Gardu vin bone kontraŭ la ĉinologoj!

Absurdkomika paranojaĵo en unu akto

Originale verkita en Esperanto de Sonja Kisa


Rolaro

UNUA ĈINO
DUA ĈINO
DIVERSAJ STATISTOJ (tute normalaj personoj sed ĉiu el ili ebla ĉinologo; eniras kaj forlasas la scenejon, farante ĉiutagaĵojn aŭ preterpasante, kondutante ĉiam tiel suspekte kiel senkulpe.)

(Ĉiujn ĉi-priskribitajn rolojn povas ludi egale bone viroj aŭ virinoj.)
 

(Ridado; lumo; la du ĉefpersonoj promenas laŭ la koridoroj de la U.K. kongresejo 1999 en Berlino.)

DUA ĈINO.  Ha! ha! Nekredeble, ĉu ne?!
UNUA ĈINO.  Sed kion diris tiam via kuzino? Mi volas diri, kiel ŝi reagis?
DUA ĈINO.  Ŝia respondo estis eĉ pli fia kaj sprita ol lia rimarko.
UNUA ĈINO.  Kaj...?
DUA ĈINO (rigardas ĉirkaŭen).  Nu... Mi prefere rakontu al vi poste, kiam ni estos solaj. Mi ne povas diri ion tian ĉi tie.
UNUA ĈINO.  Ho, tamen diru! Ĉu eble vi forgesis? Ni ja ne plu estas en Ĉinio. Eksterlande ni povas krokodili kaj neniu ajn komprenas. Ni povas ĝui tute privatajn konversaciojn sen la zorgo, ke eble iu nin subaŭskultas.
DUA ĈINO.  Nu...
UNUA ĈINO.  Rigardu! Mi povas ekzemple moki la verdajn ŝtrumpetojn de tiu strangulo, kaj li neniel suspektos, ke mi lin insultas.
DUA ĈINO.  Ŝŝ!!
UNUA ĈINO.  Kio?
DUA ĈINO (mallaŭte).  Atentu! Estas sufiĉe multe da ĉinologoj ĉi tie.
UNUA ĈINO.  Pardonu?
DUA ĈINO.  Ĉinologoj! Ili ja povas nin kompreni. Ili studas nian lingvon kaj kulturon.
UNUA ĈINO.  Ĉinologoj?
DUA ĈINO.  Jes ja! Ĉu vi neniam aŭdis pri ili? Ni devas esti singardaj. Al mia patrino iam aliris ĉinologoj dum vojaĝo. Ŝi trankvile sidis iun posttagmezon en parko. Tiam du ĉinologoj preterpasis kaj rekonis ŝin pro la El Popola Ĉinio en ŝia mano, kaj ili ekbombardis ŝin per demandoj. Ŝi devis tri tagojn pasigi en la malsanulejo.
UNUA ĈINO (mirigite).  Ĉu? Kiajn demandojn ili ĵetis?
DUA ĈINO.  Nu, feliĉe ke ili estis nur komencantaj ĉinologoj: tute junaj. Ili demandis nur stultaĵojn kiel "He, ĉu vi venas el Pekino?" "Kiel oni diras 'Saluton, mi nomiĝas Simono' en la ĉina?" "Bonvolu montri al mi kiel ĝuste prononci la trian tonon?"
UNUA ĈINO.  Oj! Kiom terure!
DUA ĈINO.  Ŝŝ!!
UNUA ĈINO.  Kio?
DUA ĈINO.  Tiu virino rigardis vin dum vi parolis.
UNUA ĈINO (maltrankviligite).  Ĉu vere?... Mi... mi ne atentis.
DUA ĈINO.  Ni prefere iru tien.
UNUA ĈINO.  Mi tute ne sciis, ke ekzistas tiaj homoj!
DUA ĈINO.  Eble ĉar vi ankoraŭ ne renkontis unu. Sed estas pli da ili ol vi pensas. Vi bone scias: unu sola fojo sufiĉas, por ke okazu katastrofo. Ni devas agi pli kaŝeme, se ni ne volas, ke ĉinologoj trovu nin.
