigo; alinome] {X}
tabako : materialo por fumado, el sekigitaj folioj de tabak-planto (Nicotiana tabacum,...) {7}
tabelo : aranĝo de informoj (ekzemple nombroj) laŭ vicoj horizontalaj (linioj) kaj vertikalaj (kolumnoj); aranĝo de listo tiel, ke oni facile povas trovi ion (ekzemple: enhav-tabelo) {7}
tablo : * meblo por manĝi, skribi aŭ labori, kun horizontala supra surfaco {*3}
tabulo : * peco da ligno (segita), plata, ne tre dika; simila plata peco el alia materialo; tio sama, fiksita vertikale, ofte kun teksto sur ĝi (anonc-, reklam-tabulo,..., nigra, verda, blanka tabulo en lernejo) {*6}
tago : * kiam estas lumo de la suno; 24 horoj (=tagnokto) {*2}
tajdo : la perioda alterna movo de mara akvo: alta tajdo, malalta tajdo {X}
tajli : doni formon al materialo, eltranĉante pecetojn; tondi el ŝtofo la pecojn por fari veston {8}
tajloro : metiisto, kiu tajlas kaj kunkudras vestojn {8}
tajpi : skribi per (skrib)maŝino (frapi la klavojn de klavaro) {9}
taksi : fari al si opinion pri la ŝatindeco de iu/io; fari al si opinion pri la valoro de io {7}
takto : (muziko:) la nombro kaj ritmo de la "frapoj" en la mezuroj; kapablo ĝentile agi kaj paroli, ne incitante la ĉeestantojn {9}
talio : la mezo de la homa korpo, inter brusto kaj ventro {9}
tamburo : muzika instrumento (aŭ signalilo) konsistanta el malplena cilindro fermita je unu aŭ du flankoj per streĉita folio (ofte el ledo); simila cilindro en teĥniko {X}
tamen : * tio estas vera, sed... {*1}
tapeto : murpapero {9}
tapiŝo : pli-malpli luksa, ofte ornamita, teksaĵo sur planko (aŭ sur muro) {7}
tarifo : tabelo de la dogan-pagoj laŭ la varo-kategorioj; tabelo de fiksitaj prezoj por difinitaj servoj {9}
taso : * trinkujo sufiĉe malalta, kun larĝa malfermaĵo, ofte kun anso (tenilo) {*6}
tasko : certa kvanto da laboro por certa persono; farotaĵo {7}
taŭga : * tute bona por iu celo {*6}
tavolo : (malgranda) kvanto de iu materialo sur la tuta surfaco de alia materialo (tavolo da tero sur roko; tavolo da farbo;...) {X}
teo : * trinkaĵo farita per trempado de folioj de te-arbusto (Thea) en varmega akvo {*6}
teamo : grupo da ludantoj de unu flanko (en ludoj kaj sportoj) {X}
teatro : domo, kie oni prezentas spektaklojn (aktorado, kantado, dancado,...) {8}
tedi : esti malagrabla pro tro longa daŭro, pro ne sufiĉa intereseco {8}
tegi : tute kovri per tuko aŭ per tavolo da alia materialo, ofte ne forprenebla {8}
tegmento : * supraĵo, kovraĵo de domo {*6}
tegolo : diversforma (plata, kurba,...) objekto el bakita argilo, per kiuj oni kovras tegmenton (unu tegolo parte kovras alian) {9}
teĥniko : tuto de metodoj por produkti ion; maniero de farado en industrio aŭ metio (aŭ belarto) {9}
tekniko : = teĥniko {X}
teksi : dense interkrucigi fadenojn por fari ŝtofon {7}
teksto : aro da vortoj kaj frazoj; skribaĵo {9}
telefono : * elektra aparato por transporti sonojn je granda distanco; telefoni: paroli al iu per telefono {*6}
telegrafo : aparato por transsendi informojn je granda distanco, per interkonsentitaj signoj; telegrafi: sendi mesaĝon per telegrafo {7}
telegramo : sciigo sendita per telegrafo {8}
telekomuniki : komuniki je granda distanco (per telegrafo, telefono, faksilo, retpoŝto, radio, televido,...) {X}
