Poŝta adreso: RU-236039 Kaliningrad,
ab. ja. 1205, Ruslando (Ruse: 236039, Калининград,
аб. ящик 1205)
Telefono: (4012) 566033
Rete: sezonoj@gazinter.net
Ĉar kelkaj ne sukcesas
kontakti nin laŭ la supraj indikoj, ni prezentas kelkajn utilajn konsilojn.
Komputil-reta poŝto. Bedaŭrinde en Ruslando elektro kaj telefono
ofte paneas, kaj ne ĉiuj elektronikaj mesaĝoj atingas la celon. Sendonte
la mesaĝon, aranĝu kvitancon pri la ricevo, kaj okaze de misliverado
vi scios tion.
Poŝto. Informoj pri sakoj da poŝtaĵoj, trovitaj urborande
aŭ apud fervojo, ne estas sensaciaj, tial bonvolu atenti la praktikajn
konsilojn:
1. Ne sendu registritajn leterojn (sed,
jes, librojn).
2. Ne algluu belajn poŝtmarkojn.
3. Tajpu aŭ tre klare skribu la adreson
laŭ la ruslanda ordo (RU-236039, Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando),
ne inverse.
4. Nepre ne sendu monon en koverto.
5. Se vi deziras ricevi respondon,
aldonu afrankitan koverton (en Ruslando) aŭ internacian respondkuponon.
Halina Gorecka