UNUA ĈINO.  Ĉu ili vere estas tiel danĝeraj? Kiom multe ili estas?
DUA ĈINO.  Pripensu ĝin: Ni estas en Universala Kongreso de Esperanto. Se homoj sufiĉe frenezas por lerni lingvon kiel Esperanton, kio povus malebligi al ili lerni eĉ la ĉinan? Esperantistoj obsediĝas pri tiaj lingvoj. Krome, estas fakultatoj pri ĉinologio en preskaŭ ĉiuj grandaj universitatoj, kaj precipe en urbo granda kiel Berlino certe devas esti multege. Povus esti iu ajn ĉi tie!
(Ili eniras la libroservejon.)
UNUA ĈINO.  Kion alian ili faras krom tio?
DUA ĈINO.  Nu, kiel mi diris, la komencantoj kutime atakas per stultaj demandoj pri gramatiko kaj prononco kaj la skribsistemo: "Kiel diable vi povas legi tiom multe da skribaj signoj? Kiom da miloj estas?", aŭ per tradukopetoj: "Kiel oni diras 'Mi amas Esperanton, ĉar ĝi havas nur 16 regulojn' en la ĉina lingvo?" Kaj ili ĉiaokaze prononcos ĝin fuŝe. Aŭ ili provas de la kultura aŭ historia flanko: "Ĉu vi ŝatas rizon?" "Ne plu restas tiom da landoj, kiuj estas komunismaj, ĉu?" "Ĉu vi povus instrui al mi kiel manĝi per bastonetoj?" "La kultura revolucio bonegis, ĉu ne?" "Kiel longa fakte estas la Granda Muro?" "Kio estas mia ĉina horoskopo, se mi naskiĝis en 1969?"
UNUA ĈINO.  Kiel oni sukcesas fine ĉesigi ilin??
DUA ĈINO.  Nu, jen bona artifiko por savi vin, se vi reagas sufiĉe rapide: diru, ke vi nur venas el Koreio aŭ Japanio.
UNUA ĈINO (prenas libron de la bretaro).  He, rigardu! Estas la tuttnova 700-paĝa Pavima Fakvortaro Esperanto-Portugala, kun ĉiuj necesaj terminoj kaj neologismoj rilate al stratpavimado kaj parkejkonstruado... ho kaj ĵus aperis la 2-a eldono de P.U.V! Plena Utila Verbaro: enhavas konjugaciajn tabelojn por pli ol 6 000 Esperantaj verboj.
DUA ĈINO.  He! Atentu! Ne tiel proksime de la ĉinaj vortaroj! Tie ili plejofte kaŝas sin!!
(Ili retiriĝas.)
UNUA ĈINO. He, momenton.... Vi ankoraŭ ne finrakontis tiun aferon pri via kuzino.
DUA ĈINO (ridetas).  Ho jes... ĉu ni iru do trovi lokon ekstere, kie ne estas homoj. Mi vere ŝatus rakonti ĝin al vi.
(Kiam ili eliras la libroservon, ili ekrenkontas iun kun papero en la mano.)
IU.  Pardonu, ĉu unu el vi scipovas la germanan? Mi bezonas traduki ion.
UNUA ĈINO.  Mi bedaŭras, sed ni ne estas Germanoj.
DUA ĈINO (baraktas por silentigi sian amikon).
IU (interesiĝante).  Ĉu...? Ho jes! Tion mi povis rimarki de viaj okuloj! Interese! Ĉu eble vi venas de...
(Li eklegas iliajn nomŝildojn.)
DUA ĈINO (abrupte).  Fakte ni jam malfruegas por rendevuo... do ĝis!
(Li rapide ekprenas sian amikon kaj ili forkuras.)
UNUA ĈINO.  Uf! Sukcesa eskapo!