telero : * pli-malpli plata manĝujo {*5}
televidi : vidi spektaklojn, filmojn, bildraportojn je granda distanco per elektromagnetaj ondoj; (televidilo: la aparato kun ekrano por vidi tion) {9}
temo : tio, pri kio oni parolas, pensas, skribas {7}
tempo : * tio, kion oni mezuras per horoj, tagoj, jaroj {*2}
temperaturo : varmo-kvanto; tio, kion oni mezuras per gradoj Celsiusaj, Kelvinaj aŭ Farenhejtaj {8}
tempesto : ŝtormego {8}
teni : * havi (en mano aŭ proksime); ne fordoni; fari tiel, ke io/iu ne povas (de)fali, foriri, forflugi,...; (teni sian vorton: fari tion, kion oni promesis) {*2}
tendo : ŝirmilo el tolo, feloj aŭ alia tukeca materialo, starigita per stangoj, por ŝirmi kontraŭ vento, suno, pluvo,... (servanta kiel portebla loĝejo aŭ kunvenejo) {8}
tendenco : daŭra inklino al io; propaganda enhavo (de libro,...) {9}
tenera : dolĉe kaj delikate kondutanta {9}
tenti : instigi iun al malpermesita ago {7}
teorio : pripensado de reguloj, laŭ kiuj oni faru ion, tion ne farante {8}
tero : * tio, sur kio estas homoj, bestoj, plantoj, domoj...; Tero: la nomo de nia planedo {*2}
teraso : plialtigita, ebena loko (apud domo, en ĝardeno,...) (por pli komforte sidi aŭ promeni por ĝui la belan vidaĵon); ŝtup(ar)e aranĝita kampo {9}
tereno : terspaco, rigardata laŭ ĝia uzeblo por homa agado - aŭ kiel ejo, kie io okazas {8}
teritorio : la tero, kiu apartenas al iu ŝtato, urbo,...; la regiono, super kiu iu regas aŭ havas juĝpovon {9}
termino : bone difinita vorto de iu fako aŭ scienco {X}
termometro : mezurilo por temperaturo {9}
terni : subite brue elspiri per la nazo (kaj la buŝo), pro ekscitiĝo de la nazaj nervoj {9}
teroro : regado (aŭ provo ekregi) per (ne-antaŭdirebla) krueleco, terurante la popolon; teroristo: iu, kiu provas atingi iun celon per ne-atendita(j) kruela(j) atako(j) al senkulpaj homoj {X}
terpomo : subtera, pli-malpli ovoforma "frukto" (tubero), kiun oni manĝas kuiritan aŭ frititan (Solanum tuberosum) (ter/pom/o) {7}
teruro : * grandega timo; teruri: fortege timigi iun; teruriĝi: eksenti teruron {*5}
testudo : rampulo, kies korpo estas kovrita de korneca ŝelo (Testudines: Testudo,...) {9}
tia : * de tiu kvalito; tiuspeca {*1}
tial : * pro tiu kaŭzo, motivo {*1}
tiam : * en tiu tempo {*1}
tie : * en tiu loko {*1}
tiel : * en tiu maniero, tiumaniere; en tiu grado, tiugrade {*1}
ties : de tiu(j); apartenanta al tiu(j) {9}
tigo : branĉeto; pli firma parto de herbo, portanta folion aŭ floron aŭ formanta la centran akson de la herbo {9}
tigro : rabobesto, grandega kato kun flava, striita haŭto (Felis, Panthera tigris) {9}
tikli : kaŭzi per delikataj tuŝ(et)oj senton, pro kiu oni ekridas {9}
timi : * pensi, ke malbono povos okazi; malkuraĝi {*3}
tinkturo : likva farbo por kolorigi ŝtofon per sorbado; solvaĵo en alkoholo {9}
tinti : fari la sonon, kiun faras du glasoj, kiam tiuj interfrapiĝas {9}
tio : * tiu afero {*1}
tiom : * en tiu kvanto {*1}
tipo : ideala modelo havanta ĉiujn ecojn de iu speco; tuto de ecoj de iu speco; kompleto da (pres)literoj kun propraj ecoj (litertipo); unuopa preslitero (de certa tipo) {8}
tiri : * uzante forton, movi al si; fari, ke io sekvas: ĉevalo tiras ĉaron {*3}
