WORDPRESS 2.1.3 EN ESPERANTO Jen Esperanta versio de Wordpress 2.1.3. Legu la paĝon "readme.html" por ekscii, kiel instali. En la origina Angla versio de WordPress ĉeestas pluraj temoj (kiuj povas doni diversajn aspektojn al la blogo). Mi Esperantigis la ĉefan temon (nomatan "Kubrick"). Al tiu ĉi Esperantigita WordPress mi aldonis ankaŭ la temon K2 (http://getk2.com/), kiun Esperantigis Kalle Kniivilä. Se vi volas uzi aliajn temojn, vi devas ilin mem Esperantigi. Kompreneble vi ankaŭ povas provi ŝanĝi laŭdezire la jam Esperantigitan Kubrick-temon, aŭ agordi la temon K2 laŭ via plaĉo. Bertilo WENNERGREN http://bertilow.com bertilow@gmail.com