DUA ĈINO.  Ĉu en ordo? Mi ne ektrenis vin tro forte, ĉu?
UNUA ĈINO.  Ne...
DUA ĈINO.  Tio verŝajne estis unu!
UNUA ĈINO.  Kaj li estis petonta, ke ni elparolu por li la 5 ma kun ĉiuj tonoj.
DUA ĈINO.  Ma- má mâ mà ma... (skuas la kapon) Iĝas tro danĝere! Ni devas eviti paroli kun fremduloj.
UNUA ĈINO.  Ni babilis tro laŭte.
DUA ĈINO.  Se ni ne pli gardas nin, ni riskas esti malkovritaj! Ĉiam kaŝu vian nomŝildon.
(Ekde tiam ili ĉiam gardas unu manon sur sia ŝildeto.)
UNUA ĈINO.  Kiel ni povas scii, kiu estas unu?
DUA ĈINO.  Fakte, ni ne povas scii, ĝis estas jam tro malfrue, kaj ili unue rekonis nin kiel Ĉinojn.
(Ili eniras kafejon.)
UNUA ĈINO.  Verdan teon, mi petas.
DUA ĈINO.  La saman por mi. (Ili sidiĝas.)
UNUA ĈINO.  Ĉu ili faras ion plian krom prezenti malsaĝajn demandojn?
DUA ĈINO.  Ho jes! Post tio ili pli kaj pli interesiĝas pri nia kulturo kaj dediĉas sin pli intense al la studado de la lingvo. Tiam ili eniras la duan stadion de sia evoluo. Ili sekvaĉas vin ĉien kaj volas kune babili. Ĉi tiaj ĉinologoj estas la plej ĝenaj, ĉar ili tiumomente tiel dependas de denaskaj parolantoj. Kaj ili atendas, ke ni korektu ĉiujn iliajn erarojn. Aŭ ili diras al vi "He, mi aŭdis, ke venontan jaron vi estos denove en Ŝanhajo. Mi intencas viziti vian urbon kelkajn semajnojn, sed mi tie konas neniun. Ĉu eble vi povus veni akcepti min en la flughaveno kaj gastigi min en via domo kaj ĉiĉeronadi al mi tra la malnova urbo kaj kuiri ĉine kaj prezenti min al vi edzino?" aŭ "Mi estas skribanta 50-paĝan hejmtaskon pri taoismaj fiŝkaptadmetodoj. Ĝi devas esti verkita en la ĉina kaj mia instruisto volas ĝin antaŭ ĵaŭdo. Ĉu vi povus helpi? Mi serĉas iun por tralegi ĝin ĉi-vespere kaj poste diri al mi kiel ajn mi povus plibonigi ĝin?" Kaj ili iom pli ruziĝis. "Mao Zedong ja estis bona prezidanto, sed kiel klarigi la erarojn, kiujn li faris ĉe la fino de sia vivo?" Aŭ ili volas babili pri arto: "Sed laŭ mi plej interesa estas ja la kolora porcelano de la Ming-dinastio... ĉu vi ne konsentas?"
UNUA ĈINO.  Ne tiel laŭte... Mi pensas, ke oni nin observas.
DUA ĈINO (flustras).  Kiu?
UNUA ĈINO (faras diskretan kapmoveton al iu, kiu skribas ĉe apuda tablo, kaj flustras).  Tiu...
DUA ĈINO (vidas iun alian kaj flustras).  Tiu?
UNUA ĈINO (faras ankoraŭ unu kapmoveton kaj flustras).  Ne! Tiu.
DUA ĈINO.  Ehe!
UNUA ĈINO.  Kian libron li legas?
IU (lasas sian fontoplumon "hazarde" fali sur la plankon apud la du Ĉinoj).  Ups!
DUA ĈINO.  Ne prenu ĝin!
(Embarasa silento.)
UNUA ĈINO.  Li venas ĉi tien!