titolo : surskribo (nomo) de libro, artikolo, poemo, teatraĵo, filmo,...; respekta (aldona) nomo por persono; titoli: doni titolon; nomi iun per titolo {7}
tiu : * [montras] (homon, individuon, ekzempleron,...) {*1}
tolo : * teksaĵo el (kutime plantaj) fadenoj {*6}
toleri : elteni; ne kontraŭstari aŭ kontraŭagi, kvankam oni povus kontraŭstari aŭ kontraŭagi {7}
tomato : (ruĝa aŭ flava frukto de) herbo (Lycopersicon esculentum = Solanum lycopersicum), (foje traktata kiel legomo (en salatoj,...)) {9}
tombo : kavo farita en tero aŭ roko por en ĝin meti mortinton {7}
tono : muzika sono kun difinita alto; nuanco de voĉo; nuanco de koloro {8}
tondi : * disigi per du ligitaj tranĉiloj (tondilo) {*5}
tondro : (ĉiela) bruego, kiun akompanas fulmo (fulmotondro); tondras: aŭdiĝas tondro (en ĉielo) {7}
tordi : turni unu ekstremon de tordebla objekto en unu direkto kaj la alian ekstremon en kontraŭa direkto; intence misreprezenti (ies parolon,...) {8}
torento : rapidege fluanta monta rivero {9}
torto : kuko kun tavolo(j) da fruktoj, frukta kaĉo kaj/aŭ (batita) kremo {9}
tra : * de unu flanko (ekster io) al la alia flanko, ne ĉirkaŭirante ("+" havas unu strekon tra alia streko) (li rigardas tra la fenestro; ni promenis tra la arbaro al la vilaĝo) {*1}
trabo : longa, dika (segita) peco de arbo {X}
tradicio : la (buŝa) transdonado de opinioj, kutimoj, ideoj,... de unu generacio al alia; la saĝo de la antaŭuloj {9}
traduki : alilingvigi {7}
trafi : * sukcesi atingi lokon celitan; kiam ĵetita ŝtono aŭ pilko aŭ pafita kuglo atingas la punkton, kiun oni volas, ke ĝi atingu {*5}
trafiko : transportado de personoj, varoj aŭ informoj; ties cirkulado {9}
tragedio : teatra verko laŭ klasikaj preskriboj; teatraĵo kun malfeliĉa fino; malfeliĉega okazaĵo {9}
tragika : tragedia; kun malfeliĉa fino {9}
trajno : vagonoj ligitaj kun lokomotivo (vagonaro), irantaj laŭ difinita horaro {8}
trajto : linio de la vizaĝo; eco de karaktero {8}
trakti : diskuti pri iu afero; esplori temon; (laŭ iu maniero) agi al iu persono {8}
traktato : skriba interkonsento inter ŝtatoj {9}
traktoro : veturilo kun motoro por trenado de ŝarĝveturiloj aŭ kampokulturaj maŝinoj {8}
tramo : (enurba) surrela veturilo {9}
tranĉi : * per akra ilo (tranĉilo) disigi {*4}
trankvila : * sen timo; sen grandaj movoj {*3}
trans : * je la alia flanko de (trans la rivero estas vilaĝo); ĝis la alia flanko de (ponto trans rivero) {*1}
transitiva : (gramatiko, pri verboj:) povanta havi objekton, finiĝantan per -n ("rektan" objekton) (oni povas "fari ion", sed ne "stari ion"; "ruli ion", sed ne "ruliĝi ion"; "dormigi iun", sed ne "dormi iun": fari, ruli kaj dormigi estas transitivaj verboj, stari, ruliĝi kaj dormi estas netransitivaj) {X}
tre : * en granda grado; forte; multe {*1}
trejni : instrui kaj ekzerci por atingi certan kapablon {9}
tremi : * skuetiĝi (pro timo, malvarmo) {*6}
trempi : malsekigi, lasante ion iom pli longe en likvo {8}
treni : tiri post si (kun malfacilo) pezan objekton; (treni sin: malfacile iri) {8}
trezoro : alte ŝatata, bone gardata havaĵo; tuto de la multekostaj objektoj kaj (aŭ) mono apartenanta al iu/io {8}
