![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Reveninte el Trojo, kun sia sklavino Kassandra, la profeta filino de Priamo, Agamemnono estis akceptita de sia edzino Klytaimestra kaj ĵus eniris en la palacon, kie la murda atenco estos preparita por li. Klytaimestra sekvas lin.
KASSANDRA
Ho ve, jen kia fajro, ve, la flam' al mi kuregas, ho ve, Lykia Apollon', ho ve jam, ve jam al mi! Ĉi dupieda leonin', dum ŝia nobla masklo forestis, federiĝis kun virlupo, kaj mortigos min kompatindan; kiel se balzamon ŝi preparus, a1 la sekreta sorĉtizan' ŝi miksos mian sangon, kaj fanfaronas dum akrig' de glavo por la edzo, ke kontraŭ li pro mia ven' ŝi faros venĝon sange. Kial do porti ĉion ĉi plu kiel ridindaĵojn? Kial do vi, bastono, kaj vi, harruband' aŭgura? Kial? Mi neniigos vin nun antaŭ ol mi mortos! (Ŝi forĵetas sian pastrinan bastonon, kaj deŝiros de sia kapo la sanktajn bendetojn). Pereu do, kaj poste vin mi sekvos mem peree.Aliajn feliĉigu jam de nun malbeno via! -- Ja estas Apollono mem, li mem, kiu senigas min de ĉi vest' aŭgura, li, vidinta tiomfoje, kiel en tiu ĉi ornam' amikoj, malamikoj kiel frenezan mokis min, konsentaj en ĉi unu. Kaj mi toleri devis, ke, simile sorĉistinon vojvagan, oni nomis min almozulin' malsata. Kaj nun l' aŭgura Dio min, aŭguristinon, igas perei, kaj, por morta fat', li portis min ĉi tien. Anstataŭ l' patra altaro min atendas buĉotablo, por ke ĝin pentru la purpur' de mia varma sango! Sed tamen mi ne mortos ja de l' dioj forgesite. allvenos aliulo kaj revenĝon por mi faros, li pagos, patrinmortigant', por morto de la patro, li venos kiel vagabond' patrujperdinta hejmen, por ke per li kulminu vic' de l' damnaj agoj gentaj: Lin vokos la petega voĉ' de la mortinta patro. Sed kial mi suspiru plu kaj kial mi lamentu? Mi, kiu vidis, kiel urb' de Trojo foje falis en polvon for, kaj kiel nun la venĝo de la dioj per plag' la detruintojn kaj venkintojn same trafas? Min vokas fat', mi iras jam, mi estas preta morti. Ĉi tion sankte granda ĵur' de dioj ja ordonis. Kiel la pordon de Hades' salutas mi ĉi pordon, kaj mi deziras sole, ke la hako bone trafu kaj, dum en la facila mort' for fluos mia sango, okuloj miaj sen barakt' fermiĝu en kvieto. (Lante ŝi ekiras ol la pordo de la palaco). |