IU (iras al ili kaj levas sian fontoplumon).  Saluton... Mi estas Randy... el Usono...
(Silento. Neniu reagas.)
IU.  Bela vetero, ĉu ne?
(La Ĉinoj nervoze kapjesetas.)
IU.  He, ĉu vi... hazarde... ĥvneds e ĉp'nio?
UNUA ĈINO (forte ektusas, dronigante liajn lastajn vortojn.)
(Li alproskimiĝas kaj provas per la okuloj penetri inter la fingroj, kiuj kaŝas iliajn nomŝildojn.)
IU (scivolege). Ĉu vi hazarde venas el Japanio?
AMBAŬ ĈINOJ (kune).  Ĉinio!!
IU (iom seniluziigite).  Ho, bone... nu, ĝuu la kongreson. (reiras tien, kie li antaŭe sidis)
DUA ĈINO (retrankviliĝinte).  Estis nur japanologo...
UNUA ĈINO.  Mi preskaŭ fekis en mia pantalono pro timo!
DUA ĈINO.  Ni foriru.
(Ili pagas kaj foriras, rigardante ĉirkaŭen kaj gardante la manojn sur la nomŝildoj.)
DUA ĈINO.  Ili ektrovos nin pli-malpli frue se ni ne daŭre ŝanĝas nian lokon.
UNUA ĈINO.  Ni povus iri al mia hotelo. Estas tute proskime kaj tie ni estos sekuraj.
DUA ĈINO.  Sed ege diskrete. Ni ne povas permesi al ni la riskon esti eltrovitaj.
(Ili atingas la hotelon kaj eniras la lifton.)
DUA ĈINO.  Kiu etaĝo?
UNUA ĈINO.  13-a. (La pordo fermiĝas.)
DUA ĈINO (tre mallaŭte). Sed nun mi rakontu al vi pri la plej maljunaj kaj spertaj ĉinologoj. Ili estas ege pli lertaj ol ĉiuj aliaj. Ili ne plu ludas infanaĵojn! Ili invitas vin ekzemple al siaj specialaj konferencoj pri la variado de la fonemo [m] en la malnovĉina lingvo, aŭ ili tradukas fifamajn okcidentajn verkojn, kiel la Biblion, aŭ Asterikson, aŭ katalogojn de poŝtmendaj kompaktdiskvendofirmaoj senmakule en la ĉinan. Ili laboras por firmaoj kiel Microsoft kaj kunhelpas produkti Windows 2000 - Ĉina Eldono. Ili jam multajn jarojn vivis en Ĉinio kaj poste en Honkongo, kaj sekve trejnis sin legi kaj skribi ne nur la simpligitajn skribosignojn sed ankaŭ la pli komplikajn tradiciajn signojn. Ili publikigas faklibrojn pri "La lesba movado en la Ĉina mezepoko" kaj "La nuntempa etnografia kaj etnolingvistika situacio de la vilaĝo Xiwung, Volumo VIII: Parencecaj Terminoj" aŭ "La I-Ĉing por nudistaj kanuistoj" aŭ eĉ "La sekreta amorvivo de Konfuceo".
(Bim!)
(La pordo de la lifto malfermiĝas. Envenas iu.)
IU (surprizite).  Oho! Saluton!
(Kapjesoj. Longa silento.)
IU.  Mi rekonas vin de la kongresejo... kia hazardo!
(Silento. La Ĉinoj rigardas unu la alian.)
IU.  Do ni loĝas en la sama domo!
(Silento.)
IU.  Ĉu vi ne memoras min? Mi aĉetis librojn ĉe via stando.
(Nervozaj kapneoj. Silento.)
IU.  Vi scias... El Popola Ĉinio. Diru, vi ja estas Ĉinoj, ĉu ne?
UNUA ĈINO.  Ne!... (panike serĉas vorton)
DUA ĈINO.  ... Japanoj!
UNUA ĈINO (samtempe).  ... Koreoj!