tri : * 3 {*1}
triangulo : fermita figuro el tri rektoj (rektaj linioj), kun tri anguloj (tri/angul/o); muzikilo tiuforma {8}
tribo : homgrupo kun komuna(j) prapatro(j), foje subdividaĵo de popolo {X}
tribunalo : juĝistaro; juĝejo kun pluraj juĝistoj {8}
triki : produkti ŝtofon, farante maŝojn per fadeno kaj du aŭ kvar stangoj (trikiloj) {9}
trikoto : trikita ŝtofo {8}
trinki : * enbuŝigi likvon (akvon, lakton, kafon,...) {*3}
tritiko : greno plej grava en Eŭropo kaj norda Ameriko (Triticum) {7}
tro : * pli ol kiom estas bone aŭ bezonate {*1}
trompi : * intence erarigi; kredigi, ke io estas alia, ol tio estas {*6}
trotuaro : parto de vojo destinita por piedirantoj, apud la vojo destinita por veturiloj {8}
trovi : * ekvidi, ekrimarki (post serĉado) {*6}
troviĝi : esti (trovebla) en iu loko (trov/iĝ/i) {X}
truo : * malfermaĵo; en io: tiu loko, kie estas nenio (intencita: truo en muro por pordo aŭ fenestro; truo en vesto por trameti butonon; ne intencita: truo pro difektiĝo aŭ foruziĝo); trui: fari truo(j)n {*5}
trudi : devigi iun fari ion kontraŭvole; devige akceptigi ion {9}
trumpeto : metala blovmuzikilo aŭ avertilo {9}
trunko : la ĉefa ligna parto de arbo {8}
trupo : ĉiuj artistoj de teatro kune; soldataro (nedifinita parto de armeo) {9}
tualeto : * la aranĝado por igi sin aspekti pura kaj bela {*6}
tubo : (longa) cilindroforma trairejo por gasoj aŭ likvoj {7}
tubero : bul-forma ŝvelaĵo sur aŭ en korpo; ŝvelinta super- aŭ subtera (ekzemple: terpomo) parto de tigo de planto. {9}
tufo : densa ar(et)o da maldikaj aĵoj kune kreskantaj (haroj, plumoj, herboj,...) {9}
tuj : * senprokraste; senatende; post tre malgranda tempo {*1}
tuko : * peco de teksaĵo (aŭ alia materialo), ofte kvadrata aŭ rektangula (tablotuko, naztuko, kaptuko, viŝtuko, sekigtuko, buŝtuko, littuko,...) {*6}
tumulto : kiam multaj homoj senorde kuras kaj bruas {9}
tuno : 1000 aŭ 1016 kilogramoj {9}
tunelo : vojo subtera aŭ subakva {9}
turo : (tre) alta (parto de) konstruaĵo {7}
turbano : kapvesto el tuko volvita ĉirkaŭ la kapo {X}
turismo : (organizado de) vojaĝado por plezuro, por ekkoni fremdajn lokojn kaj landojn,... {9}
turisto : iu, kiu vojaĝas por plezuro (ne por labori), por ekkoni fremdajn lokojn kaj landojn,... {9}
turmenti : kaŭzi al iu grandajn korpajn suferojn {8}
turni : * meti antaŭon malantaŭe aŭ supron malsupre (tiel, turnita "b" estas "d" aŭ "p"); movi ĉirkaŭ (imagita) akso (tiel, turnita "^" povas esti ">") {*3}
tusi : * subite elspiri, kun sono (pro malsano aŭ ĉar io estas en la gorĝo) {*6}
tuŝi : * homoj: meti fingro(j)n (aŭ alian korpoparton) sur ion; aĵoj: tiel, ke en iu loko ne estas spaco inter du aĵoj {*4}
tuta : * ĉiuj partoj; ne rompita {*2}
-u : * [ago/stato: peto, konsilo, ordono] [verbo] (bonvolu eniri!; fermu la pordon!; pli bone ne manĝu tion; mi petas, donu al mi tiun libron; li volas, ke mi venu al li; ŝi legu tiun artikolon; ni nun manĝu;...) {*0}
-ujo : * [io, en kio]; io por teni... (sukerujo, monujo, abelujo,...); (ankaŭ: planto laŭ frukto (pomujo = pomarbo); lando laŭ popolo (Francujo, Japanujo)) {*0}
-ulo : * [homo tia] (riĉulo, blindulo, mensogulo, rapidulo,...); besto laŭ ia kategorio (mamulo, rampulo,...); (foje:) ŝipo aŭ alia objekto laŭ ia kategorio (trimastulo,...) {*0}
-um- : * [io kun ia rilato al] (kolumo, malvarmumo, akvumi, plenumi,...) {*0}
ungo : * malmola kovraĵo de la pinto de fingro {*6}
uniformo : rekoniga serva kostumo {9}
unika : ekzistanta en nur unu ekzemplero; okazanta nur unu fojon {9}
universala : rilata al, aplikebla al ĉiuj membroj (homoj, objektoj) de iu grupo aŭ ĉiuj homoj sur Tero {9}
universitato : alta lernejo, kie oni povas studi plurajn branĉojn de scienco (kaj kiu povas aljuĝi doktorecon) {9}
unu : * 1 {*1}
urbo : * loko kun multaj (pli ol kelkmil) domoj kaj multaj homoj {*3}
urĝi : rapidigi, vigligi; esti neprokrastebla {7}
urino : pli-malpli flava likvo, produktita de la renoj kaj periode eligata el la korpo; (alivorte: piso); urini: eligi urinon (=pisi) {X}
urso : granda mamulo iranta sur plandoj (Ursus) {8}
-us : * [ago/stato: kondiĉa] [verbo] [(ne jam plenumita) kondiĉo; nereala supozo; neebla deziro; tre ĝentila peto] (se mi havus monon, mi veturus tien; estus bone, se vi skribus al li; se ĉiuj homoj estus saĝaj, ne okazus milito; mi ne aĉetus tion (se mi estus en tiuj cirkonstancoj); se mi povus flugi!; ĉu vi povus diri al mi, kie estas...?) {*0}
Usono : la Unuiĝintaj Ŝtatoj de (Nord-)Ameriko {X}
utila : * bona por esti uzata; bona por atingi rezulton; utili: alporti utilon; utiligi: uzi ion tiel, ke ĝi estas utila {*4}
uzi : * fari ion per; preni kiel ilon aŭ rimedon {*3}
vadi : iri tra malprofunda akvo {9}
vagi : iri de loko al loko sen difinita celo {9}
vagono : * veturilo por multaj homoj aŭ por multe da ŝarĝo, ofte parto de trajno (=vagonaro) aŭ tramo {*4}
vakcino : substanco enmetebla en korpon aŭ trinkebla, donanta imunecon kontraŭ (bakteria, virusa aŭ parazita) malsano; vakcini: enmeti vakcinon en la korpon {8}
vakso : knedebla substanco, el kiu abeloj konstruas ĉelojn; simila substanco farita de aliaj insektoj, aŭ artefarita de homoj; vaksi: ŝmiri per vakso {9}
vakuo : spaco, en kiu estas (preskaŭ) neniom da materio, eĉ ne aero {X}
valo : * malalta parto inter altaĵoj {*6}
valida : (dokumento, decido:) plenumanta ĉiujn kondiĉojn postulatajn de la leĝo, tiel ke ĝi havas la laŭleĝajn efikojn {9}
valizo : per unu mano portebla kesto aŭ skatolo (duparta), en kiu oni transportas bezonataĵojn dum vojaĝo {7}
valoro : * graveco; grandeco de kosto; ŝatateco; utileco; valori: havi (grandan, iun) valoron; havi meriton {*3}
vana : senutila; senrezulta; ne produktanta (-onta) la deziratan rezulton {7}
vando : vertikala interna surfaco de ĉambro; interna surfaco de tubo, tunelo,...; ne tre dika, ne tre fortika aŭ provizora limaĵo inter spacoj; (pli-malpli) vertikala parto de tendo, budo,... {X}
vango : * parto de la vizaĝo, inter buŝo kaj orelo {*6}
vanta : ne atentinda, ĉar tute malgrava; ŝatanta okupiĝi pri malgravaĵoj {9}
vaporo : * gasforma akvo (pli ol 100°C); vapori: eligi vaporon; vaporiĝi: fariĝi vaporo {*5}
varo : objekto fabrikita por vendo; komercaĵo {8}
varbi : instigi iun, fariĝi soldato; instigi iun, fariĝi membro aŭ ano de grupo, partio,... {X}
varii : ne esti ĉiam sama; ne esti ĉiam same {8}
varma : * kun relative alta temperaturo (ekzemple 40°C) {*3}