(Mallonga sed embarasa silento.)
UNUA ĈINO.  Nu... li venas el Japanio, kaj mi... el Koreio.
DUA ĈINO (freneziĝinte ekfuŝpremadas ĉiujn butonojn por malfermi la pordon). Nu... jen nia etaĝo!
(Tuj kiam la pordo malfermiĝas, la du Ĉinoj ĵetas sin eksteren.)
IU (ekcitite).  He! bonege! Ĉu mi povas viziti vian ĉambron?
(Spoto sur ilin, dum ili forkuregas. Fine ili trovas angulon, ke ili kaŝiĝas. Ili sidiĝas senspire kaj silentas kiel traŭmatizitoj.)
DUA ĈINO.  Kie ni estas?
UNUA ĈINO.  Ĉu li ankoraŭ estas tie?
DUA ĈINO.  Mi ne plu vidas lin.
UNUA ĈINO.  Ni tamen restu ĉi tie.
DUA ĈINO.  Sur kiu etaĝo ni estas?
UNUA ĈINO.  Ni atendu ankoraŭ iomete ĉi tie, for de homoj.
DUA ĈINO.  Tiom malhelas.
UNUA ĈINO.  Mi timegas. Ni povas fidi neniun. Obsedas min la horora penso, ke ekzistas specio, kiu specife nin ĉasas kiel predon.
DUA ĈINO.  Ho, ni ne estas la solaj. La monstroj praktikas ankaŭ kanibalismon. Tio estas, pli junaj ĉinologoj predigas pli spertajn por estingi sian scisoifon, same kiel ili faras al ni. Scipovo de la ĉina estas altvalora kapablo, delikata kaj zorgeme gardenda.
UNUA ĈINO.  Do estas same danĝere esti ĉinologo.
DUA ĈINO.  Precize. Kaj tial ĉinologoj, post kiam ili atingis la plej altan nivelon, fariĝas treege silentemaj kaj misteraj. Tute alia speco de ĉinologo. Ĉi tiuj ĉinologoj estas la plej ruzaj kaj ankaŭ la plej mortigaj. Kaŝite ili aŭskultas ĉiujn vortojn, kiujn ni diras. Ili jam legis ĉiujn librojn de nia literaturo, regas ĉiujn eblajn dialektojn kaj kapablas imiti ilin senerare. Ili scias ĉion pri la historio de nia popolo kaj eĉ la plej fiajn detalojn. Ili estas sekretaj majstroj pri ĉina filozofio kaj antikvaj religioj, pri kiuj eĉ Ĉinoj forgesis. Ilia senlima metafizika scio superas nian komprenon. Ili pli ĉinas ol ni! La sola aĵo, kiu mankas al ili... estas ĉina korpo.
(Silento.)
UNUA ĈINO (ne plu ŝajnigas; kvazaŭ en tranco).  Kiel venena serpento, kiu nevideble alglitis al sia predo, tiam ekĵetas sin la kaŝita ĉinologo sur vin kaj disŝiras vin kiel tigro. Kaj tiam la animo de la formanĝito vagadas senripoze, por ĉiam eterne. Post kiam li tiele spirite glutakiris vian korpon, li gajnas la kapablon alpreni vian formon, same kiel tiun de ĉiuj aliaj Ĉinoj, kiujn li jam voris. Kaj ju pli da viktimojn li kaptas, des pli kaj pli da potenco li gajnas sur la vojo ĝis senmorteco!!! (impetege)
DUA ĈINO (miregante).  Sed... kiel vi scias ĉi ĉion?

(Malica ridado de la unua Ĉino; subite la lumo malŝaltiĝas; oni ne plu aŭdas ion ajn krom la strida kriado de la dua Ĉino.)
 

Reen al la Superrealejo de Sonja