varti : gardi kaj prizorgi iun, kiu bezonas tion pro malforteco aŭ juneco {9}
vasta : * (kun granda) mezuro laŭ longo kaj larĝo {*5}
vato : kunpremita mola kotono {7}
vazo : iu ujo; ujo kun pli-malpli larĝa malfermaĵo (por teni likvon) {7}
ve! : [voko pro malfeliĉo]; [voko, anoncanta malfeliĉon] {7}
vegetalo : vivaĵo ne animala; planto {9}
vegetara : tia, ke oni ne manĝas produktojn de (mortigitaj) bestoj {9}
vejno : tubeto en la korpo, tra kiu sango fluas de organoj al la koro {9}
veki : * igi maldorma; fini ies dormon {*4}
velo : granda tolpeco fiksita al masto(j) de akvo-veturilo (velŝipo, velboato), por kapti venton; veli: veturi per helpo de velo(j) {8}
velki : perdi vivosukojn; sekiĝi ŝrumpante {8}
veluro : dense teksita ŝtofo kun mola, hara supraĵo {9}
veni : * movi sin/moviĝi al la loko de la parolanto aŭ al la loko de la alparolato aŭ al interkonsentita loko aŭ al priparolata okazaĵo; (veni al:) atingi; havi rezulton; (veni de:) origini en; esti rezulto de {*2}
vendi : * doni kontraŭ mono; proponi kontraŭ mono {*4}
vendredo : * tago de la semajno inter ĵaŭdo kaj sabato {*5}
veneno : substanco kapabla difekti aŭ mortigi vivantajn ĉelojn; veneni: mortigi per veneno {8}
venĝi : kiam persono A faras malbonon al persono B, ĉar B faris malbonon al A aŭ al parenco aŭ amiko de A {9}
venki : * esti la plej bona, plej lerta, plej forta (en batalo, konkuro) {*6}
vento : * moviĝo de aero {*3}
ventro : parto de la korpo, en kiu estas la stomako kaj la intestoj {7}
ventumi : movi aeron al iu aŭ io (por malplivarmigi); purigi grenon, saltigante ĝin (por ke la vento forblovu pajlon kaj ŝelojn) (vent/um/i) {X}
vera : * tiel, kiel estas; tia, kia estas; malfalsa; ne mensogita {*3}
verbo : vorto, en Esperanto kun unu el la finaĵoj "-i -as -is -os -us -u", prezentanta agon aŭ staton interalie laŭ ĝia loko en tempo (la nomo de la ago aŭ stato estas substantivo) {8}
verda : * kun koloro de freŝaj herboj (la simbolo de Esperanto estas kvinpinta verda stelo) {*4}
vergo : pli-malpli longa, maldika bastono; vergi: frapi, bati per vergo {8}
verko : * arta skribaĵo (libro, rakonto, poemo), pentraĵo, skulptaĵo, muzikaĵo,...; verki: fari ion tian {*5}
vermo : mola, senpieda besteto (Vermes) {7}
verso : unu linio de poemo aŭ versaĵo (versoj ofte rimiĝas) {7}
versio : priskribo aŭ prezento de iu okazaĵo, el la vidpunkto de unu persono; unu el pluraj (sinsekve faritaj aŭ adaptitaj) formoj de iu verko {X}
verŝi : fluigi likvon el ujo {7}
verŝajna : kio ŝajnas esti vera kaj probable estas vera (ver/ŝajn/a) {X}
verto : supro de homa kapo, kie kirliĝas haroj {8}
vertico : la sekcopunkto de du rektoj de matematika figuro {9}
vertikalo : linio je orta angulo (90°) al la surfaco de senmova akvo; linio rekte (mal)supren {9}
veruko : elstara neregulaĵo de la haŭto {9}
vespo : insekto kun nigre-flave striita korpo, loĝanta en ne grandaj popoloj, kun venena pikilo (Vespa) {9}
vespero : * komenco de nokto post tago; malheliĝo {*3}
vesperto : fluganta mamulo (Chiroptera) {X}
vesto : * io por meti sur la korpon por (parte) kovri ĝin; (vesti sin: kovri sian korpon per vesto (taŭga por la okazo)) {*3}
veŝto : senmanika vesto inter ĉemizo kaj jak(et)o {8}
veti : interkonsenti, ke oni ricevos certan monsumon (aŭ objekton aŭ servon), se io okazos (kontraŭ fiksa pago, aŭ kun, kutime egala, kontraŭa veto) {9}
vetero : * [pluvo, vento, neĝo, (mal)varmo, (mal)seko,... - kombino el tiuj] {*4}
veturi : * iri per veturilo (aŭto, biciklo, ŝipo...) {*2}
veziko : sakeca parto en la korpo (ekzemple: urinveziko); (aer-:) pli-malpli globforma kolektaĵo da aero en likvo; (sap-:) aero en maldika tavolo da sapakvo en aero {9}
vi : * [la alparolata(j) homo(j)] {*1}
viadukto : ponto kun vojo aŭ fervojo super vojo, fervojo, rivero, valo,... {9}
viando : * karno de besto, kiel manĝaĵo {*6}
vibri : regule tremi, regule skuetiĝi (kiam kordo de muzikinstrumento vibras, oni aŭdas tonon) {X}
vic- : [sekvanta en vico; anstataŭa] (vicprezidanto: tiu, kiu funkcias kiel prezidanto, kiam la prezidanto ne ĉeestas) {X}
vico : * pluraj homoj aŭ objektoj, en unu linio metitaj, unu post la alia (unu apud la alia aŭ unu malantaŭ la alia); pluraj sinsekvaj okazaĵoj {*6}
vidi : * rimarki per la okuloj {*2}
vidpunkto : tio, kion iu pensas pri io (je bazo de la nun al li/ŝi disponeblaj informoj) (vid/punkt/o) {X}
vidvo : viro, kies edzino mortis {8}
vigla : * agema; moviĝema; gaja {*6}
viktimo : tiu, al kiu okazis io malbona {9}
vilaĝo : * ne tre multaj (kelkdek, kelkcent, kelkmil) domoj kune, ofte kun kampoj inter la domoj {*4}
vino : * malforta (12% aŭ malpli) alkohola trinkaĵo el suko de vinberoj (Vitis) aŭ el aliaj fruktoj {*5}
vinagro : acidaĵo farita el vino {X}
vindi : ĉirkaŭvolvi suĉinfanon per tuko aŭ sorbaĵo; ĉirkaŭvolvi korpoparton pro vundo aŭ rompiĝo {9}
vintro : * parto de la jaro inter aŭtuno kaj printempo, kiam estas malvarme {*4}
violo : florplanto (Viola); (viol(kolor)a: kun ruĝe-blua koloro, pli blua ol purpura) {7}
violono : muzikinstrumento kun kvar kordoj, sonigataj per arĉo; violoni: ludi violonon {9}
vipo : batilo konsistanta el tenilo kaj ŝnuro aŭ rimeno; vipi: frapi, bati per vipo {9}
viro : * homo (aŭ besto) kiu ne povas naski, sed kiu necesas por generi (naskigi) idon {*2}
virga : neniam sekskuniĝinta (homo, besto); neniam kulturita (tero) {9}
virto : konstanta emo fari bonon kaj eviti malbonon {8}
viŝi : * forpreni malpuraĵojn per frotado (ofte per tuko); simile forigi skribaĵojn (de muro, tabulo,...) (skribitajn tiel, ke ili estas viŝeblaj) {*6}
vito : vinbero-planto (Vitis) {8}
vitro : * malmola, rompebla, travidebla materialo, farita el sablo {*4}
vivi : * esti inter naskiĝo kaj morto; povi sin movi, sin nutri, sin reprodukti (homoj, bestoj kaj plantoj vivas, ŝtono aŭ metalo ne vivas) {*2}
vizaĝo : * antaŭa parto de kapo, kun buŝo, nazo, okuloj {*3}
viziti : * iri al iu homo aŭ loko por paroli, vidi,... {*5}
voĉo : * la sono de homa parolado aŭ besta blekado; la (esprimita) opinio de unu persono inter multaj {*5}
voĉdoni : (en por tio organizita voĉdonado) esprimi sian voĉon (opinion) por aŭ kontraŭ io (farota) aŭ iu (en iu funkcio) (voĉ/don/i) {X}
vojo : * sur kio oni iras de unu loko al alia {*2}
vojaĝi : * iri aŭ veturi al malproksima loko, aŭ de loko al loko (al loko...) (dum pluraj tagoj) {*3}
voki : * venigi iun per (laŭta) diro; tiri ies atenton per (laŭta) diro; telefoni al iu {*4}
vokalo : parolsono, kiu povas formi silabon; litero, kiu indikas tian sonon, en Esperanto: [a e i o u] {X}
voli : * (forte) deziri fari ion aŭ ke io estu farata {*2}
volbo : arkforma plafono (en la mezo pli alta ol je la flankoj); simile kurba surfaco {X}
volonta : * faranta ion kun (aŭ por) plezuro (ne profesie, ne pro devo) {*6}
volumo : aparte bindita parto de libro (kiu estas tro ampleksa por esti eldonita en unu volumo) {9}
volumeno : parto de spaco okupata de korpo, objekto,... (mezurata per litroj) {9}
volvi : * ĉirkaŭmeti ion ĉirkaŭ io alia {*6}
vomi : elĵeti per la buŝo la enhavon de la stomako {9}
vorto : * sinsekvaj sonoj (aŭ literoj) kun signifo {*2}
vortaro : libro, en kiu estas listo de tre multaj vortoj de iu lingvo, kun klarigoj aŭ kun tradukoj en alia lingvo (vort/ar/o) {X}
vosto : * la malantaŭa elstara parto de birdo aŭ alia besto {*6}
vualo : delikata (travidebla) tuko antaŭ vizaĝo; vuali: kovri (la vizaĝon) per vualo; malhelpi la rigardon; kaŝi (nuboj vualis la lunon) {8}
vulkano : monto formiĝinta el elĵetiĝintaj likvaj partoj de Tero; monto, tra kiu elĵetiĝas aŭ elĵetiĝis likvaj partoj de Tero {9}
vulpo : sovaĝa mambesto simila al hundo, kun pinta muzelo kaj pluma vosto (Canis vulpes,...) {8}
vulturo : granda rabobirdo kun rekta hoka beko kaj pli-malpli nuda kapo (Vultur) {9}
vundo : * difekto de la korpo, el kiu fluas sango; vundi (iun): fari vundon {*6}
zebro : mambesto simila al ĉevalo, sed kun brune-blanke aŭ brune-flave striita haŭto (Equus zebra) {X}
zinko : blue griza metalo (Zn) {9}
zipo : fermilo konsistanta el du rubandoj kun vico da dentoj; zipi: fermi per zipo {X}
zono : strio el ŝtofo aŭ ledo por meti ĉirkaŭ la talion; io, kio ĉirkaŭas ion alian; spaco pli-malpli difinita por certa celo {7}
zoologio : scienco pri animaloj {9}
zorgi : * fari ĉion, por ke iu sentu sin bone, aŭ por ke io okazu bone; pensi pri tio, kion oni devas fari, por ke...; pensi pri tio, kio povus okazi, se... {*4}
zumi : aŭdigi daŭran, malakran bruon, kiel faras muŝo ("zzzzz" aŭ "mmmmm") {9}
Supersignitaj literoj kaj ASCII/ANSI ch gh hh jh sh u Fundamento (1887) cx gx hx jx sx ux IKEST (1962) ^c ^g ^h ^j ^s ~u CCITT ''Internacia Alfabeto n-ro 5'' c^ g^ h^ j^ s^ u~ CCITT ''Internacia Alfabeto n-ro 5'' æ ø ¶ ¼ þ ý ISO-8859-3 ''Latin-3'' a~u ''Sud-Eur'' ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ UTF-8 ''UNIKODO'' |
diverslingvaj informoj pri Esperanto
www.esperanto.net
Universala Esperanto-Metodo de Doktoro Benson (1932)
W.F. Pilger
(tie vi trovos ankaŭ listojn de nomoj de bestoj kaj plantoj)
Serĉ-vortaroj en Interreto:
DE-EO / EO-DE - -
EN-EO / EO-EN - -
ES-EO / EO-ES - -
FR-EO / EO-FR - -
IT-EO / EO-IT - -
EO-JP - -
NL-EO / EO-NL - -
PT-EO / EO-PT - -
EO-RU
REVO/PEV (ampleksa difin-vortaro EO-EO)
Vortlistoj en Interreto (i.a.):
EO-CA - -
DE-EO / EO-DE - -
EO-EN - -
IT-EO - -
EO-NL - -
Vidu krome:
Esperanto-Vortaroj en la Reto
Esperanto-Esperanto baza radikaro vortaro vocabulaire de base dictionnaire basic vocabulary wordlist dictionary vocabulario wörterliste wörterbuch woordenlijst woordenboek ordliste ordbog ordbok slownik slovnik slovar